Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Virginio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Virginio (apartigilo).
Virginio
Commonwealth of Virginia
Ŝtata flago de Virginio Ŝtata blazono de Virginio
(Flago de Virginio) (Blazono de Virginio)
Ŝtata kromnomo: Old Dominion; Mother of Presidents (patrino de prezidentoj)
Mapo de Usono kun Virginio montrata

Map

Aliaj subŝtatoj de Usono
Ĉefurbo Richmond
Plej granda urbo Virginia Beach
Guberniestro Glenn Youngkin
(ekde 15-a de januaro 2022)
Areo 110 786 km² (35)
 - Tero 102 642 km²
 - Akvo 8 220 km² (7,41 %)
Loĝantaro (2020)
 - Loĝantaro 8 631 393 (12-a)
 - Denso 77,86 /km² (14-a)
Aliĝo
 - Dato 25-a de junio 1788
 - Ordo 10
Horzono EST: UTC-5/-4
Latitudo 36° 32' N al 39° 37' N
Longitudo 75° 13' U al 83° 37' U
Larĝeco 320 km
Longeco 690 km
Alteco
 - Plej alta 1 746 m
 - Meza alteco 290 m
 - Plej malalta 0 m
Mallongigoj
 - USPS VA
 - ISO 3166-2 US-VA
Retejo virginia.gov
vdr
Denso de enloĝantaro en Virginio

Virginio (oficiale The Commonwealth of Virginia) estas usona subŝtato kiu kuŝas en la orienta marbordo de suda Usono. La oficiala kromnomo de Virginio estas "La malnova dominio" (angle: The Old Dominion). Kelkfoje ĝi ankaŭ nomiĝas "La patrino de prezidentoj" (angle: The Mother of Presidents), ĉar ok prezidentoj de Usono tie naskiĝis. La geografion kaj klimaton de la ŝtato formas la Apalaĉaj Montoj kaj la Golfo Chesapeake. La ĉefurbo estas Richmond kaj la plej granda urbo loĝantare estas Virginia Beach. Pli ol ok milionoj da homoj loĝas en la ŝtato.

La paŭhatanoj kaj aliaj indianoj unue loĝis en la areo. En 1607 la Londona Firmo estigis la Kolonion de Virginio, kiu estis la unua konstanta brita kolonio en Ameriko. Kaj sklava laboro kaj la lando de forpelitaj indianoj ebligis plantejan ekonomion. Virginio batalis kontraŭ Britio en la Usona Milito de Sendependeco. Dum la Usona Enlanda Milito, Richmond estis la ĉefurbo de Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko kaj la nordokcidentaj kantonoj apartiĝis por formi la ŝtaton Okcidenta Virginio. Kvankam Virginio estas tradicie konservisma kaj historie parto de suda Usono, kaj la Demokrata kaj la Respublikana partioj havas povon en aktuala Virginio.

La Virginia Ĝenerala Asembleo estas la plej malnova leĝdona povo en Usono. La Pew Center for International Studies multfoje vicigis la ŝtatan registaron de Virginio unue laŭ rendimento. Ĝi unike rigardas urbojn kaj kantonojn egale, administras lokajn stratojn, kaj malpermesas ke ŝtatestroj servas sinsekve. La ekonomio de Virginio estas tre diversa, ekzemple agrokulturo en la Valo Shanendoah, landaj agentejoj en norda Virginio inkluzive la ĉefejoj de la CIA kaj la Departemento de Defendo, kaj militistejoj en Hampton Roads, kie situas la ĉefa haveno de la regiono. La forta edukada sistemo de la ŝtato kreskigis la amaskomunikilan kaj teknologian sektorojn; do, Virginio nun eksportas icojn plej multe.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La areo de Virginio estas entute 110 784,7 km², de kiu 8 236,5 km² estas akvo, do ĝi estas la 35a plej granda ŝtato laŭ areo. Najbaras Virginion norde Marilando kaj Distrikto Kolumbio, okcidente Atlantika oceano, sude Norda Karolino kaj Tenesio, kaj nord-oriente Kentukio kaj Okcidenta Virginio. Malsimile al aliaj usonaj ŝtatoj, la landlimo inter Marilando kaj Virginio ne estas la mezo de la Potomako sed ĝia suda bordo.[1] La suda landlimo estas proksimume la latitudo 6°31' N, sed ĝi aberacias maksimume tri minutoj pro eraroj de termezuristoj.

Geologio kaj tereno

[redakti | redakti fonton]

La Ĉesapika Golfo apartigas la ĉefparton de Virginio de la etan Virginian parton de la duoninsulo 'Orienta Bordo.' La golfo formiĝis per meteorŝtono dum la Eoceno. Multaj riveroj en Virginio fluas en la golfon; inter ili estas la riveroj Potomaka, Rappahannock, York, kaj James, kiuj kreas tri duoninsulojn en la golfo. Geografie kaj geologie, Virginio dividiĝis en kvin regionojn, kiuj nomiĝas Tajdakvo, Piedmonto, Blukrestaj Montoj, Kresto kaj Valo, kaj altebenaĵo Cumberland.

La Tajdakvo estas marborda ebenaĵo inter la atlantika bordo kaj la akvofala lino kiu inkluzivas la Orientan Marbordon kaj estuarojn de la Ĉesapika Golfo. La Piedmonto estas montetaro farita dum la Mezozoiko de sedimenta rokaĵo kaj magmorokaĵo. La regiono, kiu koniĝas pro ĝia densa argila tero, inkluzivas la Montaron Sudokcidentan. La Blukrestaj Montoj estas parto de la Apalaĉaj Montoj kaj enhavas montegojn; tie estas la plej alta monto en Virginio, kies alteco estas 1 746 metroj. La regiono Kresto kaj Valo estas okcidente de la montoj, estas plejparte karbonata roko, kaj enhavas la monton Massanutten. La altebenaĵo Cumberland kaj la Montoj Cumberland estas en la sudokcidenta parto de Virginio, sub la altebenaĵo Allegheny. Tie riveroj fluas nordokcidenten en la akvokolektan areon de la rivero Ohio.

En la karbonata roko de la ŝtato estas pli ol 4 000 kavoj, de kiuj dek estas enirebla por turistoj. Tertremoj malofte estas super 4,5 en la skalo de Richter ĉar Virginio estas for de la bordoj de la Nordamerika plato. La plej granda tertremo mezurita en Virginio, kun grando 5,9, okazis en 1897 proksime de Blacksburg. Karbaj minejoj estas en la tri montaj regionoj ĉe 40 malsamaj karbbedoj apud mezozoikaj basenoj. Ardezo, kianito, sablo, gruzo, kaj aliaj rimedoj ankaŭ minekspluatiĝas, kiuj valoras super du miliardoj da usonaj dolaroj dum 2006.

Ju pli suda kaj orienta estas la loko en Virginio, des pli varma kaj humida estas la klimato. Sezonaj ekstremoj varias inter la averaĝa minimuma temperaturo de −3 °C en Januaro kaj la averaĝa maksimuma temperaturo de 30 °C en Julio. La Atlantiko forte influas la orientajn kaj sudorientajn marbordajn areojn de la ŝtato. Parte pro la Golfa Marfluo, marborda vetero inkluzivas uraganojn, plej multe proksime al la kolo de la Golfo Chesapeake.

En Virginio okazas fulmotondroj dum 35-45 tagoj averaĝe ĉiujare, speciale en la okcidenta parto de la ŝtato, kaj Virginio havas 1 085 mm da precipitaĵo averaĝe ĉiujare. Malvarmaj aeroj amasoj alvenantaj super la montoj povas fari konsiderindajn neĝfalojn, ekzemple en 1996 kaj 2009-2010. La interago de ĉi tiuj elementoj kaj la topografio de la ŝtato kreas mikroklimatojn en la valo Shenandoah, la montplena sudokcidento, kaj la malborda ebenaĵo. En Virginio averaĝe ĉiujare formas sep tornadojn, plejparte F2 aŭ pli malalta laŭ la skalo de Fujita.

Dum freŝaj jaroj, la pligrandiĝo de la sudaj antaŭurboj de Vaŝingtono en nordan Virginion kreis urban varmo-insulon, kiun la plimultigita absorbo de suna radiado ĉefe faris. En la 2011 raporto de la American Lung Association, dek unu kantoj ricevis malakcepteblajn notojn por aera kvalito, kaj la kantono Fairfax havas la plej malbonan aeron en la ŝtato pro aŭta poluado. Malklaran aeron en la montoj parte kaŭzas karbaj elektrejoj.

Plantaro kaj bestaro

[redakti | redakti fonton]

Arbaroj kovras 65% de la ŝtato, ĉefe kun foliarboj. Malaltaj lokoj pli verŝajne havas multe da malgrandaj densaj kordoj de akvamantaj konioj kaj muskoj, kaj en la Blukrestaj Montoj hikorio kaj kverko abundas. Tamen ekde la frua parto de la 1990aj jaroj, lanaj tinejoj malpliigis la dominecon de la kverkoj. Aliaj oftaj arboj kaj plantoj inkluzivas la kaŝtanarbon, la aceron, la tulipa liriodendron, la montan laŭron, la asklepiadon, la lekanton, kaj multajn specojn de filikoj. La plej grandaj areoj de sovaĝejoj estas apud la atlantika marbordo kaj en la okcidentaj montoj, kie plej multe da blanka trilio floroj troveblas ol ie en Nordameriko. La atlantika marbordo entenas la plantojn de la pinaj arbaroj de la suda atlantiko kaj, plejparte in sudorienta Virginio, la marplantojn de la pli malalta sudorienta marborda ebenaĵo.

Mambestoj inkluzivas la blankvostan cervon, la Amerika nigra urson, la kastoron, la rufa linkon, la kojoton, la lavurson, la mefiton, marmoton, la norda didelfon, la grizan vulpon, kaj la orientan kotonvostan kuniklon. Inter la birdoj estas la kardinaledo, la strigo, la Karolina paruo, la Jamajka buteo, kaj la komuna meleagro. La migra falko redoniĝis al la Landa Parko Shenandoah dum la mezo de la 1990aj jaroj. Torenteta truto, Roanoka perko, kaj blua katfiŝo estas inter la 210 konataj specioj de sensalakva fiŝo. En fluantaj torentetoj kun ŝtonaj fundoj ofte loĝas multaj kankroj kaj salamandroj. La Golfo Chesapeake estas la hejmo de multaj specoj, ekzemple la blua krabo, la pekteno, la ostro, kaj la stria perko.

En Virginio fondiĝis 30 aĵoj de la Naciparka Agentejo, ekzemple la Parko Great Falls kaj la Appalacian Trail, kaj unu landa parko, la Landa Parko Shenandoah. Shenandoah ekiĝis en 1935 kaj enhavas la pejzaĝplenan Skyline Drive. Preskaŭ 40 procentoj de la areo de la parko indikiĝis kiel sovaĝejo laŭ Landa Sovaĝeja Naturprotekta Sistemo. Ankaŭ estas 34 ŝtataj parkoj kaj 17 ŝtatoj arbaroj, kiujn administras la Ministro de Naturprotekto kaj Ripozo kaj la Ministro de Arbara Mastrumado. Kvankam la Golfo Chesapeake ne estas landa parko, kaj landaj kaj ŝtataj leĝoj protektas ĝin kaj la registraoj de la lando kaj la ŝtato kune penas restaŭri la golfon kaj ĝian akvodislimon. La Back Bay Landa Rifuĝejo por Nealdomigita Vivo, kie komencas la insularo Outer Banks, kaj la Great Dismal Swamp Landa Rifuĝejo por Nealdomigita Vivo estas parte en Virginio kaj parte en Norda Karolino.

Jamestown 2007 organizis grandan festivalon por marki 400 jarojn depost la formado de Jamestown kaj la komenco de Virginio. La festivalo markis la kontribuojn de Indianoj, eŭropanoj, kaj afrikanoj, de kiuj ĉiuj havis grandan parton en la historio de Virginio. Militoj, kelkfoje inter ĉi tiuj grupoj, ankaŭ gravis. Virginio havis grandan rolon en la Sepjara Milito, la Usona Milito de Sendependeco, la Usona Enlanda Milito, la Malvarma Milito, kaj la militoj en Afganio kaj Irako. Rakontoj pri historiaj gravuloj, ekzemple pri Pokahontas kaj John Smith, pri la infanaĝo de George Washington, kaj pri la planteja elito de la sklava societo antaŭ la Enlanda Milito, kreis povplenajn mitojn de la ŝtata historio kiuj uzigzis por raciigi ideologiojn. La historio de sklaveco en Virginio daŭre influas la racan politikan de la societo.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kolonio de Virginio.

La unua popolo alvenis al Virginio antaŭ proksime 12 000 jaroj. Antaŭ 5 000 jaroj pli daŭraj setlejoj aperis, kaj antaŭ 900 p.K. agrikulturo estiĝis. Antaŭ 1500, la Algokenoj fondigis urbetojn, ekzemple Werowocomoco, en la Tajdakvo regiono de Virginio, kiun ili nomiĝis Tsenacommacah. La aliaj ĉefaj lingvaroj en la areo estis la siua okcidente kaj la irokeza norde kaj sude. Post 1570, la irokezoj kuniĝis sub Ĉefo Paŭhatano pro la fadenoj de ĉi tiuj kaj aliaj grupoj. Paŭhatano reĝis pli ol 30 triboj kaj 150 setlejoj, kiuj parolis en komuna virginia algonkena lingvo. En 1607, la nombro de algonkenoj en Tajdakvo estis inter 13 000 kaj 14 000.

En 1583, Reĝino Elizabeto la 1-a donis al Walter Raleigh ĉarton por eksplori kaj krei kolonion norde de hispania Florido. En 1584, Raleigh sendis ekspedicion al la atlantika marbordo de Nordameriko. La nomon Virginia eble sugestis Raleigh aŭ Elizabeto, ĉar la kromnomo de Elizabeto estis 'La Virga Reĝino' (angle The Virgin Queen), kaj ankaŭ la nomo eble rilatas al la indiĝena frazero Wingandacoa aŭ nomo Wingina. Unue la nomo estis por la tuta marborda regiono de Suda Karolino al Majno kaj plue la insulo Bermudo. La komerca Ĉarto de 1606 enkorpigis La Londonan Kompanion kiel akcia kompanio kaj donis al la firmo la landajn rajtojn en la areo. La kompanio financis Jamestown, kiu estis la unua angla daŭra setlejo en la "Nova Mondo". Christopher Newport fondis la setlejon en Majo 1607, kaj ĝi nomiĝas pro Reĝo Jakobo la 1-a. En 1619, koloniistoj ekkaptis pluan povon per parlamento, kiu nomiĝis The House of Burgesses. Kiam la Londona Kompanio bankrotis en 1624, la registaro de Anglio ekkontrolis la setlejon kiel 'krona kolonio'.

Vivo en la kolonio danĝerplenis, kaj multaj koloniistoj mortis dum la vintro de 1609-1610 pro manko de manĝaĵoj kaj dum la anglaj-paŭhatanaj militoj. Tiuj militoj inkluzivis la masakron de Jamestown, kiu kreskigis la malamon de la koloniistoj por ĉiuj indianoj. Ĝis 1624, nur 3 400 de la 6 000 fruaj setlistoj travivis; tamen, pluaj setlistoj kaj servistoj venis pro la konsumo de tabako en Eŭropo. Ekzistis manko de laboro, kiun la registaro provis solvi per donacoj de lando al homoj kiuj pagis por la transmarigo de servistoj. Afrikaj laboristoj unue importiĝis en 1619, kaj en 1654 proceso pri la servisto John Casor leĝigis ilian sklavecon. Ĝis 1674, servistoj kaj eksservistoj iĝis 80 procentoj de la loĝantaro, kaj tiujare la Popolribelo de Bacon okazis pro malsamecoj inter la reĝanta kaj laboranta klasoj. Koloniistoj proprigis al si la landon de la indianoj per kaj forto kaj traktatoj, ekzemple la Traktato de 1677, per kiu la signintaj triboj iĝis tributintaj ŝtatoj. Williamsburg iĝis la ĉefurbo de la kolonio post la fondiĝo de The College of William & Mary en 1693.

Ŝtatiĝo

[redakti | redakti fonton]

La Brita Parlamento provis krei novajn impostojn post la fino de la Sepjara milito, kiuj estis ege malpopularaj inter la koloniistoj. En la Virginia parlamento, Patrick Henry, Richard Henry Lee, kaj aliaj homoj kondukis la movadon kontraŭ 'impostado sen reprezentado' (angle taxation without representation). En 1773, Virginianoj ekkunordigis siajn agojn kun aliaj kolonioj per 'komitatoj de korespondado', kaj delegis membrojn al la Kontinenta Kongreso dum la sekva jaro. Post la parlamento ĉesis kunveni pro la dekreto de la regna koloniestro, la revoluciaj estroj daŭris reĝi per konvencioj. La 15-an de majo 1776, la konvencio deklaris, ke Virginio esis sendependa de la Brita Imperio kaj adoptis la Virginian Deklaron de Rajtoj de George Mason, kiu iĝis parto de nova konstitucio. Alia Virginiano, Thomas Jefferson, poste uzis la Virginian Deklaron de Rajtoj por la Usona Deklaro de Sendependeco.

Je la komenco de la Usona Milito de Sendependeco, George Washington, kiu komandis la Virginian armeon dum la Sepjara milito, elektiĝis por komandi la Kontinentan Armeon. Dum la milito, la ĉefurbo de Virginio transloĝis de Williamsburg al Richmond, ĉar Ŝtatestro Thomas Jefferson timis ke la loko de Williamsburg estis facile atakebla. En 1781, teraj kaj maraj fortoj de Francio kaj la Kontinenta Armeo insidis la Britajn fortojn sur la Virginia Duoninsulo, kie la trupoj de George Washingon kaj Grafo Rochambeau venkis Generalon Cornwallis. Li kapitulacis la 19-an de oktobro 1781, kio ebligis la Pacon de Parizo kaj certigis la sendependecon de la kolonioj.

Virginianoj estis tre gravaj dum la verkado de la Usona Konstitucio. James Madison verkis la projektojn de la Virginia Plan en 1787 kaj la Bill of Rights en 1789. Virginio ratifis la konstitucion la 19-an de oktobro 1788. Pro la granda nombro de sklavoj en la ŝtato kaj la kompromiso de tri kvinonoj, Virginio unue havis la plej multe da anoj en la Domo de Reprezentantoj. Pro tio kaj pro la 'dinastio' de Virginiaj prezidantoj, Virginio estis inter la plej gravaj ŝtatoj por landa politiko. En 1790, kaj Virginio kaj Marilando donis landon al la nova Distrikto Kolombio, kvankam la lando el Virginio redoniĝis en 1846. Virginio kelkfoje nomiĝas la 'Patrino de Ŝtatoj' (angle Mother of States), ĉar ŝtatoj kiel Kentukio tranĉiĝis de ĝi kaj multaj setlistoj de pli okcidentaj partoj de Usono venis el Virginio.

Enlanda Milito kaj poste

[redakti | redakti fonton]

Ne nur agrokulturo sed minekspluatado, ŝipkonstruado, kaj aliaj industrioj uzis laboron de sklavoj pli kaj pli. La sklava ribelo de Nat Turner en 1831 kaj la atako de John Brown kontraŭ Harpers Ferry en 1857 montris profundan malkontenton pri sklaveco kaj ĝia rolo en la planteja ekonomio. Ĝis 1860, preskaŭ 500 000 homoj, proksimume 31 procentoj de la popularo de Virginio, sklaviĝis. Tiu ĉi divido parte kaŭzis la Enlandan Militon.

Virginio voĉdonis por forlasi Usonon la 17-an de aprilo 1861, post la Batalo de Fortikaĵo Sumter. La 24-an de aprilo Virginio aliĝis al la Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko, kiu elektis Richmond por iĝi ĝia ĉefurbo. En 1863, 48 kantonoj en la nordokcidenta parto de Virginio apartiĝis por formi la novan ŝtaton Okcidenta Virginio, kiu reiĝis parto de Usono. Dum la milito, pli da bataloj okazis en Virginio ol iu alia ŝtato, inkluzive Bull Run, la Septagaj Bataloj, Chancellorsville, kaj la Batalo de la Juĝejo Appomattox, kiu finigis la militon. Post kiam Richmond estis konkerita en 1865, la ĉefurbo de la Konfederaciitaj Ŝtatoj nelonge moviĝis al Danville. Virginio oficiale reiĝis Usona ŝtato en 1870.

Adoptite dum la erao de rekonstruado post la milito, la nova konstitucio de Virginio disponigis senkostajn publikajn lernejojn kaj garantiis politikajn, civilajn, kaj voĉdonajn rajtojn. La popolisma Readapta Partio, kiu inkluzivis afrik-usonanojn, regis ĝis la konservativa blankula Demokratia Partio gajnis povon post 1883. Ĝi adoptis apartistajn leĝojn kaj efektive forigis la balotrajton de afrik-usonanoj kaj malriĉaj blankuloj. Landaj leĝoj restarigis tiujn rajtojn en la 1960-aj jaroj. Kvankam al iliaj lernejoj kaj aliaj servoj mankis mono pro rasismaj leĝoj, afrik-usonanoj povis krei siajn proprajn komunumojn.

Dum la jaro 1951, Barbara Rose Johns, kiu estis mezlerneja studanto en Farmville, komencis protesti kontraŭ apartismaj lernejoj. La protestoj kaŭzis proceson, kiu iĝis parto de la fama Brown v. Board of Education. Tiu verdikto de la Ĉefkortumo de Usono kontraŭleĝigis la doktrinon 'aparta sed egala'. Tamen, en 1958, pro la politiko de la usona senatano Harry Byrd, la Virginia registaro ne permesis, ke neapartigitaj lernejoj ricevu monon.

Dum la 1960-aj jaroj, la Movado por Civilaj Rajtoj kreskiĝis kaj influis la landan registaron, kiu protektis la balotrajton kaj civilajn rajtojn por afrik-usonanoj. En 1864 la Ĉefkortumo dekretis, ke la kantono Prince Edward kaj aliaj kantonoj malapartigu la lernejojn. En 1967, la kortumo ankaŭ dekretis, ke la forbarado de intergenta geedziĝo estas kontraŭkonstitucia. De 1969 al 1971, post la forigado de la leĝoj 'Jim Crow', Virginiano reverkis la ŝtatan konstitucion. Douglas Wilder iĝis la unua afrik-usonana ŝtatestro per voĉdonado en Usono en 1989.

Novaj ekonomiaj fortoj ankaŭ ŝanĝis Virginion. En 1926, D-ro W.A.R. Goodwin de la Preĝejo Bruton Parish ekrestaŭris konstruaĵojn en Williamsburg kun la financa helpo de John D. Rockefeller, Jr de la Rockefeller familio. Iliaj laboroj kaŭzis la kreadon de Kolonia Williamsburg, kiu estas la plej populara turistejo en la ŝtato. Pro la Dua Mondmilito kaj la Malvarma Milito, ege kreskis la landaj registaraj programoj en Norda Virginio apud Vaŝtingtono, kaj pro tio la loĝantaro ankaŭ kreskis. Tie situas la Pentagono, kiu damaĝiĝis en la atakoj de la 11-a de septembro 2001 kaj kie 189 homoj mortis.

Urboj kaj urbetoj

[redakti | redakti fonton]

Virginio dividiĝas inter 95 kantonoj kaj 39 eksterdistriktaj urboj, kiu funkcias tute same. Nur Virginio rigardas kantonojn kaj urbojn egale, kaj nur ekzistas tri eksterdistriktaj urboj en Usono ekster Virginio. Virginiaj kantonoj kaj urboj nur povas fari tion, kion la Virginia parlamento specife permesis. Ankaŭ ekzistas enkorpigitaj urbetoj, kiuj havas proprajn registarojn sed ankaŭ estas parto de kantono. Finfine en la kantonoj estas centoj da neenkorpigitaj komunumoj. Virginio ne uzas aliajn politikajn dividojn, ekzemple vilaĝoj.

Laŭ la Usona registaro, Virginio enhavas 11 urbajn areojn, de kiuj Norda Virginio, Hampton Roads, kaj Richmond estas la plej grandaj. Richmond estas la ĉefurbo de la ŝtato, kaj la popularo de ĝia urba areo estas pli ol 1 200 000. En la jaro 2010, Virginia Beach havis la plej grandan loĝantaron en la ŝtato; Norfolk kaj Chesapeake estis respektive la dua kaj la tria. Norfolk estas la nukleo de la urba areo Hampton Roads, kiu enhavas pli ol 1 600 000 homoj kaj la plej grandan mararmean bazon en la mondo. Suffolk, kiu enhavas parton de la Great Dismal Swamp, estas aree la plej granda urbo, kaj estas entute 1 111 km2.

Fredericksburg estis la loko de la Batalo de Fredericksburg kaj de la Dua Batalo de Fredericksburg, dum la Usona Enlanda Milito.

La Kantono Fairfax estas la plej loĝata kantono en Virginio, en kiu pli ol miliono da homoj loĝas. Tamen, tiu ne inkluzivas la kantonan ĉefurbon Fairfax, kiu estas eksterdistrikta urbo. Tysons Corner en la Kantono Fairfax estas grava loko por komerco kaj butikumo. La najbara Kantono Loudoun estas la plej rapide kreskanta kantono en la ŝtato, kaj la mediana enspezo tie (US$114 204) estas la plej alta en la ŝtato. La Kantono Arlington estas praktike urbo, kaj estas aree la plej malgranda memreganta kantono en Usono. La areo de Roanoke, kiu enhavas proksimume 300 000 homojn, estas la plej grada urba areo en la okcidenta parto de Virginio. Male la Kantono Westmoreland havas loĝantaron nur de 17,454.[2]

Loĝantaraj tendencoj

[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2010, 8 001 024 homoj loĝis en Virginio. Do, la loĝantaro de Virginio kreskis per 118 434, aŭ proksimume 1,5%, de la takso de 2009 kaj per 922 509, aŭ 15%, de la popolnombrado en 2000. De 2000 al 2010 Virginio nete akiris 155 205 homojn enlande kaj 159 627 homojn eksterlande, do per migrado Virginio entute nete akiris 314 832 loĝantojn. La centro de la loĝantaro estas en la Kantono Goochland ekster Richmond.

La angla iĝis la oficiala lingvo de Virginio per leĝoj en 1981 kaj 1996. En Virginio 6 245 517 homoj (86,7%) parolas nur la anglan, kaj 570 638 Virginianoj (7,9%) parolas la anglan 'tre bone', do anglalingvanoj estas entute 94,6% de la loĝantaro. La dua plej ofta lingvo estas la hispana, kiun 424 381 homoj (5,9%) parolas. Krome, 226 911 homoj (3,2%) parolas aziajn kaj pacifikinsulajn lingvojn, inkluzive la korean, la vjetnaman, kaj la filipinan.

En 2010, la plej ofte raportitaj etnoj en Virginio estis nehispane blanka (64,8%), nigra aŭ afrikusona (19,4%), hispana (7,9%), kaj azia (5,5%). Virginiaj raportis en 2000 ke siaj praŭloj venis de Afriko (19,6%), Germania (11,7%), nespecifa Usono (11,4%), Angio (11,1%), kaj Irlando (9,8%). La aro 'nehispanaj blankuloj' malkreskis de 76% en 1990 ĝis 64,8% en 2010; aliflanke, la nombro da homoj kun hispanaj divenoj kreskis 92% de 2000 ĝis 2010.

Religie, Virginio estas plejparte protestanta. La plej granda religia grupo en la ŝtato estas Baptismo; en 2008, 27% da virginianoj estis baptistoj. La dua plej granda grupo, kaj la grupo kiu kreskis plej rapide dum la 1990-aj jaroj, estas la Romkatolika Eklezio. Metodismo kaj Luteranismo ankaŭ gravas en la ŝtato.

Dungado en Virginio estas "laŭvola"; tio signifas, ke kaj dungintoj kaj dungitoj povas nuligi la rilaton sen antaŭaj avertoj, se ne ekzistas kontrakton dirantan ion alian kaj se la dungito ne estas ano de sindikato. La fontoj de enspezo en la ŝtato estas diversaj kaj inkluzivas la armitajn fortojn, agrikulturon, kaj profitcelajn organizaĵojn. Virginio havas 1,4 milionojn da nemilitaj laboristoj, kaj triono de la postenoj estas en la serva sektoro. Senlaboreco en Virginio estas tre malalta komparita kun aliaj usonaj ŝtatoj; en Marto 2012 ĝi estis 5,6%. La MEP de Virginio estis $24 bilionoj en 2010. Laŭ la usona registaro, Virginio havis la plej multajn kantonojn en la 100 plej riĉaj en Usono. Norda Virginio estas la plej riĉa regiono en la ŝtato, havante ses de la 20 plej riĉaj kantonoj en Usono en 2011. Laŭ CNN, la plej riĉa urbeto en Usono estis Great Falls en 2011.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Supreme Court Rules for Virginia in Potomac Conflict. The Sea Grant Law Center. University of Mississippi (2003). Alirita 24a de novembro 2007 .
  2. State & County QuickFacts. United States Census Bureau. Arkivita el la originalo je 2006-07-10. Alirita 5a de Januaro, 2014 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-07-10. Alirita 2015-04-18 .