El Vikipedio, la libera enciklopedio
|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dvorce
|
Dvorce estas vilaĝo en distrikto Bruntál en Ĉeĥio, troviĝanta sur limo inter Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, ĉe ŝtata landvojo inter Olomouc kaj Opava, en ondiĝinta montetaro de Nízký Jeseník. Dvorce situas sur kunfluejo de du rojoj - Lomnický potok kaj rojo Lobník. Rojo Lobník enfluas en riveron Moravice, sur kiu estis konstruita valbaraĵo Kružberk. Vivas ĉi tie 1 254 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Budišov nad Budišovkou, Moravský Beroun, Norberčany, Křišťanovice kaj Bílčice.
Dvorce estis fondita far de sinjoroj el Šternberk sur loko de verŝajne pli malnova vilaĝeto, situanta apud malnova komercvojo el Olomouc en Silezion. Pri la fondo de la vilaĝo ekzistas mito, laŭ kiu ĉi tie polaj aĉetistoj jam komence de la 10-a jarcento establis korton por sia varo. Sed la unua skribmencio pri Dvorce estas nur en dokumento de Zdislav el Šternberk el la jaro 1339. Dvorce situis sur disputema teritorio inter olomouca episkopujo, monaĥejo Hradisko kaj varo de sinjoroj el Šternberk, kiuj fine definitive konkeris regionon de Dvorce, signifa de sia erca riĉeco. Dvorce estis fondita en opozicio kontraŭ najbara episkopa Budišov nad Budišovkou kiel foira centrejo de la tuta ĉi tiea teritorio, apartenanta al Šternberk.
Mallarĝtraka fervojlinio ĝis Moravský Beroun estis en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento nuligita.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 3 433 |
---|
1880 | 3 207 |
---|
1890 | 3 059 |
---|
1900 | 2 905 |
---|
1910 | 2 534 |
---|
1921 | 2 538 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 2 692 |
---|
1950 | 1 328 |
---|
1961 | 1 556 |
---|
1970 | 1 505 |
---|
1980 | 1 660 |
---|
1991 | 1 549 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 1 558 |
---|
2014 | 1 390 |
---|
2016 | 1 340 |
---|
2017 | 1 324 |
---|
2018 | 1 308 |
---|
2019 | 1 319 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 1 304 |
---|
2021 | 1 223 |
---|
2022 | 1 265 |
---|
2023 | 1 252 |
---|
2024 | 1 254 |
---|
- Dvorce u Bruntálu
- Rejchartice
Partoj de municipo Dvorce (2) |
---|
|
|