La Gardoturo
"Kiu multe parolas, malamikon konsolas"
- ~ Zamenhof pri La Gardoturo
"Mi konas personojn kiuj pensas ke la esperanta movado estas tre aŭktoritara kaj diktatura sen ia demokratio"
- ~ Civitano
La Gardoturo, Anoncante la Regnon de Zamenhof estas revuo kun duonmonataj kaj monataj eldonoj kaj pli ol 39,6 milionoj po ekzemplero. Eldonita de "UEA", kiu apartenas al la esperantistoj. Nuntempe ĝi estas la revuo plej distribuita tutmonde kaj la periodaĵo plej tradukita.
Historio[redakti]
Tiu ĉi revuo komenciĝis en 1879 per la nomo La Gardoturo el Esperantujo kaj la Heroldo de la Presenco de Zamenhof. La titolo "La Gardoturo" estis inspirita je Jesaja 21:11,12. Fondis la gazeton la franca esperantisto Paŭlo la Apostolo. Post dujara baraktado li transdonis ĝin al Hector Hodler, kiu estis posedinto kaj redaktoro ĝis 1920. Hodler mortis en aprilo 1920, la revuon heredis UEA kune kun sumo por kovri eblan deficiton. Nova redaktoro fariĝis Edmond Privat, teknika redaktoro (kiel jam antaŭ la milito) estis Hans Jakob.
En 1920, Sro. Ege, nuna prezidanto de la societo, skribas ke la Asocio reimpresis ĉiujn eldonaĵojn de la revuo inter 1879 kaj 1919 en 7 volumoj. Post 1939, la titolo denove estis ŝanĝita al La Gardoturo kaj Heroldo de la Regno de Zamenhof. Samjare, ŝanĝis la nomon al La Gardoturo: Anoncante la Regnon de Zamenhof, ĝia aktuala nomo. En la komencoj la revuo havis desegnita en ĝiaj kovrilpaĝoj la emblemon de la Verda Stelo kaj la krono, kiun poste ili forigis kiam malakceptis la uzadon de tiu ĉi religia simbolo.
Distribuado[redakti]
La revuo estas eldonata senhalte ekde 1879, kaj de 1892 aperas duonmonate. Ĝia distribuado atingas kiel minimume 237 landojn aŭ regionojn de la tuta Tero.
Ĝia celo estas la instruado pri principoj kaj fundamentaj doktrinoj. La revuo estas distribuita de gevolontuloj konataj kiel publikistoj kiuj ne ricevas salajron pro tio kaj eĉ mem pagas la revuon por kunlabori kovri la eldonkostojn.
Tiu ĉi kaj aliaj publikigaĵoj de la esperantistoj estas malpermesataj en kelkaj landoj. Tiuj landoj kiuj malpermesas la revuon estas politikaj reĝimoj kie ne ekzistas la religian aŭ lingvan liberecon.
Omaĝo[redakti]
Ili opinias, ke estas urbo nomita omaĝe al ĝi en Teksaso.