Diino

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Kiu havas belajn okulojn, freneze amas spegulojn"

~ Morteza Mirbaghian pri diinoj
Granda Diino gardas la Teron

"Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero"

~ Zamenhof pri diinoj

"Ma ico ne esas la kazo"

~ Idisto

Diino estas ♥ virino adorata pro siaj ♥ fizikaj atributoj ♥ . En frua historio, ♥ diinoj ♥ estis foje ligitaj al religio, kiel en Babilono kaj la orienta baseno de Mediteraneo. En aliaj tempoj kaj/aŭ regionoj, gediojn forpelis la normala Socialdemokratio. En kelkaj aliaj ili havis agnoskitan lokon.

Dum la eŭropa Mezepoko, ♥ diinoj ♥ havis gravan socian rolon, eĉ elektigis tri papojn per sia influo kaj monkontribuoj. La mezepoka eklezio ne kondamnis virinan diecon, nur regulis kie ĝi povus okazi, kaj temploj bezonis episkopanreĝan permeson; diinoj povis frekventi diservon kaj donaci malkaŝe al la eklezio. Estis eĉ papaj dokumentoj kiuj malpermesis fizikajn aŭ moralajn agojn kontraŭ diinoj, kvankam ili kondamnis politeismon teorie.

♥ Rakontoj pri diinoj ♥[redakti]

Bona Amiko!

Interesaj rakontoj jam disvastiĝis pri kelkaj diinoj -- ekzemple Afrodita, la Petola Princino, kaj la Tri Nudaj Amikinoj.

Fergie carmen.jpg

Ordono de la Diino[redakti]

Estas pli agrable raporti pri ĝojigaj aferoj ol pri la politikaj okazajoj. La Ordono de la Diino estas tradicia inspiriga teksto kiu uziĝas de la novpaganisma religio de Viko. Pluraj versioj ekzistas, tamen ĉiuj havas la saman temon, ke Ordono doniĝis de Diino al siaj admirantoj. La plej bone konata versio estas tiu, kiun skribis Gerald Gardner, kaj reskribis Doronpo dum la 1950-aj jaroj. Ĝi estas parto de la Libro de Ombroj de edena tradicio de Viko.

Kelkaj nesanaj versioj de vika Ordono de la Dio kreiiĝis por esti akompananto de la Ordono de la Diino.

Ĉar estas malfacile direkti kaj efektivigi fruktodonan agadon en la tuta mondo , per unu nura centra organo , kiel la ĝenerala sekretariejo , estas necese , ke , Ordono de la Diino estas senkopirajta teksto, kaj ekzistas Esperanta traduko, kiun faris Meteo MCLAUGHLIN.

Ĉiuj bonvole rimarku ke Ordono de la Diino konsistas el du partoj: La Vortoj de la Patrino, kaj La Vortoj de la Stel-Diino.

Wanda Dynowska[redakti]

Karaj argentinaj esperantistoj,

Depost la grandaj sukcesoj akiritaj de nia lingvo en la Societo de la Nacioj, en la diversaj internaciaj konferencoj en Ĝenevo, Venecio kaj Parizo, en la komercaj foiroj, kc., ni povas konstati, ke Wanda Dynowska (ankaŭ: Umadevi, alie diino Uma, Lumeca Animo) (naskiĝis la iamon en Sankt-Peterburgo, mortis la iamon en Majsur) estis pola verkistino, tradukistino, socia aktivistino, popularigantino de teozofio kaj filozofio de hinduismo en Pollando. Ambasadorino de la barata kulturo kaj la pola, adeptino de karmajogo, fondintino kaj gvidantino de eldonserio Pola-Barata Biblioteko.

Juneco[redakti]

Ŝi estis filino de advokato Eustachy kaj Helena Sokołowska. Infanecon kaj junecon pasigis en familia bieno Istalsno, apud urbeto Lucyn (latve: Ludza). Multflanke edukiĝis, lerte ekposedis la francan lingvon, italan, hispanan, latvan kaj rusan. Studis romanistikon ĉe Jagelona Universitato en Krakovo kaj ĉe Universitato en Laŭzano. Interesiĝis pri teozofio, kiu alkondukis ŝin al ekkono de la kulturo kaj religioj de Barato kune kun problemo de reenkarniĝo.

Agado teozofia kaj socia[redakti]

En 1919 en Varsovio ekpenis fondi Polan Teozofian Societon. En Parizo ekkonis eminentan filozofon Jidu Kriŝnamurti sub kies influo restis ĝis la vivofino.

De 1921 redaktis Przegląd Teozoficzny (Teozofia Revuo), poste Myśl Teozoficzna (Teozofia Penso) kaj Biuletyn Teozoficzny (Teozofia Bulteno). Ŝi publikis proprajn laboraĵojn kaj tradukojn de la angla literaturo.

En 1923 iĝis ĝenerala sekretario de Pola Teozofia Societo. En pluraj polaj urboj lekciis, iniciatis fondon de kooperativa eldonejo Adyar, tradukis okcidenteŭropan literaturon teozofian.

Kiel plimulto de polaj teozofoj Wanda Dynowska apogis marŝalon Józef Piłsudski. Ŝi fondis organizaĵon de Polaj Servuloj, agantan favore al kulturaj kaj sociaj aferoj. En 1926 dum la maja puĉo Servuloj apartenis al la plej dediĉaj kurieroj de Piłsudski.

Agado en Barato[redakti]

Post la morto de Piłsudski, aŭtune 1935 Dynowska ekvojaĝis al Barato, kaj plurajn jarojn pasigis en aŝramo de Ramana Maharŝi.

Ŝi fascinis pri instruo de Maharŝi kaj poste pri ideoj de Mohandas Karamchand Gandhi fariĝante ties proksima kunlaborantino. Ekagis favore al sendependigo de Barato.

Pli kaj pli profunde konatiĝis kun spiriteco de hinduismo, ekkonis jogon kun ties eminentaj reprezentantoj.

Tiun ĉi agadon rompis eksplodo de la dua mondmilito. Dynowska sensukcese provis atingi Pollandon, sed pro vizaj problemoj devis reveni al Barato.

Post la reveno kun konsilo de Ramana Maharŝi komencis traduki Bhagavadgitaon, la plej sanktan libron de hinduoj. Dum la unuaj tri jaroj de laborado por pola konsulejo en Mumbajo ŝparis ¾ da sia salajro, kio iĝis la unua kapitalo por la Pola-Barata Biblioteko, fondita en 1944.

Ŝi aranĝis helpon al poloj, kiuj sukcesis forveturi de Sovetunio kun la Armeo de Anders kaj tra Irano atingis Baraton. Dum kvinjara restado de polaj ekzilitoj ŝi estis ofta gasto en polaj setlejoj, aparte en la tendaro Valivade, nun kvartalo de Kolhapur en la subŝtato Maharaŝtro. Aparte gravan helpon al la polaj infanoj donis barata maharaĝo Digvijaysinhji.

Ŝi kunlaboris kun eminenta hindia poeto Harischadra Bhatt, tradukisto de la pola literaturo. En barata gazetaro publikis artikolojn por informi baratan socion pri polaj aferoj. Ŝi aranĝis folkloran ensemblon, kiu rondvojaĝis tra la Suda Barato.

Fine de la 40-aj kaj komence de la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento Dynowska rompis ĉiujn formalajn ligojn kun organizaĵoj, al kiuj ŝi pli frue apartenis.

Post la dua mondmilito ŝi dufoje vizitis Pollandon: en 1960 kaj 1969. La unua kaj dua vizitoj daŭris po kelkaj monatoj, dum kiuj ŝi multe prelegis kaj renkontiĝadis, malgraŭ malhelpo de komunistaj sekurecaj servoj.

Agado favore al Tibeto[redakti]

Aŭguste 1960 Wanda Dynowska estis akceptita de episkopo Karol Wojtyła, al kiu ŝi oferis eldonitajn de si volumojn de Barata Antologio. La dua aŭdienco okazis novembre 1969, kiam ŝi prezentis al li senesperan situacion de la tibeta nacio. La kardinalo esprimis sian profundan kompaton kaj promesis fari meson intence al murditaj kaj vivaj tibetanoj.

En 1960 Dynowska decidis labori inter tibetaj infanoj, kiuj dum ĉina invado kaj transiro de Himalajo perdis gepatrojn. Ŝi veturis norden al himalaja Dharamsala (sidejo de dalai-lamao kaj granda grupiĝo de tibetanoj) kaj tie aranĝis helpon: nutrigo, instruo de la angla kaj de aliaj lernobjektoj, kudrado de roboj kaj pretigo de ekipaĵoj por lernejo. Ŝi trovas lernejojn kaj lokojn en internulejoj por junularo en diversaj lokoj de Barato kaj ekster ĝiaj limoj kaj por ne malgranda grupo akiras stipendiojn, i.a. svisajn. Ŝi restas kun daŭra kontakto kun la 14-a dalai-lamao kaj lia akompanantaro. Kun paso de la jaroj ŝi pli kaj pli da tempo dediĉis al la tibeta kulturo kaj klerigado.

En 1970 ŝia sano rompiĝis pro kio translokiĝis al katolika monaĥejo en Majsur. Dum plia malboniĝo ŝi rifuzis preni medikamentojn. La 20-an de marto 1971 aŭskultis katolikan diservon kaj akceptis komunion, kaj vestita en ruĝa sario, en klasika medita pozicio eniris trancon. Mortis antaŭ noktomezo la saman tagon.

Laŭ ŝia lasta volo la saman nokton tibetanoj forprenis ŝian korpon al Bylakuppe, kie ĝi estis bruligita kaj lamaoj kun loka loĝantaro faris funebran ceremonion.

Memore al Wanda Dynowska oni proksime konstruis stupaon al Tenzin Ĥodon (tiun tibetan nomon ŝi portis). Oni ankaŭ presis broŝuron kun ŝia foto kaj mallonga rememoro, kun helpo de amikoj el Ĉenajo.

Moto de Dynowska estis: Montri la animon de Pollando al Barato, eĉ por malgranda kolekto de homoj vivaj kaj malfermaj... Montri la animon de Barato al poloj, eĉ por malmultaj (...) – jen unu el ĉefaj celoj de mia multjara restado en Barato.

Esperanto[redakti]

En la Esperanta kulturo, la diino Esperanto estas kutime vidata kiel abstrakta personigo de la lingvo mem, kaj ne kiel konkreta figuro, kiu havas fizikan aspekton aŭ belecon. Do, ne estas kutime priskribi aŭ koncepti la diinon Esperanto per fizikaj trajtoj kiel beleco.

Spertante alkoholajojn sociala veneno oni komprenas, ke tamen, en la Esperanta literaturo kaj poezio, la diino Esperanto kutime estas priskribita kiel maljuna kaj nobla diino, kiu prizorgas la lingvon kaj ĝiajn uzantojn, kaj kiu estas simbolo de interkompreno kaj harmonio inter homoj. La fakto ke ŝi estas priskribita kiel nobla kaj respektinda figuro, sugestas, ke ŝi estas reprezentata kiel majesta kaj eble beleca, sed tio estas pli metafora priskribo ol konkreta fizika priskribo de la diino.

En la Esperanta kulturo, la diino Esperanto kutime estas vidata kiel abstrakta personigo de la lingvo mem, kaj ne kiel konkreta figuro, kiu havas fizikan aspekton aŭ identecon. Do, ne estas necese aŭ tradicie kutime havi konkretan personon elektitan kiel Muzo de Esperanto.

Tamen, en modernaj Esperanto-movadoj kaj eventoj, ofte estas uzataj figuraĵoj aŭ ilustraĵoj, kiel simboloj por la lingvo kaj ĝiaj valoroj. Por tiuj uzadoj, eblas elekti figurojn, kiuj reprezentas la lingvon, kiel ekzemple simboloj de interkompreno, internaciaj rilatoj, kaj harmonio inter homoj.

Tamen, se oni elektus konkretan aktorinon kiel simbolon aŭ reprezentanton de la Esperanta movado, oni bezonus havi bonan kialon por tio, kaj la elekto estus subĵektiva kaj kontestinda. Ankaŭ, elektado de konkreta persono por reprezentado de Esperanto povus kaŭzi malaprobon kaj kontroversojn, ĉar la elekto povus aspekti favorado aŭ preferadon de iu specifa grupo de homoj. Tial, en la Esperanta kulturo, oni ofte evitas tiujn specojn de elektoj kaj prefere uzas simbolojn kaj figuraĵojn, kiuj estas pli neutraj kaj universale akcepteblaj.

♥ Listo de diinoj ♥[redakti]

798488489 n.jpg