Havířov estas la plej nova urbo en Ĉeĥio, kie loĝas 69 694 loĝantoj (2024) kaj ĝi situas ĉirkaŭ 14 km de urbo Ostrava.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Těrlicko, Petřvald, Karviná, Václavovice, Šenov, Kaňovice, Horní Suchá, Horní Bludovice, Albrechtice kaj Orlová.
Tago de la estiĝo de Havířov estas la 5-an de decembro 1955, kiam ĝi estiĝis pro unuiĝo de vilaĝoj Bludovice, Dolní Suchá, Prostřední Suchá, Šumbark kaj Životice. La nomo de la urbo estiĝis el publika konkurso. Hodiaŭ teritorio de la urbo dividiĝas en 8 urbajn partojn.
La urba evoluo de Havířov komenciĝis en la jaro 1946, kiam oni komencis en tiu ĉi spaco konstrui unuajn loĝdomarojn. Per tio tute ŝanĝiĝis strukturo de la tuta teritorio. Ĝis komenco de la 20-a jarcento ĉi tie estis tipa loĝigo de la tn. těšína tipo – disaj vilaĝoj kun libera konstruaĵplenigo de la centraj sidejpartoj. Principa ŝanĝo de karaktero de loĝigo okazis post la dua mondmilito. La ŝtato en la jaro 1946 decidis pri konstruo de loĝejoj kaj la spaco de la nuna Havířov estis eksterordinare interesa.
La unuan pli grandan loĝdomaron oni komencis konstrui ekde stacidomo en Šumbark en postfukcionalisma stilo. Dum la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento iom post iom komencis en konstruado montriĝi karakteroj de la tn. socialisma realismo. Fasadoj estis „ornamataj“ per historiigantaj kaj dekorativaj elementoj de la ĉeĥa renesanco (sgrafita ornamaĵo, dekorativaj skulptaĵoj ktp. inspirataj de arkitekturo laŭ urboj Telč, Písek aŭ České Budějovice). Tiu ĉi parto de la urbo prezentas la plej signifan urban tutaĵon en stilo de la soveta socialisma realismo, konstruita tiam en eksa Ĉeĥoslovakio. Dank‘ al tio, ke temis pri „nova modela socialisma urbo“, estis en Havířov konstruita vico da sportejoj, inkluzive de tegmentitaj basenoj kaj haloj, kulturdomo, ekspozicia ĉambrego, malsanulejo, lernejoj, teatro ktp. Proksime de la urbo estis konstruitaj ankaŭ akvaj rezervujoj Žermanice (1958) kaj Těrlicko (1962), per kio la urbo akiris signifajn refreŝigejojn.
La urbo estis konstruita kiel „loĝdomaro“ (aŭ tranoktejo?) por ĉirkaŭaj industriaj centroj. Ankoraŭ en la jaro 1991 laboris en la urbo nur 30 % da ekonomie produktiva loĝantaro. La ceteraj vojaĝis ĝis urboj Ostrava, Karviná, Orlová kaj pluaj industriaj lokoj. Sed tiu ĉi situacio iom post iom ŝanĝiĝas.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 5 173 |
---|
1880 | 5 379 |
---|
1890 | 5 900 |
---|
1900 | 7 223 |
---|
1910 | 10 409 |
---|
1921 | 11 765 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 12 782 |
---|
1950 | 12 898 |
---|
1961 | 50 629 |
---|
1970 | 82 068 |
---|
1980 | 89 920 |
---|
1991 | 86 297 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 85 855 |
---|
2009 | 83 713 |
---|
2014 | 76 109 |
---|
2016 | 74 101 |
---|
2017 | 73 274 |
---|
2018 | 72 382 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 71 903 |
---|
2020 | 71 200 |
---|
2021 | 68 153 |
---|
2022 | 69 084 |
---|
2023 | 70 245 |
---|
2024 | 69 694 |
---|
Havířov estis okazloko de la 8-a kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en jaro 1996.
Partoj de statuta urbo Havířov |
---|
|
|