Brita imperio estis estis la plej granda el la eŭropaj koloniaj imperioj de 1500 ĝis 2000.
|
| « En 1914 nuraj kelkmil britaj militistoj kaj civilaj oficistoj kontrolis ĉirkaŭ 11 milionojn da kvadrataj mejloj kaj preskaŭ 400 milionojn da ne-britoj. » | — Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] |
|
|
| « Sin gvidante pli per imperia orgojlo ol per historia antaŭvido, la Brita imperio dum malpli ol kvaronjarcento embarasiĝis en konflikto, okazanta tro for de ĝi. Rezulte de okazintaj unu post alia angla-buraj militoj, senkreditigintaj la “liberalan” Britan imperion, Hitlero ricevis ekzemplon de koncentrejoj kaj militkaptitejoj en foraj insuloj, apartenantaj al Britio, la brita armeo marĉiĝis en longa partizana milito — kaj ĉio ĉi sekvigis politikan splitiĝon kaj financan streĉiĝon en la centro de la imperio mem. Sekvis du detruegaj kaj elĉerpigaj mondmilitoj kaj baldaŭ la granda imperio iĝis nura malsupera partnero de Usono, okupinta ĝian lokon. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
| « Efektive la britoj, regantoj de Hindio, tute ne sciis kunvivi kun intelektularo de iu ajn lando, kaj speciale de Hindio. Ili estis la “homoj de la ago”, trasorbitaj de la konvinko pri la denaska supereco de la britoj. La hindon-intelektulon ili plejparte malestimis — kaj kiel la “homon de la vorto” kaj kiel la hindon. Rajton pri la agado en Hindio la angloj penis rezervi por si. Ili ne instigis la hindojn iĝi inĝenieroj, agronomoj aŭ teknikistoj. La kreitaj de la angloj lernejoj produktadis nur “nepraktikajn” “homojn de la vorto” — kaj tiu ĉi sistemo, laŭ ironio de la sorto, anstataŭ garantii la britan dominadon, proksimigis ĝian finon. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|