Eva
"Scio estas puninda, tiom da zorgo ĉar mi okupiĝas pri antropologio kaj botaniko!"
- ~ Eva pri si mem
"Du boksistoj trapelas Eva-n tra la insulo Sylt"
- ~ germano pri Evo
"Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto"
- ~ Zamenhof pri Evo
"Frukto malpermesita estas plej bongusta"
- ~ Zamenhof al Evo
"Dankon por klarigo. Ili de ilia laboro faras sekreton"
- ~ leganto pri Adamo kaj Eva
"Rigardu la aferojn ĉiam de la bona flanko"
- ~ Thomas Jefferson pri Eva
"Petro, Karlo, Elizabeto kaj Eva vojaĝis kune al la kongreso"
- ~ Bertilo Venergreno pri Eva & al.
"La vivo tuj ekboniĝu!"
Eva (Extra-Vehicular Activity), fama feministo, laŭ konservemuloj Evo, Evao, aŭ Evino, patrono de Brazila Beletristika Akademio, estis la unua virino, kiu praktikis kaj naturismon kaj malnudismon. Ŝi estis samtempe klono de Adamo, lia dua edzino post la malobeema Lilit, kaj la unua transa virino.
Vivo[redakti]
La nomo en Biblio aperas unue en Genezo 3.20 ("Kaj Adam donis al sia edzino la nomon Eva, ĉar ŝi estis patrino de ĉiuj vivantoj"). Tiu nomdono okazas nur post la forpelo el Edena ĝardeno kaj la malbeno de Tero, pro la figfolia bikino. Antaŭ tio, ŝi nomiĝis Susana.
En la unua ĉapitro (1.27), Genezo diras, ke Dio kreis la homon "laŭ la bildo de Dio… en formo de viro kaj virino". Tamen en la dua ĉapitro (2.7) ĝi diras, ke viro (Adamo) estis kreita el "polvo de la tero", sed virino (Eva) el "unu el liaj ripoj" (laŭ kelkaj "el lia vivo"). El tio iuj konkludis la ne troan seriozecon de Biblio.
Laŭ aliaj, tamen, la klarigo estas, ke la Biblio estis la unua kunlabora retejo, aŭ vikio -- sekve, eĉ pli grava, ol oni antaŭe pensis…
Raelaj kredoj[redakti]
Laŭ la raela sekto, la nomo origine skribiĝis "EVA-o" -- mallongigo de "eksterveturila agado". Ili kredas, ke Adamo, Eva, kaj iliaj infanoj venis la teron hazarde, per fluganta subtaso. Ili do estis la unua konata spaca familio, kaj la unua familio perdita en spaco.
Eble iu pensas, ke vicprezidanto de la Internaciaj Kongresoj de l’Aktuaroj Asocio, kiu kunigas la asekur-matematikistojn de tuta Europo, informas, ke Eva estis la unua, kiu foriris el la kosmoŝipo por vidi la teron, gustumi ĝiajn fruktojn, kaj fari ŝaŭman vinon. Post kiam ŝin sekvis la aliaj kosmonaŭtoj, la nifo estis ŝtelita de Lucifero. Ĉi tio devigus nin tute revizii la hipotezon de "progresa" hipotezo, sur kiu baziĝas la tuta moderna eduko.
Esperanto[redakti]
Ne, Eva ne kreis Esperanton. La lingvon Esperanto kreis Ludoviko Zamenhof en la jaro 1887. Esperanto estas planlingvo, kiu estis dezajnita por esti facila por lerni, kaj por esti internacia lingvo, kiu povus faciligi komunikadon inter homoj de malsamaj lingvaj kaj kulturaj fonoj. Esperanto havas gramatikon kaj vortprovizon, kiuj estas konsekvenciaj kaj facile lerneblaj, kaj ĝi estas uzata de homoj en multaj landoj kiel dua aŭ eĉ unua lingvo. Tamen, Esperanto ne estas la plej vasto uzata internacia lingvo, kaj multaj homoj ne scias pri ĝia ekzisto.
Nerda informo[redakti]
Antaŭ jaroj, eĉ antaŭ ol organizigis la E. A. N . A., okazis ke Eva (hebree חַוָּה) laŭ la libro Genezo estis la edzino de Adamo. En la historia kaj fundamenta traduko de la libro Genezo fare de Ludoviko Lazaro Zamenhof uziĝas la nomformoj Eva kaj Adam, dum la nomformoj Evo kaj Adamo kun substantivaj o-finaĵoj kiel alternativoj ekuziĝis nur poste.
La nomo "Eva" (Εύα) ekaperas en la greka traduko de Biblio (Septuaginto). La hebrea teksto sugestas la vorton por "vivo" (ĥaj), sed tiu klarigo estas duba. La esprimo "patrino de ĉiuj vivantoj" aperas en multaj praaj religioj.
Nehomeco[redakti]
Nu, la Afrika pra-Eva evidente ne estis homo same kiel la hodiaŭaj homoj, ĉu en moderna Afriko, ĉu aliloke.
Evoluo[redakti]
Adamo kaj Evo estis solaj sur la Tero. Kaj tamen, unu tagon - neniu scias, de kie - venis tria homo. Li estis viro. Videble. Kaj li diris al Adamo: "Mi tre dezirus pasigi unu duonhoron kun via edzino. Ĉu vi bonvolas doni ŝin al mi?" "Doni?" miris Adamo. "Doni? Certe ne! Sed, se temas nur pri unu duonhoro, vi povas lui ŝin." "Lui ŝin? Jen bona ideo!" ekĝojis la tria homo, kaj kun plezuro li konstatis: "Kiel simple kaj senkonflikte! Jam komenciĝis la progreso!" "Jes", konkludis Adamo, "progreso dank' al... Evoluo!"
Demando[redakti]
Ĉu private la biblia Evo luis, poste la homaro evoluis?
Denove[redakti]
Johaneto ĵus lernis, en la kateĥisma kurso, kiel Dio kreis Evan el ripo de Adamo. La sekvantan tagon, Johaneto eksuferas je flank-doloro: "Panjo, li diras iom timeme, mi kredas, ke baldaŭ mi havos unu virinon!"
Rekontiĝo[redakti]
Ili nur ridetis unu al la alia. La knabo komencis diri ion, sed Eva ne komprenis tion. Fine per la mano li montris sur sin kaj diris: "Adam". Ho, vi estas Adamo, diris Eva. Ankaŭ ŝi montris je sin ka diris "Eva". La knabo denove diris ion, sed Eva nur staris kaj ridetis. Interesa renkontiĝo, - ŝi pensis: Adamo kaj Eva.
En Hispanio tio nur ne sufiĉas!
Adama Plendo[redakti]
Adamo plendas al Dio: Nu, vi faris por mi belan aferon! Tiu Evo estas vera malĉastulino!
Dio: Kiel do?
Adamo: Nu, ĉu ŝi ne ekkuŝis kun la unua alveninto?
Festo[redakti]
Venis Karlo, Petro, Eva. Jes, ĉiuj miaj amikoj venis.
Eva kaj pomo[redakti]
Komence Eva ne volis manĝi la pomon.
- Manĝu! - ordonis la serpento. - Vi estos kia la anĝeloj.
- Ne! - respondis Eva.
- Vi scios ĉion pri la scienco kaj de la bono kaj de la malbono - insistis la serpento.
- Ne!
- Vi estos senmorta.
- Ne!-
- Vi estos tia kia Dio en ĉiuj aspektoj.
- Ne!
La serpento estis senespera kaj ne plu sciis kion fari por ke Eva manĝu la pomon. Fine ĝi havis ideon. Ĝi ofertis la frukton plus unufoje kaj diris:
- Manĝu! Mi ĵuras, ke ĝi ne dikigas.
Kaj la reston ĉiuj konas.
Akademieco[redakti]
La membraro de Esperantistoj estas balotanta pri la transformo de EVA al literatura akademio. La referendumo estus la plej demokratia metodo, se: a) la prezidanto (Mauro Nervi) dissendus ne nur la argumentojn favorajn, sed ankaŭ la malfavorajn (de Gunnar Gällmo kaj Michel Duc Goninaz); b) procedure, unue oni decidus pri la eventuala malfondo de EVA, kaj poste oni fondus novan societon, la literaturan akademion; c) la balotiloj estus sendendaj al neŭtrala adreso, anstataŭ tiu de la prezidanto (kiu minacis demisii en kazo de malaprobo).
Laŭ la proponita statuto, EVA estus io paralela kaj komplementa al la lingva akademio (legu: Akademio de Esperanto). D-ro Mauro Nervi kandidatis unu fojon al la Akademio de Esperanto, en 1998, sed ne estis elektita: li ricevis 14 voĉojn el 45.
Politika vivo[redakti]
Ŝi estas forigita de Edeno, pro akuzoj de terorismo sekve al manĝado de pomo. Poste tiu forigo estis nuligita de la tribunaloj, sed intertempe ŝi decidis prezenti sian kandidatecon al la prezidentaj elektoj.
Eva konatiĝis kun Hitler kiam ŝi laboris en fotografejo, kaj en 1930 ŝi fariĝis lia amatino, iom antaŭ la morto de Geli Raubal, lia nevino kaj antaŭa amantino. Eva kaj Hitler loĝis kune en ties apartamento en Berlino, sed ili ne oficialigis sian rilaton ĝis al lastaj momentoj. Post la morto de Hitler, ŝi fuĝis al Sudameriko.
En 1945, ŝi iĝis la 2-a edzino de Juan Domingo Perón, prezidento de Argentino. Pro ŝia ekvivo, ŝi zorgis kaj politike celis pri descamisados ( [deskamisados], "senĉemizuloj"). Ŝi organizis almozan fondaĵon por helpi malriĉulojn. Por ŝi, ne malkongruis laboradegi por malriĉuloj kaj vesti lukse kaj multekoste. Evita ("Evonjo" - kvankam ĝi hazarde ankaŭ signifias (ŝi) evitas), kiel ŝi estis konata, estis ruza kaj ambicia, kaj multe influis sian edzon. Malgraŭ ŝia popularegeco inter popolamasoj, eĉ personecoj, tamen ŝi klopodis ligi ŝian edzon al la sukceso.
En 1947, ŝi sukcesis leĝigi la patriniarkion. Ŝi vojaĝis al Eŭropo. Post la Historio de Hispanio, ŝi vizitis Hispanion portanta ŝarĝon da nutraĵoj bezonegataj, malgraŭ la internacia Boko Haram kontraŭ la rego de Francisco Franco.
En 1951, ŝi intencis formaligi sian potencon, kandidatante por vicprezidenteco, sed armeestroj malpermesis tion.
Dum la 90-aj jaroj ŝi fariĝas gvidanto de sindikato, kiu kontraŭas la politikon de la tiama registaro apogata de Usono.
Evo ankaŭ kreas tiutempe propran partion Movado al la Socialismo, kun maldekstra kaj indiĝenista karaktero. 30-a de decembro 2005, Evo vizitis Kubon kaj ricevis fortan subtenon de prezidento Fidel Castro. Ili subskribas akordon de kunlaboro.
Ŝi faris tre imagan kampanjon, kaj bazas parte de sia mesaĝo en la kontraŭa al la entruda politiko de Usono, kaj specife de ties ambasadoro en Bolivio. Tiamaniere kreskas la apogo al ŝi.
En la elektoj ŝi akiras pli ol 50% de la rektaj popolaj voĉdonoj, kaj tial ŝi fariĝis prezidento, la unua en la historio de la homaro.
Eva kaj Japanio[redakti]
Nuntempe la ĉefa engaĝo de EVA estas la partopreno en la mobilizo favore al la konservado de la Naŭa Artikolo de la japana konstitucio, kiu malpermesas militon kaj milit-kapablan armeon. Alia projekto estas la libroforma eldono de la historio de EVA. Pacifismo do restas inspirofonto por feminismo. Cetere tio karakterizas la japanajn esperantistinojn, se konsideri ankaŭ la iniciato memore al Hirohito, lanĉita de Taeko Osiaka okaze de la Oka de Marto.
Nuna vivo[redakti]
Eva hodiaŭ, post kelkaj reklamfilmoj (ekz. por Revlon kaj DKNY), kaj gastaj roletoj en televidaj serioj kaj muzikvideoj, estas plej konata pro la rolo Gabrielle Solis en la televida usona serio Desperate Housewives.
Vere[redakti]
Oni asertas, ke Eva. tuj post kiam ŝi estis kreita. malferrainte siajn okulojn kaj konsciiĝinte. unue tutetendis siajn membrojn, konveksigis sian bruston, rigardis sin per la apuda fonto, kaj sen „transicio“ diris al Adamo: „Sed, amikomia, mi havas nenion por vesti min“. Jen kiel estis kreita la modo.
Verko[redakti]
En la ĝardeno de Edeno, Eva zorge observis krokodilojn, drakojn kaj serpentojn, kaj prenis specimenojn de sovaĝaj fruktoj kaj de figaj folioj.
Poste ŝi faris la unuajn kalsoneton kaj mamzonon-- tre granda peko, laŭ teologoj de la nudisma skolo.
Famaj diraĵoj[redakti]
- "Dankon, ankaŭ mi jam profitas el ĝi!"
Tombo de Evo[redakti]
Laŭ lokaj onidiroj, en la urbo Ĝido (Sauda Arabio) troviĝas la tombo de Evo, la biblia prapatrino de la homaro. En 1975, la ŝtata aŭtoritato devis cementigi la lokon ĉar pluraj pilgrimantoj preĝis antaŭ la tombo, malpermesata en la islama tradicio.