Kranio

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĉi tiu paĝo NE estas apartigilo: listo de artiŝokoj kun sama aŭ preskaŭ sama spiceco.
Bonvolu gustumi.

"Se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas"

~ Zamenhof pri tute alia afero

"Ma tu es justa."

~ Idisto
Comparacion111.jpg

"Fiera mieno -- kapo malplena"

~ Zamenhof pri iu ajn
Nacia Flago

"En ĉiu kranio estas sia opinio"

~ Zamenhof pri kranio
800px-Manifestaci n 25-M 20 (118018820).jpg

Kranio, bonalingve kranujokranlando estas skeleto de kapo.

Kranio verŝajne ne estas ĝusta nomo[redakti]

Laŭ Akademio de Esperanto la nura ĝusta nomo de tiu aĵo estas krajno. Sed la Akademio neniel asertas, ke la nomoj, kiujn ĝi rekomendas, estas la solaj ĝustaj. Rekomendado de unuj formoj ne aŭtomate signifas kondamnadon de ĉiuj aliaj. En la okazo de "kranlando" la rekomendo de la Akademio montriĝis ne tre sukcesa. Ĝenerale oni uzas "Kranujo/Kranio" ignorante la Akademian rekomendon de "Krajno". Pro tio ĉi-punkte la Esperanta Neciklopedio devias de la Akademia rekomendo. Eĉ povas esti, ke la Akademio baldaŭ ŝanĝos sian rekomendon ĉi-punkte por alĝustigi al Neciklopedio.

La formo Krajno estas vere preskaŭ ne uzata (nur fojfoje por doni iun historian aŭ - ege foje! - naciisman koloron). La nomo de la lando estas nature derivata el la nomo de la ĉefa nacio - kranoj --> Kranio. La diskuto estas sencela. Inter la esperantistoj eĉ ne unu nomas la aferon Krajno.

Blazono de Krania armeo

Ioanna MacLaren Walsh[redakti]

Amike
Eugenius Boban, Francicus qui artifacta praecolumbiana altero saeculi undevicensimi dimidio tractabat, fonsque multarum calvariarum crystallinarum erat.

Nia elita legantaro certe memoras, ke Ioanna (vulgo Jane) MacLaren Walsh (nata Bronx[1] in burgo Neoeboracensi) est anthropologa, biographa, et investigatrix Americana, quae operam in Museo Nationali Historiae Naturalis Instituti Smithsoniani Vasingtoniae in Districtu Columbiae sito dedit. Simulatis artifactis praecolumbianis detegendis innotuit.

Inter res notabiles quas investigavit sunt calvariae crystallinae opinatarum Mesoamericanarum (plerumque Aztecarum) originum ac quaedam calvaria a Bibliotheca Investigativa et Collectione Dumbarton Oaks curata et vera ut dicitur imago praecolumbiana Tlazolteotl, deae Aztecae mediique Mexici.[2]

Calvariae crystallinae Walsh primum tenuerunt cum una calvaria sine fonte ad Institutum Smithsonianum anno 1992 fortuite peradveniret.[3] Indiciis miscoscopicis utens, calvariam Mitchell-Hedges fraudem esse insigniter probavit. Hörsaal : aŭditorio, aŭskultejo, lekciosalono Vitam Eugenii Boban (1834–1908), Francici rerum praecolumbianarum negotiatoris, anno 2019 edidit.

Alumna estas Universitatis Catholicae Americae Zuhörerschaft : publiko, aŭskultantaro, aŭditorio.

Kranio (lando)[redakti]

Nacia Blazono sur ambasadejo en Brazilo

Laŭ mia vidpunkto KranioKranujo (nacilingve Kранïа) estas lando de kranoj. Ĝi estas ŝtato en Orienta Eŭrabio. Sude ĝi estas lavata de la Nigra kaj Azova maroj.

Oriente, nord-oriente kaj norde ĝi limas Rusion, norde — Belorusion, okcidente — Pollandon, Slovakion kaj Hungario, sud-okcidente Ukrainion, Rumanion kaj Moldavion. La marajn limojn Kranio havas ankaŭ kun Bulgario, Turkio kaj Kartvelio.

Historio[redakti]

Jaro 1957: La arkeologia profesoro Henry „Indiana“ Jones la juna kune kun sia kolego Mac estas forkaptita de agantoj el la sovetunia sekreta servo KGB sub gvido de majoro Dovĉenko kaj de Irina Spalko.Li serĉu por ili en la usona armea sekreta zono Areo 51 keston kun la restaĵoj de kranio kun stranga formo, eventuale aparteninta al ekstertera vivaĵo. Dum la arkeologo provas eskapi kaj eviti, ke la sovetunianoj ricevas la keston, Mac montriĝas perfidulo sekrete kunlaboranta kun la sovetunianoj.

Indiana Jones fuĝas de la KGB-anoj, kiuj sukcesis rabi la keston. Fuĝe li pasas atomboman testejon kaj nur kun apenaŭ kredebla bonŝanco pretervivas la testan eksplodon de atoma bombo en per plumbo sekurigita fridujo.

Pro suspektoj de la usona registaro, ke la arkeologo povus esti duobla spiono, oni forprenas de li la universitatan profesoran postenon. Sekve li decidas forlasi la urbon, sed la junulo Mutt Williams petas lin resti, ĉar malnova amiko de Indiana Jones, profesoro Oxley, senspure malaperis kun la patrino de Mutt: la junulo montras al Indiana Jones koditan leteron de Oxley, kun la patrino taskigis al Mutt transdoni al la arkeologo. En la letero temas pri "kristala kranio", pri kiu Jones kaj Oxley revis dum la komuna studa tempo. Nekonatuloj ĉasas la arkeologon kaj la junulon trans la universitata kampuso, por ricevi la misteran papereton, sed la duopo eskapas el la fuĝo. Kune la du flugas al la antikva urbo Nazca en Peruo, por sekvi la spurojn de la letero.

En Peruo la du vizitas la ĉelon de Oxley, en kiu li estis malliberigita pro freneziĝo. La profesoron mem ili ne trovas, sed el desegnaĵo sur la ĉela planko ili ricevas valorajn informojn, kie serĉi la kristalan kranion.

En ruino de antikva inkaa konstruaĵo ili atakiĝas per grize kolorigitaj kaj per kranioj maskitaj indiĝenoj, sed fine ili trovas la kranion en la tombo de la hispana konkeristo Francisco de Orellana. Tamen la eksa kolego Mac persekutis ilin kaj Indiana Jones kun la junulo malliberiĝas fare de sovetuniaj soldatoj. En kampadejo en la amazona praarbaro en la nordoriento de Peruo Indiana Jones kaj Mutt renkontas la same malliberiĝintajn freneziĝintan profesoron Oxley kaj la patrinon de Mutt, Marion Ravenwood.

Post kiam Indiana Jones estas devigata spirite komuniki kun la kristala kranio kaj pro tiu testo mem preskaŭ freneziĝis, li sukcesas fuĝi kun Mutt, Marion kaj Oxley el la sovetunia kampadejo. Tamen ili rapide rekaptiĝas, ĉar Indy kaj Marion preskaŭdronas en fosaĵo de flosanta sablo. Pro timo de morto en tiu situacio, Marion konfesas al Indiana Jones ke li estas la patro de Mutt.

Ĉar la kristala kranio devas esti reportata al sia origina loko, legenda urbo el pura oro, la sovtunianoj kun siaj kaptitoj ekvojas tien tra la ĝangalo. Indiana konvinkiĝas, ke la perfida ekskolego Mac tamen estus je lia flanko, fine rekaptas la kontrolon kaj reliberiĝas: Komenciĝas batala vetveturo tra la praarbaro, kiun gajnas Indiana kaj siaj amikoj. Pli kaj pli Oxley remalfreneziĝas.

Ili atingas la legendan urbon kaj malfermas la pordon al la templo, al kiu ili devas reporti la kranion. Tamen la sovetunianoj sekvas ilin, ĉar Mac malgraŭ ĉiuj asertoj plu estas duobla spiono je la flanko de la KGB kaj dumvoje dismetis elsendilojn, kiuj ebligis facilan persekuton. La sovetuniaj soldatoj reforprenas la kranion de Indiana, por mem reporti sin al sia loko. Nun ankaŭ la lasta el dek tri kristalaj skeletoj, kiuj en la templo sidas sur tronoj, rehavas sian kranion, kaj la kranioj liberigas sian forton. La estaĵoj, kiuj unuiĝas al unu vivaĵo, volas danke donaci ion al la homaro, kaj Irina deziras por si la tutan mondan sciaron, favore al la gvida rolo de la Sovetunio sur la tero. La templo komencas disfali, kaj Irina tro malfrue ekkonas ke ŝi ne povas elteni tioman informoamason. Ŝi petas la fremdajn estaĵojn ĉesi, sed jam tro malfruas kaj ŝi mortas en speco de flamo, kiu de interne voras ŝian korpon. La sovetuniaj soldatoj kaj ankaŭ Mac, kiun Indiana malgraŭ la ripeta perfido provas savi, mortas en la ruiniĝanta templo aŭ suprentiriĝas al ĉiela transportilo, kiu suprenŝvebas el la templo. Indiana kaj siaj amikoj sukcesas eskapi el la ruinoj kaj observas, kiel la Nifo malaperas, la ruinoj kaj la tuta valo kolapsas kaj inundiĝas.

Ree hejme en Usono, Indiana reekhavas sian profesoran postenon en la univerisitato, Oxley daŭre restas malfreneza, kaj la filmo finiĝas per geedziĝa ceremonio de Indiana kaj Marion. Kaj ni pensas, ke koncerne la definitivan paciĝon de l’ mondo Esperanto povas kaj devas ludi ĉefan rolon. Jen.

Kristala kranio[redakti]

LoveSkullBLRE BIG.jpg

Kristalaj kranioj estas famaj aĵoj el ekde fino de la 19-a jarcento. Ili estis pretigitaj per borilo, modernaj iloj; poluritaj per silicia karbido kaj korundodiamanto, kies spurojn oni trovis en 2008 per rentgendifrakcia kaj elektronmikroskopa analizadoj. Tiuj poluraj materialoj estas uzataj en la moderna industria epoko.

La kristalaj kranioj aperis ekde fino de la 19-a jarcento en bonnomaj institutoj, muzeoj kaj oni longtempe ligis al ili originon el la majaa aŭ azteka epoko. La kranioj grandas 15-25 cm.

Indiana Jones kaj la Reĝlando de la Kristala Kranio[redakti]

Ŝajnus, ke Indiana Jones kaj la Reĝlando de la Kristala Kranio (originala angla titolo : Indiana Jones and the Kingdom of the Crystal Skull) estas usona filmo farita en 2008 reĝisorita de Steven Spielberg metanta ĉe la ekrano kiel heroon la aktoron Harrison Ford. Ĝi estas la kvara kaj ĝis nun lasta parto de serio de filmoj centritaj sur la fikcia persono Indiana Jones. La filmo premiere prezentiĝis la 18-an de majo 2008 en la filma festivalo de Cannes en suda Francio kaj ekprezentiĝis tutmonde en kinejoj la 22-an de majo 2008.

Trepanado[redakti]

Malnova trepano el la 1950-aj jaroj

Trepanado komencante per la kursaro PRINTEMPaS estas kirurgia operacio, ĉe kiu oni uzas trepanon, kies aliĝo jam eblas, kiel kirurgian instrumenton. Ĝi estas turnborilo, per kiu oni boras aperturon en oston, ĉefe en kranian oston.

Publikigo[redakti]

Ist2 1399874 graffiti heart skull.jpg

Kritikoj pri la filmo estis tre malsamopiniaj, sed la monda publiko evidente interesiĝis: Dum la unuaj kvin tagoj (ĵaŭdo ĝis lundo) da prezentoj en la kinejoj tutmonde, la filmo entute rezultigis vendatajn biletojn en valoro de 311 milionoj da usonaj dolaroj, el tio 151 milionojn en Usono kaj Kanado, kaj rezulte estas la dumstarte dua plej sukcesa kindeja filmo en Usono. Ĝis la 20-a de julio la filmo tutmonde rezultigis vendatajn biletojn en valoro de 742 milionoj da usonaj dolaroj.

Detalaj observantoj trovis plurajn, parte detalajn, enhavajn erarojn en la filmo, el kiuj la plej frapa konfuzaĵo estas mikso de la inkaa kulturo en Peruo kun la majaa en Meksiko.

Kranio (valuto)[redakti]

Kranio estis valuto de Danio antaŭ de eŭro. Kranio estis farita el ostaro de la kapo, parto de la skeleto, kiu entenas kaj ŝirmas la cerbon de la vertebruloj. Oni ankoraŭ uzas ĝin en teatro por roli Hamleton.

En ekspozicio[redakti]

Skull.jpg

Oni montris la kranion de Cromwell. "Ĝi estas falsa" protestis ĉeestanto. "Cromwell havis kapon grandan, kaj tiu kranio certe apartenis al infano." "Nu," respondis la montristo, "tio estas la kapo de Cromwell, kiam li estis infano!"

Frenologio[redakti]

Estas nia humila opinio, ke S-ro Sielens ankaŭ speciale atentigis pri la fakto, ke frenologio estas scienca fakto laŭ kiu la tuberoj sur la kranio de individuo reflektus ties karakteron, personecon, intelekton...

Tiun fakton malkrovis la germana neŭrologo Franz Joseph Gall, en verko eldonita en 1820 en Parizo sub la titolo:

"Anatomie et physiologie du système nerveŭ en général et du cerveau en particulier avec des observations sur la possibilité de reconnaître plusieurs dispositions intellectuelles et morales de l'homme et des animaŭ par la configuration de leur tête".
(Anatomio kaj fiziologio ĝenerale de la homa nerva sistemo kaj precize de la cerbo kun observoj pri la ebleco ekkoni plurajn intelektajn kaj moralajn emojn de la homo kaj de la bestoj per la formo de ties kapo).

En 1843 la franca kuracisto François Magendie kvalifikis la frenologion de scienco. Ĉiukaze ĝi malfermis pordon al uzado de tiaj konoj fare de policanoj kiuj pretendis tiele koni la verajn karakterojn de suspektinduloj, tiele ke multaj estis akuzitaj pro "sia vizaĝo" ĉar tiu estus pruvo de kulpo.

Pravigita de la faktoj, tiu teorio malfermis la vojon al la nocio de lokalizo de la cerbaj funkcioj, kiun studis inter aliaj la franca anatomiisto Paul Broca.

Konfuzu kun: Fenologio.

Kranioterapio[redakti]

Kranioterapio estas alternativa kuracmetodo uzata de fizioterapeŭtoj, naturopatoj, kiropraktikistoj kaj osteopatoj. Temas pri speco de osteopatio kiu aplikiĝas al la kranio. La ĉefa ideo estas per masaĝado de la vertebraro, la kranio kaj la vizaĝo forigi la limigojn de nervoj, optimumigi la moviĝon de la cerba fluaĵo kaj repoziciigi ostojn en ĝusta loko. Kranioterapiistoj uzas la terapion por kuraci psikan streĉon, nukan kaj dorsan dolorojn, migrenon (hemikranion) ktp.

Kontraŭuloj opinias ke la terapio ne havas sciencan bazon kaj kelkaj studoj taksas la metodologion malforta.

Historio[redakti]

Iniciatis kranioterapion William Sutherland(1873-1954), kiu studis kun la fondinto de osteopatio, Andrew Taylor Still, en la unua usona lernejo por osteopatio en 1898-1900.

Efikeco[redakti]

En rilato kun nia artikolo en la numero de Aprilo ni nun povas fiksi, ke oni devas konstati, ke en 2016 franca skipo studis la terapian efikecon de la kranioterapiaj teknikoj kaj la ekzamenajn fideblecon dank'al literatura revuo (religie) neakceptita, neoficiala, disputata. Ili konkluas ke ne ekzistas seriosaj pruvoj pri ili kiel montris jam antaǔaj revuoj (ĝenerale) neoficialaj, disputataj, malverigitaj, neaŭtentikaj.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. La angla-esperanta listo.
  2. auditorium : aŭditorio; halo;
  3. Vide commemorationem huius rei in commentario in magazina Archaeology anno 2008 edito (Walsh 2008a).