Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Kremnica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kremnica
hungare: Körmöcbánya, germane: Kremnitz
Urbo
Kremnica vintre
Blazono
Oficiala nomo: Kremnica
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Žiar nad Hronom
Historiaj regionoj Supra Hungarujo, Hauerlando
Parto de Tekov
Montaro Kremnické vrchy
Situo Kremnica
 - alteco 550 m s. m.
 - koordinatoj 48° 41′ 59″ N 18° 54′ 57″ O / 48.69972 °N, 18.91583 °O / 48.69972; 18.91583 (mapo)
Areo 43,134 km² (4 313,4 ha)
Loĝantaro 5 558 (01.01.2007)
Unua skribmencio 1328
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 967 XX
Telefona antaŭkodo +421-45
Aŭtokodoj ZH
NUTS 516970
Privilegio Libera reĝa urbo
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Kremnica
Retpaĝo: www.kremnica.sk
Portalo pri Slovakio

Kremnica, hungare Körmöcbánya, germane Kremnitz estas urbo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Žiar nad Hronom.

Vido al Kremnica

La urbo situas sur malebenaĵo, en valo de rojo, laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Žiar nad Hronom-Martin.

Germanoj fondis la komunumon en la 12-a jarcento, kiu iĝis privilegia urbo en 1328, ĉar la loko iĝis elstara minejo de oro.

Preĝejo de Kremnica

Alianco de minurboj dum la mezepoko en la regiono (la loknomoj estas unue hungare (uzataj ĝis 1920)), poste laŭ la nuna slovaka formo:

La husanoj okupis kaj prirabis la urbon en 1433. Johano Hunyadi vane sieĝis ĝin en 1449. Okazis pacopakto en 1462, sekve Matiaso la 1-a reakiris la regionon. Incendio okazis en 1560. La urbo omaĝis al Stefano Bocskay en 1605 kaj poste al Gabrielo Bethlen. Dum la kontraŭturkaj bataloj la urbo havis fortajn murojn, la turkoj ne povis akiri la burgon. En 1849 la hungara armeo venkis la aŭstrojn. Granda parto de la burgo dezertiĝis en 1872.

En 1910 en la urbo loĝis 4515 da loĝantoj (1514 germanoj, 1501 hungaroj, 1482 slovakoj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Bars, en distrikto de Žiar nad Hronom. Poste ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. Ankaŭ la germanoj estis deportitaj al Germanio. En la socialismo urbo malgraviĝis. En 2002 loĝis en la urbo 5800 da homoj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Ormono de Matiaso la 1-a

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]