El Vikipedio, la libera enciklopedio
Municipo Plchovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe ŝoseo n-ro 317 inter Choceň kaj Borohrádek, 7 km norde de Choceň. Vivas ĉi tie 67 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Čermná nad Orlicí, Choceň, Újezd u Chocně, Kostelecké Horky kaj Bošín.
Jam el la 7-a jarcento devenas multaj arĥeologiaj memorindaĵoj el vilaĝoj Plchovice, Číčová, Plchůvky, Bošín kaj Darebnice kaj kelkaj el ili estas nun deponitaj en Nacia muzeo en Prago. La domaro Plchovice estis fondita fine de la 13-a aŭ komence de la 14-a jarcentoj, verŝajne post fondo de urbo Vysoké Mýto en la jaroj 1260 - 1264 kaj dominikala vilaĝo Smetana estis fondita nur komence de la 18-a jarcento. La unua skriba mencio pri Plchovice devenas el la jaro 1342 kaj pri domaro Smetana 1732.
En la jaro 1900 la vilaĝo suferis pro granda brulego, per kiu forbrulis preskaŭ duono de la domoj. Plchovice, kiu situas sur dekstra flanko de neregulita Tichá Orlice ofte suferas per inundoj. La 7-an de julio 1997 estis per sia alto kaj per kaŭzitaj damaĝoj la plej granda, t.n. "centjara" inundo (laŭ matematika verŝajneco venanta foje ĉiujn cent jarojn).
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 208 |
---|
1880 | 203 |
---|
1890 | 227 |
---|
1900 | 211 |
---|
1910 | 202 |
---|
1921 | 191 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 191 |
---|
1950 | 121 |
---|
1961 | 105 |
---|
1970 | 108 |
---|
1980 | 113 |
---|
1991 | 78 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 85 |
---|
2011 | 84 |
---|
2014 | 82 |
---|
2016 | 73 |
---|
2017 | 71 |
---|
2018 | 66 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 65 |
---|
2020 | 66 |
---|
2021 | 66 |
---|
2022 | 62 |
---|
2023 | 64 |
---|
2024 | 67 |
---|
- Kapeleto estas el la duono de 19-a jarcento; ĝi estas malfruklasikisma kun bildo de Sankta Venceslao, signita "J. Neumann 1914",
- ŝtona kruco apud la ŝoseo devenas el la jaro 1846.
- irigacia kanalo el la jaro 1853 estis en la jaro 2005 proklamita "kultura memoraĵo"; konstruigis ĝin princo Ferdinand Kinský por akvumado de la herbejoj, enfluado de akvo en fiŝlagojn kaj provizado de bieno "Růženin dvůr" per akvo,
- kampanileto en la vilaĝo Smetana estis konstruita verŝajne en la jaro 1829; la sonorilo estis en la jaro 1942 rekviziciita kaj la nova estis pendigita en la jaro 1947,
- en Smetana estis en 1846 starigita statuo de Savinto koste de arbaristo Eckrt,
- en la jaro 1869 estis sur tiu ĉi loko starigita fera kruco sur ŝtona soklo,
- apud la vojo al Bošín starigis sinjorino Zemanová post nasko de la filo František en la jaro 1873 t.n. krucon de Zeman.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Partoj de municipo Plchovice (2) |
---|
|
|