El Vikipedio, la libera enciklopedio
|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Trstěnice
|
Trstěnice (germane Stiegnitz) estas municipo en Ĉeĥio, en distrikto Znojmo en Sudmoravia regiono proksimume 13 kilometrojn sudokcidente de Moravský Krumlov. Vivas ĉi tie 520 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Skalice, Džbánice, Čermákovice, Horní Kounice, Horní Dunajovice, Morašice, Medlice kaj Višňové.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1204.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 645 |
---|
1880 | 690 |
---|
1890 | 704 |
---|
1900 | 739 |
---|
1910 | 803 |
---|
1921 | 872 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 820 |
---|
1950 | 753 |
---|
1961 | 758 |
---|
1970 | 682 |
---|
1980 | 628 |
---|
1991 | 572 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 567 |
---|
2014 | 549 |
---|
2016 | 552 |
---|
2017 | 556 |
---|
2018 | 550 |
---|
2019 | 554 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 549 |
---|
2021 | 533 |
---|
2022 | 528 |
---|
2023 | 521 |
---|
2024 | 520 |
---|
Ĝis Trstěnice venis anabaptistoj proksimume antaŭ la jaro 1526 el Germanio - invitis ilin ĉi tien posedantoj de la municipo. Ili loĝis en komunaj domoj, kiuj havis kapaciton 300 kaj eĉ pli da personoj. En la komuna domo estis unu kuirejo kaj bakejo. Plu en tiu ĉi domo estis metiaj laborejoj, malsanulejo, lernejo kaj banloko. La banloko estis nutrigata el fiŝlago helpe de ligna tubaro. En ĝardeno de hodiaŭa lernejo konserviĝis lageto - ekstera baptisterio de la anabaptistoj. La ceteraj loĝantoj restis katolikoj, nome ĝis la ŝanĝo de superularo je ĉeĥfrata post la jaro 1560. La anabaptistoj estis forpelitaj fare de la imperiestraj soldatoj komence de la jaro 1621. Neniu el iliaj domoj en Trstěnice konserviĝis, sed oni trovis partojn de li ligna tubaro.
- Preĝejo de Avanco de sankta Kruco
- Kapeleto en vilaĝplaco el la 19-a jarcento
- Statuo de sankta Johano Nepomuka