Fulnek
Fulnek | |||
urbo | |||
Urbodomo en Fulnek
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Fulnek | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Nový Jičín | ||
Administra municipo | Fulnek | ||
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Moravio | ||
Montaro | Nízký Jeseník | ||
Memorindaĵoj | Kirko en Fulnek preĝejo, Fulnek kastelo, Aŭgustena monaĥejo | ||
Rivero | Husí potok | ||
Situo | Fulnek | ||
- alteco | 320 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 43′ 00″ N 17° 55′ 00″ O / 49.71667 °N, 17.91667 °O (mapo) | ||
Areo | 68,46 km² (6 846 ha) | ||
Loĝantaro | 5 516 (2024) | ||
Denseco | 80,57 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1293 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 742 45 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0804 | ||
NUTS 5 | CZ0804 599352 | ||
Katastraj teritorioj | 11 | ||
Partoj de urbo | 11 | ||
Bazaj setlejunuoj | 12 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Fulnek | |||
Retpaĝo: www.fulnek.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Fulnek estas urbo en Ĉeĥio situanta en Moravio, proksimume 30 km de urbo Opava. Vivas ĉi tie 5 516 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bílovec, Větřkovice, Vrchy, Hladké Životice, Heřmanice u Oder, Odry, Suchdol nad Odrou, Březová, Skřipov, Bílov kaj Kujavy.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis fondita de sinjoroj el Lichtenburk, la unua mencio pri ĝi devenas el la jaro 1293. Fulnek apartenis pli malfrue al pluraj posedantoj, inter kiuj estis Kostkidoj el Postupice, Jiří z Poděbrad, Jan el Žerotín kaj aliaj. En la jaro 1426 la urbo estis konkerita de husana hetmano Jan Tovačovský el Cimburk. En la 15-a kaj la 16-a jarcentoj estis en la urbo frateca unueco kaj lernejo de ĉeĥaj fratoj. En la jaro 1786 ĉi tie estis fondita fabriko por drapoj kaj en la jaro 1839 sukerfabriko. La drapproduktado floris, laboris ĉi tie ankaŭ fulilejo kaj kolorigejo. La unua fabriko por silkaj kaptukoj estis fondita en 1824, pli malfrue granda drapprodukta fabriko, segejo, fabriko por meblaro, bierfarejo kaj produktado de ludiloj. Dum la dua mondmilito granda parto de la urbocentro forbrulis. La historia urbocentro renovigita laŭ proponoj de arkitekto Z. Sedláček.
Pri la frateca unueco estas mencio jam en 1483. En la jaroj 1618–1621 ĉi tie agadis kiel administranto de la frateca komunumo kaj frateca pli supera lernejo Johano Amoso Komenio, kiu ĉi tie verkis kelkajn siajn verkojn kaj prilaboris mapon de Moravio, eldonita poste en 1627. Kastelo sur monteto super la urbo sur loko de gotika burgo konsistas el supra kaj suba kasteloj. La supra kastelo estas renesanca el la 2-a duono de la 16-a jarcento, lasta etaĝo kaj turo estas el 1633. Post incendio en 1801 renovigita nur norda alo. La suba kastelo estas baroka el fino de la 17-a jarcento. La frateca unueco, nun muzeo kaj monumento de J. A. Komenio, nacia kultura memorigaĵo, estas el la jaro 1407. En la jaro 1612 ĝi estis alikonstruita en preĝlokon, en la jaro 1691 en hospitalon. Ĝi ensumigas kapelon kaj loĝkonstruaĵon kun renesanca portalo. Aŭgustena monaĥejo estas devene gotika el komenco de la 15-a jarcento (kruca koridoro). Aŭgustena preĝejo sur altaĵo super placo estas baroka konstruaĵo el la jaroj 1748–1760. Tombejo sur kapuĉula monteto el duono de la 17-a jarcento kun kapelo frue baroka el 1632, ostejo el 1660 kaj frue baroka pordego.
En Fulnek estas memortabulo kaj monumento de J. A. Komenio, en la placo statugrupo el la jaro 1728, statuo de Johano Nepomuka el 1769. Pluaj monumentoj havas ĉi tie František Palacký kaj Petr Bezruč.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 7 628 |
1880 | 7 814 |
1890 | 7 430 |
1900 | 7 538 |
1910 | 7 713 |
1921 | 6 818 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 7 458 |
1950 | 4 682 |
1961 | 5 823 |
1970 | 5 945 |
1980 | 6 455 |
1991 | 6 225 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 6 053 |
2014 | 5 825 |
2016 | 5 757 |
2017 | 5 740 |
2018 | 5 702 |
2019 | 5 656 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 5 592 |
2021 | 5 356 |
2022 | 5 484 |
2023 | 5 545 |
2024 | 5 516 |
Membrigo de la urbo
[redakti | redakti fonton]La urbo membriĝas en 11 partojn situantaj sur 12 katastraj teritorioj:
- Děrné (k. t. Děrné)
- Dolejší Kunčice (k. t. Dolejší Kunčice)
- Fulnek (k. t. Fulnek)
- Jerlochovice (k. t. Jerlochovice)
- Jestřabí (k. t. Jestřabí u Fulneku)
- Jílovec (k. t. Jílovec)
- Kostelec (k. t. Děrné)
- Lukavec (k. t. Lukavec u Bílovce)
- Pohořílky (k. t. Pohořílky u Kujav)
- Stachovice (k. t. Stachovice)
- Vlkovice (k. t. Moravské Vlkovice kaj Slezské Vlkovice)
Ĝis la jaro 1997 konsisto de la urbo estis ankaŭ Kujavy.
Divido de la katastraj teritorioj inter Moravio kaj Silezio:
- Moravio: Fulnek (plimulto de la katastro), Děrné (malgranda parto de la katastro), Jerlochovice (preskaŭ la tuta katastro), Jestřabí u Fulneku, Moravské Vlkovice, Pohořílky u Kujav, Stachovice
- Silezio: Děrné (plimulto de la katastro), Dolejší Kunčice, Fulnek (malpli granda orienta parto de la katastro ekzemple kun stratoj Bílovecká, kelke da domoj de stratoj Děrenská, Švédská kaj L. Mašínové. Sed al Fulnek estis alligita al la 1-a de januaro 1960 de la silezia municipo Děrné sole loka parto nomata Na Slezi, dume resto plejparte nur en la jaro 1989), Jerlochovice (tre malgranda parto de la katastro), Jílovec, Lukavec u Bílovce, Slezské Vlkovice
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Fulnek naskiĝis episkopo Jan Leopold Hay (1735–1794), inspirinto de tolerema patento de imperiestro Jozefo la 2-a kaj mecenato Ferenc Hopp.
Esperanto-movado
[redakti | redakti fonton]Estas gastigantoj de Pasporta Servo tie.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|