Turňa nad Bodvou
Turňa nad Bodvou | |
hungare: Torna, germane: Tornau | |
municipo | |
Vido al Turňa nad Bodvou
| |
|
|
Oficiala nomo: Turňa nad Bodvou | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Košice |
Distrikto | Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Abov |
Montaro | Slovaka karsto |
Memorindaĵo | Turnia burgo |
Riveroj | Bodva, Chotárny potok |
Situo | Turňa nad Bodvou |
- alteco | 190 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 36′ 02″ N 20° 53′ 41″ O / 48.60056 °N, 20.89472 °O (mapo) |
Areo | 23,211 km² (2 321,1 ha) |
Loĝantaro | 3 604 (07.10.2010) |
Denseco | 155,27 loĝ./km² |
Krutaĵo | Krutaĵo en Zádiel |
Unua skribmencio | 1198 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 044 02 |
Telefona antaŭkodo | +421-55 |
Aŭtokodoj | KS |
NUTS | 521698 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Košice
| |
Vikimedia Komunejo: Turňa nad Bodvou | |
Retpaĝo: Turňa nad Bodvou | |
Portalo pri Slovakio |
Turňa nad Bodvou, hungare Torna, germane Tornau estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.
Situo
[redakti | redakti fonton]Turňa nad Bodvou situas en valo de rojo, laŭ la slovaka-hungara landolimo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Rožňava-Košice. La lasta troviĝas 34 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1263 en formo Torna pri la komunumo. Familio Tornai konstruis burgon en 1357, kiun la husanoj okupis en 1448. Johano Hunyadi reokupis ĝin en 1451, poste Ferdinando la 1-a (Sankta Romia Imperio) en 1556 okupis ĝin. En la sama jaro Georgo Bebek, en 1567 Gáspár Magócsy (magOĉi), en 1612 Gabrielo Bethlen sukcese sieĝis ĝin. Laŭ paco en Vieno la burgo apartenis al Ferdinando la 2-a en 1622. La turkoj detruis la komunumon en 1652. Hungara puĉo okazis en 1678, sed post 1 jaro la aŭstroj reokupis ĝin, poste tuj ili faris ruina ĝin. En 1683 la turkoj kune kun Emeriko Thököly okupis la komunumon. Ĝis 1881 la komunumo estis departementejo de Abaúj-Torna. En 1910 loĝis tie 1697 da homoj (1682 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Abaúj-Torna, al la distrikto de Torna, kies distriktejo estis. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj, krome estis ankaŭ loĝantarŝanĝo. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. Tiutempe la slovaka oficiala nomo estis Turnianske Podhradie. En 2001 loĝis tie 3213 da homoj (1411 slovakoj, 1400 hungaroj, 259 ciganoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- gotika katolika preĝejo el la 17-a j.c.
- ruinaĵo de la burgo sur montopinto 366 m alta
- renesanca kastelo Keglevich el la 17-a j.c. proksime de la burgo, en 1955 renovigita
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Torna naskiĝis:
- hungara advokato Károly Várady
- Ferenc Gyulay (generalo)
- hungara teologo, rektoro Grafo Zsigmond Keglevich.