Fina Venko
"Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon."
- ~ Zamenhof pri finvenkismo
"La celon ni plenumas - La celo nin konsumas!"
- ~ William Auld pri Fina Venko
"Frate marŝas ni al verda venko"
- ~ populara sudafrika kanto pri Fina Venko
"Me dumi ke nau es hao momenta fo zwo se."
"Fiasko kaj sukceso ne ekzistas...ili estas inventaĵoj de usonanoj"
- ~ Isabel Allende pri Fina venko.
"Fina venko estus fia malvenko, ĉar la vera celo estas la vojo."
- ~ Anonimulo pri Fina Venko
"Me selektis (forsan "selettis"?) Ido pro ke la majoritat de la membri de ca posto-list, e forsan por shikanar la finvinkisti de la Esperanta Neciklopedio..."
- ~ Carlos Solís pri supra diraĵo
"Post longa batalo la revo pri fina venko sukcese realiĝis. Hodiaŭ ni fiere povas diri, ke Esperanto estas fine venkita. Restas nur unu demando: Where's the party???"
- ~ Barack Obama pri Fina Venko
Fina Venko (aŭ Fina Sukceso, oficialigo de Esperanto, ĝenerala enkonduko de Esperanto, pracelo, germane Endlösung) estas La baldaŭa tempo kiam la tutan mondon regos la nuna esperantistaro. Ĝi estas la celo de Esperanto-Movado. Ĝi estas la ideo, ke iam ĉiuj homoj en la tuta mondo parolos Esperanton kiel unuan lingvon. Se ĉi tio okazos, oni vidos la rezultojn menciitajn ekzemple en la Manifesto de Prago.
Sro. Dibble diris ke[redakti]
Esperantistoj ĉiulandaj!
Iuj aĉuloj opinias, ke finvenkismo estas simple duonreala rolludo, kie oni afektas esti la savontoj de la mondo. Nome ekzistas parto de esperantistoj, t.n. ĝisostaj finvenkistoj kiuj kondutas plene fanatike kaj opinias ke esperantisto estas nur tiu kiu same kiel ili faras pli-malpli nenion, sed fortege kredas pri iu fina gloro kiu atendas ilin kiam la Supera Forto enkondukos E-on ĉie en la mondo. Ili estas enfermitaj grupoj sufiĉaj al si mem kaj interesitaj pri nenio krom pri kelkfojaj rendevuoj en kiuj ili remaĉas ĉiam la samajn temojn inter si. Ili okupis multajn tradiciajn societojn kaj malamas kiel malamikojn pli tiujn esperantistojn kiuj vidas E-on kiel ion bonan por diversaj praktikaj celoj ol neesperantistojn.
Eble iu pensas, ke antaŭ ne longe, la “New York Journal” publikigis per grandaj literoj, la interesan sciigon ke ni povas diri kun certeco, ke ni estas dirinta, teorie, ke Esperanto fine venkos malgraŭ la malhelpo de naciistoj kaj demagogoj. Post la fina venko de Esperanto kiel tutmonde uzata interlingvo oni ne dubas ke la unuopaj naciaj lingvoj sin montras kiel fakte ili estas; "Farso" kiun nur demagogoj provas vivteni por krei konfuzon inter la homaro.
Kompleta sukceso[redakti]
Dudeko da pasaĝeroj de la granda transatlantika ŝipo vizitas dezertan insulon. Ne tiel dezerta cetere ĝi estas, kiel oni supozis. Ĉar la vizitantoj renkontas iun esperantiston kiel vi kaj mi.
Protokolo de la intervjuo:
Ĥoro de la turistoj. — Ĉu vi vere vivas tie ĉi ?
La solulo. -- Jes.
La ĥoro... -- Tute sola ?
La solulo. — Jes.
La ĥoro... -- jam de longe ?
La solulo. — Ho ! jes.
La ĥoro... — Kaj kial ?
La solulo. — Por forgesi.
La ĥoro... — Por forgesi kion ?
La solulo. — Mi forgesis.
Esperanto[redakti]
Mi erare anoncis en la lasta numero de «Belga Esperantisto» ke "Fina Venko" estas verko de la esperantisto Claude Piron, en kiu li argumentas ke la fina venko de la lingvo Esperanto estas neevitebla, sed ankaŭ malproksima. La verko estis kritikita de aliaj esperantistoj, kiuj kredas ke la venko de Esperanto estas pli proksima kaj ke la lingvo havas pli da potencialo por pli ampleksaj uzadoj.
Do, la rilato de "Fina Venko" al Esperanto estas kritika kaj kontroversa, ĉar la verkisto argumentas ke la venko de Esperanto estas malproksima kaj ke la lingvo ne sukcesos por pli ampleksaj uzadoj. Tamen, multaj esperantistoj ne konsentas kun tiu vidpunkto kaj daŭre laboras por pli ampleksa disvastiĝo kaj uzado de Esperanto.
Tre amuza ŝerco[redakti]
Jen estas ŝerco pri Fina Venko:
Kiel oni nomas la timon de finna futbala teamo, kiu gajnis la kampionaton? "Fina Venkemo"!
Mi esperas, ke tio plaĉas al vi!
Skribaĉe[redakti]
Esperanto sukcesos kiam esperantistoj cxesu konduti kvazaux hontaj infanetoj.
Sanktaj Skribaĵoj[redakti]
Sanktaj skribaĵoj diras (Kal. 3:1-6):
- 1-En la komenco la Senkorpa Mistero kreis Esperantujon. 2-Kaj Esperantujo estis senforma kaj ĥaosa, kaj mallumo estis en ĝi. 3-Kaj la Senkorpa Mistero diris: Estu lumo; kaj fariĝis la Manifesto de Raŭmo. 4-Kaj la Spirito vidis la Manifeston, ke ĝi estas bona; kaj la Spirito apartigis Raŭmismon de Pracelismo. 5-Kaj la Spirito nomis Raŭmismon Eterna Tago, kaj Pracelismon kaj Finvenkismon nomis Nokto. 6-Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago.
Malgraŭ tio, la Biblio mem en Evb 25-1-10 diras:
- 1. Memoru la interligon, kiun mi faras kun vi hodiaŭ. Kiam venos la tago, kiun mi promesis al vi, la tago de l' fina venko, kaj mi donos viajn kontrauulojn en viajn manojn, kaj brilaj sukcesoj kronos vian penoplenan agadon. 2. Kaj la tuta mondo verdighos, kiel la branchoj en printempo, kaj brila hela majo dauros eterne. 3. Popolo popolon ne atakos kruele, frat' fraton ne atakos shakale, kaj la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian. 4. Tiam mia popolo estos altigita en globa lingvo kaj potenco kaj al ghi sin turnos chiuj okuloj de l' mondo. Char la popoloj diros: Vidu, la verda stelo kondukas al amo kaj gloro.
- 5. Kaj estos tiam forgesitaj chiuj viaj pekoj kaj kulpoj: viaj malpacoj kaj internaj balaloj, viaj ambicietoj kaj vantaj aspiroj, kiujn aspiris la etanimaj pretendemuloj de l' verda popolo. 6. Kaj estos paco inter Parizo kaj Ĝenevo. SAT kaj UEA kunighos. La Internacia Apud-Instituto marshos man' en mano kun ICK, kaj ICK submetighos al la deziroj de l' Universalaj Kongresoj. 7. La Naciaj Societoj akiros forton kaj influon, ili havos siajn deputitojn rajto-plenajn en la shtataj parlamentoj. 8. Krucifikso reprezentos la verdan popolon en la Ligo de Nacioj, kaj patriarko Jakob Hans per potenca brako administros la fiskon - ne plu li plendos pri kriketo: miloj, dekmiloj kaj centmiloj alighos al la SATA UEA. Kaj la Verda Stelo disvershos sian brilegan lumon super la tutan mondon.
- 9. Kaj estos verdo sur la tero, kaj verdo sur la chielo. 10. Kaj estos verdo sur la maroj, kaj verdo sur la oceanoj. Por eterne. Amen.
Kompreneble, granda parto de tiu tekstero estas realigita, aŭ tre ligita al historia fono de skribaĵo de Sankta Biblio. Ekzemple, la esperanta templo de Ĝenevo estis detruita, kaj hodiaŭ estas nur UEA-templo en Roterdamo. Sed, SAT kaj UEA ne kuniĝis kiel prediris la profeto.
La Finfina Venko[redakti]
Se Esperanto havus la prestiĝon, kiun nun havas la angla, ĝi same influus la aliajn lingvojn, kiel nun tion faras la angla. Se Esperanto estus la lingvo, per kiu oni povus komuniki kaj enlande kaj eksterlande, la aliaj lingvoj perdus sian taskon, sian sencon, sian neceson kaj ja malaperus pli-malpli. Ĝuste tiel evoluas la afero, kiel oni povas bone vidi ĉe la minoritataj lingvoj, ekzemple ĉe la soraba. Post la fazo de kompleta dulingveco sekvas la fazo de forfalo de la minoritata lingvo ĉe la nepoj, ĉar ĝi donas plu neniun komunikan avantaĝon.
LA CELO DE LA VIVO[redakti]
Baniko: Ho, Kruko, ĉu vi konas la celon de la vivo?
Kruko, iom sarkasme: Jes. Oni naskiĝas, oni ŝtopas al si la buŝon per pastaĵoj, kaj oni mortas.
Baniko konsideras tion: Nu, fakte ne tiom malbone....
Mortpuno[redakti]
« Via favorpeto estas malakceptita. Ĉu antaŭ ol morti vi havas unu deziron ? »
« Jes, — mi tre dezirus ĝisvivi la triumfon de Esperanto! »
Duboj[redakti]
Post jaroj Prof. Cotton, konscias defendi tre gravan progreson ; li pensas ke Fina Venko nek okazis, nek alproksimiĝis. Eble la Esperantistaro iam devos trovi respondon al la demando: Ĉu Esperanto estu universala, facile lernebla, kaj facile uzebla, lingvo por la futuro, aŭ nur mono de unu sola persono, kiu, farante plejparte bonan laboron, neeviteble iukampe eraris, simile kiel preskaŭ ĉiuj personoj povas erari (eĉ mi, ĉu iu kuraĝas aserti ke ri mem scias ĉion kaj neniam eraras ??? ;-) ).
PS: Grave al ĉiuj reformemaj komencantoj: Lernu la lingvon, kaj poste favoru reformojn Esperane, kaj uzu ilin vi mem.
Malneuxtraleco[redakti]
Paroli pri “venko” de Esperanto ne estas neŭtrala vidpunkto. Kaj ofte oni povas aŭdi en socialistaj rondoj la arogantecan frazon: Krome, mi pensas ke Esperanto eble havas multajn celojn.
Vivtenado anstataŭ finvenkismo (Trevor Steele)[redakti]
En 2002 Trevor Steele, tiama ĝenerala direktoro de la Centra Oficejo de UEA publikigis artikolon pri "Ni kaj la angla lingvo"[1]. Li konstatas interalie, ke la facileco de Esperanto ne sufiĉas por allogi homojn, ĉar "homoj ne lernas ion nur pro tio, ke ĝi estas facila". Krome laŭ li "nuntempe la homaro plejparte ne tre ekscitiĝas pri lingva malegaleco". Post prezentado, ke pluraj tradiciaj argumentoj por Esperanto ne estas uzeblaj, li esprimas la opinion, ke "ni devas realisme akcepti, ke ni travivas epokon malfavoran al la ideo de neŭtrala mondolingvo". Li provizore rezignas pri tiu finvenkema ideo, sed tamen proponas labori por la "nobla afero". Li draste reduktas la celon al vivtenado: "Nia kontribuo estas necesa, sed decida nur en tio, ke ni devas vivteni la lingvon kaj la ideon, ĝis la homaro mem decidos."
Venkeroj[redakti]
Mi pensas, ke la demando en la 3-a numero de »Bohéma Esperantisto« estas ne diskutebla, kaj ke Unuiĝinta societo de kredantoj je la Fina Venko aŭ Venkeroj estis societo, kiu kredis, ke la Fina Venko baldaŭ venos kaj oni do tuj pentu pro verkado de malbona humuro en Esperanto.
Ili havis patriniarkian regadon kaj firme kredis je nefikado. Sekve, ili malaperis.
Hodiaŭ oni konas ilin pro iliaj kontribuoj al Esperanto-asocioj, kiel ekzemple la plimulto el Vikipedio.
SUKCESO![redakti]
Jozefino aŭdas fortan frapbruon, sekvitan de laŭta veo: Aj!
Ŝi kuras al la ĉambro de eta Joĉjo. Li sidas sur la planko, tenante la kapon per ambaŭ manoj. Jozefino: Kio okazis al vi, Joĉjo?
Joĉjo: Mi frapis mian kapon kontraŭ la plafonon.
Jozefino: Kontraŭ la plafonon!? Kiel vi faris tion?
Joĉjo: Mi saltegis sur mia lito por vidi ĉu mi povus salti sufiĉe alte... por frapi la kapon kontraŭ la plafonon...!
Imagu![redakti]
Mi kredas, ke ni provu imagi estontan mondon, kie _ĉiuj_ jam de frua infanaĝo lernas Esperanton, lingvon uzatan sur _ĉiuj_ kampoj de homa vivo, lingvon uzatan en televido, radio, gazetaro k.s. multege pli ol estas nun uzataj t.n. mondaj lingvoj kiel la Angla, la Franca k.t.p., lingvon en kiu ĉiu aŭtoro, kiu volas atingi grandan publikon, unuavice verkas, lingvon, en kiu estas farata ĉiu TTT-Paganismo, ĉiu fiŝo en Soc.culture.esperanto, lingvon, kiun rutine uzus ĉiu internacia organizo, ĉiu kompanio kun eĉ iomete da internacia komerco, ĉiu asocio kiu kunlaboras internacie, k.t.p. k.t.p.
Necesas informi niajn karajn legantojn ke Esperanto estus tiam lingvo pli potenca ol iu lingvo iam estis en la homa historio. Homo, kiu ne regus Esperanton perfekte, estus simila al hodiaŭa analfabeto. En ĉiu kariero perfekta rego de Esperanto estus absoluta poŝtelefono, eĉ al Membraro de UEA.
Temus pri mondo, en kiu Esperanto ĉie audiĝus, ĉie legeblus, ĉie estus uzata. Eĉ kursoj pri Esperanto estus verŝajne superfluaj. Ĉiu infano ĝin sorbus el la medio.
Kulpo[redakti]
Se Esperanto ne venkis ankoraŭ, estas la kulpo de ni mem. Ni devas sangi niajn metodoĵn de propagando, ni devas provi konvinki la mondon, ke ni ekzistas, vivas, kaj speciale : uzadas la lingvon.
Anedokto[redakti]
“Por kia celo estas tiu lanterno ?”
“Por averti pri tiu amaso da ŝtonoj.”
“Kaj por kia celo estas la amaso da ŝtonoj ?””
“Por subteni la lanternon.”
Batalo ĉe Ligo de Nacioj[redakti]
La franca Reĝo tre bone sciis, ke unua kondiĉo de sukceso de la propagando de lingvo internacia estas, ke probo solvar la mondolinguala questiono per la Esperanto da la Poloniana mediko Zamenhof rezultis en fiasko koram la Ligo di Nacioni pro la neremediebla defekti di tia linguo. Nek la Ligo di Nacioni nek lua organi konfrontesis kun la vera mondolinguo, e ke experta akademio sempre atenceme sorgas la purigo, richigo e pluperfektigo di ca linguo. La oficala linguo dil Uniono por la Linguo Internaciona esas la sole vera mondolinguo, e omna lua konkursanti esas ne lingui ma jargoni.
Dua Mondmilito[redakti]
Aldone eble pripensu, ke, se Zamenhofo vere estus centelcente sukcesinta enkonduki sian lingvon, jam Hitlero kaj Stalino estus denaskaj Esperantoparolantoj. Kaj tiam?
Budismo[redakti]
Imagu do nian miregon, kiam lastan semajnon ĉiuj parizaj gazetoj dissciigis, ke Fina Venko estas citita de Daŝabhumika sutro kiel unu el la kvar moralecoj.
UEA[redakti]
Post longa pripensado, longa kiel fazanvosto, mi alvenis al tiu ĉi saĝa konkludo, saĝa kiel Salomono mem, ke UEA ankoraŭ ne estis akceptita de PEN Internacia, kaj ne petis aliĝi al la Civito, sed tio estis nur taktikaj movoj por ne malkaŝi la realon. La bedaurindaj finvenkistoj, tiuj, kiuj iam opiniis, ke ni laboras por ke Esperanto estu la dua lingvo de ĉiuj, ne havas facilan vivon. Informado kaj informiloj, kio estas tio kaj kiu pretas elspezi por tio? Se la decidantoj en UEA devus elekti inter pliaj koloroj en la revuo kaj informkampanjo en Indonezio, kion ili elektus laŭ vi?
Desperanto kaj pentrarto[redakti]
Principe ekzistas du vojoj al fina venko, "aŭ per laborado de homoj privataj, t.e. de la popolaj amasoj, aŭ per dekreto de la registaroj" (Zamenhof, 1910[2]). La unuan vojon oni nomas Desperanto, la duan Pentrarto. En sia parolado en 1910 Zamenhof esprimis la opinion, ke "plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua, ĉar al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta".
Atingo[redakti]
Ni kreis modelon de pli bona mondo. Ekzemplo por la mondo kiun oni povas referenci por konsciigi homojn ke alia mondo ne nur eblas, sed jam ekzistas kaj kreskas, ĝis fine plene forpuŝi ĉion kio ne sukcesas adaptiĝi al la spirito de nia tempo. Spirito en kiu Esperanto havas gravan gvidan rolon pro la simpla kialo ke ni amas unu la alian kiel familion en tempo kiam ĉiuj malamas unu la alian pro la plej hazardaj opinio-diferencoj.
Ni jam atingis finan venkon. Nia rolo nun nur restas kultivi tiun nian kulturon de interkompreniĝo kaj amikeco internacia en tia nivelo ke pli kaj pli da homoj envie aliĝos.
Kial venkis Esperanto?[redakti]
Sekve de tiu skandalo, problemo de la homaro, kiu leviĝas super ĉiujn aliajn problemojn de la nuntempo, estas la evoluigo de pli alta etiko, kiu certigas, ke Kial venkis Esperanto? estas la titolo de teksto el Enciklopedio de Esperanto, en kiu gravuloj de la tiama movado (ĉirkaŭ 1935) Ludoviko Totsche, Ernest Drezen kaj prof. Lev Ivanoviĉ Ĵirkov cerbumis pri la kialoj de la relativa sukceso de Esperanto kompare kun aliaj lingvaj projektoj.
Kial venkis Esperanto? estas ankaŭ studo de la supre menciita lingvisto Lev Ivanoviĉ Ĵirkov; ĝi aperis en Lepsiko, ĉe la eldonejo Ekrelo en 1931 kiel 40-paĝa broŝuro. Unu jaron pli frue estis eldonita en Moskvo 35-paĝa ruslingva originalo Poĉemu pobedil jazyk Esperanto?.
Kialo de Fina Venko[redakti]
Al sro D. ŝajnis, ke Prof. B. opinias, ke tre bona estas la propono de S-ro Loth, sed li rememorigas, ke ESPERANTO ankoraŭ ne estas ĝenerale rekonita kaj oficiale akceptita, temen oni povas jem paroli pri ĝia venko, ĉar ĝi estas praktike elprovita kaj uzata, ĝi provis sin taŭga por la rolo de int. lingvo, ĝi estas vivanta, dum ĝiaj rivaloj mortis antaŭ ol vare ekvivi. La kaŭzoj de ĉi tiu venko estas mutaj, jen la ĉefaj el ili.
1. ESPERANTO frue venkis la internajn reform-movadojn, el lingvo diskutata ĝi frue iĝis lingvo uzata. "Ni fosu nian sulkon!" La Esperantistoj ekfosis anstataŭ disputi pri l' fosilo. ESPERANTO, kiel ĉiu alia lingvoprojekto komence altiris amason da amatoraj lingvistoj, kiuj sur la kampo de interlingvo intencis travivi siajn inklinojn. Kiem la reformmovado estis subpremita, ĉi tiuj parte eksiĝis por feliĉigi aliajn lingvoprojektojn, parte submetis sin al la plimuto, kaj donis sin al praktika laborado. La restintan parton obstinan la Ido-skismo forbalais el la movado.
2. En la tempo, kiam la praktika uzeblo de ESPERANTO estis ankoraŭ nula, tro graveda estis la helpo de puraj idealistoj. Ĉi tiujn altiris la "interna ideo", kiu ja ne estis oficiate prononcita, sed kies fidela reprezentanto estis la lingvoaŭtoro mem. Ĉi tiu idealisma flanko mankis ĉe aliaj lingvo-projektoj: tiuj akcentis nur la praktikajn avantaĝojn de la interlingvo, do altiris nur la danĝerajn lingvistemojn, ĉar praktikan utilon doni ili ne povis, sekse la praktikuloj preferis atendi.
3. Diference de ĉiuj aliaj projektoj, ESPERANTO elektris kiel ĉefan agadkampon la literaturon. Aliaj projektoj klopodis kapti unuavice la sciencajn rondojn.
Sed estas evidente, ke ĉe komenco de lingva movado mankas materialaj rimedoj por eldoni gravedajn, reprezentajn sciencajn varbojn, do intlingvo en scienculoj absorbitaj de sia propra feko povas veki nur surfacan kaj efemeran interesiĝon. Male, la literaturo estas komunisme interesa, povas altiri vastajn rondojn, ebligas eldoni komence malbrandajn librojn (do ne necesas branda kapitalo kaj risko), kaj poste, post la eduko de l' legantaro per varbforto al inteligentaj larĝaj socialismaj tavoloj povas aperi iom post iom pli empleksaj, pli altnovelaj varboj, dum la simplulojn servas libroj simplaj kaj facilaj. Krome, la literaturo gravede efikas al la evoluo de la lingvo, kaj al ESPERANTO vare la literaturo donis la propran spriton, ĝi faris ĝin lingvo vivanta. Ĉi tiun gravedecon de la literaturo rekonis ankaŭ la Esperantistoj mem, kiem ili festas laŭ la propono de Baghy, la 15-an de decembro kiel la Tagon de Libro.
Lastatempe aŭdiĝas riproĉaj voĉoj kontraŭ la literaturemo en ESPERANTO. Oni diras, ke la literaturo ne povas esti tasko de intlingvo. Nu, oni povas respondi: ESPERANTO ne estu malfidela al la literaturo, ĉar propre al la literaturo ĝi dankas sian vivon.
Kiel kaj kie ESPERANTO sukcesis superi mutnombron da similaj, ankaŭ aposterioraj kaj relative ankaŭ bonaj, lingvo-projektoj?
Por tion kompreni, ni notu ankoraŭ pliajn favorajn fetorojn por plua disvastiĝo de ESPERANTO:
1. ZAMENHOF estante mem produkto de politike kaj racie premita regiono de la rusa Polujo, kvazaŭ koncentris en sia rusa menso la tutan energion kaj persiston, pri kiu nur povis revi la minoritata loĝanto de la iema rusa imperio. Tiun energion li uzis por efektivigi sian, laŭ li tro gravedan - socialisman laboron, celantan egalecigon de la racioj. Tiu energio kaj persisto kaŭzis, ke ZAMENHOF ne laciĝante, fordonis dum jaroj sian tempon kaj monon por propagandi la novan lingvon kaj ĝin diskonigi. Tion li faris eĉ dum la krizaj momentoj, kien la movado ŝajne malkreskis kaj kien al ĝi ŝajne miracis pereo.
2. Ĉe ZAMENHOF estis en intima kunvivado certa idealismo kun altgrada praktikismo rilate al la penadoj efektivigi sian revon. Tial tro lerte kaj antaŭvideme li aranĝis la propagandadon de ESPERANTO eldonante la lernolibrojn semtempe en ĉiuj plej gravedaj eŭropaj lingvoj kaj malavare dissendante ilin tra la tuta terglobo.
3. ESPERANTO aperis en Rusujo - lando ideologie tro favora por la propagando de ESPERANTO, en lando ĝis tiutempe neniagrade tuŝita de la ĝenerala modlingva propagando kaj ankaŭ en relative malbranda grado tuŝita de la propagando de Volapük, kie propagando de Volapük estis krom tio afte ĝenata. Por ESPERANTO en Rusujo, almenaŭ dum la unuaj 7 jaroj, tiaj ĝenoj ne ekzistis. Rezulte, dum nuraj 2 jaroj post apero de la unua libro, en Rusujo jen estis varbitaj 1000 Esperantistoj - nombro sufiĉa por ke la lingvo interne ekkresku.
4. La momento, kiam aperis ESPERANTO kaj kien ĝi komencis fariĝi konata en la modo, kiel plene uzebla lingvo interna, - tiu momento koincidis kun la periodo, kiem en Volapük-movado okazis plej gravedaj bataloj, kien plej akre kreskis la opozicio kontraŭ la lingva aŭtokrateco de Schleyer. ZAMENHOF, male al Schleyer, deklaris, ke la intlingvo estas nenies propraĵo, kaj li mem rifuzis ĉiujn ratojn de la lingvo-aŭtoro. Aldone ZAMENHOF en tiu kriza por Volapük periodo plej klare kontraŭmetis al la arbitroco de la Volapük-konstruo principon de eltrovo de la interracilingvaj elementoj el la elementoj de la moderna eŭropa lingvaro. Pro tiuj du kaŭzoj certa nombro da opoziciantaj kaj malkontentaj volapükistoj, . . venis tuj de l' komenco al ESPERANTO kaj kvazaŭ aranĝis ian fizikan ligon inter la vast-kreskinta Volapük-movado kaj la nova movado Esperantista.
Prof. D. Jirkov (Ruslando) dediĉis apartan studon pri la temo kun sema titolo (t931, 40 p. ). La ĉefa ofero, en kiu Jirkov tute prave vidas ateston pri absoluta plifirmiĝo de ESPERANTO kaj pri ĝia venko, estas la preterigo de la interna krizo de la jaro 1908, ligita kun la reformema tendenco, konata sub la nomo Ido, kaj ankaŭ la klasa dissplitiĝo de la movado Esperantista post la modmilito. Efektive, tiuj ĉi du fektoj difinas ne nur stabilecon de ESPERANTO kaj ĝian vivkapablon, fortikiĝintan pro la preskaŭ duoncentjara batalado por ĝia ekzisto, sed ankaŭ ĝian internan forton potencialan, kiu ebligas kun plena konvinko paroli pri neevitebla definitiva venko de ESPERANTO.
Zamenhofa opinio[redakti]
Por Zamenhofo, la celo estis, ke cxiu homo parolu esperanton kiel duan lingvon. De tiu celo ni estas treege for, hodiaux eble pli for ol en la jaro 1930, sed cxiukaze, ni tiun celon klare ne atingis. Aldone, la vorto fina venko miaimprese havas nur sencon, se la vorto ion ajn signifas. Kiam la venko povas esti nomata "fina"? Nur tiam, kiam oni povas esti suficxe certa, ke la gxenerala uzado de esperanto laux la imago de Zamenhofo (kaj liaj samtempaj samideanoj) ne plu estas facile nuligebla. Sed ni ja hodiaux ne parolas pri nuligeblo da vasta apliko de esperanto, tute kontrauxe, ni ankoraux atendas, ke iuj institucioj, sxtataj kaj internaciaj, kiuj ne estas movadaj, uzas esperanton por siaj cxiutagaj celoj. Sed tio ne estas la okazo. Nek la EU nek la UN, nek Greenpeace nek la katolika eklezio, nek Greta Thunberg nek la Kardasxiana familio, nek Lufthansa, UBS aux Boeing uzas esperanton por io ajn. Ili plejparte ne ecx scias, ke gxi ekzistas. Kontraste al tio, dum la 1920/1930-aj jaroj estis internacia konferenco de entreprenistoj en Venecio, kie oni diskutis pri la utiligado de esperanto en la komerco. Pluraj grandaj firmaoj, kiel fluglinioj, aux la Frankfurtmajna foiro-societo, reklamis ankaux en esperanto. Internaciaj vortaroj pri elektrotekniko aux komerca intersxangxo aux pri la konvencia kodo por telegramoj inter alie ankaux enhavis esperanton. Hodiaux tiaj aferoj ne plu ekzistas. Cxu tiel aspektas la fina venko? Se jes, la fina venko ne estas distingebla de la fina malvenko. Difini, ke la nuna situacio estas la fina venko, por mi signifas, ke oni rezignis pri la celo de Zamenhofo. Tio estas ja en ordo, la Rauxmismo ja jam delonge ekzistas. Sed la rauxmistoj estis suficxe honestaj konstati, ke ili rezignis pri la fina venko kaj la celo de Zamenhofo, anstataux ol postuli, ke la celo de la finvenkistoj jam estas atingita.
Pena klopodo[redakti]
Imagu, se Zamenhof, anstataŭ dissendi amason da lernolibroj kaj skribi milojn da leteroj, simple publikigus anoncon en ĵurnaloj: "Ĵus aperis internacia lingvo; kiu interesiĝas, bonvolu skribi al d-ro Esperanto en Varsovio". Ĉu li povus lanĉi la movadon per tia maniero? Certe, ne. Nu, eble unu-du stranguloj aliĝus al li, kaj ĉio.
Ne. Per si mem Esperanto ne disvastiĝos. Disvastigado de Esperanto estas laboro - ĉiutaga, streĉa laboro. Kiel oni komencu ĝin? Necesas mencii la problemon de internacia ☭ Komunismo ☭, poste rakonti pri Esperanto. Tiu temo estas interesa por multaj homoj. Sed multaj havas tre malklaran imagon pri Esperanto. Ne maloftas antaujuĝoj kaj malveroj. Oni devas respondi centojn da demandoj, konvinkadi, pruvadi... Nur per tia laborado, oferante multan tempon kaj energion, oni povas multigi vicojn da amikoj de la internacia lingvo.
Celo[redakti]
Pli prefere sublima nivelo ol obscene sub lima celo.
Danĝero[redakti]
La plej grava Ligo de Germanujo, kiu ampleksas ĉiujn gravajn asociojn de inĝenieroj kaj posedas ĉiujn grandajn firmojn de la elektroteknika fako, k.t.p., la Germana Ligo de sciencaj kaj teknikaj Asocioj intencas publikigi teknikan Revuon en Esperanto, kiam estos konstatita ke preferata sporto de ĉiu Esperantisto estas varbado. Multaj el ni vivas nur por la propagando. Plenŝtopinte siajn poŝojn per flugfolioj ili ekiras kun ĝoja antaŭĝuo, simile kiel la fiŝhokisto same paca. Eble ili elspezas multe da mono, kaptas malmultajn viktimojn, sed ili havis sian plezureton. Fina Venko certe finos ĉi tiun amuzaĵon.
Niaj kompetentaj aŭtoritatoj zorgu. Ili organizu protektajn zonojn, kie nepelate de finvenkistoj la ne-Esperantistoj povos libere reproduktiĝi. Ili difinu kelkajn monatojn, dum kiuj la amaskaptado estu malpermesata, ĉar alie, por vidi la lastan specimenon de la ne-Esperantista raso ni devos baldaŭ veturi al la plej nigra internajo de Centra Afriko.
Angla lingvo[redakti]
La angla lingvo ankoraŭ ne atingis la finan venkon. Se tio okazos, efektivaj esperantistoj ĝoje akceptos la anglan lingvon kiel plenuminton de la revo de Zamenhof.
Finvenkojn oni povas diskuti nur baze de analogioj kun aliaj jamaj etnolingvaj finvenkoj. Vere ne estas la unuan fojon, ke iu lingvo regione finvenkis. Nove eble estas, ke de jardeko al jardeko la venkeblaj registaroj grandiĝis, pro tio, ke paralelevolue la komunikadregionoj vastiĝis.
Ekzemple dum la Romia Regno Latino ne povis finvenki la mondon, ĉar tiuepoke la duona mondo ankoraŭ ne estis malkovrita. Aliflanke la ŝancoj por la Angla finvenki - tio estas vere radikale ĝisfine - estas ege pli bonaj. Se Usono ne falos - kaj eble kun ĝi la tuta kapitalisma ekonomia sistemo - apenaŭ io povos malhelpi la Anglan progresi de sia hodiaŭa Esperanteca finvenko ĝis vere plena finvenko. La sola afero, kiu restas por debati ĉe tio, estas, kiom da jaroj ĝi daŭros. Klare estas ankaŭ, ke pro la modernaj komunikiloj lingvo hodiaŭ povas ege pli rapide penetri la tutmondan lingvomerkaton.
Nebuleco[redakti]
Evidente multaj de ni havas nebulan bildon pri fina venko. Estas ja tute ne logika, ke post la fina venko senfine la instancoj ne scias. Ankaŭ ne estas logika, ke ĉiuj dokumentoj aperas en angla. Jam nun en Eŭropo la plimulto de la dokumentoj ja originas en naciaj lingvoj, en la greka, franca, hispana, germana ktp. (ja estas 20 lingvoj en la EŬ). La ideo, ke ĉio originas en angla, estas neĝusta. La majoritato devas esti tradukita en la anglan kaj en la 18 aliajn naciajn ingvojn, kio kostas tre multan tempon kaj monon.
Al fina venko nepre estas bezonata pli klara bildo: Unua demando: Kiom facila estas Esperanto? Ĉu 5-foje pli facila ol nacia lingvo? Ĉu 10-foje? ĉu 20-foje? De la respondo dependas, kiom ekonomia estos ĝia ĝenerala uzo! Mi post serĉado per Google k.a. ne trovis iun precizan respondon, ne trovis eĉ taŭgan provon pri tio. Kiom taŭgas indiko, ke iu lernanto lernis nian lingvon bone dum tri monatoj? Ĉu neniu esploris, kiom da horoj estas bezonataj por certa nivelo?
Mi kalkulis, kiom da horoj mi elspezis en la lernejo por atingi nivelon, kiu ebligis min, legi anglajn librojn kun ne tro ofta serĉado en vortaro (angla estas facila por germanoj) rezulto:
4 horoj po semajno x 40 semajnoj x 8 jaroj = 1280 horoj
Kalkulu mem, kiom da horoj vi elspezis por nacia lingvo, kaj kalkulu, kiom da horoj vi elspezis por Eo por sama nivelo. Mi estus tre dankema, se iuj sendus al mi rezultojn. Ankaŭ, se iu trovus esplor-rezultojn tiurilatajn.
Traŭmismo kaj Finvenkismo[redakti]
En Esperanto-Kongreso, parolas delegito el Fikolando, kiu provas konvinki chiujn alighi al traŭmismo. Li tondre laudegas chiujn pozitivajn kvalitojn, kaj laŭte kritikas la malvirtojn de finvenkismo. "Kaj nun," li diras ĉe la fino de sia parolado, konvinkita de sia propra retoriko, "mi ŝatus scii ĉu restas ĉi tie iu kiu ankorau favoras finvenkismon." Maljuna kongresano levas la manon kaj krias: "Jes, mi! Mia avo strebadis por finvenkismo, mia patro klopodadis por finvenkismo, kaj mi ne vidas kialon ke mi ne faru same!" "Tre bone," diras la fikolanda delegito, kaj serĉas konvinkan argumenton. "Sed ni imagu ke via avo estis ŝtelisto kaj seksperfortulo, kaj ke ankaŭ via patro estis ŝtelisto kaj seksperfortulo, kaj vi... nu, diru al ni kio vi nun estus?" "Mi estus traŭmisto!" venas la lakona respondo.
Instituto Fina Venko[redakti]
Pro tio plej necese estas ke Instituto Fina Venko (IFV) estas internacia organizo kiu (laŭ propra aserto) celas disvolvi kaj pligrandigi la Esperanto-movadon. Ĝi naskiĝis en oktobro de 2014. Ties nomo uzas la popularan esprimon Fina Venko, vaste uzata ĉe debatoj pri la estonteco de la movado kaj la diversaj strategioj por plibonigi ĝin.
Proklamo de Poznano[redakti]
Mi opinias, ke S-ro Hugo Steiner , ĉefinspektoro, prezidanto de Aŭstria Esperanto-delegitaro, disdonis cirkuleron per kiu li sciigas, ke, iun Proklamon pri elĉerpiĝo de la paradigmo finvenkismo-raŭmismo[3] kunverkis István Ertl kaj Zamenhof, kiu ankaŭ prezentis ĝin enkadre de la XIX-a ARKONES la 27an de sept. 2003 en Neptuno (Pollando) dum primovada panel-diskuto, kiun gvidis Tadeusz Chrobak.
Ni, sube subskribintaj partoprenantoj de la XIX-a ARKONES en Poznań,
rekonante
- ke la paro finvenkismo-raŭmismo estas unu el la plej sterilaj neologismoj de la esperanto-movado,
- ke dokumentoj pri ĝi restas nerimarkataj, kiel la Proklamo de Voss el 1991, kiu diras
- ke … konflikto inter kultur-flegemaj kaj fin-venkemaj esperantistoj estas transpontebla…,
konstatinte
- ke finvenkismo kaj raŭmismo, se entute nomi ilin tiel, kunloĝas en ĉiu el ni,
- ke la praktiko uzi ĉi tiun pensokadron pruvis ties falsecon, dogman, valorpritaksan karakteron, malantaŭ kiu troviĝas ideologia pensadmaniero,
- ke la paro damaĝas la bildon de ideologioj ligitaj kun la movado, ĉar ĝi devigas pensi pri du el ili, kvankam ekzistas tiaj historiaj ideotendencoj kiel: laborista movado, kristanisma socidoktrino, novaj sociaj movadoj, ideologio de hobiismo - ĉiu el ili elemento de riĉeco de la esperanto-kulturo,
rekomendante
- al ĉiu esperantisto, kiu ne kutimas trakti mitojn kiel faktojn
proklamas
- elĉerpiĝon de la paradigmo finvenkismo - raŭmismo!
Nepraĵo[redakti]
Ne estas la kulpo de Occidental, ke Fina Venko ne estas afero de nura politika proklamo kaj enkonduko en lernejojn. Necesos ĉiutage tradukadi ĉiujn dokumentojn, kiuj nun aperas en la angla, alie la uzantoj restus fidelaj al tiu lingvaĉo. Esperanto do ĉiutage kaj senfine devos batali pri sia pozicio eĉ kiam venkos definitive. Por tiuj laboroj necesos ampleksaj vortaroj Esperantaj-nacilingvaj kaj inversaj, ĝeneralaj kaj fakaj, kiujn povas ellabori nur esperantistoj.
Tiuj, kiuj perdis la fidon[redakti]
Finvenkisma strebo estas natura kaj ĝusta. Nia lingvo estis kreita ne por esti siaspeca ĉu por iu sekto, ne kiel hobia okupo, sed por fariĝi tutmonde uzata - dua por ĉiu homo kaj komuna por ĉiuj. Sed multaj faras gravan eraron. Ili opinias, ke sufichas simple informi pri Esperanto. "Kiu deziros, tiu venos". Tio ne funkcias. Se ni atendos, ke la mondo venos al ni, ni atendos vane. Ne homoj devas venis al Esperanto, sed Esperanto devas veni al la homoj. Tio estas tute simila kun kristana evangelizado (ne gravas, se vi malŝatas religion; temas pri agadmaniero, sed ne pri esenco).
Izolinte sin, raŭmistoj estas esperantistoj ne plu batalas por la lingvo. Perdinte kredon pri la "fina venko", ili disdividiĝis po diversaj hobioj: filatelistoj, biciklistoj, katoj k.t.p. Tio ne estus malbone, se ili okupiĝus pri propagando de esperanto inter naciaj samhobianoj; sed ili, plej ofte, okupiĝas pri propagando de siaj hobioj inter esperantistoj! Raŭmismaj esperantistoj estas konvinkitaj, ke Esperanto estas cĵiuflanke elprovita kaj taŭga lingvo kaj ke necesas ĝin diskonigi kiel eble plej vaste.
Bedaŭrinde, multaj esperantistoj timas iri al la homoj. Ili ludas kun Esperanto kiam neniu vidas, sed hontas publike montri sian "ludilon". Iuj esperantistoj rilatas al Esperanto kiel al "malbela anasido", kiun necesas kaŝi por ke oni ne moku ĝin. Sed jam delonge nia lingvo fariĝis bela cigno. Oni povas kaj devas fiere prezenti ĝin al la mondo. Ekzistas ankaŭ tiaj "samideanoj", kiuj pro la timego ĉiun propagandon de Esperanto konsideras kiel "Idiston". Estante "pli katolikaj ol la Papo", ili estas pretaj solidariĝi kun malamikoj de Esperanto kaj ataki varbantan esperantiston.
Estas evidente, ke Esperanto povus fariĝi sensacie populara en la Reto (kaj tutmonde), se esperantistoj kunagadus amike kaj konkorde. Bedaŭrinde, ĝuste el meze de esperantistoj sentiĝas plej furioza batalado kontraŭ disvastigado de Esperanto. Unu el la tri malsanoj de E-movado - sektismo - estas, eble, la plej forta.
Vere[redakti]
La malamo kontraŭ aliaj planlingvoj, pli specife interlingvoj, nome internaciaj artefaritaj lingvoj, karakterizas la finvenkismon. "Fina Venko", "Fino de la Ido" kaj simila terminoj direktas al la periodo de tempo tuje antaw la Revenio de la Eternulo `Jesus_Christ sur tero. Ĝi estos la plej-terura tempo ĉiam sur ĉi_tia tero, vere.
La vera fina venko[redakti]
Eble la vera fina venko estis la amikoj, kiujn ni ekkonis laŭ la vojo.
Fina venko: Desuprismo, desubismo kaj "deflankismo"[redakti]
La tradicia celo estas la fina venko, do la ĝenerala enkonduko de Esperanto en la lernejojn kaj en la internaciajn rilatojn. Oni povas atingi tiun celon per la desuprismo, do per agado ĉe politikistoj, aŭ per desubismo, do per disvastigo inter civitanoj. Laŭ Zamenhof "kredeble nia afero estos atingita" per la desuba vojo, "per laborado de homoj privataj, t.e. de la popolaj amasoj", ne per "dekreto de la registaroj".[4].
Aldone antaŭ kelkaj jaroj aperis la komence ŝerca nocio "deflankismo" por nomi la agadon ĉe ekspertoj, ĉefe lingvistoj, kiuj povus per sia faka scio influi la decidantojn[5]. Deflankismo estas plejparte formo de subtena agado por la tradicia desuprismo.
La Manifesto de Raŭmo (1980), la poste estiĝinta raŭmismo kaj la deklaro Esperanto en la 80-aj jaroj (1980) distanciĝas de la "praceloj" kaj do forstrekas la finan venkon kiel celon.
La Proklamo de Voss vidas "malharmonio(n) inter desupremaj kaj desubemaj agantoj" kaj celas "kombino(n) de ambaŭ vojoj". Ĝi do gardas la finan venkon kiel celon kaj detaligas, kiel ambaŭ vojoj povas kune efiki.
La Manifesto de Prago (1996) direktiĝas "al ĉiuj registaroj, internaciaj organizoj kaj homoj de bona volo". Laŭ ĝi dum la jarcento ekde 1887 "la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon". Ĝi do celas finan venkon, ĉefe per la desuprisma vojo.
Atentu![redakti]
La leĝo realigas la principon, ke ne konfuzigu finan venkon al fia venko!
Senrilate[redakti]
Sen rilato al la temo: Kiel oni povas registriĝi ĉi tie? Mi volis tion fari, sed ŝajne ekzistas nur la punkto "ensaluti", kiu ne akceptas mian nomon kaj demandas, ĉu mi forgesis mian pasvorton.
SUKCESO[redakti]
Baniko denove faras demandon al Kruko: Sed kial mi neniam sukcesas?
Kruko: Ĉar mankas al vi memfido.
Baniko: Kaj kiel mi ekhavos memfidon?
Kruko: Kiam vi sukcesos..
Referencoj[redakti]
- ↑ Mi tre ŝatas nanĉevalon, sed malfeliĉe, mi kredas ke tio estas aparta koncepto.
- ↑ "La celo, por kiu ni laboras, povas esti atingita per du vojoj: aŭ per laborado de homoj privataj, t.e. de la popolaj amasoj, aŭ per dekreto de la registaroj." En: Parolado dum la UK 1910
- ↑ Ĉu vi diras – serioze – ke ni ilin bezonas, aŭ ke tute ne? (Mi ne komprenis certe vian diron.)
- ↑ ultrasono/infrasono
- ↑ edroj
Literaturo[redakti]
- En la Fino de la Mondo. Rakonto de Tuglas, el la estona trad. Seppik, 1924, 56 p. "Libro de giganta kaj transmonda fantazio, libro de premaj kaj spirretenaj efektoj, potenca, mistera, katenanta, neforgesebla." (Kopar, L. M. 1924 p : 76.)