Česká Třebová
Česká Třebová | |||
germane Böhmisch Trübau | |||
urbo | |||
Rotondo de sankta Katarino en Česká Třebová
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Česká Třebová | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Česká Třebová | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Fervojstacio | Česká Třebová | ||
- fervojlinio | n-ro 270 | ||
Konataj lokoj | Rotondo de sta Katarino, Pilgrimloko Hory | ||
Rivero | Třebovka | ||
Situo | Česká Třebová | ||
- alteco | 375 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 54′ 09″ N 16° 26′ 56″ O / 49.90250 °N, 16.44889 °O (mapo) | ||
Areo | 41,00 km² (4 100 ha) | ||
Loĝantaro | 15 119 (2024) | ||
Denseco | 368,76 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1278 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 560 02 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580031 | ||
Katastraj teritorioj | 6 | ||
Partoj de urbo | 6 | ||
Bazaj setlejunuoj | 23 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Česká Třebová | |||
Retpaĝo: www.ceska-trebova.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Česká Třebová (legu: ĉeska trĵebova; germane Böhmisch Trübau) estas ĉeĥa urbo en orienta Bohemio kun 15 119 loĝantoj (2024). La nomo signifas Bohemia Trebovo diference de la Moravia Trebovo (Moravská Třebová). La urbo estas grava fervoja nodo kun fervojista lernejo kaj fervojistaj kolektoj en la urba muzeo. En la sama muzeo troviĝas ankaŭ Esperanto-kolekto, nome biblioteko kaj esperantaĵoj de diversaj kluboj. La urbo fieras ankaŭ pri sia tekstilia industrio.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rybník, Rudoltice, Dolní Dobrouč, Dlouhá Třebová, Semanín, Přívrat, Ostrov, Ústí nad Orlicí, Litomyšl, Strakov kaj Němčice.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romanika rotondo el la komenco de la 13-a jarcento
- paroĥa preĝejo empira (1794–1801)
- renesanca urbodomo alikonstruita baroke
- Pilgrimloko Hory
- Urba Muzeo kun historio de la urbo, fervojista kolekto, kripoj kaj Esperanto-kolekto.
Noto: Iama paĝo de Esperanto-kolekto[rompita ligilo] plu ne funkcias, eblas ĝin trovi en interreta arkivo. Nuntempe ekzistas nur ĉeĥa paĝo Arkivigite je 2014-01-02 per la retarkivo Wayback Machine.
Historio de la urbo
[redakti | redakti fonton]Gravaj datoj de la urbo
[redakti | redakti fonton]- 1278 – unua skriba mencio pri Česká Třebová
- 1292 – unua mencio pri Česká Třebová kiel pri urbo (en posedo de klostro en Zbraslav)
- 1469 – bataleto inter la urbanoj kaj soldato de Matiaso la 1-a Korvino
- 1529 – la urbo ricevis permeson konstrui bierfarejon (permesis Adalberto el Pernŝtejn)
- 1547 – finita konstruado de la urbodomo
- 1609 – sur la renesanca sonorilo aperas la urba emblemo - virkoko kun homa kapo (en preĝejo de sankta Jakobo)
- 1619 – Česká Třebová akiris la urbajn privilegiojn
- 1635 – granda incendio konsumis la preĝejon kun la paroĥo, urbodomon kaj 57 aliajn domojn
- 1744 – konstruita la unua ligna kapelo
- 1768 – Maria Teresia konfirmis la urbajn privilegiojn
- 1770 – fondita la urba bandomo
- 1845 – komencita regula fervoja trafiko Praha–Olomouc
- 1849 – komencita regula fervoja trafiko Brno–Česká Třebová
- 1849 – fonditaj fervojaj riparejo kaj maŝinfabriko
- 1873 – unua uzina teksoproduktado en la urbo
- 1864 – naskiĝis Gustav Habrman – la unua ministro de instruado en la t.n. unua respubliko (inter la du mondmilitoj)
- 1874 – malfermita unua knabina mezlernejo
- 1888 – fondita la urba muzeo
- 1904 – la paroĥejo iĝis dekanejo
- 1909 – fondita Gimnazio Česká Třebová
- 1909 – konstruita la urba kadukulejo (nun Domo de pensiuloj)
- 1934 – fondita knaba ĝenerala kaj urba lernejo
- 1934 – fondita labor-lernejo Habrman
- 1957 – elektrigita trafiko Praha–Česká Třebová
- 1959 – malkonstruo de la malnova Trávník (Gazono) kaj konstruado de Nové náměstí (Nova placo)
- 1990 – post la velura revolucio fino de la "portempa restado" de la sovetia armeo en la urbo
- 1993 – en la Urba Muzeo estas fondita Esperanto-kolekto, vidu apartan artikolon Esperanto-kolekto de Urba Muzeo en Česká Třebová
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 5 141 |
1880 | 7 607 |
1890 | 17 036 |
1900 | 9 725 |
1910 | 8 707 |
1921 | 8 380 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 9 629 |
1950 | 12 178 |
1961 | 13 050 |
1970 | 14 126 |
1980 | 17 136 |
1991 | 17 607 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2011 | 15 653 |
2014 | 15 783 |
2016 | 15 710 |
2017 | 15 608 |
2018 | 15 512 |
2019 | 15 508 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 15 384 |
2021 | 14 866 |
2022 | 15 062 |
2023 | 15 203 |
2024 | 15 119 |
Transporto
[redakti | redakti fonton]Česká Třebová estas vojkruco de jenaj fervojaj linioj:
- Elektrizita linio numero 010 al Kolín (tra Pardubice)
- Elektrizita linio numero 260 al Brno (tra Svitavy kaj Blansko)
- Neelektrizita linio numero 262 al Skalice nad Svitavou (tra Chornice)
- Elektrizita linio numero 270 en direkto Bohumín (tra Ostrava)
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Esperanta agado en Česká Třebová komenciĝis jam en la jaro 1921 per fondo de fervojista sekcio. Tiu ĉi sekcio funkciis sub gvidado de gimnazia profesoro Vaněk. Bedaŭrinde el agado de la klubo restis nur koncizaj informoj en tiama regiona gazeto. E-klubo pereis en la jaro 1940 per malpermeso de Esperanto en Protektorato.[1] Maljam en la jaro 1960 maljunaj lokaj veteranaj esperantistoj kun novaj geinteresuloj pri Esperanto renovigis E-movadon eĉ en vicoj de nefervojistoj. En tiu ĉi jaro estis fondita esperanta rondeto AMIKECO pere de esperantistoj Jindřich Štancl, František Jindra, Jiří Pištora kaj kelkaj homoj, kiuj volis lerni esperanton. Membroj de klubo kunlaboris kaj kunlaboras kun esperantaj rondetoj en Svitavy, Polička, Lanškroun kaj Žamberk.[2] Regule antaŭ fino de jaro okazas en Česká Třebová esperantaj silvestroj.
Kafejo
[redakti | redakti fonton]Eblas viziti kafejon "Esperanto", sed nuntempe oni ne parolas Esperanton en ĝi.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Betlehemoj de Česká Třebová (kripoj)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Mallonga videofilmo pri la urbo
- Militista pietat-loko ĉeĥe
- Virtuala promeno
- Ĉeĥa paĝo pri esperanta rondeto AMIKECO sur urba retejo
|