Pugo
"Se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas"
- ~ Zamenhof pri silikonaj implantoj en pugoj
"Kun pug' malkovrita ne estu kaptita."
"Li havas burdojn en la postaĵo"
"Servo postulas reservon"
- ~ Zamenhof pri sadomasoĥismo
"Interesa kaj utila vorto, dankon!"
- ~ Finno pri pugo
"Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas"
- ~ Zamenhof pri alia afero
"Kio pri vagino?"
- ~ Imperiestrino Joséphine
"Ante mem di sentar tua sufluro"
- ~ idisto pri imperiestrino
"Ni nomas tion *pugo*"
- ~ Mireille Grosjean pri pugo
"La vivo estas similas al virina pugo: malfacilas kompreni ĝian plenan amplekson"
- ~ saĝulo pri la vivo
"“Gropo” estas la postdorso aŭ postaĵo aŭ pugo"
- ~ Antonio De Salvo pri pri gropo
"Ĉu eble temas pri disvastigo na volapugaĵoj?"
- ~ Naisto pri ĉi tiu artikolo
Postaĵo (Culus podex) ankaŭ konatas kiel "pugo" (el la rusa Пуго) aŭ "sidvangoj" aŭ "gluteoj" (ĉeĥe hýždě) aŭ "malvizaĝo" aŭ "pingla kuseno" aŭ "ronda rostaĵo" aŭ "dolĉa persiko" (ĉeĥe zadek, zadnice aŭ prdel). Tie troviĝas la anuso, ankaŭ konata kiel la fektruo, aŭ pugtruo, aŭ anuso.
Ĝi estas la plej malbona loko en mondo ĉar en ĝi estas varme kiel en postaĵo, malvarme kiel en postaĵo, fetoro kiel en postaĵo, bruo kiel en postaĵo ...
Verkante la veron, la ventro estas nur la inverso de la pugo kaj inverse; aŭ verkante alivorte: kio estus la pugo sen la ventro?
La mondo estas plena de kleraj pugoj...
Uzado[redakti]
Al niaj afablaj abonantoj—mi deziras paroleti kelkajn vortojn kiam la nuna redaktoro ne vidas min: uzado de postaĵo estas tre facila. Per postaĵo oni povas feki, fektrufiki aŭ facile sidi.
Se oni devas sidi por longaj daŭradoj, tiam granda postaĵo estas granda avantaĝo. Grandeco de pugo do tre gravas en la elekto de kosmonaŭtoj.
Ankaŭ por rajdi biciklon oni uzas la pugon. Por sekureco en trafiko, rekomendindas, ke oni brile farbu.
Supozitorioj[redakti]
Virino revenas post laboro hejmen al sia malsana edzo:
-"Karulo, estas mi! Kiel vi fartas? Ho ve, vi ja daŭre aspektas tre malsane, ĉu la apotekisto ne alportis la supozitoriojn, kiujn mi mendis por vi?"
-"Ho, karulino, mi vere malbonfartas. La supozitorioj entute ne helpis, kaj ili gustis horore!"
-"Kio?! Ĉu vi buŝe glutis ilin?" ŝi nekredante demandas.
-Krias la viro: "Nu, kion alian mi devus fari? Ĉu eble ja ŝovi ilin en mian pugon?!"
Idistaj mensogoj[redakti]
Batetar Lejere batari la gluteojn di persono per la manuo por sexuale plezari lun.
Gluteo (anat.) Parto mi-sferatra, karnoza, qua formacas singla latero di la regiono dopa di la korpo di homo o di animalo.
Sedo (anat.) La parto karnoza qua esas infra-rene, che la homo - dope che l' animali.
Graveco[redakti]
Tie troviĝas, en la virinoj, la graso uzata en la formado de la feto.
Sed, de nove, la leganto pardonu al mi ; laŭ mia malbona kutimo, mi parolas, kaj mi babilas, kaj mi rakontas pri diversaj temoj, forgesante ke montrado de pugoj estas tre grava dum striptizo.
Pornografiaĵoj tre valorigas la detalojn de pugoj.
En la angla lingvo, troviĝas unu-silaba verbo spank, kiu signifas "bati la pugon". Tio indikas la gravecon de pugbatado kiel tradicia formo de punado.
Oni je ĉi tiu okazo ne forgesu, ke Filoj de la Pugo estas la nomo de la kvina albumo de la bando argentina Bersuit Vergarabat.
Graveco al Poezio[redakti]
Nun pugo sekvas, mia propra ido,
belsona nom' de bela korpoparto,
kiun ĝis nun ni nomis, fi, sidvangoj.
Ĝi estas grekdevena. Certe aŭdis
vi jam pri Aphrodite Kallipyge:
Belpuga Afrodita! Jen la grekoj
ne timis do esprimi sian plaĉon,
pri ĉi sekreta loko de l' diino.
La vorto propre devus esti "pigo",
sed kion fari, ĝi signifas birdon.
Kaj "pugo" eble eĉ pli verve sonas
kaj taŭgas ankaŭ onomatopee
La onomatopeo, poezia
fakvorto, signas vorton aŭ esprimon,
kiu subpentras sencon sonsimile.
Ekzemple estas onomatopeo:
el pufa pugo puŝi plurajn puojn.
Estonteco[redakti]
Du maljunuloj eliras post deviga prelego pri "celebrado de diverseco".
- "Kion signifas ĉio tio?" - demandas unu.
- "La sola kion mi kaptis estas io pri granda estonteco de pugo".
Lerneje[redakti]
Desegnis Peĉjo pugon sur tabulo .Kompreneble la instruistino koleris kaj elpelis lin eksteren. Pasis tie la direktoro de la Lernejo kaj demandis Peĉjon:
-Kial vi estas ekstere ?
-La instruistino elpelis min .
-Kial? Kion ŝi faras nun?
-Verŝajne ekpurigas pugon!
En natura scienco[redakti]
Estis de komenco klare, ke ni ankaŭ uzas la ĉefajn sidvangajn muskolojn por fleksi kaj malfleksi la korpon, ekzemple por preni florojn aŭ aliajn botanikajn specimenojn el la tero.
Por fleksi, oni malstreĉas la du plej grandajn gluteojn (glutei maximi), la du mezajn gluteojn, (glutei medii) kaj ankaŭ la du tre etajn gluteojn (glutei minimi). Post preni la specimenon en la mano, oni kuntiras la samajn muskolojn por ree rekte stari.
Dum oni prenis, kunlaboranto povas fotografi.
PRI HUNDAJ PUGOJ[redakti]
Kaj kompreneble la kapitalistoj de la koncernaj branĉoj zorgas atente, ke ni rakontas en Brazilo, ke...
Iam Dio okazigis feston en la Ĉielo kaj invitis ĉiujn hundojn, kiuj povos eniri tien nur kondiĉe, ke ili lasu siajn pugojn ĉe la Ĉiela akceptejo. Kiam la festo finiĝis, la hundoj ekis reveni al la Tero, sed en la akceptejo okazis tumulto, kaj la hundoj ne kapablis trovi siajn proprajn pugojn. Do ĉiu hundo prenis pugon de alia ajn hundo — pro tio la hundoj flaras la pugojn de la aliaj hundoj, ĉar ili serĉas ankoraŭ siajn ĝustajn pugojn.
Pugo konsistas el du gluteoj ![redakti]
Kelkaj kredas ke tiu ĉi parto de homa korpo nomiĝas laŭ PIV gluteo, sed tiu korpa parto konsistas el du "gluteoj" (aŭ sidvangoj), unu interglutea sulko, kiu mem entenas la pugtruon. Oni konsentas, ke la du gluteoj estas unu pugo.
La vorto pugo tute ne estas slanga (PIV eĉ ne taksas ĝin "Fam"), kaj ĝi apartenas al la Esperanta beletra vortrezoro. Ja, nun ĝi popoliĝis, sed ne slangiĝis. Fakte gluteo ne estas literatura vorto (ĝi preskaŭ neniam aperas en literaturo, male al pugo), ĝi estas scienca nomo.
AVIZO AL RADIO-AŬSKULTANTOJ[redakti]
"Gluteo" havas bazon en neniu grava lingvo ekster la anatomia latinĵargon.
Laŭ ReVo la du sidvangoj ĉe homo estas pugo!
Laŭ aŭtomata tradukilo[redakti]
Se estas virino aŭ nu "tiu ili ankaŭ ŝatos iujn virojn kiuj kredas virinon" de vi frue ŝatos ĉi tiun mamzonon de pugoj. Idealo por tiuj personoj kiuj ne estas laŭigas kun lia trasero.
Ni kiel vidas, la vanteco alvenas al tian punkton kiu nun elpensas ĉi tiun stultecon. Ne se ili servas, sed ke cin suben la pugo, lin al vi suben.
Tiu jes, de frue de momento al alia eble sentas ke via pugo cin dormas, tiu eblas ĉar la mamzono al li obstrukcas la paŝon de sango al iuj de viaj vejnoj.
Volapugo[redakti]
Diversajn rimedojn proponis aŭtoroj de jusaj gravaj verkoj. Kelkaj proponis ke Volapüg', ankaŭ nomata volapugo, estas tre interesa afero. Ĝi, laŭ konspira teorio, estas arkaika volapuka vorto kio signifas "mi volas pugon". Ĝi estas laŭ sciencaj teorioj kunmetita vorto "vola" kaj püg'". Laŭ la signifo mem de la vorto ĝi aludas al la orgioj antaŭ Volapukismo kiel religio de la popolo kaj tiel plu. La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de Volapugo.
Memprezento[redakti]
"Mia nomo estas PUGO. Vola PUGO. Mi estas agento 666 de la Sekreta Servo de Ŝia Verdpapa Moŝto. Mi arestas vin pro [enmetu taŭgan krimon ĉi tie] surbaze de [enmetu taŭgajn paragrafojn kaj leĝojn ĉi tie]. Mi havas la privilegion volapukistigi vin, se necese. Do prefere venu kun mi!"
Bone, ĉu vi volas plibonigi la artikolon? Mi ne havas tempon, nek scion.
Volapugismo[redakti]
Dum 1893, Arrhenius trovis ke iuj, kiuj volas pugojn por sporta uzado, oni nomas "volapugistoj".
En Lernejo[redakti]
Pugoj estas esencaj en lernado:
Instruisto: Joĉjo, kial vi tardas al la lernejo.
Joĉjo: Abelo pikilis min.
Instruisto: Kie, vidigu.
Joĉjo: Mi ne povas vidigi.
Instruisto: Bone, eksidu.
Joĉjo: Mi ankaŭ ne povas.
Stulta idaĵo[redakti]
Laŭ idistoj "gluteo es karnoza parto di dopa pelvo che homaro e certa mamifero. Sedo esas l'ordinara vorto. Oni devu piedbati iliajn pugojn!
Hejme[redakti]
Multaj esperantistoj diskonigas ke Joĉjo ankoraŭ faris friponaĵon, kaj patro pugfrapas lin.
"Pachjo," Joĉjo plore demandas inter du frapoj, "ĉu ankaŭ vi iam ricevis pugfrapojn de via patro?"
"Jes."
"Kaj ĉu ankaŭ lia patro ricevis frapojn kiam knabo?"
"Certe."
"Kaj ĉu ankaŭ ties patro ricevis pugfrapojn de sia patro?"
"Verŝajne."
"Mi volonte scius," diras Jocjo skuante la kapon, "kiu unue komencis tiun idiotaĵon!"
En lingva instruado[redakti]
Tre grava uzado de la postaĵo estas por lingva instruado de la gejunuloj. Per pugbatado, uzante kanon, trankviligan smiraĵon, kaj kopion de la Sankta Biblio, la instruisto povas puni gramatikajn erarojn kun taŭga severeco. Vidu ĉefan artikolon pri pugbatado.
Ĉeĥa lingvo[redakti]
Kiam oni volas ekplaĉi al iu aŭ kiuj blinde sekvas iun, oni faras agadon, kiu estas nomata enpugigado (ĉeĥe lezení do prdele) kaj tiuj homoj estas nomataj enpugigaduloj (ĉeĥe vlezdoprdelka).
Pugmezuro[redakti]
Ne konsiderante ĉi tiun legomon kiel pomaceon, ni devas agnoski, ke ni faras pugmezuron por alĝustigo de jupo aŭ de pantalono. Tio estas farita de pugmezuristo en pugmezurejo per pugmezurilo.
En la Biblio[redakti]
Ni devas montri, ke S-ro Bonar Law, parolante en la Brita Parlamentejo, avertis Ĉefministron Asquith ke Biblio malmulte diras pri pugoj, diras la Malnova Testamento:
העכוז נחשב לאיבר מוצנע ואף ארוטי. חשיפתו המכוונת בפומבי, "מונינג" (באנגלית: Mooning, מלשון , ירח), נתפסת על פי רוב כמעשה בלתי תרבותי שיש בו כדי ללעוג, להביך ולהשפיל. עם זאת, רבים רואים בצפייה
Tio estas:
- 12-Kaj Dio kreis la pugojn, kaj vidis ke tio estis bona, 13-kaj Dio dividis la pugojn po du partoj: la dekstra gluteo, kaj la maldekstra gluteo. 14-Kaj tio estis la mateno kaj la nokto de la sesa tago.
La Nova Testamento diras nenion pri pugojn.
Afrodita[redakti]
La diino Afrodita havis la epiteton "la belpuga" (Καλλίπυγος) — vi, azenoj, cetere nenion komprenus el ĝi —. Ŝi estis la diino de nudmama kaj nudpuga naĝado. Ne ekridu, sinjoroj, kiel tiklataj knabinetoj,— ne kuntiru malestime la nazon kiel sata hundo super sekiĝinta osto, — sed studu la aferon ; ĝi estas serioza ! |Ni aŭdas ofte tre belajn raportojn de fremdaj scienculoj ; sed ĉu ni povas diri tute sincere, ke ni aŭdis iam vere fruktoplenan diskutadon inter scienculon de diversaj nacioj ?
Pugrepago[redakti]
Pugrepago, el komunisma verbo «pugrepagi», signifas ripari kulpon per kompensa pugo. La nocio koncernas kaj juron kiu punas pro krimo, kaj religion laŭ kiu la pugo rilatas al peko.
Pugrepago, tamen, referencas plejofte al ĝia religia signifo, nome «kvietigi, per ritoj, donoj kaj oferoj, la diinon ofenditan, aŭ pliĝuste per pentagaro reveni al amikeco kun ŝi kaj gajni purigon kaj favorakiron ĉe Diino.
«Favorakiri» signifas konduti, intime kaj ekstere, tiamaniere por ke Diino siavice agu avantaĝe de la petanto.
Ekzemplo de punrepago en la historio de la religioj[redakti]
Estus vere ridinde, se la afero ne estus tiom malĝojiga:
En gelatinaj religioj kaj en iliaj tradukoj la vortoj indikantaj pratikojn ĉi-rilatajn, en la kredoj antaŭe izraela kaj poste kristana, nome pugrepago (en kiu oni akcentas la forstrekon de la kulpo) aŭ repacigo (en kiu oni akcentas la ĉeson de la Diina kolero[1] estas terminoj uzataj por transdoni la sencon de lingvaĵo de semantika familio 'ιλασμός. Tiu familio karakterizas la lingvon de la Nova Testamento de septembro.
- (1) ’ιλέως, esti klementa, ĝentila, paralele kun ιλαρος el kiu ĝoja, kontenta. Rilate Diinon oni ĝin uzas por atentigi pri lia "esti klementa, korfavora al vira estulo".
- (2) ’ιλάσκομαι, iĝis pardonema, mizerikorda: temas pri iniciato de Diino.
- (3) ’εξιλάσκομαι, esti la propeta [ago de la sacerdoto].
- (4) ’ιλασμός, pugrepago, repaga ofero, maniero por inklinigi al si Diinon.
- (5) ’ιλαστήριον, la petanto, aŭ ankaŭ la instrumento aŭ objekto por la purigo. Temas pri diina dono.
Al tiu familio apartenis ankaŭ la senco de poma streĉo (peno) por siafavore altiri la misteran kaj detruan potencon de la animoj de la mortintoj, de la demonoj kaj diaĵoj, kaj ilin inklinigi laŭpete. Oni perceptas la vivon minacata de obskura kolera forto kaj tuj pretigas riparajn ritojn, dancojn kaj preĝojn. Okazis ankaŭ ritaj mortigoj, ĉiam rifuzitaj de la Biblio kaj ĉiam pli maloftiĝantaj en la antikva Grekio.
Vere[redakti]
Resumante ĉion, kion mi diris, mi ripetas:
Kiam oni klaĉas pri mi malantaŭ mia dorso, oni parolas al mia pugo!
Jam venos tagoj pli helaj!
Vidu ankaŭ[redakti]
Cetere vidu ankaŭ[redakti]
NE vidu ankaŭ[redakti]
Referencoj[redakti]
- ↑ Koncepto ege antropomorfa uzata ankaŭ en la Biblio, precipe en antikvaj tempoj, por antropomorfe esprimi la gravecon de la peko kaj la severecon de Dio. Senseksaj teologioj purigis la nocion pri Diino eĉ el tiu antropomorfismo.