Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Meiĵi-reformo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Historio de Japanio

La imperiestro Meiĵi en jaro 1873

La Meiĵi-reformo, -restarigado-renovigado, ankaŭ nomata la restaŭro de Meiĵi, Reformo, Restarig(ad)oRenovig(ad)o Meiĵi kaj foje ankaŭ esperantigata per la vorto Mejĝi (japane 明治維新 [meiĵi-iŝin], anglalingva literumo: Meiji) estas reforma periodo en Japanio de la 19-a jarcento, pli konkrete — ekde la jaro 1868, en kiu sekvis la detronigo de la ŝogunoj, la restaŭrado de imperiismo kaj la modernigo de la ŝtato, kiu ekde la jaro 1868 nomatas Japana Imperio. La nova registaro estas nun nomata Meiĵi-registaroRegistaro de Meiĵi (明治政府 [meiĵi-seifu]).

La Restarigado Meiĵi (明治維新 Meiji iŝin?) estas termino kiu referencas al serio de okazaĵoj kiuj kondukis al ŝanĝo en la strukturo kaj politika kaj socia de Japanio en la periodo el 1868 ĝis 1912[1] kiu enhavas parton de la periodo Edo nomita malfrua Tokugava ŝogunlando kaj la komenco de la Erao Meiĵi.

La formado en 1866 de la alianco "Satĉo" inter Saigo Takamori, estro de la feŭdo Sacuma kaj Kido Takaĝoŝi, estro de la feŭdo Ĉoŝu, markas la komenco de la restaŭro Meiĝi. Tiuj du estroj apogis la imperiestron kaj laboris kun Sakamoto Rĵoma por finigi la regadon de la Tokugava ŝogunlando (finigita en 1867) kaj restaŭri la povon de la imperiestro.

En Januaro 1868 en la Boŝin-militoMilito de la jaro de la drako[2] Ĉoŝu kaj Sacuma venkis super la armeo de la antaŭa ŝoguno. Reale oni ne redonis la povojn al la imperiestro ses la povo pasis de la venkita ŝoguno al oligarkio de daimioj. Ekis la erao Meiĵi, en kiu estis abolitaj la specialaj privilegioj de la samurajoj, kaj oni donis al la loĝantaro la eblon porti familinomon (privilegio ĝis tiam ekskluzivo de la aristokrataro, dum la popolo uzis nur la nomon de sia profesio, por ekzemplo, la kapitano de ŝipo estis nomita "Anĵin" - "kapitano" -). Tiuj ŝanĝoj okazigis la nestabilecon de la lando en la komienco de la erao Meiĵi. Estis multaj ribeloj, inter kiuj menciindas Saigo Takamori, kiuj integris la triopon iŝin, amiko kaj kunulo de Okubo Toŝimiĉi. Saigo estis venkita de Ōkubo kaj, laŭ kelkaj fontoj, memmortigis sin per la ceremonia harakiro (seppuku).[3] La erao Meiĵi sukcesis la totalan stabilecon post kvar jardekoj.

Eksterlanda influo

[redakti | redakti fonton]

En 1853, komodoro Matthew C. Perry alvenis en Japanion. Unu jaron poste Perry revenis minacante prr grandaj militŝipoj kun la deziro konkludi traktaton kiu malfermu japanajn havenojn por komercado.[4] Perry finfine konkludis la traktaton kiu malfermis du japanajn havenojn (nome Ŝimoda kaj Hakodate) nur por materiala apogo, kiel brulaĵo, trinkakvo, manĝo kaj karbo por usonaj ŝipoj. La Traktato de Kanagaŭa estis subskribita en 1854 kaj malfermis komercon inter Usono kaj Japanio. Poste, Japanio malvolonte etendis siajn komerajn traktatojn al Francio, Britio, Nederlando kaj Rusio pro usona premo. Tiuj traktatoj subskribitaj kun la okcidentaj potencoj iĝis konataj kiel Malegalaj Traktatoj ĉar Japanio perdis la kontrolon super siaj tarifoj dum la okcidentaj potencoj ekkontrolis japanajn terojn. En 1858, Townsend Harris, ambasadoro en Japanio, finkonkludis la traktaton, kiu malfermis la japanajn havenojn al komercado.

Post la humiligo de la Malegalaj Traktatoj, la estroj de la Meiĵi-reformo (kiel tiu revolucio estis konata), agadis por restarigi la imperian regadon por plifortigi Japanion kontraŭ la minaco esti koloniigita, finigante la eraon konata kiel sakoku. La vorto "Meiĵi" sigifas "kleran regadon" kaj la celo estis kombini "modernajn antaŭenirojn" kun tradiciaj "orientaj" valoroj 和魂洋才 Wakonyosai.[5] La ĉefaj estroj de tiu proceso estis Itō Hirobumi, Macukata Masajoŝi, Kido Takajoŝi, Itagaki Taisuke, Jamagata Aritomo, Mori Arinori, Okubo Toŝimiĉi, kaj Jamaguĉi Naojoŝi.

Kultura kunteksto

[redakti | redakti fonton]
Adoleska imperiestro Meiĵi kun eksterlandaj reprezentantoj fine de la Boŝin-milito, 1868-1870.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bakumacu.

La Restaŭrado Meiĵi (fino de la ŝoguna reĝimo) reprezentis la falon de la despota reĝimo en Japanio. Tiu reĝimo estis bazita sur modelo tre simila al la eŭropa feŭdismo; la imperiestro, kiu estis kredata descendinta de la dioj, ne havis la realan povon sed dependis de la daimio, nome la plej grava feŭda senjoro. Tiu ricevis la titolon "ŝōgun", kiu estas la plej alta rango kiun daimio povis atingi. Pro tio la politika reĝimo estis nomita ŝogunlandobakufu. Tamen, Japanio ĝis 1853 estis izolita de la cetero de la landoj kaj ekonomie kaj politike, escepto por Ĉinio kaj Nederlando. En tiu jaro 1853, alvenis usona armita floto, sub la regado de Matthew C. Perry, cele al peto, aŭ postulo, de traktato de komerco. Tiu fakto estas konata kiel "Kuro-fune raikō" (la alveno de la nigraj ŝipoj). Ĉar Japanio ne havis ŝiparmeon por fronti, ĝi devis akcepti la traktaton, kio montris la malfortecon de la lando.

En Februaro 1867, Mucuhito, tiam dekkvinjaraĝa, sukcedis sian patron, la imperiestro Kōmei kaj proklamiĝis nova erao de Meiĵi (kiu signifas "kulton al regulo").[6] La restaŭrado Meiĵi de 1868 finigis 256 jarojn de feŭdismo de la Tokugava ŝogunlando.

Altklasa revolucio

[redakti | redakti fonton]
Toŝimiĉi Okubo kiel juna samurajo.

Tiu revolucio havis unikan partikularecon en la historio; la reganta klaso mem (la aristokrataro) estis kiu vidis la neceson de ŝanĝoj kaj de rezigno el siaj specialaj rajtoj. Pro tio ili estis dividitaj en du partioj: nome la Iŝin Ŝiŝi unuflanke kaj la partianoj de la ŝogunlando. La terposedantoj (daimioj) kiuj estis kontraŭ la ŝogunlando estris la Iŝin Ŝiŝi. Inter ili elstaris tri estroj, nome la nomita Iŝin no sankecu (nome la triopo Iŝin), kies integrantoj estis Toŝimiĉi Okubo, Saigo Takamori kaj Kido Takaĝoŝi.[7]

La partianoj de la ŝogunlando disponis el diversaj fortoj por fronti tiujn revoluciulojn; inter ili la Ŝinsengumi (nome forto paramilita-polica kun sidejo en Kioto). Ĉirkaŭ 1867 la revolucia movado estis sukcesinta gravan avancon kaj la imperiestro Meiĵi (kiu ne havis realan povon) ordonis la dissolvon de la bakufu (ŝogunlando). Sed la ŝoguno Tokugaŭa Joŝinobu ne volis lasi la povon en manoj de la Iŝin Ŝiŝi kaj en 1868 okazis kvin bataloj pliaj, konataj per la nomo de Boŝin-milito (per kronologia ordo estis jenaj: Toba-Fuŝimi, Monte Ueno, Nagoaka, Aizu kaj Hakodate).

Poste la samurajoj, post la radikalaj ŝanĝoj faritaj de la imperiestro, ribeliĝis kontraŭ tiu, formante armeon. La malamiko estis la imperiestro kiu estis abolinta la privilegiojn de la samuraja klaso. La batalantoj estis la ĵus fondita polickorpuso, formita grandparte de samurajoj je la servo de la imperiestro kaj samurajoj de la klanoj venkintoj en la Boŝin-militoj: nome Sacuma kaj Ĉozu.

La rezultoj de la kvin militoj estis definitivaj kaj la ŝoguno kunvokis al konsilo la iŝin Saigo Takamori, en kiu estis ankaŭ la estro de la floto ŝoguna, nome Kacu Kaiŝu. La rezulto de tiu konsilio estis la kapitulaco de la ŝogunlando.

Aliancoj kaj fidelecoj

[redakti | redakti fonton]
Alegorio de la Novo luktante kontraŭ la Malnovo, de komenco de la Japanio Meiĵi, ĉirkaŭ la jaro 1870.

La formado en 1866 de la alianco Sacuma-Ĉoŝu inter Saigo Takamori, la estro de la teritorio Sacuma kaj Kido Takaĝoŝi, la estro de la teritorio Ĉoŝu, konstruis la fundamentojn de la restaŭrado Meiĵi. Tiuj du estroj apogis la imperiestron Komei (patro de la imperiestro Meiĵi) kaj alianciĝis kun Sakamoto Rjoma cele al ŝanĝo de la registaro de la Tokugava ŝogunlando (bakufu) kaj al redono de la povo al la imperiestro. La 3an de Februaro 1867, la imperiestro Meiĵi surtroniĝis[8] post la morto de la imperiestro Kōmei. Tiu periodo estis granda ŝanĝo en Japanio, kiu evoluis el feŭdisma socio al kapitalisma ekonomio, per forta okcidenta influo.

Eventoj rilataj al Restarigado Mejĝi

[redakti | redakti fonton]

Kiam Sakoku finiĝis kaj la kontakto de Japanio kun la okcidento en 19-a jarcento intensiĝis, la nestabileco de la ŝogunatoj kaj ties regadsistemo iĝis evidenta.

Radikaluloj (倒幕派 [Tōbaku-ha]) kaj precipe junaj samurajoj de la orientaj feŭdoj konsideris la rekonstruadon de imperia regado kiel elturniĝon el la krizo.

Tokugaŭa Joŝinobu en ceremonia vesto.

La formala konfrontado inter la reformistaj kaj la ŝogunoj kulminis en intercivitana milito, la Boŝin-milito. La 3-an de oktobro 1867 la ribelanto Tosa-Krano postulis abdikon de la ŝoguno Tokugaŭa Joŝinobu. Li konsentis principe la 9-an de novembro 1867 (14-an de oktobro, en la 3-a jaro de Keio laŭ lunosuna kalendaro). Oni konsideras, ke la abdiko estas plej grava evento de Restarigado Mejĝi. Poste la radikaluloj kaj ŝogunregnaj lojaluloj batalis en Kioto kaj proklamis la restaŭradon de imperiismo sub la juna imperiestro Mejĝi inter la 3-a kaj la 6-a de januaro 1868 (Batalo de Toba-Fuŝimi). Sekvis la pacema kapitulaco la 27-an de junio 1869 post la batalo ĉe Fortikaĵo Gorjokaku. La intercivitana milito finiĝis.

En 1877 ribelis la samurajoj de Kjuŝuo, ĉar ili estis malgravaj kaj sen influo (Seinan-Milito).

Fino de la Tokugava ŝogunlando

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Tokugava ŝogunlando kaj Bakumacu.
Tokugaŭa Joŝinobu informas siajn funkciulojn pri sia decido en la kastelo Nijō-jō en 1867.

La Tokugaŭa regado estis fondita en la 17-a jarcento kaj dekomence fokusis al reestablado de la ordo en sociaj, politikaj kaj internaciaj aferoj post jarcento de militoj. La politika strukturo, establita de Tokugawa Ieyasu kaj plifirmigita dum la regado de liaj du tujaj sukcedantoj, nome lia filo Tokugawa Hidetada (kiu regis el 1616 ĝis 1623) kaj nepo Tokugaŭa Iemicu (1623–51), ligis ĉiujn el la daimioj al la ŝogunlando kaj limigis ĉiun individuan daimion el akirado de tro multan teron aŭ povon.[9] La Tokugava ŝogunlando venis al sia oficiala fino la 9an de Novembro 1867, kiam Tokugaŭa Joŝinobu, nome 15a Tokugaŭa shōgun, "metis siajn privilegiajn postenojn al la dispono de la imperiestro" kaj rezignis ten tagojn poste.[10] Tio estis efektive la "restarigo" (Taisei Hōkan) de la imperia regado – kvankam Joŝinobu ankoraŭ retenis gravan influon kaj nur la 3an de Januaro de la sekva jaro, pere de edikto de la juna imperiestro, la restarigo plene okazis.[11] La 3an de Januaro 1868, la imperiestro senigis Joŝinobu el ĉiu povo kaj faris formalan deklaron de la restarigo de sia povo:

Citaĵo
 La imperiestro de Japanio anoncas al la suverenoj de ĉiuj eksterlandaj ŝtatoj kaj al ties subuloj ke oni havigis permeson al la Shōgun Tokugaŭa Joŝinobu redoni la regantan povon kongrue kun sia propra peto. Ni ekde nun plenumos supreman aŭtoritaton en ĉiuj internaj kaj eksteraj aferoj de la lando. Sekve, la titolo de imperiestro devas esti anstataŭita pere de tiu de "Taikun", en kies nomo oni faris la traktatojn. Ni nomumos funkciulojn por konduki la eksterlandajn aferojn. Estas dezirebla ke la reprezentantoj de la potencoj de la traktato agnosku tiun anoncon. 
— Mutsuhito, 3a de Januaro, 1868[12]

Baldaŭ poste, nome en Januaro 1868, la Boŝin-milito startis pere de la Batalo de Toba–Fuŝimi en kiu fortoj de Ĉōŝū kaj de Sacuma vekis super la armeo de la eks-ŝōguno. Ĉiuj Tokugaŭaj teroj estis konkeritaj kaj metitaj sub "imperia kontrolo", tiel metante ilin sub la kontrolo de la nova regado de Meiĵi Japanio. Pere de la administracia subdividado "Fuhanken sanĉisei", la areoj estis dividitaj en tri tipoj: urbaj prefektujoj ( fu?), ruraj prefektujoj ( ken?) kaj la jam ekzistintaj teritorioj (subregnoj).

Imperiestro Meiĵi ricevas la nederlandan ministro-rezidanton Dirk de Graeff van Polsbroek en 1868.

La 23an de Marto la nederlanda ministro-rezidanto Dirk de Graeff van Polsbroek kaj la franca ministro-rezidanto Léon Roches estis la unuaj eŭropaj senditoj kiuj estis akceptitaj en persona aŭdienco kun Meiĵi en Edo (Tokio).[13][14] Tiu aŭdienco kondukis al la fondo de (moderna) nederlanda diplomatio en Japanio.[15] Sekve, De Graeff van Polsbroek konsilis la imperiestron kaj la registaron en ilia negocado kun reprezentantoj de la ĉefaj eŭropaj potencoj.[16][15]

En 1869, la daimioj de la subregnoj Tosa, Hizen, Sacuma kaj Ĉōŝū, kiuj estis tre akre batalantaj kontraŭ la ŝogunlando, estis konvinkitaj "redoni siajn subregnojn al la imperiestro". Aliaj daimioj estis poste same konnvinkitaj fari same, tiel kreante centran registaron en Japanio kiu plenumis rektan povon al la tuta "regno".

Kelkaj ŝogunlandaj fortoj fuĝis al Hokkaidō, kie ili intencis krei elrompan Respublikon Ezo; tamen, la fortoj fidelaj al la imperiestro finigis tiun klopodon en Majo 1869 pere de la Batalo de Hakodate en Hokkaidō. La malvenko de la armeoj de la iama shōgun (estritaj de Enomoto Takeaki kaj Hijikata Toŝizō) markis la finon de la Tokugava ŝogunlando, per kiu la povo de la imperistro estis tute restarigita.

Finfine, ĉirkaŭ 1872, la daimyō, pasintaj kaj tiutempaj, estis kunvokitaj antaŭ la Imperiestro, kaj tiukadre oni deklaris, ke ĉiuj subregnoj estis tiam redonendaj al la Imperiestro. La ĉirkaŭ 280 subregnoj estis tiam konvertitaj en 72 prefektujoj, el kiuj ĉiu sub la kontrolo de ŝtat-nomumita guberniestro. Se la daimyō pace akceptis, ili ricevis elstaran sidlokon en la nova Meiĵi-registaro.[17] Poste, iliaj ŝuldoj kaj pagoj de samurajaj postenoj estis ĉu peze taksitaj aŭ konvertitaj en ligiloj kiu rezultis en granda perdo de riĉo inter iamaj samurajoj.[18]

Armea reformo

[redakti | redakti fonton]

La Imperiestro Meiĵi anoncis en sia Ĵur-Ĉarto de 1868 ke "Sciaro estu serĉata tra la tuta mondo, kaj tiel oni plifortigos la fundamentojn de la imperia regado."[19]

Sub la estreco de Mori Arinori, grupo de elstaraj japanaj intelektuloj kreis la "Meirokuŝa" aŭ Meiĵi Sesopa Societo en 1873 poo plue "promocii civilizacion kaj kleron" pere de modernaj etiko kaj ideoj. Tamen, dum la restarigo, la politika povo simple moviĝis el la Tokugava ŝogunlando al oligarkio konsistanta de tiuj estroj, ĉefe el Sacuma Provinco (Okubo Toŝimiĉi kaj Saigō Takamori), kaj Ĉōŝū Provinco (Itō Hirobumi, Jamagata Aritomo, kaj Kido Takajoŝi). Tio montris ilian kredon en la pli tradicia praktiko de imperia regado, laŭ kiu la Imperiestro de Japanio servas sole kiel la spirita aŭtoritato de la lando kaj liaj ministroj regas la landon en lia nomo. La Meiĵi-oligarkio kiu formis la regadon sun la povo de la imperiestro dekomence enkondukis politikojn por plifortigi sian povon kontraŭ la restaĵojn de la regantoj de la Edo erao, nome la ŝogunklaso, la daimyō, kaj la klaso de samurajoj.[20]

La tokia Arsenalo Koiŝikava estis establita en 1871.

Tra tuta Japanio tiam, la samurajoj estis ĉirkaŭ 1.9 milionoj. Por kompare, tio estis pli ol dek fojoj la grando de la franca privilegiita klaso antaŭ la Franca Revolucio de 1789. Krome, la samurajoj en Japanio ne estis simple la senjoroj, sed ankaŭ iliaj pli altaj servistoj — nome tiuj kiuj fakte laboras. Ĉar ĉiu samurajo ricevis fiksajn padojn, ilia kosto estis enorma financa pezo, kio kondukis la oligarkojn al agado. Estante ajnaj iliaj veraj intencoj, la oligarkoj eniris en alia malrapida kaj intencita procezo por aboli la samurajan klason. Dekomence, en 1873, oni anoncis, ke la samurajaj salajroj estis taksitaj laŭ ŝtupara bazo. Poste, en 1874, la samurajoj ricevis la eblon konverti siajn salajrojn en registaraj obligacioj. Finfine, en 1876, tiu konverto iĝis deviga.

Por reformi la armeon, la registaro instituciigis tutlandan konskripcion en 1873, ordonante, ke ĉiu viro devas servi dum kvar jaroj en la armitaj fortoj estante 21-jaraĝa, sekvite de tri pluaj jaroj en rezervo. Unu el la unuarangaj diferencoj inter la samurajaj kaj la kamparanaj klasoj estis la rajto porti armilojn; tiu antikva privilegio estis tuje etenditaj al ĉiu viro en la lando. Krome, samurajoj jam ne plu rajtis promeni tra la urbo portante glavon aŭ alian armilon por montri sian statuson.

Tio kondukis al serio de tumultoj fare el malkontentaj samurajoj. Unu el la ĉefaj tumultoj estis tiu estrita de Saigō Takamori, nome la Sacuma Ribelo, kiu finfine iĝis enlanda milito. Tiu ribelo estis, tamen, tuj venkita fare de la ĵus formita Japana imperia armeo, trejnita en okcidentaj taktikoj kaj armiloj, eĉ kvankam la kerno de la nova armeo estis la Tokia policforto, kiu estis ege komponita de iamaj samurajoj. Tio sendis fortan mesaĝon al la malkontentaj samurajoj, ke ilia tempo estis jam for. Estis ankoraŭ malmultaj postaj samurajaj ribeloj kaj la distingo iĝis nur nomo dum la samurajoj aliĝis al la nova societo. La idealo de samuraja milita spirito vivis en romantika formo kaj estis ofte uzata kiel propagando dum la militoj de la komenco de la 20-a jarcento fare de la Imperio Japanio.[21]

Ĉinaj generaloj kapitulace antaŭ Japanoj en la Ĉin-Japana milito (1894–1895).

Tamen, estas vero ke la plimulto de samurajoj estis kontentaj spite la fakton ke ilia statuso estis abolita. Multaj trovis postenojn en la registara burokrataro, kiu similis elita klaso per si mem. La samurajoj, estante pli bone edukitaj ol la plimulto de la populacio, iĝis instruistoj, pafilfaristoj, registaraj funkciuloj, kaj/aŭ armeaj oficiroj. Kvankam la formala titolo de samurajo estis abolita, la elitisma spirito kiu karakterizis la samurajan klason pluiĝis.

La oligarkoj ankaŭ eniris en serion de reformoj pri la terimpostado. Aparte, ili legitimis la posedsistemon kiu estis valida dum la Tokugava periodo. Spite la plej bonajn klopodojn de "bakufu" por frostigi la kvar klasojn de socio en la epoko, dum ilia regado vilaĝanoj ekluis teron el aliaj agrokulturistoj, iĝante riĉaj en la procezo. Tio ege disrompis la klare difinitan klas-sistemon kiun la sistemon de "bakufu" estis antaŭvidinta, parte kondukante al eventuala dekadenco.

La armeo de Japanio, plifortigita per la tutlanda konskripcio kaj kuraĝigita de milita sukceso kaj en la Ĉin-Japana milito kaj en la Rus-Japana milito, ekrigardis sin kiel kreskiĝanta mondopotenco.

Centralizado

[redakti | redakti fonton]
Alegorio de Novo luktante kontraŭ Malnovo, en la komenco de japana Meiĵi, ĉirkaŭ 1870.

Kun tiuj drastaj ŝanĝoj en la socia strukturo de Japanio, en klopodo por krei fortan centralizitan ŝtaton difinante sian nacian identecon, la registaro establis dominantan nacian dialekton, nomitan "normiga lingvo" (標準語 hyōjungo?), kiu anstataŭis lokajn kaj regionajn dialektojn kaj estis bazita sur la modeloj de la tokiaj samurajaj klasoj. Tiu dialekto finfine iĝis la normo en la kampoj de edukado, amaskomunikiloj, registaro kaj negocado.[22]

La Meiĵi-reformo, kaj la rezultanta modernigo de Japanio, ankaŭ influis japanan memidentecon rilate al ties najbaroj en Azio, ĉar Japanio iĝis la unu azia ŝtato kiu moderniĝis bazite sur la okcidenta modelo, anstataŭante la tradician konfucean hierarkian ordoj kiu estis pluiĝinta antaŭe sub hegemonio de Ĉinio per alia ordo bazita sur moderneco.[23] Adoptante la idealojn de Klerismo por populara edukado, la japana registaro establis nacian sistemon de publikaj lernejoj.[24] Tiuj senpagaj lernejoj instruis studentojn legopovon, skribadon, kaj matematikons. Studentoj ankaŭ ricevis klasojn de "morala trejnado" kiuj plifortigis sian devontigon al la imperiestro kaj al la japana ŝtato. Ĉirkaŭ la fino de la Meiĵi periodo, la lernado en publikaj lernejoj estis disvastigitaj, pliiĝante la disponeblon de kapablaj laboristoj kaj kontribuante al la industria kresko de Japanio.

La malfermo de Japanio konsistis ne nur en la fakto ke la havenoj estis malfermitaj al komerco, sed ankaŭ ke komenciĝis la procezo kunigi membrojn de la diferencaj socioj. Ekzemploj de tio inkludas la faktojn ke okcidentaj instruistoj kaj konsilistoj enmigris al Japanio kaj ankaŭ ke japanoj veturis al okcidentaj landoj por edukaj celoj. Ĉiuj tiuj aferoj siavice ludis rolon en la etendo al japanoj de la sciaro pri okcidentaj kutimoj, teknologio kaj institucioj. Multaj japanoj kredis, ke estas esenca por Japanio akiri okcidentan "spiriton" por iĝi granda lando kun fortaj komercvojoj kaj armea forto.

Industria kresko

[redakti | redakti fonton]

La Meiĵi-reformo akcelis la procezon de industriigo en Japanio, kio kondukis al pliigo kiel armea potenco ĉirkaŭ la jaro 1895, laŭ la moto "Riĉigu la landon, plifortigu la armeon" (富国強兵 fukoku kyōhei?).

Nuntempa japana ŝipkonstruejo.

Dum la Meiĵi-periodo, potencoj de Eŭropo kaj Usono helpis transformi Japanion kaj ebligis ke la necesa ŝanĝo okazis. Kelkaj estroj veturis al eksteraj landoj kaj uzis la sciaron kaj la registarajn tekstojn por helpi formi pli influan registaron ene de siaj muroj kio ebligu aferojn kiaj la produktado. Krom la helpo kiun Japanio ricevis el aliaj potencoj, unu el la ŝlosilaj faktoroj por la sukceso de la industriigo estis ties relativa manko de rimedoj, kio faris Japanion nealtira por okcidenta imperiismo.[25] La disklasigo de klasoj inter kamparanoj kaj samurajoj estis la bazo por industriigo sed tuj iĝis problemo pri limo de la kresko en la landa industria sektoro. La registaro sendis funkciulojn kiel ekzemple samurajojn por kontroli la laboron farata. Ĉar la estraro de Japanio ekhavis la kontrolon kaj adaptis okcidentajn teknikojn, ĝi restis unu el la plej grandaj industriaj landoj en la mondo.

La rapida industriigo kaj modernigo de Japanio kaj ebligis kaj postulis amasan pliiĝon en produktado kaj infrastrukturo. Japanio konstruis industriojn kiel ŝipkonstruejojn, ferfandejojn, kaj teksejojn, kiuj estis poste vendataj al bone konektitaj entreprenistoj. Sekve, landaj kompanioj iĝis konsumantoj de okcidenta teknologio kaj aplikis ĝin por produkti varojn kiuj estas vendataj malmultekoste en la internacia merkato. Pro tio, industriaj zonoj enorme kreskiĝis, kaj estis amasa migrado al industriiĝintaj centroj el la kamparo. Industriigo krome iris paralele kun la disvolvigo de tutlandaj fervoja sistemo kaj modernaj komunikvojoj.[26]

Detruo de la kultura heredo

[redakti | redakti fonton]
Kastelo Himeĵi.

La plimulto de japanaj kasteloj estis parte aŭ komplete dismuntitaj fine de la 19-a jarcento pro la Meiĵi-reformo pro ordono de la tutlanda registaro. Ĉar la feŭda sistemo estis abolita kaj la feŭdoj (han) teorie redonitaj al la imperiestro, la tutlanda registaro ne vidis alian pluan uzadon por la reteno de tiuj nun neuzeblaj kasteloj. La armeo estis modernigita kaj kelkaj partoj de la kasteloj estis konvertitaj en modernaj armeaj instalaĵoj kiel kazernoj kaj paradejoj, kiel ĉe la Hiroŝima Kastelo. Aliaj estis transdonitaj al la civilaj aŭtoritatoj por konstrui siajn novajn administraciajn strukturojn.[27] Tamen kelkaj estis aparte savitaj el la detruo pere de intervenoj fare de diversaj personoj kaj partioj kiel politikistoj, registaraj kaj armeaj funkciuloj, fakuloj, historiistoj, kaj lokanoj kiuj timis perdon de sia kultura heredaĵo. En la kazo de la kastelo de Hikone, kvankam la registaro estis ordonanta ties dismuntadon, ĝi estis savita pro ordonoj el la imperiestro mem. La kasteloj de Nagojo kaj de Nijo, pro siaj historiaj kaj kulturaj gravoj kaj aŭtentaj grandoj kaj strategiaj lokoj, ambaŭ iĝis oficialaj imperiligitaj palacoj, antaŭ redonitaj al la lokaj aŭtoritiatoj en la 1930-aj jaroj. Aliaj kiel la Kastelo Himeĵi survivis nur hazarde.

Dum la Ŝinbucu bunri (apartigo de Ŝintoismo disde Budhismo) farita dum la Meiĵi-reformo, oni detruis dekojn da miloj de japanaj Budhismaj religiaj figuroj kaj temploj.[28] Japanio poste fermis dekojn da miloj de tradiciaj malnovaj ŝintoismaj sanktejoj pro la Politiko de la Plifirmigo de Sanktejoj kaj la Meiĵi registaro konstruis la novajn modernajn 15 sanktejojn de la Kemmu-restarigado kiel politika reformo por ligi la Meiĵi-restarigon al la Kemmu-restarigado por sia nova kulto de ŝtata Ŝintoismo.

Eksterleĝigo de tradiciaj praktikoj

[redakti | redakti fonton]

En la Sangimpostaj Tumultoj, la Meiĵi-registaro frontis ribelojn de japanaj samurajoj koleraj pro tio ke la tradicia netuŝebleco de la statuso de burakumin estis laŭleĝe renversita.

Pro la Meiĵi-reformo, la praktikoj de la samurajaj klasoj, iĝis feŭdecepokaj kaj netaŭgaj por modernaj tempoj je la fino de la sakoku (iama izoliga priekstera politiko) en 1853, rezultis en nombraj ediktoj intencitaj por 'modernigi' la aspekton de la altklasaj japanoj. Pere de la Edikto Dampacurei de 1871 aprobita de la imperiestro Meiĵi dum la komenco de la Meiĵi-Erao, viroj de la samurajaj klasoj estis devigitaj fortondi mallonge sian hararon, efektive abandonante la hararstilon "ĉonmage".[29]:149

Dum la Meiĵi-reformo, la praktiko de kremacio kaj Budhismo estis kondamnitaj kaj la japana registaro klopodis por malpermesi kremacion sed tio malsukcesis, poste oni klopodis por limigi ĝin en urbaj areoj. La japana registaro renversis sian malpermeson de kremacio kaj pro-kremaciaj japanoj adoptis okcidenteŭropajn argumentojn pri kiel kremacio estas bona por limigi etendon de malsanoj, kaj tiukadre la japana registar mildigis sian intencitan malpermeson en Majo 1875 kaj promociis kremacion por malsanuloj en 1897.[30]

Restarigado en politiko

[redakti | redakti fonton]

La nova regado sub Saigo Takamori, Okubo Toshimichi, Kido Takayoshi administris la konfiskajn feŭdbienojn (25% de regnobieno) kaj etendis tiele sian influsferon en Japanio.

En 1869 imperiestro translokis sian kortegon de Kioto al Edo kiu iĝis alinomata Tokio. Oni konsideras ke ekde la transloko ĉefurbo de Japanio estas Tokio.

Restarigado en socia sistemo

[redakti | redakti fonton]

La militservodevo kaj lernejodevo iĝis leĝa, okcidentaj ekspertoj estis alvokata pro konstrui ferovojojn, industriojn, la floton kaj armeon.

En 1873, la registaro de Mejĝi aprobis la Gregorian kalendaron.

Ekde 1889 valida aŭtoritata konstitucio, la konstitucio de Mejĝi establiĝis. Tamen la potenco troviĝis ankoraŭ en manoj de la oligarĥia nobelaro kiu agis parte kontraŭ la nova parlamento kaj staris super la konstitucio.

  • Enryō Inoue, unu el la plej influaj budhanoj de Mejĝi-reformo. Li provis redifini budhisman religion helpe de okcidenta filozofio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Beasley, William G. (1972). The Meiji restoration (en angla). Stanford University Press. p. 247. ISBN 0804779902.
  2. Boshin (戊辰?) estas la nomo de la kvina jaro de la sesdekjara ciklo en la aziaj orientaj kalendaroj. 戊辰 estas legebla ankaŭ kiel "cuĉinoe-tacu" en japana, laŭvorte "Plej aĝa frato de la Drako de la Tero". En la ĉina terminaro, ĝi estis tradukebla kiel "Drako de la Tero Jango", asocia kun tiu jaro partikulare en la sesdekjara ciklo. Etimologie, 戊 y 辰 havas nenion komuna kun "drako" aŭ "Plej aĝa frato de la Tero", kaj tiel, la kompreno de "cuĉinoe-tacu" estas konsiderata kiel tipo de kun'ĝomi asocia. En terminoj de la erao, la konflikto ekis en la kvara jaro de la Erao Keiō, kiu estis ankaŭ la unua jaro de Meiĝi en Oktobro samjare, kaj finis la dua jaro de Meiĵi.
  3. Andrew M. Beierle (eld.). «The Real Last Samurai». Emory Magazine (en angla). Konsultita la 18an de Majo 2013.
  4. Hunt, Lynn, Thomas R. Martin, Barbara H. Rosenwein, R. Po-chia Hsia et al. The Making of the West, Peoples and Cultures. Vol. C. 3a eld. Boston: Bedford/ St. Martin's, 2009. pp. 712–713.
  5. Hunt, Lynn, Thomas R. Martin, Barbara H. Rosenwein, R. Po-chia Hsia et al.. The Making of the West, Peoples and Cultures. Vol. C. 3rd ed. Boston: Bedford/ St. Martin's, 2009. 712–713.
    • Henry Kissinger On China. 2011 p. 79
  6. Junqueras y Vies et al. 2011, p. 219.
  7. Junqueras y Vies et al. 2011, p. 222-223.
  8. L'Enciclopèdia.cat (eld.). «Época Meiji» (katalune). Konsultita la 8an de Majo 2013.
  9. Tokugawa Period and Meiji Restoration. History.com. Alirita 2a de Marto 2018 .
  10. "Meiji Restoration | Definition, History, & Facts", Encyclopedia Britannica.
  11. "One can date the 'restoration' of imperial rule from the edict of 3th January 1868." Jansen (2000), p. 334.
  12. Citita kaj tradukita en A Diplomat In Japan, Sir Ernest Satow, p. 353, (ISBN 978-1-933330-16-7)
  13. Emperor of Japan: Meiji and his world, 1852–1912, p 133. Donald Keene
  14. The last Samurai: japanische Geschichtsdarstellung im populären Kinofilm, pp 90–91. Daniel Scherer (2009)
  15. 15,0 15,1 From Dejima to Tokyo. Dirk de Graeff van Polsbroek (This study is the first complete history of Dutch diplomatic locations in Japan. It has been commissioned by the Embassy of the Kingdom of the Netherlands in Tokyo). Arkivita el la originalo je 8a de Marto 2023. Alirita 17a de Marto 2023 .
  16. Het geheugen van Nederland
  17. David "Race" Bannon, "Redefining Traditional Feudal Ethics in Japan during the Meiji Restoration," Asian Pacific Quarterly, Vol. 26, No. 1 (1994): 27–35.
  18. Gordon, Andrew (2003). A Modern History of Japan From Tokugawa Times to the Present. New York: Oxford University Press. pp. 61–62. ISBN 9780198027089.
  19. Henry Kissinger On China. 2011, p. 79
  20. Federal Research Division. (1992) Japan: A Country Study. Library of Congress, p. 38.
  21. Wert, Michael. (26a de Septembro 2019) Samurai: A Concise History. Oxford University Press, p. 108–109. ISBN 978-0190932947.
  22. Bestor, Theodore C. "Japan." Countries and Their Cultures. Eld. Melvin Ember kaj Carol Ember. Vol. 2. New York: Macmillan Reference USA, 2001. 1140–1158. 4 vol. Gale Virtual Reference Library. Gale. Pepperdine University SCELC. 23a de Novembro 2009 [1].
  23. (Printempo 2011) “A Rising Unknown: Rediscovering China in Japan's East Asia”, China Review 11 (1), p. 2. 
  24. The Meiji Restoration and Modernization | Asia for Educators | Columbia University. Alirita 21a de Majo 2019 .
  25. Zimmermann, Erich W.. (1951) World Resources and Industries. New York: Harper & Row, p. 462, 525, 718.
  26. (1977) “Success Illgotten? The Role of Meiji Militarism in Japan's Technological Progress”, The Journal of Economic History 37, p. 113–135. doi:10.1017/S0022050700096777. 154563371. 
  27. Japanese castles History of Castles (4a de Septembro 2021).
  28. Shinbutsu bunri – the separation of Shinto and Buddhism (11a de Julio 2019).
  29. Scott Pate, Alan. (2017) Kanban: Traditional Shop Signs of Japan. New Jersey: Princeton University Press. ISBN 978-0691176475. “In 1871 the Dampatsurei edict forced all samurai to cut off their topknots, a traditional source of identity and pride.”.
  30. Hiatt, Anna, "The History of Cremation in Japan", Jstor Daily, 9a de Septembro, 2015.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Akamatsu, Paul (1972). Meiji 1868: Revolution and Counter-Revolution in Japan. New York: Harper & Row. p. 1247.
  • Beasley, William G. (1972). The Meiji Restoration. Stanford: Stanford University Press.
  • Beasley, William G. (1995). The Rise of Modern Japan: Political, Economic and Social Change Since 1850. New York: St. Martin's Press.
  • Breen, John, "The Imperial Oath of April 1868: ritual, power and politics in Restoration Japan", Monumenta Nipponica, 51,4 (1996)
  • Craig, Albert M. (1961). Chōshū in the Meiji Restoration. Cambridge: Harvard University Press.
  • Earl, David M. Emperor and Nation in Japan (Seattle: University of Washington Press, 1972), en Yoshida: "Attitude toward the Emperor/Nation", pp. 161–192. Ankaŭ pp. 82–105.
  • Harry D. Harootunian, Toward Restoration (Berkeley: University of California Press, 1970), "Introduction", pp. 1–46; en Yoshida: chapter IV "The Culture of Action – Yoshida Shōin", pp. 184–219.
  • Jansen, Marius B.; Gilbert Rozman, eld. (1986). Japan in Transition: From Tokugawa to Meiji. Princeton: Princeton University Press.
  • Jansen, Marius B. (1961). Sakamoto Ryōma and the Meiji Restoration. Princeton: Princeton University Press. OCLC 413111. Especially chapter VIII: "Restoration".
  • Jansen, Marius B.: "The Meiji Restoration", en: Jansen, Marius B. (eld.): The Cambridge history of Japan, Volume 5: The nineteenth century (New York: Cambridge UP, 1989), pp. 308–366.
  • Jansen, Marius B. (2000). The Making of Modern Japan. Cambridge: Harvard University Press.
  • Karube, Tadashi (2019). Toward the Meiji Revolution: The Search for "Civilization" in Nineteenth-Century Japan. Tokyo: Japan Publishing Industry Foundation for Culture. Arkivita el la originalo la 28an de Septembro 2021. Alirita la 27an de Majo 2019.
  • McAleavy, Henry. "The Meiji Restoration" History Today (Sept. 1958) 8#9 pp. 634–645
  • McAleavy, Henry. "The Making of Modern Japan" History Today (May 1959) 9#5 pp 297–30
  • Murphey, Rhoads (1997). East Asia: A New History. New York: Addison Wesley Longman.
  • Satow, Ernest Mason (2002). A Diplomat in Japan. ICG Muse. ISBN 4-925080-28-8.
  • Strayer, Robert W. (2013). Ways of the World with Sources Vol. 2 (2nd ed.), pp 950(?).
  • Najita Tetsuo, The Intellectual Foundations of Modern Japanese Politics (Chicago & London: University of Chicago Press), chapter 3: "Restorationism in Late Tokugawa", pp. 43–68.
  • Totman, Conrad (1988). "From Reformism to Transformism, bakufu Policy 1853–1868", en: T. Najita & V. J. Koshmann, Conflict in Modern Japanese History (New Jersey: Princeton University Press), pp. 62–80.
  • Wall, Rachel F. (1971). Japan's Century: An Interpretation of Japanese History since the Eighteen-fifties. London: The Historical Association.