Staré (distrikto Michalovce)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Staré |
Staré, hungare Sztára (stAra) estas malgranda municipo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 18 km²
- Supermara alteco: 156 m
- Loĝantaro: 800
- Poŝtkodo: 072 23
- Aŭtokodo: MI
- Telefonprefikso: 56
Situo
[redakti | redakti fonton]Staré situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Laborec, laŭ traira flankovojo. Michalovce troviĝas 13 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1273, pri la fortikaĵo de 1453. La kampoj tre longe apartenis al grafoj Stáray (stArai). En 1910 loĝis en Sztára 980 da homoj, (895 slovakoj, 39 hungaroj, 16 germanoj, 2 rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon Sztára apartenis al Hungara Reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Nagymihályi, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Staré 816 da homoj, (810 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al Senmakula Dipatrino el la 14-a jarcento, rekonstruiĝis en 1721
- restaĵoj de la fortikaĵo
- kastelo de Sztáray el la 17-a jarcento, post jarcento barokiĝis
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Sztára naskiĝis hungara komponisto, verkisto Géza Zichy.