Universitato Bath Spa
Universitato Bath Spa | ||
---|---|---|
universitato altlernejo organizaĵo pri edukado | ||
Informoj | ||
fondodato | 2005 | |
speco | ŝtata | |
Situo | ||
Geografia situo | 51° 22′ 32″ N, 2° 26′ 18″ U (mapo)51.375555555556-2.4383333333333Koordinatoj: 51° 22′ 32″ N, 2° 26′ 18″ U (mapo) | |
lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
urbo | Bath, Anglio | |
adreso | Bath Spa University, Newton Park, Newton St Loe, Bath, Somerset, BA2 9BN | |
poŝtkodo | BA2 9BN | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | (en ) | |
nombro de kunlaborantoj | ||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
| ||
La Universitato Bath Spa (angle Bath Spa University) estas publika universitato en Bath, Anglio, kun la ĉefa kampuso situanta sur tereno apartenanta al la Duko de Kornvalo. Ĝi havas 7 770 studentojn (2018/19) kaj estas la sesa plej granda provizanto de instruista edukado de Britio [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]La historio de la universitato devenas de 1898 kun la Bath Akademio de Arto. En 1975 Bath College of Education kaj Newton Park College of Education kunfalis por formi Bath College of Higher Education. En 1992 la kolegio komencis aljuĝi siajn proprajn gradojn kaj estis renomita Bath Spa University College. En marto 2005, la institucio ricevis sian universitatan statuson kaj en aŭgusto sian nunan nomon de Bath Spa University [2].
Kampuso
[redakti | redakti fonton]La universitato havas ĉirkaŭ 4,300 studentojn tra du kampusoj, en Newton Park kaj Sion Hill. La antaŭa kampuso, 4 mejlojn (6 km) okcidente de Bath, estas prunto de la Duko de Kornvalo. La dua kampuso, ĉe Sion Hill, estas en Bath kaj inkludas la Bath Lernejon de Arto kaj Dezajno [3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Teaching Courses Open For Applicants At Bath Spa Uni. NOW Bath (27 November 2013). Alirita 16 July 2015.
- ↑ Inauguration of Bath Spa University. Bath Spa University (3 January 2006). Arkivita el la originalo je 2012-12-22.
- ↑ Newton Park Campus Development. Arkivita el la originalo je 23 September 2015.