Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Litošice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Litošice
municipo
Municipa ofico
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Litošice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Přelouč
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Situo Litošice
 - alteco 295 m s. m.
 - koordinatoj 49° 59′ 06″ N 15° 30′ 51″ O / 49.98500 °N, 15.51417 °O / 49.98500; 15.51417 (mapo)
Katastro 10,11 km² (1 011 ha) Litošice
Loĝantaro 163 (2024)
Denseco 16,12 loĝ./km²
Unua skribmencio 1167
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 535 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575330
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Litošice
Retpaĝo: www.litosice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Litošice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, sub norda rando de la montareto Železné hory, 7 km sude de la urbo Přelouč, ĉe la ŝoseo inter Přelouč kaj Podhořany u Ronova. Vivas ĉi tie 163 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Horka I, Semtěš, Sovolusky, Morašice, Jankovice, Horušice, Bílé Podolí kaj Brambory.

La vilaĝo estas en historiaj dokumentoj unue menciata en la jaro 1167.

Apud domaro Krásnice okazis antaŭ Kristnasko 1944 batalo de la partizana grupo Zarevo kun multobla superforto de nazia armeo. Partizanoj subiĝis nur post ekuzo de pezaj armiloj.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869350
1880360
1890357
1900380
1910401
1921385
JaroLoĝantoj
1930320
1950234
1961206
1970163
1980117
1991101
JaroLoĝantoj
200198
2011138
2014131
2016132
2017138
2018141
JaroLoĝantoj
2019141
2020149
2021161
2022163
2023163
2024163

Partoj de municipo

[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Duetaĝa forstista domo el la fino de 18-a jarcento, dividata per lizenoj.
  • Sur vilaĝplaco popola kampanileto grandegaj tilioj, breĉiaj ŝtonegoj trovitaj en ĉirkaŭaĵo, verŝajne ordovik-devenaj.

Proksime de Litošice troviĝas grupo da rokoj nomata Žižkův stůl (Tablo de Žižka).

En arbaroj nordorkcidente de la vilaĝo en mezepoko oni ekspluatis ferajn ercojn (limonito, pirito, pirhotino). Montetoj apud la ŝoseo al Přelouč estas restoj de rokaĵaj ŝutmontoj.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]