Karpatoj
Karpatoj | |
montaro | |
Maramura masivo, Rumanio
| |
Landoj | 8
|
---|---|
Parto(j) | Orientaj Karpatoj, Sudaj Karpatoj |
Akvejo | 11
|
Situo | Gerlachovský štít |
- koordinatoj | 49° 09′ 49″ N 20° 08′ 02″ O / 49.16361 °N, 20.13389 °O (mapo) |
Plej alta punkto | Gerlachovský štít |
- situo | Altaj Tatroj, Regiono Prešov, Slovakio |
- alteco | 2 655 m s. m. |
Longo | 1 500 km (932,06 mi) |
Areo | 210 000 km² (21 000 000 ha) |
Biomo | Mezvarmaj koniferarbaroj |
Geologia konsisto | fliŝa zono, neovulkanitoj, oraviko |
Orogenenezo montariĝo |
Alpa orogenezo |
Periodo | terciaro |
Situo de Gerlachovský štít en Karpatoj
| |
Surfaco de Karpatoj
| |
Vikimedia Komunejo: Carpathian Mountains | |
Karpatoj (hungare Kárpátok; rumane Carpați; ukraine Карпати; serbe Карпати; ĉeĥe Karpaty; slovake Karpaty; germane Karpaten) estas montara sistemo en centra kaj orienta Eŭropo, etendiĝanta tra teritorioj de 8 landoj: Aŭstrio, Ĉeĥio, Hungario, Pollando, Slovakio, Ukrainio, Rumanio kaj Serbio.
Ili formas arkon malfermiĝantan okcidenten; ĝi sude komenciĝas ĉe la Fera Pordo inter Serbio kaj Rumanio, trairas grandan parton de Rumanio (Orientaj Karpatoj, Sudaj Karpatoj) kaj pecon de Ukrainio, tuŝas sudan Pollandon, trairas Slovakion kaj fine ĉe Bratislavo kaj Vieno proksimiĝas la Alpojn. Ilia plej alta monto estas Gerlachovský štít en Altaj Tatroj (Slovakio).
Nomo
[redakti | redakti fonton]La nomo "Karpatoj" devenas plej verŝajne de la nomo de daka tribo Karpoj, loĝanta en la unua jarmilo post Kristo en Orientaj Karpatoj. Ĝin menciis Ptolemeo en la 2-a jarcento (forme de Karpates Oros). Povas esti, ke la nomo devenas de hindeŭropa vorto korpata − "monto", "roko". Alia hipotezo estas ĝia deveno de antaŭhindeŭropa cara − "ŝtono". En la 13-14-jarcentaj oficialaj hungaraj dokumentoj Karpatoj aperas sub la nomo Thorĥal aŭ Tarĉal aŭ pli malofte kiel Montes Nivium. En Pollando unuafoje uzis la nomon "Karpaty" Stanisław Staszic en la 19-a jarcento
Divido de Karpatoj
[redakti | redakti fonton]Ĉefaj partoj de Karpatoj estas:
- Eksteraj Okcidentaj Karpatoj kaj Blankaj Karpatoj
- Internaj Okcidentaj Karpatoj
- Eksteraj Orientaj Karpatoj
- Internaj Orientaj Karpatoj
- Sudaj Karpatoj
- Rumaniaj Okcidentaj Karpatoj
- Transilvania Montetaro
- Serbiaj Karpatoj – ne ĉiam agnoskata kiel parto de Karpatoj sed de Rodopa sistemo
Internaj montaroj
[redakti | redakti fonton]La plej altaj pintoj
[redakti | redakti fonton]La plej alta montaro de Karpatoj estas Tatroj, aparte ilia slovaka parto, en kiu estas Gerlachovský štít (2655 m de supermara alteco), Lomnický štít (2632 m), Ľadový štít (2628 m). Laŭvicaj montopintoj super 2500 m de supermara alteco troviĝas en Rumanio, la plej altaj estas Făgăraș-montaro (Moldoveanu – 2544 m).
Pli gravaj montpasejoj
[redakti | redakti fonton]Gravaj montpasejoj en Karpatoj:
- Dukla montpasejo (500 m) – la plej komforta trapasejo de Norda Eŭropo al Karpata baseno; eŭropa vojo E371
- Uĵoka montpasejo (853 m) – La plej komforta trapasejo de Orienta Eŭropo al Karpata Baseno; fervoja linio Lvovo – Budapeŝto
Pli gravaj riveroj
[redakti | redakti fonton]Karpatoj estas grava akvodislimo inter riverbaseno de Balta Maro kaj Nigra Maro. En Karpatoj komenciĝas pluraj riveroj, interalie:
La teritorion de Karpatoj enloĝigas nun ĉirkaŭ 15 mln de homoj. Sudaj kaj Orientaj Karpatoj estas malpli ofte enloĝitaj de Okcidentaj Karpatoj, sed ankaŭ tie estas grandaj grupiĝoj de loĝantoj. Apud Karpatoj estas urboj Bratislavo, Budapeŝto, Krakovo, Lvovo, Ĉernivco, Bukareŝto, Vieno kaj Beogrado.
- marmoto
- ĉamo
- griza lupo
- bruna urso
- ruĝa cervo
- eŭropa sovaĝa kato
- gufo
- arbarstrigo
- makula salamandro
- vipuro