Silica
Silica | |
hungare: Szilice, germane: Schilitz | |
municipo | |
Municipo Silica
| |
|
|
Oficiala nomo: Silica | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Košice |
Distrikto | Distrikto Rožňava |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Gemer |
Montaro | Slovaka karsto |
Situo | Silica |
- alteco | 546 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 33′ 19″ N 20° 31′ 22″ O / 48.55528 °N, 20.52278 °O (mapo) |
Areo | 34,565 km² (3 456,5 ha) |
Loĝantaro | 554 (31.12.2010) |
Denseco | 16,03 loĝ./km² |
Abismo | Silica glaciejo |
Ebenaĵo | Silická planina |
Unua skribmencio | 1340 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 049 52 |
Telefona antaŭkodo | +421-58 |
Aŭtokodoj | RV |
NUTS | 526223 |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Silica glaciejo |
Tipo de heredaĵo | nacia natura heredaĵo |
Jaro | 1995 (#19) |
Numero | 725-858 |
Regiono | Eŭropo |
Kriterioj | viii |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Košice
| |
Vikimedia Komunejo: Silica, Rožňava District | |
Retpaĝo: www.silica.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Silica (hungare Szilice (silice)) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.
Situo
[redakti | redakti fonton]Silica situas sur ebenaĵo, inter montoj 559 kaj 632 m altaj, laŭ la hungara landlimo, laŭ traira flankovojo. Rožňava troviĝas 16 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1386 en formo "Zedlyche". En 1910 loĝis en Szilice 993 da homoj, (984 hungaroj, 8 germanoj, unusola slovako). Ĝis Traktato de Trianon Szilice apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rožňava, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Silica 599 da homoj, (533 hungaroj, 33 slovakoj, 29 ciganoj, 3 ukrainoj). Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla senkontrole.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kalvinana renesanca preĝejo de 1525, en la 16-a jarcento la templo estis ĉirkaŭita per defenda muro, en la 18-a jarcento barokiĝis, post jarcento klasikismiĝis
- glacia kavo