Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Japanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Japanio
日本国 (Nihonkoku/Nipponkoku[1]?)

flago de Japanio

Imperia Krizantema Blazono

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Kimi ga yo, "La reĝlando de la imperiestro"
Nacia devizo: neniu
Situo de Japanio
suverena ŝtato
insula lando
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Tokio (efektive oficiala)
Oficiala(j) lingvo(j) neniu
Uzata(j) lingvo(j) japana, ajnua, rjukjua, okinava
Plej ofta(j) religio(j) Budhismo, kaj Ŝintoismo
Areo 377 944 km²
- % de akvo 0,8 %
Loĝantaro 125 507 472 (2020)
Loĝdenso 332 loĝ./km²
Loĝantoj Japano
Vivolongo 0,953 (laŭ IHD)
Horzono +9
Interreta domajno .jp
Landokodo JP
Telefona kodo +81
Domajna nomsistemo .jp
Plej alta punkto Fuĵi-Monto
Plej malalta punkto Hachirōgata
Politiko
Politika sistemo Parlamenta monarkio
Ŝtatestro Naruhito
Ĉefministro 岸田 文雄 (Kiŝida Fumio, ekde okt. 2021)
Nacia tago 11-an de februaro [2]
Sendependiĝo 11-a de februaro -660
Ekonomio
Valuto Eno (¥/円)
MEP laŭ 2010
– suma 4 309 500 milionoj da $
– pokapa 33 804 $
Esperanto-movado
Landa E-asocio Japana Esperanto-Instituto

AkvejoPacifika oceano

Koordinatoj35° 0′ 0″ N, 136° 0′ 0″ O (mapo)35136
Plej alta punktoFuĵi-Monto [+]
- alteco3 776 m T.P. [+]
Plej malalta punktoHachirōgata [+]
- malalteco−4 m T.P. [+]

Akvokolektejo377 972,28 km² (37 797 228 ha) [+]
Areo377 972,28 km² (37 797 228 ha) [+]
Ĉefaj insulojHokkaido, Honŝuo, Ŝikoku, Kjuŝu, kaj Okinavo
Loĝantaro125 440 000 [+] (februaro 2022)
HorzonoNorma Horzono de Japanio, Azio/Tokio, UTC+09:00 [+]

Japanio (Japanio)
Japanio (Japanio)
DEC
Map
Japanio
Vikimedia Komunejo:  Japan [+]
vdr
La Japana insularo el satelita perspektivo

JapanioJapanujo (fojfoje ankaŭ Nipono[3][4]) estas insula lando en Orienta Azio precize en la nordokcidento de la Pacifika Oceano. Ĝi limas kun la Japana Maro okcidente kaj etendas el la Oĥotska Maro norde ĝis la Orientĉina Maro kaj Tajvano sude. Parto de la Pacifika Fajro Ringo, Japanio enhavas arkipelagon de 6 852 insuloj kiu kovras 377 975 km²; la kvin ĉefaj insuloj de la lando, el nordo suden, estas Hokkaido, Honŝuo, Ŝikoku, Kjuŝu, kaj Okinavo. Tokio estas la ĉefurbo de Japanio kaj ties plej granda urbo; aliaj gravaj urboj estas Jokohamo, Osako, Nagojo, Saporo, Fukuoka, Kobe, kaj Kioto.

Japanio estas la dekunua plej loĝata lando en la mondo, same kiel unu el la plej dense loĝata kaj urbanizita. Ĉirkaŭ tri kvaronoj de la tereno de la lando estas montara, kaj tio koncentras ties loĝantaron de 125 milionoj da personoj sur mallarĝaj marbordaj ebenaĵoj. Japanio estas dividita en 47 administraciaj gubernioj kaj ok tradiciaj regionoj. La Grandtokia Areo estas la plej loĝata metropola areo en la mondo, kun pli ol 37.4 milionoj da loĝantoj.

Japanio estis loĝata ekde la Malfrua Paleolitiko (30 000 a.K.), kvankam la plej fruaj mencioj pri la japana arkipelago aperis en la Libro de Han, nome ĉinaj kronikoj el la 1a jarcento p.K. Inter la 4a kaj la 9a jarcentoj, la regnoj de Japanio unuiĝis sub imperiestro kaj lia imperia kortego kun sidejo en Heian-kyo. El la 12a jarcento, tamen, la politika povo estis plenumita de serio de militistaj diktatoroj (nome shōgun) kaj de feŭdismaj senjoroj (nome daimyō), plifortigita per klaso de militista nobelaro (nome samurajoj). Post jarcent-longa periodo de enlanda milito, la lando estis reunuigita en 1603 sub la Tokugava ŝogunlando, kiu aplikis izoligan enlandan politikon. En 1854, ŝiparo de Usono devigis Japanion malfermiĝi al komerco kun okcidentaj landoj, kio kondukis per la Boŝina milito al la fino de la ŝogunlando kaj al la restarigo de la imperia povo en 1868. En la Meiĵi-erao, la Imperio de Japanio adoptis okcident-stilan konstitucion kaj entreprenis programon de industriigo kaj modernigo. En 1937, Japanio invadis Ĉinion; en 1941, ĝi eniris en la Dua Mondmilito kiel unu el la tri plej gravaj potencoj de la Akso Berlino-Romo-Tokio. Malvenkita en la Pacifika Milito kaj subpremite per la nuraj du amasmortigaj atombomboj, Japanio kapitulacis en 1945 kaj suferis sep-jaran okupacion fare de aliancanoj, speciale de Usono, dum kiu ĝi adoptis novan konstitucion. Ekde 1947, Japanio havis unuecan parlamentan konstitucian monarkion kun duĉambra parlamento, nome Kokkai.

Japanio estas granda potenco kaj membro de nombraj internaciaj organizaĵoj, kiel Unuiĝintaj Nacioj (nur ekde 1956), la OEKE, kaj la G7. Kvankam ĝi per la artikolo 9a de la Japana Konstitucio rezignis pri sia rajto al militdeklaro, la lando plutenas armeon nomitan "Japanaj Mem-Defendaj Fortoj", kiu estas rangigita kiel la kvara plej pova armeo de la mondo. Post la Dua Mondmilito, Japanio vidis grandan ekonomian kreskon, kaj iĝis la dua plej granda ekonomio en la mondo ĉirkaŭ 1990 antaŭ esti preterpasita de Ĉinio en 2010. Spite la bremson al la kresko ekde la nomita "Perdita Jardeko", la landa ekonomio restas la tria plej granda laŭ pokapa MEP kaj la kvara plej granda laŭ MEP kaj aĉetopovo. Pinta lando en la aŭtomobila kaj la elektronika industrioj, Japanio faris gravajn kontribuojn al la scienco kaj tekniko. Rangigita la dua pinta lando laŭ la Indico de homa disvolviĝo en Azio post nur Singapuro, Japanio estas la dua lando en la mondo laŭ la vivdaŭro, kvankam ĝi lastatempe estas suferanta malpliigon de loĝantaro. La japana kulturo estas bone konata tra la tuta mondo, inklude ties arton, kuirarton, muzikon, kaj popolkulturon, kio enhavas elstarajn industrion de animacio kaj videoludoj.

Nomoj kaj simboloj

[redakti | redakti fonton]

Ĝia antikva nomo estas Jamato 大和 (Jamato?) kaj la oficiala nomo estas Nihon-kokuNippon-koku 日本 [nihon/nippon], kiu laŭvorte signifas "Origino de la Suno". La landnomo 日本, origino de la suno, estis fiksita en Ĉinio el kies vidpunkto Japanio situas tie, kie originas ĉiutage la sunleviĝo. En la kvina jarcento Japanio transprenis la ĉinan skribon kaj kun ĝi ankaŭ la skribon de la landnomo. Sed la elparolo de la landnomo estas laŭ japana maniero: 日 niĉi, 本 hon. La ĉina prononco de la samaj karaktroj 日本 estas ĵi-ban. El tio eŭropanoj nomis ĝin ĈipangoCipango, angloj diras ĵepen, el kio devenas la vortoj "Japan" kaj Japanio.

La krizantemo estas la simbolo de la imperiestra familio. Ĝi staras sur ĉiuj pasportoj japanaj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Japanio inter la Japana maro kaj la Nordpacifika Oceanbaseno

Japanio konsistas el 14 125 insuloj kiuj etendiĝas laŭ la Pacifika marbordo de Azio.[5] La japana insularo konsistas el kvar ĉefaj insuloj: Hokajdo, Honŝuo, Ŝikokuo, kaj Kiuŝuo, laŭ vicordo de nordo al sudo kaj proksimume 3600 pli malgrandaj. Sur areo de ĉirkaŭ 378 mil kvadrataj kilometroj vivas proksimume 127 milionoj da homoj. El la precize 377 915 km² estas plugebla tero (kultivebla) nur 11%. La japana insula ĉeno etendiĝas de nordo al sudo kaj prezentas formon de arko. La plej norda ekstremo de la ĉefaj insuloj situas ĉe norda latitudo de ĉirkaŭ 45 gradoj, la plej suda punkto ĉe latitudo de 30 gradoj. Pli malgrandaj insuloj troviĝas eĉ pli sude ĝis 20 gradoj.

Pro tio la klimato montras grandajn diferencojn: en la nordo regas modere malvarma klimato, en la sudo subtropika.

Proksimume 75 centonoj de Japanio estas montaroj kaj montetaj areoj. Arbaroj kovras 67 centonojn de la tersurfaco. Japanio havas ĉirkaŭ 200 vulkanojn. Malfortaj tertremoj okazas tre ofte. De tempo al tempo fortaj tertremoj kaŭzas morton de multaj homoj kaj grandajn damaĝojn. Meznombre okazas proksimume mil tertremoj jare.

Japanion ĉirkaŭas maroj; Pacifika oceano en la oriento kaj Japana Maro en la okcidento, norde aldoniĝas Oĥotska Maro kaj sude Orientĉina Maro. La tiel nomata Japana Maro situas fakte inter Japanio, Koreio kaj Rusio; koreoj nomas ĝin 'Orienta Maro'.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Japanio.
Poto el la fina Ĵomon-epoko (30002000 a.K., Nacia Muzeo, Tokio).
Ĵomon-epoko
En la jaroj 10.000 a.K. ĝis ĉirkaŭ 300 a.K. migrantoj, verŝajne el centra Azio, Siberio kaj el la suda Pacifiko enmigris en la areon de la nuna Japanio. La nomo devenas de la ornamaĵoj de la tiamaj potoj, kreitaj per ŝnuroj kaj kordoj. La homoj tiam estis kolektantoj kaj ĉasantoj.
Jajoi-epoko
Unuaj konfirmitaj rilatoj inter Japanio kaj la ĉina imperio ekzistis de ĉirkaŭ 300 a.K. ĝis ĉirkaŭ 300 p.K. La Jajoi-epoko (弥生 時代?, Yayoi jidai), startis en la komenco de la Neolitiko en Japanio, pluis tra la Bronzepoko, kaj je sia fino eniris en la Ferepoko. Distingaj karakteroj de la Jajoi-epoko estis la apero de novaj stiloj de ceramiko kaj la starto de intensa agrikulturo de rizo. Hierarkia sociklasa strukturo datas el tiu periodo kaj tio havas sian originon en Ĉinio. Ankaŭ teknikoj en metalurgio bazitaj sur la uzado de bronzo kaj fero estis enmetitaj el Ĉinio tra Koreio al Japanio en tiu periodo.
Kofun-epoko
Grandaj tombejoj estis trovitaj el la Kofun-epoko de ĉirkaŭ 300 ĝis 710 p.K. Ekzistis politika kontakto al la najbara Koreio kaj enmigrado de Koreio al Japanio. Ekde la 5-a jarcento transpreniĝis la ĉina skribo. En ĉi tiu epoko aperis la unua japana ŝtato en la suda duono de la teritorio de la nuntempa Japanio, nome Jamato, kiu ekzistadis dum samnoma Jamato-epoko ĝis 8-a jarcento kaj estis alinomita "Nipon" je la 670-a jaro.
Nara-epoko (710–784)
En la jaro 710 la imperiestro Gemmei translokigis la ĉefurbon al Heijō-kyō (la nuntempa Nara). Heijō-kyō restis ĉefurbo ĝis la imperiestro Kammu translokigis ĝin en la jaro 784 al Nagaoka-kyō kaj jardekon poste al Heian-kyō (Kioto). La plejmultaj japanoj tiam vivis kampare ĉirkaŭ vilaĝoj. Ilia religio estis ĉefe ŝintoismo, kiu bazis je spiritoj en naturo kaj prauloj (kami). En la Nara-epoko budhismo ricevis fortan subtenon. La ŝtatformo similis al la ĉina modelo.
Heian-epoko (794–1185)
En tiu epoko okazis kresko de la kortega kulturo en Heian-kyo (Kioto), ĉefe pri poezio kaj literaturo. La potenco de la imperiestro malkreskis, kaj militistaj familioj establiĝis. Fine de la Heian-epoko la klano Minamoto kreis la unuan ŝogunan reĝimon. Tiam oni parolis kaj skribis la klasikan japanan lingvon kaj interalie evoluigis la skribsistemojn de hiragana kaj katakano.
Kapo de gardisto, 13a jarcento. Enironte en plej japanaj budhismaj temploj, vizitantoj devas preterpasi imponajn skulptaĵojn de timigaj figuroj de gardistoj kies rolo estas protekti el la malamikoj de la religio. La agresemo kaj troigo de la mienoj de tiuj figuroj kontrastegas kun la trankvilega sinteno de la Budho adorota ene. Broklina Muzeo.
Kamakura-epoko (1192–1333)
Dum la Kamakura-epoko Kublaj-Ĥano dufoje provis invadi Japanion, kiuj tamen ne sukcesis pro tajfunoj, poste nomitaj diaj ventoj. Dum tiu epoko la militista nobelaro gajnis pli kaj pli da influo kompare al la nobelaro, kiu superregis ankoraŭ en Kioto dum la epoko de Heian.
Muromaĉi-epoko (1338–1573)
Potencaj, sendependaj daimioj havis proprajn armeojn. La ŝoguno perdis la kontrolon kaj komenciĝis la Sengoku-epoko, la epoko de la disputintaj regnoj. Dum tiu epoko, en Japanio la veraj politikaj potenculoj estas la Ŝogunoj de la familio Aŝikaga, kiuj instalis sian bakufu-n en Kioto, en la kvartalo Muromaĉi kiu donis sian nomon al la periodo.
Sengoku-epoko (1477–1568)
La Sengoku-epoko (japane: 戦国時代, sengoku-jidai, laŭvorte aĝo de la militantaj provincoj) estis epoko de sociaj moviĝoj, politikaj intrigoj kaj de daŭraj militoj inter la mezo de la 15-a jarcento ĝis la komenco de la 17-a jarcento. Tri imperiunuiĝintoj (Oda Nobunaga, Toyotomi Hideyoshi kaj Tokugawa Ieyasu) finis en la Azuĉi-Momojama-epoko (1568 bis 1603) la pli ol 100-jaran enlandan militon. Komerco kun Ĉinio pligrandiĝis kaj uzo de mono disvastiĝis kun apero de bazaroj kaj komercaj urboj. Ĉio ĉi aldone al la evoluo de la agrikulturo kaj metioj kreis emon al pli granda aŭtonomeco je ĉiuj tavoloj de la socia hierarkio.
Edo-epoko (1603–1867)
Japanio fermiĝis al eksterlandanoj. Krom kelkaj interŝanĝoj kun Ĉinio kaj Nederlando ne ekzistis rilatoj al aliaj ŝtatoj. Dum pli ol 250 jaroj la klano Tokugawa konservis la estrecon super la aliaj daimioj. Tiu epoko alportis grandan prosperecon al la japana popolo. La loĝantaro daŭre kreskis, kaj la nuna Tokio tiam iĝis la plej granda metropolo en la mondo.
Japana patrino kun ĝemeloj, 1917.
Meiĝi-epoko (1868–1912)
La reformo de la imperiestreco sub Meiji-tenno ekde 1868, la Meiji-restarigado donis al la lando modernan konstitucion kaj parlamenton, kvankam plue estis partiaj luktoj inter ŝoguno kaj feŭdaj senjoroj. Japanio iĝis konstitucia monarkio, industriiĝis kaj atingis rangon de potenco en Pacifiko. Tiukadre ekde 1910 Japanio invadis kaj koloniigis Koreion, trudis tien sian kulturon kaj restis tie dum tri jardekoj, kio ankoraŭ nuntempe malhelpas facilajn rilatojn inter ambaŭ popoloj kaj la respektivaj ŝtatoj. Tokio iĝis la ĉefurbo.
Taiŝo-epoko (Taiŝoo, 1912–1926)
En la unua mondmilito Japanio staris je la flanko de la triopa Entento kaj transprenis post fino de la milito germanajn teritoriojn kaj en Ĉinio kaj en insularoj de Pacifiko. Oni profitis la cirkonstancojn por trudi al Ĉinio teritoriajn, politikajn kaj ekonomiajn kondiĉojn, kio rezultis en amasaj ĉinprotestoj. Krome fine de la rusa revolucio, Japanio intervenis kun aliaj aliancanoj apoge al la Blanka armeo en la Rusia enlanda milito por kontroli teritoriojn en Siberio. La Taiŝo-epoko estis karakterizita de kultura dinamiko kun malfermo al eksteraj influoj, demokratieca stilo kaj ekonomia kresko. Demokrataj eksperimentoj fiaskis fine pro nestabileco kaj la militistaro transprenis la kontrolon.
Japanoj invadas Shenyang 1931.
Ŝoŭa-epoko 1e (Ŝoŭa, 1926–1945, nome regado de la imperiestro Hirohito, ĝis la kapitulaco de la Imperio de Japanio en 1945)
En 1931 Japanio okupaciis la nordorienton de Ĉinio kaj fondis en 1932 la sendependan ŝtaton Manĉukuo (Manĉurio) kiel pupoŝtato de Japanio. En 1937 Japanio konkeris aliajn teritoriojn de Ĉinio. Helpe de Siamo, Japanio forpelis la eŭropan koloniismon el sudorienta Azio, por krei propran koloniaron, fakte anstataŭi tiun. Japanio eniris la Duan Mondmiliton atakante ĉe Pearl Harbor sur Havajo. La Japana Imperio fakte kontrolis la tutan okcidentan Pacifikon, el Manĉurio al Birmo. Tiu nova imperiismo eĉ ricevis apogon de lokaj aktivuloj en Vietnamio, Indonezio, Tajlando, Barato ktp., al kiuj Japanio promesis sendependecon. Tamen ankaŭ okazis multaj militkrimoj, kiel deviga prostituado, la masakro de Nankingo kaj hom-eksperimentoj fare de la Unuo 731.


Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Konferenco de Kairo.
Ĉiang Kai-ŝek, Franklin Roosevelt kaj Winston Churchill en la konferenco de Kairo, la 25an de novembro 1943.

La Konferenco de Kairo (nomita ankaŭ "SEXTANT") okazis en Kairo en novembro 1943. En tiu oni difinis la aliancan sintenon kontraŭ Japanio dum la Dua Mondmilito kaj oni faris decidojn pri la estonteco de Azio en la postmilito. Al tiu kunsido alvenis la prezidento Franklin Roosevelt de la konto de Usono, la ĉefministro Winston Churchill de la konto de Unuiĝinta Reĝlando, kaj Ĉiang Kai-ŝek de la konto de la Respubliko Ĉinio.

Japanaj militkrimoj de la Imperio de Japanio okazis en multaj Azi-Pacifikaj landoj dum la periodo de japana imperiismo, ĉefe dum la Dua Ĉina-Japana Milito kaj la Dua Mondmilito. Tiuj okazaĵoj estis priskribita foje kiel Azia Holokaŭsto.[6] Kelkaj militkrimoj estis fifaritaj de militistoj el la Imperio de Japanio fine de la 19a jarcento, kvankam plej okazis dum la unua parto de la Ŝoŭa-erao. La kapitulaco de Japanio okazis post la faligo de la atombomboj sur Hiroŝimon la 6-an de aŭgusto 1945 kaj sur Nagasakon la 9-an de aŭgusto 1945. La lastaj malvenkoj de la Japana Imperio estis la Soveta invado de Manĉurio kaj la Sovet–Japana Milito.

Ŝoŭa-epoko 2e (1945–1989)
La Okupacio de Japanio fare de Aliancanoj fine de la Dua Mondmilito estis estrita de la Generalo Douglas MacArthur, nome Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj, kun subteno de la Brita Komunumo. Malkiel ĉe la Okupacio de Germanio, Sovetunio ne estis rajtigita influi super Japanio. Tiu eksterlanda ĉeesto markis la nuran fojon en la historio de Japanio kiam ĝi estis okupaciita de eksterlanda potenco. La lando iĝis plena parlamenta demokratio kiu kongruis kun la prioritatoj de la 1930-aj jaroj en la tiam nova politiko "New Deal" de Roosevelt. Tiu okupacio, kun kodonomo Operaco Nigra Listo, finis per la San-Francisko Pactraktato, subskribita la 8an de septembro, 1951, kaj valida el la 28a de aprilo, 1952, post kio la suvereneco de Japanio – kun la escepto, ĝis 1972, de la Rjukjua Insularo – estis tute restaŭrita. Krome estis subskribita la Traktato de Reciproka Kunlaborado kaj Sekureco Inter Usono kaj Japanio, kio rezultis en la Anpo-protestoj. Post la kapitulaco okazis la rekonstruado, unue en la okupaciita Japanio, kiu definitive liberiĝis en 1952. Usono integris Japanion al barejo kontraŭ komunismo. Japanio ricevis monan helpon de Usono por rekonstruiĝi denove tra la GARIOA-programo. La japana ekonomio rapidege kreskis kaj la ŝtato iĝis pacema demokratio.
Heisei-epoko (de 1989 ĝis nun)
Komence de la 1990-aj jaroj krevis la ekonomia bobelo, kaj forta deflacio kaj kresko de la ŝtata ŝuldo haltigis la ekonomian kreskon. La atomkatastrofo de Fukuŝima-Dajiĉi estis rekte okazigita de la Tertremo de Sendajo en 2011, kiam ondoj superis la alton de la marmuro de la atomcentralo.[7] La cunamo de 2011 superis pli ol duono de la muroj kaj okazigis katastrofan damaĝon.

Demografio

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Japanoj.
La Grandtokia Areo estas rangigita kiel la plej loĝata metropola areo en la mondo.
Aŭtuna arbaro en la komunuma botanika ĝardeno de Kobe.

Japanio havas 126.3 milionojn da loĝantoj,[8] el kiuj 124.8 milionoj estas Japanoj laŭ ŝtataneco (2019).[9] El tiuj, 83 milionoj loĝas en la Tajheja Megalopolo. En 2019, 92% el la totala japana loĝantaro loĝis en urboj.[10] La ĉefurbo Tokio havas 13.8 milionojn da loĝantoj (2018).[11] Ĝi estas parto de la Grandtokia Areo, nome la plej granda metropola areo en la mondo kun 38 140 000 personoj (2016).[12]

La loĝantaro de Japanio estas 98.1% de etnaj japanoj,[13] kun malgrandaj nombroj de eksterlandaj laboristoj.[14] Plej grandaj minoritatoj estas tiuj de indiĝenaj Ajnuoj kaj Riukjuanoj,[15] same kiel la sociaj minoritatoj kiel la burakumin.[16] Zainiĉi Koreanoj,[17] Ĉinoj,[18] Filipinanoj,[19] Brazilanoj ĉefe de japana deveno,[20] kaj Peruanoj ĉefe de japana deveno estas inter la malgrandaj minoritatoj en Japanio.[21]

Japanio havas la duan plej longan ĝeneralan vivodaŭron el nasko el ĉiuj landoj de la mondo, je 84 jaroj.[22] La japana rapida maljunigo kiel rezulto de la naskokresko post la Dua Mondmilito rezultis en malpliigo de la naskindicoj.[23] En 2019 ĉirkaŭ 20 procento de la loĝantaro estis super 65, kaj tio estos triobligita por 2030.[24] La ŝanĝoj en la demografia strukturo estis kreintaj nombrajn sociajn problemojn, partikulare malpliigo en laborforto kaj pliigo en la kosto de sociala sekureco.[24] Pliiĝanta nombro de junaj japanoj ne geedziĝas aŭ restas senfilaj.[24][25] Oni supozas, ke la loĝantaro de Japanio falos al ĉirkaŭ 100 milionoj je 2050.[26] Enmigrado kaj naskohelpoj estas foje sugestitaj kiel solvo por havigi pli junajn laboristojn por subteni la maljuniĝintan loĝantaron.[27][28] La 1an de Aprilo, 2019, oni aprobis leĝon por enmigrado al Japanio, protektanta la rajtojn de eksterlandaj laboristoj por helpi malpliigi labor-reduktojn en kelkaj sektoroj.[29]

En Japanio, oni parolas per japana lingvo. Oni rajtas paroli ĉe Dieto de Japanio ankaŭ per Ajnua lingvo kaj Okinava lingvo. Japana lingvo estas konsiderata oficiala lingvo ne laŭ juro sed laŭ kutimo. La juro pri juĝejoj ja difinas, ke en juĝejoj oni parolu per Japana lingvo. La procezo por ununurigi la japanan lingvon konsistis ĉefe en la subpremado de la ajnua kaj okinavaj lingvoj; tio koincidis kun ĝenerala forigo de sociajn kutimojn de okinavanoj kaj ĉefe de ajnuoj.[30]

Oni taksas, ke 15 % de la loĝantaro de Ooizumi parolas la portugalan kiel denaskan lingvon, kaj en 2007, Ooizumi havis la plej altan koncentriĝon de brazilanoj en Japanujo.

Plenkunsidejo de la japana "domo de reprezentantoj".

Japanio estas parlamenta demokratio, kaj dum la pasintaj 50 jaroj plejparte regiĝis de la Liberala Demokrata Partio de Japanio. La du ĉambroj de la japana parlamento, nome Kokkai, nomiĝas Ŝugiin aŭ "ĉambro de reprezentantoj" kaj Sangiin aŭ "ĉambro de konsilantoj".

La Kabineto de JapanioKabineto de la Japana Registaro (japane 内閣, Naikaku) estas la plenuma povo en Japanio. Ĝi estas gvidata de la Ĉefministro de Japanio, kiu estas nomumita de la Dieto, kaj inkluzivas ĝis 14 aliajn ministrojn, kiujn la Ĉefministro nomumas, kaj li ankaŭ povas maldungi ilin. La registaro estas kolektive respondeca al la Dieto, kaj devas submeti sian eksiĝon sur ricevado de mocio de demisio en la Reprezentantĉambro (la malsupra ĉambro). La japana registaro en sia nuna formo funkciigas de la fondo de la Konstitucio, kiu ekvalidis en 1947, kvankam Konsilio de Ministroj ekzistis en Japanio sub la Meiji Konstitucio inter 1889-1946, sed tiam ĝi estis subigita al la Imperiestro. La Imperiestro de Japanio (天皇 [ten-noo]) estas japana titola ŝtatestro kaj la ĉefo de la Japana imperia familio.

La sendependeco de la lando datiĝas de 660 a.K. (en japana mito). La Konstitucio de Japanio estis aprobita en la 3-a de majo 1947, kaj Japanio estis akceptita en internaciaj organizoj post la Dua Mondmilito, ekzemple en la Unuiĝintaj Nacioj en 1956. Oni indikis la gradon de korupteco kiel malalta al mezalta: 6,4 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000).

La ĉefurbo de Japanio estas Tokio, sidejo de la registaro kaj loĝejo de la Imperiestro. Tio ĉi, malgraŭ kutime ne estas disputata, ne estas difinita per ajna leĝo. La disputo fakte temas pri kiam Tokio iĝis ĉefurbo. Kelkaj diras, ke tio okazis kiam la Prefektlando de Tokio estis starigita en 1868, sed aliaj diras, ke kiam la Kastelo de Edo ŝanĝis sian nomon al Kastelo de Tokio dum tiu sama jaro. Historie, ekzistis imperia dekreto kiu translokis la ĉefurbon al Heiankyo (Kioto), kaj ne ekzistas fakte dekreto kiu movis la ĉefurbon al Tokio. Do ekzistas opinioj kiuj asertas, ke la translokiĝo al Kioto estas valida kaj tial ĝi ankoraŭ restas la ĉefurbo de Japanio.

La borso de Tokio.
Mapo de eksportaj partneroj de Japanio en 2005

La ekonomio de Japanio estas la kvara plej granda ekonomio en la mondo (post tiu de Usono, Ĉinio kaj Barato), kun MEP de pli ol 5 bilionoj (mil miliardoj) da dolaroj, ankaŭ konsiderante la valoron de aĉetpovo. La loka valuto estas la japana eno, la tria plej komercita valuto en la mondo post la usona dolaro kaj la eŭro.

Registaro-industria kunlaboro, alta laboretiko, majstrado de alta teknologio, forta emfazo de edukado kaj relative malgranda defenda buĝeto helpis progresigi Japanion tre rapide post la fino de la Dua Mondmilito ĝis la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, igante ĝin unu de la grandaj ekonomiaj superpotencoj.

Tamen, en la 1990-aj jaroj kaj 2000-aj jaroj, ekzistis signifa malsukceso en la ekonomia kreskorapideco de Japanio pro ekonomiaj kaj demografiaj kialoj, kaj ĝi devis trakti longajn jarojn da recesio. La registaro provas renovigi ekonomian kreskon, interalie kreante grandegajn deficitojn kaj malaltigante interezokvotojn en drastaj mezuroj, sed ne tre sukcesis kaj ankaŭ estis interrompitaj de la ĝenerala malrapidiĝo en la usona kaj azia ekonomioj en 2001-2002 kaj la tutmonda ekonomia krizo de 2008, kiu rezultigis alian recesion, negativan kreskorapidecon kaj la plej altan senlaborecoprocenton ekde la fino de Dua Mondmilito (5,7%).

La industrio, kiu produktas kvaronon de la ĝenerala landa produkto de Japanio, estas tre dependa de la importo de krudaĵoj kaj brulaĵoj.

La serva sektoro de Japanio konsistigas proksimume tri kvaronojn de la ĝenerala produkto, dum la agrikultura sektoro nur respondecas pri 1.6% de MEP, kvankam Japanio havas unu el la plej grandaj fiŝkaptaj flotoj en la mondo, kaj proksimume 15% de la fiŝoj de la mondo venas de siaj ŝipoj.

La japana ekonomio ŝuldas sian evoluon al grandegaj konstruprojektoj kaj vorkoj financitaj fare de la registaro; ekzemplo de tiu estas flughavenoj, kiuj estas konstruita sur artefarita insulo kun investo de multaj miliardoj da dolaroj, kiel Kansaj-fluĝaveno apud Osako. Instigita de tre granda nivelo de loĝdenso en la grandaj urboj, grandegaj konstruprojektoj akiras impeton, ĉielskrapantoj kiuj estos hejmo por miloj da homoj. Ekzemploj de tiuj projektoj estas la Sky City 1000 kaj X-Seed 4000 kiu estas proponita por konstruo en Tokio.

La Banko de Japanio (日本銀行 [nippon ginkō] estas la centra banko de Japanio.

En la internacia merkato, Japanio estas fama pro siaj aŭtomobilaj kaj elektronikaj industrioj, estante la bazo de grandaj kompanioj kaj entreprenoj kiel Suzuki, Honda, Toyota, Mitsubishi, Nissan, Canon, Sony, Toshiba, Fujitsu, Nintendo, Hitachi, Fujifilm kaj aliaj, estas inter la ĉefaj de la mondo, ĉefe en produktado de vehikloj kaj teknologio.

Japanio ankaŭ havas grandan merkatan segmenton en la altteknologia merkato, duonkonduktaĵoj, industriaj kemiaĵoj, robotiko, produktadmaŝinaro kaj aviadilaj industrioj.

Ekonomiaj datumoj

[redakti | redakti fonton]
  • MEP (PPP) (2019, takso)
  • Totalo, pliigo 5.451 mil bilionoj da usonaj dolaroj (4a rango)
  • Porpersona, pliigo 43,194 (28a rango)
  • MEP (porkapa) (2019, takso)
  • Totala pliigo mil bilionoj da usonaj dolaroj (3a rango)
  • Porpersona, pliigo 40,256 usonaj dolaroj (22a rango)
  • kreskanta procento: 2,2% (2006, takso)
  • inflacio: -0,8% (1999, takso)
  • sendungeco: 4,7% (1999, takso)
5-ena monero.

Eno (Japane: 円, en) estas la valuto aŭ mon-unuo uzata en Japanio. Ĝi estis (2006) la kvara plej vaste uzata rezerva valuto post usona dolaro, eŭro kaj brita pundo kaj nun estas la tria plej uzata valuto en la deviz-merkato post la usona dolaro kaj la eŭro.[31] Laŭ la normo ISO 4217 ĝiaj kodoj estas JPY kaj 392.

En la 1970-aj jaroj, la japanaj registaro kaj negocistoj ege priokupiĝis pro la fakto ke plialtiĝo de la valoro de la eno damaĝu eksportokreskon farante la japanajn produktojn malpli konkurencaj kaj tio damaĝu ankaŭ la industrian bazon. La registaro tiele plue intervenis forte en la eksterlanda kurzomerkato (aĉetante aŭ vendante dolarojn), eĉ post la decido de 1973 por permesi ke la eno flosadu.

Spite tiun intervenon, la merkatpremoj okazigis la fakton ke la eno plue plialtiĝu valore, pinte provizore al averaĝo de ¥271 por US$1 en 1973 antaŭ la konsekvencoj de la naftokrizo de 1973. La pliiĝantaj kostoj de importita nafto okazigis la devaluton de la eno al gamo de ¥290 al ¥300 inter 1974 kaj 1976. La re-apero de komercaj plusoj faligis reen la enon ĝis ¥211 en 1978. Tiu valuta plifortigo denove falis pro la dua energiokrizo de 1979, kiam la eno falis al ¥227 ĉirkaŭ 1980.

Transporto

[redakti | redakti fonton]
Aviadilo de Japan Airlines, nacia flugentrepreno de Japanio.

Japanio ege investis en transport-infrastrukturo.[32] La lando havas proksimume 1 200 000 kilometrojn de ŝoseoj formitaj de ĝis unu miliono da kilometroj de urbaj kaj vilaĝaj ŝoseoj, 130 000 kilometroj de guberniaj ŝoseoj, 54 736 kilometroj de ĝeneralaj naciaj aŭtoŝoseoj kaj 7 641 kilometroj de naciaj rapidvojoj.[33]

Ekde la privatigo en 1987,[34] dekoj da japanfervojaj kompanioj konkurencas en la regionaj kaj lokaj pasaĝertransportaj merkatoj; gravaj kompanioj estas sep entreprenoj de la japana fervoja grupo JR, nome Kintecu, Sejbu kaj Korporacio Keio. La rapidega Ŝinkanseno (kuglotrajnoj) kiuj konektas la ĉefajn urbojn estas konata pro siaj sekureco kaj akurateco.[35]

Estas 175 flughavenoj en Japanio.[13] La plej granda enlanda flughaveno, nome Haneda en Tokio, estas la dua plej aktiva en Azio.[36] Keihin kaj Hanŝin estas inter la plej granda el la mondo, kun 7.98 kaj 5.22 milionoj da TEU respektive.[37]

Administracia divido

[redakti | redakti fonton]
Hokkaidō (ruĝa), Tōhoku (malhelverda), Kantō (blua), Ĉūbu (bruna), KinkiKansai (verdblua), Ĉūgoku (verda), Ŝikoku (rozkolora), Kjūŝū (flava), Okinava (aparte dekstre)
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Japanaj regionoj.

Japanio estas dividita en 8 aŭ 9 regionojn, depende ĉu la regiono Okinavo estas nombrita aparte aŭ inkludita en la regionono Kiuŝuo.

La Ĉubu-regiono estas subdividita en la regionojn Hokuriku, Koŝinecu kaj Tokai, kiuj siavice estas dividitaj en gubernioj. La ceteraj 7 aŭ 8 regionoj ne estas subdividitaj en sub-regionoj, sed nur en gubernioj.

Municipoj

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de municipoj de Japanio.

Japanaj municipoj inkluzivas prefektlandojn (都[to] 道[doo] (府)[fu] (県)[ken]), urbojn (市 [ŝi]), kvartalojn (区 [ku]), urbetojn (町 [ĉoo] aŭ [maĉi]) kaj vilaĝojn (村 [mura] aŭ [son]).

Gubernioj

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gubernioj de Japanio.

Ekzistas en Japanio 47 gubernioj. Inter ili estas 1 都(-to ) Tokio, 1 道(-doo) Hokajdo, 2 府(-fu) Osaka, Kioto, kaj 43 県(-ken) ceteraj gubernioj.

Historie en Esperanto, oni nomis ilin guberniojprefektujoj, malofte provincoj.[38] En 2008 la jarlibro de UEA ŝanĝis la nomojn de la administraj unuoj de Japanio de prefektujo al gubernio. Ekde tiam la nomo prefektujoj ne plu serioze uzatas.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de urboj de Japanio.
Pagodo de la budhisma templo. Tipa loko de Kioto.

Jen listo de la ĉefaj urboj de Japanio (vidu ankaŭ la artikolon pri specialaj kvartaloj):

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Religio en Japanio.
Tradicia donaco por la diaĵoj de Ŝintoo

La tradiciaj religioj de Japanio estas budhismo (16%), ŝintoismo (2%), kaj konfuceismo, ankaŭ se estas dubinde ĉu la lasta el tiuj laŭ okcidentaj normoj estas efektiva religio aŭ simple filozofio. Ĉirkaŭ 0,7% de la loĝantaro sekvas la kristanismon en diversaj eklezioj.

Budhismo kaj konfuceismo estis alportitaj el Ĉinio, dum ŝintoismo estas la nura religio kiu naskiĝis en Japanio mem. En la periodo Meiĝi kiu daŭris ĝis la dua mond-milito ŝintoismo estis konsiderata la ŝtata religio kaj fariĝis simbolo de forta naciismo. Japana budhismo estas la budhismo praktikita en Japanio ekde ĝia oficiala enkonduko en la jaro 552 K.E. laŭ la Nihon Shoki de Baekje, Koreio de bikŝuoj. Budhismo havis gravan influon ĉe la disvolviĝo de la japana societo kaj daŭras kiel influa aspekto de la kulturo ĝis hodiaŭ.

Kristanismo estis alportita de misiistoj en la dek-kvina jarcento, kaj tuj populariĝis, sed la japana registaro malpermesis ĝin ĉirkaŭ cent jaroj poste. Ĝi estis reenkondukita en la dek-oka jarcento, kaj nuntempe ĉirkaŭ 1.4 milionoj da japanoj konsideras sin mem kristanoj.

Ĝenerale, japanoj emas al sinkretismo, alivorte ili miksas malsamajn religiojn anstataŭ kredi je unu sola, kiel kutime faras okcidentanoj. Estas tute normale, ekzemple, ke la sama homo geedziĝu laŭ la kristana maniero, kaj estu entombigita laŭ la budhisma maniero.

La japana mitologio estas tre kompleksa sistemo de kredoj de Japanio. Nur la panteono de ŝintoismo konsistas el kolekto de pli ol 8 000 000 kami ("dioj" aŭ "spiritoj" en la japana). Malgraŭ la influo de la antikva ĉina civilizo, grava parto de la religio kaj mitologio japanaj restas unikaj. Ĝi enhavas ŝintoismajn kaj budhismajn tradiciojn samkiel agrikulturajn popolajn kredojn.

Deviga edukado komenciĝas je la 6a jaraĝo, kaj daŭras 6 jarojn por elementa lernejo, 3 jarojn por mezlernejo. Kvankam ne-deviga, 90% da junuloj iras 3 jarojn al (laŭnome) "super-meza lernejo" aŭ 5 jarojn al instanco simila al politekniko. La altnivela edukado okazas en universitato, kutime 4-jara, aŭ 6-jara por medicina fakultato, aŭ en (laŭnome) "mallonga universitato", kiuj estas vizitataj de 45% da samaĝuloj. La lerneja jaro komenciĝas de aprilo kaj finiĝas je marto, same kiel administra kaj financa jaro.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kulturo de Japanio.
Japana ĝardeno de Byōdō-in, en Uĝi, Kioto, kompletigita en 1153, deklarita Monda heredaĵo de Unesko.

La kulturo de Japanio estas la rezulto de historia procezo kiu startis pere de migraj tajdoj devenaj el la azia kontinento kaj el insuloj de la Pacifika Oceano, sekvita de forta kultura influo devena el Ĉinio. Poste, la Tokugaŭa Ŝoguno trudis meze de la 17-a jarcento longan periodon de izoligo aparte de la cetero de la mondo (sakoku) kiu pluis ĝis la komenco de la Epoko Meiĝi, fine de la 19-a jarcento, kiam oni ricevis fortan eksterlandan influon kiu pliiĝis post la fino de la Dua Mondmilito. Tio rezultis en kulturo diferenca el aliaj aziaj kulturoj.

Pli da detaloj sub Japana kulturo pere de japanaj vortoj.

En Japanio, la personaj rilatoj estas tre influitaj de la ideoj de «devo», «honoro» kaj «memdevigo», aro konata kiel giri (義理?), kiu konsistas en kutimaro tre diferenca al la kulturo pli malpli individuisma de la landoj el Okcidento. La konceptoj de «dezirebla kondutaro» kaj «moralo» estas malpli praktikataj en familiaj, lernejaj kaj amikaraj etosoj; sed estas multe pli formalaj en rilatoj kun teoriaj superuloj aŭ nekonatoj.

Aspekto kiu ludis gravan rolon en la japana kulturo estas kompreneble la japana lingvo. Diferenco rilate al okcidentaj kutimoj estas la tre apartaj korpomovoj kaj ceremonioj, kiuj uzas fizikan kontakton multe malpli, ekzemple nur riverencojn anstataŭ manpremon, brakumonkison en sociaj rilatoj; tio parte koincidas kun la kutimaro de aliaj najbaraj aziaj landoj.

Kelkaj aspektoj, propraj de la japana kulturo, estis bone akceptitaj en aliaj (eĉ malproksimaj landoj), kiel la japana kuirarto, la batalartoj, la emo al ĝardenado, spiritismo, kinarto, animeo, mangao, bonsajoj, origamio, ikebano ktp. Aliaj konceptoj restas propraj el la japana kulturo kiel gejŝoj, teceremonioj, genkano, krom historiaj aferoj kiel la harakiro de samurajoj, la atako banzai ktp. Multaj japanaj aferoj estas tre konataj en ĉiuj landoj kiel kimono, suŝio, sudoko ktp.

Mitologio

[redakti | redakti fonton]

La japana mitologio estas tre kompleksa sistemo de kredoj de Japanio. Nur la panteono de ŝintoismo konsistas el kolekto de pli ol 8 000 000 kami ("dioj" aŭ "spiritoj" en la japana). Malgraŭ la influo de la antikva ĉina civilizo, grava parto de la religio kaj mitologio japanaj restas unikaj. Ĝi enhavas ŝintoismajn kaj budhismajn tradiciojn samkiel agrikulturajn popolajn kredojn.

La Imperia Trezoro de Japanio japane 三種の神器, Sanŝu no Jingi, konsistas el glavo kusanagi (草薙劍), juvelo magatama (八尺瓊曲玉) kaj la spegulo kagami (八汰鏡). Ili reprezentas la tri primarajn virtojn de Japanio: la kuraĝo (glavo), la saĝo (spegulo) kaj la bonvolo (juvelo). Tiuj ĉi elementoj estas ligitaj al la budhanaj instruoj. Ekde la jaro 690, la prezentado de tiuj ĉi objektoj al la Imperiestro fare de grupo de ŝintoaj sacerdotoj, estas parto de granda kronceremonio.

Japana kuirarto

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Japana kuirarto.

Nemateria kultura heredaĵo de UNESKO

[redakti | redakti fonton]
Diversaj suŝioj.

Japana kuirarto estas kuirarto, uzanta materialon kutiman en Japanio, kaj kreskinta speciale en japana medio. En la japana, tia kuiraĵo estas ofte nomata wasyoku (ŭaŝoku), kaj estas registrita kiel la nemateria kultura heredaĵo de UNESKO en decembro 2013. La bazaj kuirmaterialoj estas rizo, legomo kaj fiŝo, kaj aparte konataj ankaŭ eksterlande estas suŝio, saŝimo, tempuro kaj fagopiraĵo (nomata soba).

Japana teceremonio aŭ ĉanojo (en la japana: chanoyu (茶の湯), sadō aŭ chadō (茶道)) estas unu el la plej gravaj japanaj ceremonioj. Teceremonion influis zeno, ĝi estas tradicia rito dum kiu la verda pulvora teo (matcha), estas ceremonie preparita per sperta praktikanto kaj servita al gastareto en trankvila etoso.

Icukuŝima-Sanktejo, kun sia torijo (arko alireja al religia spaco) situa ĉe la Interna Maro Seto, ekzemplo de integrado de la arto en la natura etoso.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Arto de Japanio.

La arto de Japanio (日本美術 Nippon bijutsu?) estas esprimo de la kulturo de Japanio, kiu disvolviĝis laŭlonge de la tempo en diversaj periodoj kaj stiloj kiuj sinsekvis kronologie, paralele al la historia, socia kaj kultura fluoj de la japona popolo. La evoluo de la japana arto estis markita de la disvolviĝo de ties teknologio, dum estis unu el ties distingaj trajtoj la uzado de indiĝenaj materialoj. Kiel okazis ĉe granda parto de la okcidenta arto, la ĉefaj artaj montroj havis originon en la religio kaj la politika povo. Unu de la ĉefaj karakteroj de la japana arto estas ĝia eklektikismo, devena el la diversaj popoloj kaj kulturoj kiuj alvenis ĉe la japanaj marbordoj laŭlonge de la tempo.

Menciindas ankaŭ ke granda parto de la arto produktita en Japanio estis de religia tipo: al la religio de ŝintoismo, nome la plej tipe japana, formita ĉirkaŭ la 1a jarcento, aldóniĝis la budhismo ĉirkaŭ la 5a jarcento, formante religian sinkretismon kiu daŭras ankoraŭ nuntempe, kaj kiu same montriĝis en arto.[39]

La japana arto estas reflekto de distingaj kulturoj kaj tradicioj, interpretante je propra maniero la artajn stilojn importitajn de aliaj landoj, kiuj estos ricevitaj laŭ propra koncepto kaj de vivo kaj de arto, reinterpretante kaj simpligante ties proprajn karakterojn, kiel ĉe la prilaboritaj ĉinaj budhismaj temploj, kiuj en Japanio suferis procezo de malpliigo de ties superfluaj kaj ornamaj elementoj. Tio estas montro de la sinkretisma karaktero de la japana arto, pro kio ĉiam akceptis nature ajnan plinovigon devena el aliaj landoj.[40]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Genĵi monogatari.
Kaŭabata Jasunari.

Genĵi monogatari (japane 源氏物語, signifante Romano pri Genĵi) estas klasika verko de japana literaturo, kiun la nobelino kaj akompanantino Murasaki Shikibu skribis ĉirkaŭ la jaro 1000 ĉirkaŭ la pinto de la Epoko de Heian. Ĝi estas reprezenta verko en japana literaturo. Ĝi estis foje nomata la unua romano en la mondo, la unua moderna romano, la unua psikologia romano aŭ la unua romano ankoraŭ konsiderata klasikaĵo. Konsiderita kiel majstroverko, ties preciza klasigo kaj influoj kaj sur la okcidenta kaj sur la orienta kanonoj estis pridebatitaj temoj. Vivostilo de nobeloj en Heian-epoko kaj amoj de nobeloj estis unike priskribita.[41] La grava heroo estas Hikaru-Genĵi, kies patro estas japana imperiestro. Li estas tre bela viro kaj amis kelkajn virinojn.

La Nobel-premio pri literaturo estis atribuita al japanaj Kaŭabata Jasunari (1968), Oe Kenzaburo (1994) kaj Kazuo Ishiguro (2017). Aliaj gravaj japanaj verkistoj estas Jukio Miŝima, Murakami Haruki, Matsuo Basho, inter aliaj.

Pentrarto

[redakti | redakti fonton]
bildo Granda ondo ĉe marbordo de Kanagaŭa de Hokusai, estas parto de la fama serio 36 vidoj al la Fuĵi-Monto (1823-29)

La historio de la japana pentrarto montras sintezon kaj konkurencon inter indiĝena japana estetiko kaj importitaj ideoj.[42] La interagado inter japana kaj eŭropa arto estis ege grava: por ekzemplo ukijo, kiu ekestis eksportita en la 19-a jarcento en la movado konata kiel Japanismo, havis gravan influon en la disvolvigo de moderna arto en Okcidento, ĉefe en Post-impresionismo.[42] Japana mangao disvolviĝis en la 20-a jarcento kaj populariĝis tutmonde.[43]

Ukijo[44] (japane 浮世絵 (うきよえ), ukiyoe), estas termino markanta bildojn (desegnaĵojn) kun ĝenra temo farataj per tekniko de japana tabulopresado (iam ankaŭ nomata lignopresado) en la 17-a ĝis la 20-a jarcento. La uzita tekniko de preso ebligis amasan produkton. Temis pri koloraj presiloj sur lignaj tabuloj helpe de ŝablonoj. La temo estis ĉefe provinca vivo kaj amuziga fako (luktantoj de sumoo, korteganoj, artistoj ks.). Reproduktaĵoj estis alireblaj al pli malriĉaj, kiuj ne povis permesi al si originalajn laborojn de majstroj.

Afiŝo de la filmo "Raŝomon" de Akira Kurosawa.

Japanio havas unu el la plej aĝaj kaj grandaj kinindustrioj en la mondo; filmoj estis produktitaj en Japanio ekde 1897.[45] La filmo "Godzilla" de Honda Iŝiro de 1954 iĝis internacia ikono de Japanio kaj kreis tutan subĝenron de filmoj kaiju. Japanio ricevis la Oskar-premion por la Plej Bonkvalita Filmo de Eksterlanda Lingvo kvar fojojn, pli ol ajna alia azia lando. Japanaj animaciaj filmoj kaj televidaj serioj, konataj kiel animeo, estis tre influitaj de la japana mangao kaj estis tre popularaj en la tuta Okcidento.[46]

Akira Kurosawa estas la plej konata el la filmistoj de Japanio, kaj liaj filmoj influis multe da postaj filmistoj tra la mondo. Lia unua filmo eldoniĝis en 1943, lia lasta en 1999 (postmorte). Malmulte da filmistoj ĝuas karieron tiom longan kaj laŭditan. Kurosawa reĝisoris 30 filmojn en kariero daŭra 57 jarojn. Inter liaj plej konataj filmoj estas Ikiru (1952), Sep Samurajoj (1954), Jojimbo (1961), Kagemuŝa (1980) kaj Ran (1985).

Aliaj filmoj

[redakti | redakti fonton]

Ŝakuhaĉo

Aliaj japanaj kultureroj

[redakti | redakti fonton]
  • Ikebano, (japane 生花 aŭ 生け花, laŭvorte vivantaj floroj) estas la arto japandevena aranĝadi florojn. Temas pri tradicia arto, ankaŭ nomata kado (jap. 華道, t.e. la vojo de la floroj); ĝi estas kiel riĉa, tiel ankaŭ kompleksa, kaj estas praktikata ankoraŭ nuntempe.
  • Origamio (折り紙), foje nomata origamo, estas tradicia japana arto de paperfaldado. Oni uzas paperfolion kaj faldas el ĝi figuron, sen tondi la materialon. La figuroj povas esti bestoj, (ankaŭ homoj), transportoj, abstraktaj figuroj, ktp... la vorto venas de la japana oru, faldi, kaj kami, papero.
  • Orizuru (japane: 折鶴, faldita gruo) estas eble la plej konata origamiaĵo en Japanio. La gruo estas bona aŭguro en la japana kulturo. Legendo diras, ke tiu kiu faldos mil paperajn gruojn realigos koran deziron.

Batalartoj

[redakti | redakti fonton]
Du kendo-praktikantoj
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Luktoarto kaj Japanaj luktartoj.

Luktoartojbatalartoj estas nomo kun senco plej vasta, de inter ĉiuj signifoj kiuj priskribas manierojn lukti bonstile. Tio povus signifi militon per armeoj subtenantaj, sed lastatempe, luktoartoj kutime rilatas al lukto sen armiloj, aŭ per malgrandaj armiloj provizataj al la mano. En Japanio estas tradiciaj kaj tipaj la jenaj (en la ordo alfabeta):

Aliaj sportoj

[redakti | redakti fonton]

Ĉefe pro usona influo ekde la fino de la Dua Mondmilito, basbalo estas populara sporto en Japanio. Vidu artikolon Nacia basbala teamo de Japanio. Ankaŭ futbalo popularas; imite al eŭropaj futbalkluboj, kelkaj futbalteamoj havas nomojn prunteprenitajn el itala aŭ hispana lingvoj; kelkaj elstaraj japanaj futbalistoj ludas en eŭropaj kluboj.

Esperanto en Japanio

[redakti | redakti fonton]
Japana Esperanto-Instituto.

La Japana Esperantista Asocio (JEA) estis la unua tutlanda esperantista asocio de Japanio, kiu antaŭis la Japanan Esperanto-Instituton inter 1906 kaj 1919. En 1906, kelkaj personoj fondis esperantajn asociojn, kiel Misao KatôAbiko Teizirô. Pro la demando de Kuroita Kacumi (kiu mem ofte skribis: K. Kroita), ili konsentis kolektiĝi en ununuran asocion : JEA. La fondotago de JEA estis la 12-a de junio 1906. La 28-an de septembro 1906, la Unua Japana Kongreso okazis. La Dua okazis en 1907 kaj post longa interrompo la Tria en 1916.

La Japana Esperanto-Instituto (JEI; 日本エスペラント協会 [nihon esuperanto kjokai])[51] estas la plej granda centro de la Esperanto-movado en Japanio. En 1919, ĝin fondis precipe Ossaka Kenji, kaj estis gvidita de pluraj personoj. En 1926 JEI akiris la kvalifikon de fondusa jura persono, kies unua prezidanto estis (ĝis morto en 1930) Nakamura Kijoo. Ĝia centra oficejo estas en Tokio, en Ŝinĝuku. Ĝi posedas ankaŭ staĝejon nomatan Esperanto-domo en Jacugatake, en urbo Hokuto, gubernio Jamanaŝi. La instituto eldonas monatan organon La Revuo Orienta. JEI funkcias kiel la Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio de 1956. En la jaro 2012 JEI akiris novan leĝan statuson kaj nova prezidanto elektiĝis.

La 92-a Universala Kongreso de Esperanto (japane: 第92回世界エスペラント大会 [dai kjū-ĵū-nikaj sekaj esperanto-tajkaj]) okazis en 2007 en la japana urbo Jokohamo en la gubernio Kanagaŭa, proksime al Tokio, inter la 4-a kaj la 11-a de aŭgusto. Aliĝis 1901 personoj el 57 landoj. La Kongreson invitis Japana Esperanto-Instituto, kaj la LKK estis gvidita de Sibayama Zyun'iti. La kongresa temo estis "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto", pri kio estis debatoj gviditaj de Usui Hiroyuki.

Literaturo en Esperanto

[redakti | redakti fonton]
  • Raportoj el Japanio 26, Marto 2022 - Marto 2023. Jasuo Hori, Politiko, Horizonto, 2023. Raportoj kaj korespondaĵoj pri temoj naciaj kaj internaciaj[52].
  • (eo + jp) Percepto de Delvaux - 対訳 : 小説 / ジャン・ジョニオー, dulingva novelo pri la vizito de japanaj turistoj al la muzeo de la fama belga pentristo Paul Delvaux, eldonis ĝin Japana Esperanta Librokooperativo, Tokio, 2023, iSBN 978-4-930785-82-4

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Oni pensas, ke la nomo uzata en Okcidento devenas el vorto en ĉina dialekto, kiun oni prononcas jāk-bəng.
  2. HORI, Jasuo (2019-04-17). Februaraj festoj, p. 17. Monato. Alirita 2020-01-05 .
  3. Nipono en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, jen en la eldono 2020, reta versio
  4. ankaŭ en unua eldono de PIV el 1970, paĝo 739, kun klarigo "japana nomo de Japanio", kaj en la NPIV de 2002, paĝo 785, kun indiko al "Japanio"
  5. McCurry, Justin, "Japan sees its number of islands double after recount", The Guardian, 2023-02-16.
  6. Blumenthal, Ralph, "The World: Revisiting World War II Atrocities; Comparing the Unspeakable to the Unthinkable", The New York Times, 7a de Marto, 1999. Kontrolita 2008-07-26.
  7. Phillip Lipscy, Kenji Kushida, kaj Trevor Incerti. 2013. "The Fukushima Disaster and Japan’s Nuclear Plant Vulnerability in Comparative Perspective Arkivigite je 2013-10-29 per la retarkivo Wayback Machine". Environmental Science and Technology 47 (Majo), 6082–6088.
  8. Population Estimates Monthly Report June 2019. Statistics Bureau Japan (20a de Junio, 2019). Arkivita el la originalo je 6a de Junio, 2019.
  9. Japan population drops by record number to 124.8 mil.: gov't (10a de Julio, 2019). Arkivita el la originalo je 11a de Julio, 2019. Arkivigite je 2019-07-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-07-15. Alirita 2020-11-27 .
  10. Urban population (% of total population). World Bank. Alirita 19a de Novembro, 2020 .
  11. 東京都の人口(推計) Loĝantaro de Tokio, Tokyo Metropolitan Government Bureau of Statistics Department Alirita en 22a de Oktobro, 2018. Arkivita en [1] en la 2a de Oktobro, 2018.
  12. The World's Cities in 2016. United Nations (12a de Marto, 2017).
  13. 13,0 13,1 World Factbook: Japan. CIA. Arkivita el la originalo je 2015-12-20. Alirita 27a de Aŭgusto, 2019 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-26. Alirita 2022-04-08 .
  14. . Labor-starved Japan welcomes return of foreign workers. Nikkei Asia (26a de Septembro, 2020).
  15. Japanese Archipelago Human Population Genetics Consortium (2012). “The history of human populations in the Japanese Archipelago inferred from genome-wide SNP data with a special reference to the Ainu and the Ryukyuan populations”, Journal of Human Genetics 57, p. 787–795. 
  16. "Japan's hidden caste of untouchables", BBC, 23a de Oktobro, 2015.
  17. "Zainichi: Being Korean in Japan", 13a de Junio, 2018.
  18. “Chinese in Japan”, Encyclopedia of Diasporas.
  19. (2019) “‘Mixed’ Japanese-Filipino identities under Japanese multiculturalism”, Social Identities 25 (3), p. 392–407. doi:10.1080/13504630.2018.1499225. 
  20. Onishi, Norimitsu, "An Enclave of Brazilians Is Testing Insular Japan", 1a de Novembro, 2008.
  21. "'Home' is where the heartbreak is for Japanese-Peruvians", 16a de Oktobro, 1999. Arkivigite je 2010-01-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-01-06. Alirita 2021-08-13 .
  22. Life expectancy at birth, total (years). World Bank. Alirita 19a de Novembro, 2020 .
  23. Yoshida, Reiji, "Numbers tell tale of Japan's postwar rise and fall", 5a de Januaro, 2015.
  24. 24,0 24,1 24,2 Walia, Simran, "The economic challenge of Japan's aging crisis", 19a de Novembro, 2019.
  25. Semuels, Alana, "The Mystery of Why Japanese People Are Having So Few Babies", 20a de Julio, 2017.
  26. . The world is running out of Japanese people (4a de Junio, 2018).
  27. "Number of children in Japan shrinks to new record low", CNN, 7a de Majo, 2018.
  28. . More seniors, more foreigners: How Japan is changing. BBC (10an de Decembro, 2018).
  29. New immigration rules to stir up Japan's regional rentals scene — if they work. Arkivita el la originalo je 2a de Julio, 2019. Alirita 2a de Julio, 2019 .
  30. Miyazawa Naoto, Historia studo pri la japana politiko pri lingvoj, Sennacieca Revuo, (1385-1386), 2020, pp. 42-49.
  31. Foreign exchange turnover in April 2013: preliminary global results. Bank for International Settlements. Alirita 7a de Februaro, 2015 .
  32. Wingfield-Hayes, Rupert, "Japan's high-spending legacy", BBC, 10a de Oktobro, 2012.
  33. (2017) “Japan’s transport planning at national level, natural disasters, and their interplays”, European Transport Research Review 9. doi:10.1007/s12544-017-0255-7. 
  34. Privatization of JNR, 30 years on (4a de Aprilo, 2017).
  35. . Japan’s Bullet Trains Are Hitting a Speed Bump. Bloomberg (7a de Oktobro, 2020).
  36. . Asia's 9 busiest airports in 2019. CNN (22a de Aprilo, 2019).
  37. Top 50 World Container Ports. World Shipping Council. Arkivita el la originalo je 2020-11-19. Alirita 16a de Novembro, 2020 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-11-19. Alirita 2020-11-28 .
  38. En ĝangalo.com, oni uzis ĝenerale la vorton "provinco".
  39. AA.VV. (1997). Enciclopedia Salvat, tomo 10. Salvat Editores, Barcelona. ISBN 84-345-9717-9. p. 2148.
  40. ARTE JAPONÉS (hispane). temakel.com. Arkivita el la originalo je 2011-05-14. Alirita 2020-01-05 .
  41. Birmingham Museum of Art. (2010) Birmingham Museum of Art : guide to the collection. [Birmingham, Ala]: Birmingham Museum of Art, p. 49. ISBN 978-1-904832-77-5.
  42. 42,0 42,1 Arrowsmith, Rupert Richard. (2010) Modernism and the Museum: Asian, African, and Pacific Art and the London Avant-Garde. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-959369-9.
  43. (Februaro 2005) “A History of Manga in the Context of Japanese Culture and Society”, Journal of Popular Culture 38 (3), p. 456–475. doi:10.1111/j.0022-3840.2005.00123.x. 
  44. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: ukij/o
  45. Top 50 countries ranked by number of feature films produced, 2005–2010. Arkivita el la originalo je 27a de Oktobro, 2012. Alirita 14a de Julio, 2012 . Arkivigite je 2012-10-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-27. Alirita 2020-11-28 .
  46. If you want to know Japan, See Animation Dong-ah-news, 5a de Novembro, 2005 en korea.
  47. Ĵudo al Japon Omnibus
  48. Historio de ĵuĵicuo. Arkivita el la originalo je 2011-07-16. Alirita 2015-09-03 .
  49. Martial Arts Info - Karate (angle). martial-arts-info.com. Arkivita el la originalo je 2012-02-26. Alirita 2020-01-05 .
  50. KENDO HISTORY (angle). yamatanidojo.com. Arkivita el la originalo je 2007-01-02. Alirita 2020-01-05 .
  51. Antaŭa japana titolo de la organizaĵo estas "日本エスペラント学会" [nihon esuperanto gakkai]. Ĝi estas renomita la 1-an de aprilo 2012. La Esperanta titolo ne ŝanĝiĝis.
  52. (eo) Raportoj el Japanio 26, Libroservo de Universala Esperanto-Asocio.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Okakura Kakuzo, La libro de teo, tradukis el angla T. Nakamura, eld KOSMO, Osaka, 1965.
  • Ĉinio, Koreio, Japanio. Landoj similaj sed diferencaj. Petr Chrdle. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2022. 241p. 24 cm. Bind. Kolorilus. (ISBN 97880883 26243). Vojaĝimpresoj kaj opinioj, plektitaj kun informoj pri la historioj kaj kulturoj de la tri landoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.