Čerhov
Čerhov | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 076 81 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 749 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 88 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 28′ N, 21° 38′ O (mapo)48.46166721.640556Koordinatoj: 48° 28′ N, 21° 38′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 129 m [+] | ||
Areo | 8,53 km² ( 853 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Čerhov [+] | |||
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]Čerhov (ĉerhov), hungare Csörgő (ĉorgO) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.
- Areo: 9 km²
- Supermara alteco: 129 m
- Loĝantaro: 820
- Poŝtkodo: 076 81
- Aŭtokodo: TV
- Telefonprefikso: 56
Situo
[redakti | redakti fonton]Čerhov situas en valo de rojo, laŭ la hungara landolimo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Slovenské Nové Mesto-Trebišov. La lasta troviĝas 19 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1329, tiam apartenanta al fortikaĵo de Tokaj. La vilaĝo senhomiĝis dum la 17-a jarcento. En 1831 la loĝantoj partoprenis en la ribelo ĥolero. En 1910 loĝis en Csörgő 460 da homoj, (372 hungaroj, 86 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon Csörgő apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Sátoraljaújhely, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Csörgő rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Čerhov 830 da homoj, (789 slovakoj, 28 ciganoj, 7 hungaroj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika novklasikisma preĝejo omaĝe al Naskiĝo de Dipatrino de 1858
- nobeldomo el la 19-a jarcento