Tracey Emin
Tracey Emin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de julio 1963 (61-jaraĝa) en Croydon |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Goldsmiths, Universitato de Londono King Ethelbert School (en) University for the Creative Arts (en) Reĝa Kolegio de Arto Kent Institute of Art & Design (en) |
Okupo | |
Okupo | komizo pentristo skulptisto konceptartisto konstrua desegnisto textile artist (en) instalada artisto desegnisto videoartisto gravuristo fotisto filmreĝisoro |
Verkoj | Ĉiuj, kiujn mi kundormis 1963–1995 |
TTT | |
Retejo | https://www.traceyeminfoundation.com/ http://www.emininternational.com/ |
Tracey EMIN (naskiĝis la 3-an de julio 1963 en Croydon)[1] estas brita artistino kiu kreas artaĵojn en formo de neontekstoj, grafikaĵoj, pentraĵoj, desegnoj, fotoj, filmoj kaj skulptaĵoj. Ŝiaj artoj estas konataj kiel polemikaj[2] [3], sed ankaŭ kiel koncepta kaj membiografia. Ŝi estas unu el la plej konataj membroj de la Young British Artists, grupo de konceptaj artistoj en Britio en la 1990-aj jaroj. Ŝia laboro estas ekspoziciita internacie.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ŝi kreskis en Margate, kun sia ĝemelfrato Paul. Ŝia patrino estas angla kaj ŝia patro estas turkcipra. Ŝi diplomiĝis de la Royal College of Arts (Reĝa Kolegio de Artoj) en Londono inter 1987 kaj 1989. Ŝi ekspoziciis en multaj prestiĝaj galerioj. En 2005, ŝi publikigis membiografion nomitan Strangeland.
En 2007 ŝi reprezentis Brition ĉe la Venecia Bienalo.
En 2011, Emin estis nomumita profesoro pri desegno-arto ĉe la Royal Academy of Arts (Reĝa Akademio de Artoj). Post Fiona Rae, ŝi estas la dua ina profesoro ĉe la Reĝa Akademio ekde ĝia fondo en 1768[4]. En 2013 ŝi ricevis la Ordenon de la Brita Imperio. Ŝi loĝas en Londono.
Kreivo
[redakti | redakti fonton]La arto de la artisto baziĝas sur siaj propraj vivspertoj. Amo, sekseco kaj sopiro estas la ĉefaj temoj. Ŝia emo riveli intimajn detalojn el sia privata vivo en ofte provokaj artaĵoj estas unu el la markostampoj de ŝia laboro kiel ekzemple en la instalaĵo Everyone I have ever slept with 1963–1995 (Ĉiuj kun kiuj mi iam amoris 1963–1995). Alia verko ŝia, "My bed" (Mia Lito) el la jaro 1998, estas la vera lito de la artistino, kun ĉiuj aĵoj kiujn ŝi uzis, en kiu ŝi pasigis plurajn tagojn, suferante de deprimo. Tiu instalaĵo estis montrita ĉe la Tate Gallery kaj nomumita por la prestiĝa Turner Prize en 1999.
Emin/Munch: "La Soleco de la Animo"
[redakti | redakti fonton]En 2021/2022, Emin iĝis la unua artisto se temas pri ekspozicii kun Edvard Munch ĉe la nova Munch Muzeo en Oslo, kun la ekspozicio "Animsoleco" (en la norvega "Sjelens enshomhet"). Munch estis unu el la plej gravaj inspirantoj dum sia arta vivo, kaj tio estis la unua grava ekspozicio de Emin en Skandinavio[5].
Artaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- My bed (Mia lito)
- The perfect place to grow (La perfekta loko por kreski [6]
- Everyone I have ever slept with 1963–1995 (Ĉiuj kun kiuj mi iam amoris 1963–1995)
- I promise to love you (Mi promesas ami vin)
- The more of you the more I love you (Ju pli da vi des pli mi amas vin - 2017),
- Love and death (amo kaj morto - 2018), neonlaboro en la londona stacidomo St. Pancras International.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Oficiala retejo: Emin International
Everyone I Have Ever Slept With 1963-1995 " (en.wikipedia)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Biografie
- ↑ Biography.com
- ↑ A life more Eminent: Tracey Emin opens up her intimate photo memoir – and tells Liz Jones why her ‘not always palatable’ past has shaped her life's work, Daily Mail
- ↑ Tracey Emin iĝas profesoro ĉe la Reĝa Akademio, memento de la 23-an de julio 2012 en la Interreta Arkivo), monopol-magazin.de, la 15-an de decembro 2011
- ↑ (no) Tracey Emin / Edvard Munch - Sjelens enshomhet, munchmuseet.no, airita la 23-an de marto 2022.
- ↑ The Perfect Place to Grow