Britio estas lando en Okcidenta Eŭropo.
|
| « Kontraŭdira konduto rilate demandon pri la unuiĝo de Eŭropo kaj fideleco al estingiĝantaj specialaj rilatoj kun Usono, transformis Brition je la ŝtato al neniu interesa rilate seriozajn planojn pri elekto de estonteco de Eŭropo. Londono grandparte ekskludis sin mem el la eŭropa ludo. » | — Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] |
|
|
| « [pri Britio] Ĝian amikecon necesos nutradi, sed ĝia politika direkto ne postulas ĉiaman atenton. Ĝi estas emeritiĝinta politika figuro, ripozanta sur luksaj laŭroj, grandparte fortiriĝinta el grandaj aventuroj de Eŭropo, en kiuj Francio kaj Germanio estas la ĉefaj agantoj. » | — Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] |
|
|
| « Nemalfacilas kompreni kial Usono kaj Anglio (aŭ alia okcidenta demokratio) ne povis ludi senperan kaj gvidan rolon en vekiĝo de la aziaj landoj de postresteco kaj inercio: la demokratioj aŭ malinklinas aŭ malkapablas fajrigi spiriton de renaskiĝo en milionoj da azianoj. Helpo de la okcidentoj demokratioj al la vekiĝo de la Oriento estis malrekta kaj certe senintenca. Ili fajrigis en la Oriento entuziasmon de indigno kontraŭ la Okcidento. Tiu kontraŭokcidenta pasio nun vekas la Orienton de dormo dum jarcentoj. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « Por ĵeti sin komplete en entreprenon, ligitan al grandaj ŝanĝoj, homoj devas esti ekstreme malkontentaj, ne tre malriĉaj kaj havi tian senton, ke, posedante povegan doktrinon, senpekan gvidanton aŭ novajn metodojn, ili ricevas aliron al la fonto de la ĉiovenka forto. Samtempe ili devas havi troigitan imagon pri eblecoj kaj perspektivoj de estonteco. Kaj fine ili devas esti tute nesciaj pri malfacilaĵoj, ligitaj al ilia entrepreno. Sperto tiukaze estas obstaklo. Homoj, komenciĝintaj la Francan revolucion, havis nenian politikan sperton. Same kiel la bolŝevistoj, kaj la nazioj, kaj la revoluciuloj de Azio. Sperta homo aperas poste, li aniĝas al la movado kiam ĝi jam moviĝas. Angla politika sperto verŝajne gardas la anglon de la amasaj movadoj. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| |
|
| « Kiam nacio ĉesas pasie strebi al io aŭ kiam celo de ĝiaj streboj iĝas konkreta kaj limigita, potencialo de ĝia kuraĝo falas. Nur celo, kiun oni povas ĉiam perfektigadi, konservas potencialon de la nacia kuraĝo eĉ tiam, kiam deziroj de la nacio ĉiam plenumiĝas. Ĉe tio la celo ne nepre devas esti tro alta. Malnobla idealo de senĉese kreskanta vivnivelo konservis la usonan nacion kiel sufiĉe kuraĝan. Angla idealo de terposedanto kaj la franca — de rentulo — estas konkretaj kaj limigitaj. Tiu ĉi konkreteco de la naciaj idealoj verŝane estas ligita al malkresko de energioj de ambaŭ nacioj. En Usono, Rusio kaj Germanio idealoj estas nekonkretaj kaj nelimigitaj. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « Britaj ŝtatestroj neniel konsideris disvastiĝon de reprezentaj institucioj kiel ŝlosilon al paco kiel tion kutime faris iliaj usonaj partneroj, kaj ili tute ne zorgis pri ekzistado de institucioj kiuj diferenciĝis de iliaj propraj. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Necesos jardekoj da germana militemo kaj sensentemo por transloki la ĉefan maltrankvilecon de Britio rilate sekurecon al Germanio kaj tio finfine okazis nur post la komenco de nia jarcento. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « …britaj ŝtataj agantoj havis malĝustan komprenon de tio ke Pollando milite estis iel aŭ tiel pli forta ol Sovetunio kaj ke la Ruĝa Armeo ne havas ofensivan potencialon – sufiĉe versimila aserto fone de ĵus okazinta amasa purigado inter la sovetia milita estraro. Kaj kio plej gravas, la brita estraro sentis profundegan malfidon al Sovetunio. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « [pri la Sueza krizo] Britio kaj Francio dubigis siajn pretendojn je statusoj de grandaj potencoj, ĉar okazis ke ili bezonis helpon de Israelo por ektrakti Egiption. Israelo perdis moralan avantaĝon, akiritan pro rifuzo de la najbaro priparoli pacon, pro tio ke ĝi permesis uzi sin kiel ilon de koloniismo. Pozicio de Britio en Jordanio kaj Irako, ŝlosilaj fortikaĵoj en Meza Oriento, estis malfortigita. Dwight D. Eisenhower estis profunde ofendita de tia manovro, kiu klare estis ligita al lia supozata maldeziro agordi kontraŭ si voĉdonantojn-judojn en lasta semajno de la antaŭbalota kampanjo. Necesis tre multe klopodi por trovi tian eksterpolitikan manovron, kiu kombinus mankojn de ĉiu agadmaniero aŭ krei tian koalicion, kiu samtempe farus ĉiun ĝian membron malpli forta. Britio, Francio kaj Israelo sukcesis pri tiu heroaĵo. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « En la 19-a jarcento ekzistis du modeloj de sistemo de povekvilibro: brita modelo kies ekzemplo estis aliro de Lord Palmerston kaj Benjamin Disraeli, kaj la Bismarck-modelo. La brita aliro konsistis en atendi ĝis aperos rekta minaco al la ekzistanta povekvilibro antaŭ ol sin engaĝi en la afero, tiukaze preskaŭ ĉiam helpante al malpli forta flanko. Aliro de Bismarck konsistis je serĉado de rimedoj por preventi aperon de problemoj per starigado de proksimaj rilatoj kun maksimuma nombro de la flankoj, kreado de interkruciĝantaj sistemoj de unioj kaj uzado de aperanta sekve de tio influo por detenado de pretendoj de la konkurantoj. Kiom ajn strange tio aspektu konsiderante usonan sperton de rilatoj kun Germanio dum la du mondmilitoj, la Bismarck-stilo de traktado de povekvilibro eble plej kongruas al la tradicia usona aliro al internaciaj aferoj. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Mi ne deziras ke Usono prenus sur sin ŝarĝon de rekonstruado de Francio, Italio kaj Balkanio. Tio ne estas niaj taskoj, ĉar ni troviĝas de tiuj lokoj je pli ol 5600 km for kaj eĉ pli. Tio certe estas tasko de britoj, pri kiu ili estas vive interesitaj oble pli ol ni. » | — Franklin D. Roosevelt, en letero al Winston Churchill [la 29-an de februaro 1944] |
|
|
| « Kiom paradokse tio ne estus, laborista partio, ne baziĝanta sur la marksisma teorio, en siaj praktikaj agoj ezakte sekvis la Marksan penson pri tio, ke socialismo baziĝas sur ŝtatigo de la industrio… Tamen la brita eksperimento estis same embarasa, kvankam ĝia fiasko ne estis tiom drameca, kiel fiasko de la rusa eksperimento. Unuflanke ĝi naskis en Anglio rimarkeblan reglamentadon kaj burokratigon, kio ne estigis simpatiojn ĉe tiuj, kiuj strebis al larĝigo de la homaj libereco kaj sendependeco. Aliflanke ĝi pravigis eĉ ne unu el la ĉefaj esperoj de socialsmo. » | — Erich Fromm, La sana socio [1955] |
|
|
| « Germanio por ni estas la plej grava lando en Eŭropo ne nur pro nia komerco kun ĝi, sed ankaŭ pro tio ke ĝi estas ŝlosilo al situacio en Rusio. Helpante al Germanio, ni povas ĉe nunaj cirkonstancoj estigi akuzojn kontraŭ ni pri perfido de Francio; sed se Francio estis nia aliancano, tia akuzo ne povas esti farita. » | — Noticoj de la registaro de Britio. La 10-a de januaro 1922. |
|
Referencoj
- ↑ citita en Vortoj de Kamarado E. Lanti p.122