Smižany
Smižany | ||
hungare Szepessümeg, germane Schmögen | ||
municipo | ||
Vido al Smižany
| ||
|
||
Oficiala nomo: Smižany | ||
Ŝtato | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Košice | |
Distrikto | Distrikto Spišská Nová Ves | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Spiŝo | |
Montaro | Slovaka paradizo | |
Rivero | Hornád | |
Situo | Smižany | |
- alteco | 485 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 57′ 20″ N 20° 31′ 45″ O / 48.95556 °N, 20.52917 °O (mapo) | |
Areo | 45,7 km² (4 570 ha) | |
Loĝantaro | 8 698 (31.12.2009) | |
Denseco | 190,33 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1254 | |
Plej facila aliro | al Tomášovský výhľad | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 053 11 | |
Telefona antaŭkodo | +421-53 | |
Aŭtokodoj | SN | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Košice
| ||
Vikimedia Komunejo: Smižany | ||
Retpaĝo: www.smizany.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Smižany [smiĵani], (hungare Szepessümeg [sepeŝumeg], germane Schmögen [ŝmogen]) estas municipo kaj la plej granda vilaĝo de Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Smižany situas laŭ maldekstra bordo de Hornád, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Poprad-Spišská Nová Ves. La lasta urbo troviĝas je 3, Poprad je 21 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum 7000 jaroj. En la bronzepoko kaj poste dum la Grandmoravia Regno tera fortikaĵo estis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1246 en formo "Micha", poste en 1254 en hungara formo "Sumugh". Tiam la germana loĝantaro ricevis privilegiojn. En 1433 la husanoj bruldetruis la setlejon. En la 17-a jarcento armeoj de Stefano Bocskai, Gabrielo Bethlen kaj Emeriko Thököly prirabis la loĝantojn, baldaŭe pro pesto multaj mortis. En 1781 loĝis tie 868 vilaĝanoj en 113 domoj, en 1828 913 vilaĝanoj en 126 domoj. Tiutempe salodeponejo kaj fornofandejo funkciis. En 1861 epidemio pri ĥolero okazis, poste pro miskompreno la loĝantoj ribelis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szepessümeg 1360 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišská Nová Ves, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Smižany 7847 homoj, (6982 slovakoj, 761 ciganoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika romanika preĝejo el la 13-a jarcento, poste gotikiĝis, en 1730 barokiĝis, en 1927 flanka kapelo alkonstruiĝis, en 1936 renoviĝis
- luterana preĝejo de 1932
- etnografia muzeo
- Tomášovský výhľad