El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blížkovice (germane Lispitz) estas kampurbo en Ĉeĥio, en distrikto Znojmo, en Sudmoravia regiono. Vivas ĉi tie 1 214 loĝantoj (2024). La municipo ne membriĝas en partojn, sed ĝi havas du katastrajn teritoriojn, Městys Blížkovice kaj Ves Blížkovice.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Zvěrkovice, Zálesí, Grešlové Mýto, Blanné, Ctidružice, Moravské Budějovice, Častohostice, Nové Syrovice kaj Láz (distrikto Třebíč).
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1349. Ĝis komenco de la 20-a jarcento temis pri du memstaraj setlejoj Městys Blížkovice kaj Ves Blížkovice. La kunigo en la jaro 1910 daŭris nur unu jaron, definitive ambaŭ municipoj estis kunigitaj en unu en la jaro 1919.
Ekde la 23-a de januaro 2007 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 194 |
---|
1880 | 1 270 |
---|
1890 | 1 295 |
---|
1900 | 1 277 |
---|
1910 | 1 345 |
---|
1921 | 1 383 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 405 |
---|
1950 | 1 210 |
---|
1961 | 1 271 |
---|
1970 | 1 173 |
---|
1980 | 1 122 |
---|
1991 | 1 225 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 1 251 |
---|
2014 | 1 211 |
---|
2016 | 1 189 |
---|
2017 | 1 180 |
---|
2018 | 1 180 |
---|
2019 | 1 166 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 1 153 |
---|
2021 | 1 168 |
---|
2022 | 1 198 |
---|
2023 | 1 205 |
---|
2024 | 1 214 |
---|
- Preĝejo de sankta Bartolomeo
- Kapeleto ĉe vojo al stacidomo el periodo ĉirkaŭ la jaro 1850
- Dia torturo, ĉe kortbirdejo
- Statuo de sankta Johano Nepomuka el periofo antaŭ la jaro 1750
- Štěpán Bouzar (1914–1942), soldato kaj rezistmovadano
- Marie Holíková (1911–2020), la plej aĝa virino en Ĉeĥio
- Jaroslav Jenerál, prezidanto de SAJ kaj membro de CK KPĈ
- Blažej Konvalina (1919–1942), milita aviadisto[1][2]
- Josef Křivánek, instruisto, kondamnita al kvar jaroj de malliberigo dum la Dua Mondmilito
- Tomáš Kuchtík (1898–1951), pedagogo
- Václav Plocek (* 1839), poŝtestro en Blížkovice (naskiĝinto el Kšely), propaginto kaj instruisto de volapuko[3]
- Jiří Procháska (1749–1820), oftalmologo
- Eduard Staněk (1859–1914), medailisto
- Jaromír Vytopil 1937-2020, la plej maljuna kaj plej longe agadanta ĉeĥa librovendisto
-
Preĝejo de sankta Bartolomeo
-
Statuo de sankta Johano Nepomuka
-
Historia gastejo
-
Kapeleto ĉe vojo al stacidomo
-
Domo n-ro 209
-
Ofico de la kampurbo
Partoj de kampurbo Blížkovice (1) |
---|
|
|