Siklós
Siklós | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo (1977–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 7800 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 8 679 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 170 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 51′ N, 18° 18′ O (mapo)45.85194444444418.298611111111Koordinatoj: 45° 51′ N, 18° 18′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 50,92 km² (5 092 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Siklós [+] | |||||
Siklós ([ŝiklOŝ], germane Sieglos) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en la regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Siklós, kies centro estas. La nomo de la urbo devenas el la nomo de mezepoka familio Soklyósi (alifonte Siklósi). Tamen por multaj hungaroj la nomo de la urbo memorigas kolubron kies nomo hungare estas sikló. Al la urbo apartenas la Maria-pilgrimloko Máriagyűd.
Situo
[redakti | redakti fonton]Siklós situas sude de la montaro Villányi, sur ebenaĵo, proksime al la ĉefŝoseo No 68, laŭ flankovojoj. Siklós situas laŭ fervojolinio Villány-Barcs. Nuntempe tiu fervojlinio ne estas uzata por transporto de personoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pli frue la komunumo estis romiana urbeto Serea. La unua skriba mencio devenis el 1190. Verŝajne post la tataroj konstruiĝis fortikaĵo, kies interesaĵo estas tio, ke ĉiam estis loĝata, nun estas interalie hotelo kaj muzeo. Tiama bienestro Nikolao Garai tenis en malliberejo hungaran reĝon Sigismundon. Proksime al la fortikaĵo gotika klostro kaj preĝejo konstruiĝis en la 14-a j.c. La unua skriba mencio de la preĝejo estas en 1333, inter la notoj de la papaj impostoj. La sanktejo de la preĝejo estas ornamita per freskoj el la 1410-aj jaroj. Dum la turka erao moskeo konstruiĝis, kiu hazarde restis, ene troviĝas objektoj, kiujn Turkio donacis al la moskeo. En tiu erao la gotika preĝejo estis uzata kiel grenejo. Post la turka epoko el Bosnio venis franciskanaj monaĥoj kaj renovigis kaj rekonstruis la preĝejon kaj la monaĥejon en baroka stilo.
Post la turkoj kun serboj kaj germanoj la komunumo pligrandiĝis. En 1977 Siklós ricevis la rangon urbo, kiu nun apartenas al la plej ŝatataj turismaj celoj.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Siklós naskiĝis:
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Fortikaĵo de Siklós
- Urbodomo de Siklós
- Moskeo de Malkoĉ
- Kirko Sankta Triunuo (Siklós)
- Ortodoksa Kirko (Siklós)
- Kalvinana preĝejo (Siklós)
- kuracbanejo
Famaj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]Máriagyűd
[redakti | redakti fonton]Dum la urbiĝo elstara baneja komunumo Harkány forlasis la urbon kaj samtempe apuda vilaĝo Máriagyűd aliĝis. Tie jam en la mezepoko estis kapelo pro la pilgrimejo. La baroka dutura preĝejo trakonstruiĝis en 1698. Ĝi estas oficiale pilgrimloko ekde 1805.
Ne menciitaj vidindaĵoj estas la serba ortodoksa preĝejo kaj termala banejo.