21-a de aŭgusto
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 21-a de aŭgusto estas la 233-a tago de la jaro (la 234-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 132 tagoj restas.
Je la 21-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 959: Eraclus iĝis 25-a episkopo de Lieĝo (verŝajne filo de pola princo kaj saksa princino)
- 1157: Ferdinando la 2-a iĝis reĝo de Leono
- 1192: Minamoto no Yoritomo iĝis ŝoguno kaj de facto reganto de Japanio
- 1346: Reĝlando Bohemio: en Supra Luzacio fondiĝis sesurbaro
- 1415: Henriko la Naviganto konkeris Ceŭton
- 1526: Malkovro de Marŝala Insularo
- 1609: Kontraŭuloj de Bresta religia unio faris en Vilno sensukcesan atencon kontraŭ kunfondinto de ties eklezio Ipacij Pacej
- 1621: Dum pola-sveda milito la sveda armeo komencis sieĝi Rigon
- 1656: Dum rusa-sveda milito svedoj komencis sieĝon de Rigo
- 1677: En Gdańsk estis subskribita pola-sveda traktato direktita kontraŭ Brandenburgio
- 1673: Franca-Nederlanda milito: venko de nederlanda ŝiparo en la marbatalo apud Texel
- 1680: Ribelo de Puebloj: Pueblo-indianoj transprenis Santa Fe
- 1745: Sicilio: "kaŝtanarbo de la cent ĉevaloj" sur la orienta deklivo de Etna iĝis protektata - la plej dika kaj plej maljuna arbo de Eŭropo
- 1745: Nupto de grandprinco Petro la 3-a kun Katerina la 2-a
- 1791: Prago: unua ekspozicio de industriaj produktoj sur la eŭropa kontinento estis malfermita en Clementinum okaze de la kronado de la ĉeĥa reĝo Leopoldo la 2-a
- 1791: Haitio: ribelo de sklavoj komenciĝis
- 1799: Rusia imperiestro Paŭlo la 1-a subskribis dekreton por enigi maltan krucon sur la kronon en blazono de Rusio
- 1810: Marŝalo de Francio iĝis reĝo de Svedio kiel Karolo la 14-a Johano - elektita de la Parlamento de Svedio
- 1811: En Reszel (Prusio) laŭ verdikto en Królewiec oni murdis sur brulŝtiparo Barbara Zdunk, akuzitan pri bruligoj kaj sorĉado - la lasta tiuspeca ekzekuto en Eŭropo
- 1821: Polinezio: Ĵarvisinsulo malkovrita
- 1831: En Virginio eksplodis ribelo de sklavoj sub gvido de Nat Turner
- 1842: Tasmanio: Hobarto iĝis urbo
- 1847: Norvegio: Ordeno de Sankta Olavo establiĝis
- 1852: Tlingitoj detruis Forton Selkirk en Jukonio
- 1866: Sur Kreto eksplodis ribelo kontraŭ Otomana Imperio
- 1879: Graflando Mayo: revelacio de Sankta Maria en irlanda urbo Knock
- 1897: Germana kemiisto Felix Hoffmann unuafoje sintezis heroinon
- 1911: Pentraĵo La Gioconda de Leonardo da Vinci estis ŝtelita de Luvro - retrovita du jarojn poste
- 1914: Plena suna eklipso vidata en Gronlando kaj nord-orienta Eŭropo, i. a. en Vilno
- Unua Mondmilito
- 1915: Aŭstra-hungara-rusa batalo de Raśna (Bresta regiono, Rusia imperio) komenciĝis; Unua Brigado de la Polaj Legioj venkis taĉmentojn de la rusa 6-a Divizio
- Soveta-Pola Milito
- 1920: Pola Soldataro komencis dutagan rekonkeron de okupitaj de bolŝevikoj Lidzbark, Zambrów, Hrubieszów, Przasnysz kaj Białystok
- 1925: Kontraŭkomunismo: sur deklivoj de Varsovia Citadelo oni plenumis verdiktojn de mortpuno per pafekzekutado kontraŭ 3 atencintoj, membroj de komunista batalgrupo (heroigitaj poste en Pola Popola Respubliko)
- 1933: Dua Pola Respubliko: oni detruis Bismarck-turon en Mysłowice, pro germanigo de poloj kaj reprezalioj flanke de Otto von Bismarck, konata de kontraŭpolismo
- 1936: Prezidento de Pollando Ignacy Mościcki dekretis pri establo de Fortikigita Areo Hel
- 1938: Adolf Hitler utiligis germanan kompanion de Horthy Miklós por aliĝi al la registaro de Ĉeĥoslovakio
- 1939: Judaj komercistoj donacis al la pola armeo aĉetitan armilaĵon
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: okupacia administrado de Varsovio markis specialajn vagonojn por judoj alveturantaj al Varsovio; Nov-Jorko: "Nowy Świat" informis, ke la Usona Ruĝa Kruco ricevis 40 mil demandojn pri sortoj de parencoj kaj amikoj en Pollando; Coyoacán (Meksiko): rezulte de atenco, farita tagon pli frue, kiun plenumis soveta agento Ramón Mercader, pereis ekzilita soveta revoluciulo Lev Trockij
- 1941: Gestapo pafmortigis en Nowy Sącz 32 ostaĝojn, venĝe pro liberigo el malsanulejo de la sekreta kuriero Jan Karski; konspira "Biuletyn Informacyjny" avertas kontraŭ pluraj komunistaj agitejoj en Pollando alvokantaj al flankatakoj
- 1942: Sovetaj aviadiloj bombis Varsovion, nokte de la 20-a/21-a de aŭgusto; Operaco Reinhardt: germanoj komencis likvidi getojn en Mińsk Mazowiecki (antaŭ deportado murdis ĉ. 1 300 judojn) kaj Wieruszów, en Poznań senkapigis 12 polojn kaj en koncentrejo Aŭŝvico SS pafmortigis aktivulon de Pola Partio Socialista Stanisław Dubois; Pola Rezistomovado: en Varsovia geto oni atencis kontraŭ komandanto de Juda Ordiga Servo, kiu estis vundita; Kaŭkazo: germanaj montaraj pafistoj grimpis sur Elbruson kaj fiksis flagon de Tria Regno
- 1943: Volinia masakro: ukrainoj murdis en vilaĝo Kisielówka 87 polojn; germana polico deportis de malliberejo en Częstochowa al koncentrejo en Aŭŝvico 11 virinojn
- 1944: Ribelo de Varsovio: germanoj eksplodigis konstruaĵojn de varsovia malliberejo Pawiak, kun ties virina filio "Serbia" — post pli frua murdo de 750 malliberuloj, kaj en laŭvica situacia raporto konstatis bruligon de 338 kadavroj kaj pafmortigon de 87 personoj; en Śródmieście oni funkciigis 4 novajn produktejojn de grenadoj (120 tage) kaj 2 flamĵetilojn kun atingo ĝis 60 m kaj en Malnova Urbo laboras produktejo de memflamiĝantaj kontraŭkirasaj grenadoj kaj armilriparejo; 700 soldatoj de Pola Enlanda Armeo de apudvarsovia arbaro malsukcese atakis Stacidomon Gdański por veni kun helpo al Malnova Urbo; germanoj pafmortigis ĉ. 200 virojn sur domkorto; unua regula batalo de Surkonty (apud Lida) post la soveta invado en Pollandon en 1939 inter la Pola Enlanda Armeo kaj la Ruĝa Armeo; Porajmos: foriro de la lasta transporto de porcigana koncentrejo el Hodonín apud Kunštát al la ekstermejo Aŭŝvico; Brazila Akademio de Sciencoj voĉdonis solenan proteston kontraŭ murdo - fare de germanoj - de 8 profesoroj de Varsovia Universitato, la similan voĉdonis Asocio de Advokatoj en Jerusalemo: asocio de estintaj polaj soldatoj en Alvoko al Civilizitaj Nacioj postulis 1. tiom da helpo al batalanta Varsovio, ke ties armeo povu mem liberigi la urbon, 2. sendi interaliancanan komisionon, kiu defendus polajn rajtojn kaj ne permesus instali marionetan registaron de Moskvo; Operaco Overlord: kanadaj-polaj armitaj fortoj konkeris strategie gravan urbon Falaise - 50 mil germanaj soldatoj de la Armea Grupo B kapitulacis
- 1945: Malproksim-Orienta Fronto: en Koreio soveta trupo atingis havenon Genzan, sur Saĥaleno la soveta 56-a Armea Korpuso atingis havenon Ŝikuka
- 1946: Komunista krimo: en Gdańsk estis kondamnita al mortpuno per justica murdo Danuta Siedzikówna, 17-jara flegistino de la Pola Enlanda Armeo
- 1955: Adam Ważyk, poeto, publikigis en semajnrevuo Poemat dla dorosłych (Poemo por plenkreskuloj), kun kritiko de komunistaj regopovoj de Pola Popola Respubliko kiujn li pli frue apogis — la verkon oni konsideris simbolo de la fino de stalinismo en la pola kulturo
- 1957: Sovetunio: lanĉo de la unua interkontinenta balistika misilo sub gvido de Sergej Korolov
- 1959: Havajo fariĝis 50-a ŝtato de Usono
- Invado de soldataroj de Varsovia Traktato en Ĉeĥoslovakion
- 1968: Nokta interveno de la 20-a/21-a de aŭgusto fare de la armeoj de kvin ŝtatoj de la Varsovia Traktato kaj la posta okupado de Ĉeĥoslovakio haltigis reformojn de la Praga Printempo - tiukuntekste estis eldonita proklamo al Ĉiuj Homoj de la Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko; Nicolae Ceauşescu, gvidanto de Socialisma Respubliko Rumanio, publike kondamnis la sovetian invadon, kuraĝigante rumanojn prepari sin kontraŭ eblaj sovetaj reprezalioj
- 1969: Ĉeĥoslovakio: en la unua datreveno de la invado de fremdaj trupoj okazis amasaj manifestacioj, subpremitaj per tankoj - dum stratbataloj en Brno kaj Prago oni pafmortigis po du homoj
- 1969: Aŭstralia turisto ekbruligis la Moskeon Al-Aksa en Jerusalemo, ĉefa katalizilo pri formado de la Organizaĵo de Islama Kunlaboro
- 1973: Deklaro de la Socialisma Movado de Ĉeĥoslovakaj Civitanoj estis publikigita - ĝi malakceptis la politikon de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio kaj la okupadon de la respubliko skizante programon de socialisma kaj demokrata disvolviĝo
- 1973: Kanado kaj Vjetnamio ligis diplomatiajn rilatojn
- 1977: Mobilizo en Etiopio
- 1981: Klimata ŝanĝo: unua raporto de sciencistoj pri minaco de tutmonda varmiĝo
- 1982: Libano: evakuo de Organizaĵo por Liberigo de Palestino komencita
- 1986: Kameruno: subita eligo de gaso el lago, karbona dioksido, el la fundo de vulkana lago Nyos mortigis 1700 homojn
- 1988: Ĉirkaŭ 4000 homoj partoprenis neaŭtorizitan manifestacion en Prago okaze de la 20-a datreveno de la eventoj de aŭgusto 1968
- Revolucioj de 1989
- 1989: Dum protestoj kontraŭ la sovetia interveno de 1968, 320 civitanoj de la Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko kaj 56 eksterlandanoj estis arestitaj en Prago, inkluzive de reprezentantoj de la hungara opozicio Tamás Deutsch kaj György Kerényi
- 1991: Latva Soveta Socialisma Respubliko proklamis sian sendependecon (de Sovetunio); Aŭgusta puĉo kontraŭ Miĥail Gorbaĉov malsukcesis
- 1994: Ernesto Zedillo Ponce de León iĝis prezidento de Meksiko
- 2001: NATO decidis sendi pacajn trupojn al Nord-Makedonio
- 2006: Rusio pagis la lastan parton de sia kaj soveta ŝuldoj al la Klubo de Parizo (23,7 miliardojn da usonaj dolaroj)
- 2007: Uragano Dean detruis Jukatanon mortigante 45 personojn
- 2008: Prezidento de Hungario László Sólyom kaj - nome de la hungara registaro - ministro pri kulturo István Hiller pardonpetis Ĉeĥion kaj Slovakion pro la hungara milita agreso en 1968
- 2009: Slovakio malebligis la planitan viziton, kiel nedezirindan, de la hungara prezidento László Sólyom al Komárno, kie li partoprenus la solenan inaŭguron de la ĉevala statuo de la reĝo Sankta Stefano
- 2010: Aŭstralio: dum balotado venkis oficanta Aŭstralia Laborista Partio
- 2010: El muzeo en Gizo apud Kairo oni ŝtelis pentraĵon de Vincent van Gogh konatan kiel Papavoj aŭ Vazo kun floroj (taksita je 50 milionoj da dolaroj)
- 2013: Siria enlanda milito: rezulte de atako per sarino, farita de nekonata flanko en Ghuta 355-1821 personoj pereis kaj 3600 vundiĝis en antaŭurboj de Damasko, kontrolata de opozicio
- 2017: Plena suna eklipso videbla en Koheraj subŝtatoj
- 2020: Minsko: kadre de amasaj protestoj post falsigita prezidenta voĉdonado en Belorusio formiĝis "pento-ĉeno" de la amasa ekstermejo de poloj kaj belorusoj en Kurapaty ĝis arestejo ĉe la str. Akrescina kun partopreno de kelkaj miloj da homoj
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion
- 179-a tago de rusa agreso: Operaca Komandantaro de Militfortoj de Ukrainio "Sudo" informis, ke ĝia artilerio la pasintan tagon en Ĥersona provinco detruis rusan komandejon kaj du municiejojn, mortigante 75 rusiajn soldatojn; urbestro de okupata Nova Kaĥovka informis pri homforkapto de du direktorinoj de altlernejoj; Ekonomia Lernejo en Kievo kadre de la projekto "Rusio pagos" surbaze de satelitaj fotoj pritaksis ukrainajn perdojn ekde la invado je valoro de 113 mld da usonaj dolaroj; en Ukrainio startis kampanjo "Kune ni estas Eŭropo", financata de EU; sur Krimea ponto aperis surskribo Bonvenon en Ukrainio; laŭ Sekureca Servo de Ukrainio nur 1 el 20 rusiaj pafaĵoj trafas al militistaj objektoj; laŭ ukraina stabo de la invadkomenco Rusio perdis 45 200 soldatojn — kaj fars pli ol 43 mil krimojn
- Mondrego: Ĉeĥoj sendas al Ukrainio po 1968 kronojn por memorigi sovetan invadon al Ĉeĥoslovakio; en eksplodo de aŭto en Odincovo apud Moskvo pereis ĵurnalistino Darja Dugina, filino de Aleksandr Dugin, rusa stratego kaj ideologo de la invado; Rusio fermas por kelkaj tagoj aerspacon en siaj tri apudlimaj provincoj kun Ukrainio — koincide kun ukrainaj avertoj pri intensigo de atakoj proksime al Sendependec-Tago de Ukrainio
Naskiĝoj
redakti- 1165: Filipo la 2-a, reĝo de Francio (m. 1223)
- 1567: Francisko el Sales, romkatolika sanktulo, doktoro de la Eklezio (m. 1622)
- 1607: Bonifaz Negele, aŭstra benediktano kaj abato de la Abatejo Kremsmünster (m. 1678)
- 1660: Hubert Gautier, franca inĝeniero verkinta la unuan libon pri pontoj (m. 1737)
- 1674: István Wesselényi, hungara grandbienulo, taglibroverksto (m. 1734)
- 1735: Tobias Furneaux, angla navigisto kaj oficiro de reĝa mararmeo (m. 1781)
- 1741: Christian Heinrich Wolke, germana reformpedagogo, adepto de filantropismo (m. 1825)
- 1765: Vilhelmo la 4-a, reĝo de Britio, Irlando kaj Hanovro (m. 1837)
- 1773: Jens Christian Djurhuus, feroa poeto, kiu kiel la unua verkis en la feroa lingvo (m. 1853)
- 1779: Carl Gottlieb Weisser, germana skulptisto (m. 1815)
- 1789: Augustin Louis Cauchy, franca matematikisto, pioniro de analitiko, konata de ĝeneraligo de la teoremo de Euler pri multedroj, Koŝia integrala formulo kaj Koŝia integrala teoremo (m. 1857)
- 1798: Jules Michelet, franca historiisto, verkisto, filozofo kontribuinta al eŭropa integrado (m. 1874)
- 1816: Charles Gerhardt, franca kemiisto disvolvinta klasifikon de kemiaj kombinaĵoj, enkondukinta registron de kemiaj reakcioj forme de ekvacioj, malkovrinto de karbonacida anhidrido (m. 1856)
- 1821: Andreo Kim Taegon, unua katolika pastro koredevena, martiro kaj sanktulo (m. 1846)
- 1823: Lajos Csernátony, hungara ĵurnalisto, merita por la hungara ĵurnalismo (m. 1901)
- 1851: Maria Milsom, franca esperantistino el Ĝenevo, sekretario de la biblioteka komitato de Svisa Esperanto-Societo, tradukistino kontribuanta al "Espero Katolika" (m. 1933)
- 1858: Rudolfo de Habsburgo-Loreno, aŭstra ĉefprinco (m. 1889)
- 1860: Imre Csicsáky. hungara poeto, tradukisto, estetikisto, Dante-fakulo (m. 1935)
- 1860: Paul Gottfried Christaller, germana profesoro pri desegnado kaj arto, esperantiginta filozofian traktaĵon Al Eterna Paco de Immanuel Kant, Esperanto-vortaristo (m. 1951)
- 1862: Emilio Salgari, itala ĵurnalisto kaj verkisto pri ekzotaj landoj, kreinto de romanfiguro Sandokan (m. 1911)
- 1871: Wilhelm Capelle, germana klasika filologo (m. 1961)
- 1875: Elemér Bányai, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1915)
- 1878: Richard Girulatis, germana trejnisto pri futbalo (m. 1963)
- 1887: James Paul Moody, angla maristo, la sesa oficiro sur Titanic (m. 1912)
- 1889: Alajos Gaál, hungara kuracisto, redaktoro, publicisto (m. 1967)
- 1896: Rudolf Haferkorn, germana inĝeniero pri elektrotekniko, gvidanto de la Terminologia Sekcio de Internacia Scienca Asocio Esperanta, direktoro de la Sekcio por la Teknika Vortaro de la Akademio de Esperanto, kontribuanto de "Scienca Revuo", distingita per Meritmedalo de GEA (m. 1988)
- 1898: Zoltán Bálint, rumania hungara psikologo, kunorganizanto de politika Rondo Galilei (m. 1978)
- 1901: Tibor Joó, hungara filozofo, historifilozofia verkisto, bibliotekisto (m. 1945)
- 1902: Angel Karalijĉev, bulgara verkisto de porinfana literaturo (m. 1972)
- 1904: Count Basie, afrik-usona ĵazmuzikisto, komponisto kaj svingmuzikisto (m. 1984)
- 1908: Kamill Feleki, hungara aktoro, voĉoaktoro (m. 1993)
- 1916: Consuelo Velázquez, meksika komponistino konata de la propra amkanto Bésame mucho (m. 2005)
- 1917: Leonid Hurwicz, pol-usona Nobelpremiita ekonomikisto kaj matematikisto okupiĝinta pri ludoteorio (m. 2008)
- 1925: Jorge Rafael Videla, prezidento de Argentino, konata de la Malpura Milito en Argentino (m. 2013)
- 1928: Art Farmer, usona ĵaz-trumpetisto, ankaŭ ludinta flugilkornon kaj flumpeton (m. 1999)
- 1929: Vija Artmane, latva aktorino (m. 2008)
- 1931: Lajos Seres-Sturm, rumania hungara kuracisto, universitata profesoro (m. 2013)
- 1932: Menashe Kadishman, israela skulptisto (m. 2015)
- 1934: Gennadij Ajgi, rusia ĉuvaŝa poeto, verkisto kaj tradukisto (m. 2006)
- 1934: John L. Hall, usona Nobelpremita fizikisto pri lasera preciza spektroskopio
- 1937: Donald Dewar, ĉefministro de Skotlando, gvidanto de Skota Laborista Partio (m. 2000)
- 1937: Gábor Flóra, rumania hungara ĵurnalisto kaj redaktoro
- 1939: Festus Mogae, prezidento de Bocvano, membro de la Klubo de Madrido
- 1940: Endre Szemerédi, hungara-usona matematikisto kaj komputikisto
- 1941: György Vukán, hungara dentkuracisto, pianisto kaj komponisto (m. 2013)
- 1943: Maria Kaczyńska, pola ekonomikistino, edzino de Lech Kaczyński (m. 2010)
- 1945: Basil Poledouris, usona filmkomponisto (m. 2006)
- 1951: László Pillich, rumania hungara sociografo, redaktoro, politikisto
- 1953: Géza Szőcs, hungara poeto, politikisto kaj ĉefsekretario de Romániai Magyar Demokrata Szövetség (m. 2020)
- 1957: John Howe, kanada libro-ilustristo
- 1960: Samu Csinta, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1963: Mohamedo la 6-a, reĝo de Maroko
- 1965: Miĥail Kuznecov, rusia militisto, partopreninto de liberigo de la ostaĝoj dum la terorisma atako en Beslano, Heroo de Rusio
- 1967: Petr Zelenka, ĉeĥa filmreĝisoro kaj scenaristo
- 1975: Csaba Lestyán, rumania hungara grafikisto
- 1976: Pecka Péter László, rumania hungara aktoro
- 1981: Éva Patkó, rumania hungara reĝisorino kaj universitata instruistino
- 1984: Alizée, franca kantistino
- 1986: Usain Bolt, jamajka kuristo, trifoja ora olimpika medalisto
- 1988: Robert Lewandowski, pola futbalisto
Mortoj
redakti- 672: Kobun, imperiestro de Japanio, kies maŭzoleo troviĝas en Ocu (n. 648)
- 1131: Baldueno la 2-a, grafo de Edessa, krucista reganto de Jerusalema reĝlando
- 1157: Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio, reĝo de Leono kaj de Kastilio (n. 1105)
- 1245: Aleksandro de Hajleso, angla filozofo kaj franciskana teologo (n. 1185)
- 1271: Alfonso, franca grafo (n. 1220)
- 1614: Erzsébet Báthory, hungara grafino, supozata seria murdisto, nevino de Stefan Batory (n. 1560)
- 1690: Mikaelo Teleki, hungara politikisto, kanceliero de Transsilvanio (n. 1634)
- 1757: Johann Samuel König, svisa matematikisto, profesoro kaj predikisto (n. 1712)
- 1814: Benjamin Thompson, usona-angla fizikisto kaj inventisto (n. 1753)
- 1836: Henri Navier, franca inĝeniero (n. 1785)
- 1838: Adelbert von Chamisso, germana natursciencisto kaj verkisto (n. 1781)
- 1849: Moritz Daffinger, aŭstra pentristo kaj skulptisto (n. 1790)
- 1853: Maria Quitéria, brazila Johana de Arko, leŭtenanto, nacia heroo (n. 1792)
- 1876: Ildefons Cerdà, hispana inĝeniero, patro de la urboplanado de moderna arkitekturo (n. 1815)
- 1884: Giuseppe De Nittis, itala pentristo unuiganta stilon de Pentrosalono de Parizo kun impresionismo (n. 1846)
- 1910: Bertalan Székely, hungara pentristo milit-historia (n. 1835)
- 1913: Ferenc Pfaff, hungara arkitekto, profesoro (n. 1851)
- 1922: József Csiszér, rumania hungara redaktoro kaj ĵurnalisto (n. 1884)
- 1925: Armand Caumont, svisa instruisto kaj esperantisto el Laŭzano, kontribuanta dum la unua mondmilito al "Esperanto" (n. ĉirkaŭ 1842)
- 1925: Osip Makovej, ukraina poeto, lingvisto, socia aganto (n. 1867)
- 1940: Lev Trockij, rusia revoluciulo, kreinto de la Ruĝa Armeo, kunkreinto de teorio pri konstanta revolucio kaj de trockiismo, gvidanto de maldekstrula opozicio, kritikisto de stalinismo (n. 1879)
- 1943: Henrik Pontoppidan, dana Nobelpremiita verkisto, enestanta en Dana Antologio (n. 1857)
- 1947: Ettore Bugatti, itala inventisto kaj aŭtomobila produktisto (n. 1881)
- 1957: Harald Sverdrup, norvega oceanografo kaj meteologo (n. 1888)
- 1969: Tibor Vályi-Nagy, hungara kuracisto, onkologo, profesoro (n. 1912)
- 1982: Antal Nyárády, rumania hungara botanikisto (n. 1920)
- 1986: Thad Jones, usona ĵaztrumpetisto kaj komponisto (n. 1923)
- 1987: István Szerdahelyi, hungara lingvisto, instruisto de la rusa lingvo, pedagogo, fondinto kaj lekcianto de Esperanto-fako ĉe ELTE, esperantologo, interlingvisto kaj vortaristo (n. 1924)
- 1988: Ferenc Incze, rumania hungara pentristo (n. 1910)
- 1989: Raul Seixas, brazila kantisto kaj komponisto (n. 1945)
- 1993: György Sebestyén, rumania hungara arkitekto, universitata profesoro (n. 1920)
- 1994: Nils Olsson, sveda esperantisto, dumviva membro de UEA, ano de la Societo Zamenhof (n. 1911)
- 1995: Subrahmanyan Chandrasekhar, barata-usona Nobelpremiita astrofizikisto kaj matematikisto (m. 1910)
- 2000: Andrzej Zawada, pola tatristo, alpisto kaj himalajisto, kunaŭtoro de libroj pri montogrimpado (n. 1928)
- 2001: Juan Antonio Villacañas, hispana verkisto kaj poeto (n. 1922)
- 2006: Bismillah Ĥan, barata muzikisto (n. 1916)
- 2010: Christoph Schlingensief, germana filma kaj teatra reĝisoro (n. 1960)
- 2012: Lucian O. Meysels, aŭstra kaj israela ĵurnalisto (n. 1925)
- 2018: Stefán Karl Stefánsson, islanda aktoro kaj kantisto (n. 1975)
- 2021: Roman Malinowski, pola ekonomikisto kaj politikisto, Alta Protektanto de UK 1987 (n. 1935)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta Pio la 10-a, papo
La 21-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.