Koheraj subŝtatoj (Usono)
la 48 ŝtatoj (provincoj) de Usono en la Nord-Amerika kontinento inter Kanado kaj Meksiko; t.e. ĉiuj Usonaj ŝtatoj krom Alasko kaj Havajo
La Kontinenta Usono aŭ koheraj subŝtatoj de Usono estas la 48 subŝtatoj (7 825 268 km²), kiuj havas teran ligon inter si. La nocio ekskluzivas Alaskon kaj Havajon, sed inkluzivas la Distrikton Kolumbio (kun kiu estas 49). La koheraj subŝtatoj situas inter Kanado (norde) kaj Meksiko kaj la Meksika Golfo (sude).
Koheraj subŝtatoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Politika regiono | |||||
La geografie kohera kerno de Usono | |||||
| |||||
Lando | Usono | ||||
- koordinatoj | 39° 0′ 0″ N, 98° 0′ 0″ U (mapo)39-98Koordinatoj: 39° 0′ 0″ N, 98° 0′ 0″ U (mapo) | ||||
Plej alta punkto | Monto Whitney [+] | ||||
Akvokolektejo | 8 080 464,3 km² (808 046 430 ha) [+] | ||||
Areo | 8 080 464,3 km² (808 046 430 ha) [+] | ||||
Horzono | centra horzono de Nordameriko, montara horzono de Nordameriko, pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8), orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+] | ||||
Koheraj subŝtatoj | |||||
Vikimedia Komunejo: Contiguous United States [+] | |||||
En Alasko oni foje nomas ilin la "sudaj 48" (usone: lower 48), kvankam ankaŭ Havajo estas pli suda ol Alasko. En Havajo oni nomas la koherajn subŝtatojn la "ĉeflando" aŭ "kernlando" (usone: mainland).
Laŭ la censo de 2000 en la koheraj subŝtatoj loĝis 99,35 % de la loĝantaro de Usono.