Titano (luno)
Ĉi tiu artikolo temas pri luno se Saturno. Por luno de Urano rigardu la paĝon Titanio (luno). Por kemia elemento legu la artikolon Titano (elemento). |
Titano | |
Natura satelito de Saturno (VI) | |
astronomia simbolo
| |
satelito de Saturno • regula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Saturno VI[1] |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Titanoj vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Christiaan Huygens[1] |
Dato de malkovro | 25-a de marto 1655[1] |
Loko de malkovro | Hago[1] |
Unua superflugo | Sondilo Voyager 1 (12-an de novembro 1980) |
Unua surteriĝo | Sondilo Huygens (14-an de januaro 2005) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
1 221 870 km 1 186 680 km vd 1 257 060 km vd |
Discentreco | 0,0288 |
Klinangulo | 0,34854° (rilate al la ekvatoro de Saturno) |
Periodo | 15,945 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | (5 152 ± 4) km (averaĝe) |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(1,3452 ± 0,0002) × 1023 kg (1,8798 ± 0,0044) × 103 kg/m3 1,352 m/s2 2 639 m/s |
Rotacia periodo | Kaptita rotacio |
Aksa kliniteco | 0° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | 146 700 Pa (1467 mbar) |
Surfaca temperaturo | 93,7 K (averaĝe) |
Albedo Geometria albedo |
0,22 0,22 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 8,28[2] |
Titano estas la ĉefa luno de la planedo Saturno, gasgiganto, kiu havas pli ol 60 lunojn. Titano estas entute unu el la plej grandaj lunoj en la sunsistemo, pli granda, ekzemple, ol la planedo Merkuro. Titano estas la due plej granda luno en la sunsistemo, post la Jupitera Ganimedo.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]La 25an de marto de la jaro 1655, Titanon malkovris la nederlanda astronomo Christiaan Huygens. Ĝi estis la unua satelito malkovrita en nia sunsistemo post la galilejaj lunoj de Jupitero. Ĝi nuntempe ankaŭ estas la sola konata luno, kiu havas plenan atmosferon.
Titano nomiĝis el la grekmitologia raso de dioj, la Titanoj, kiuj regis dum la Ora Epoko.
Lagoj
[redakti | redakti fonton]Dum januaro de la jaro 2007, scientistoj anoncis, ke estas klaraj indikoj por lagoj de likva metano sur la surfaco de Titano. Estas neniu alia mondo, krom la Tero, kie oni jam malkovris stabilajn korpojn de likvo.
Kelkaj lagoj estas komplete nigraj, reflektante neniujn radarsignalojn.
Atmosfero
[redakti | redakti fonton]La atmosfero, el ĉirkaŭe 98,4 % da nitrogeno kaj 1,6 % da metano, enhavas organikajn kombinaĵojn kaj, laŭ la astrosciencistoj, similas la primitivan kemian kondiĉon de la Tero. Sed ol la Tero, la surfaca temperaturo estas multe pli malalta ĉe −179 °C. Atmosfera premo ĉe la surfaco estas 146,7 kPa, kiu estas pli ol ĉe la Tero.
Robotmisio
[redakti | redakti fonton]La 14an de januaro de la jaro 2005 la sondilo "Huygens" de la Eŭropa Spaca Agentejo, ESA, atingis la grundon de Titano, post 7 jarojn longa vojaĝo sur la kosmoŝipo "Cassini" de la NASA, Usona Spaca Agentejo. La misio "Cassini-Huygens" startis en la jaro 1997. Dum Cassini orbitis ĉirkaŭ Titano kaj analizis la saturnan lunon el spaco, la robota laboratorio Huygens studis la konsiston de la atmosfero de Titano, registris fizikajn datenojn kaj sonojn, kaj fotis la titanan surfacon. Huygens estas la unua homara kosmoveturilo, kiu atingis la surfacon de luno aŭ planedo en la ekstera parto de la sunsistemo, transe de Marso.
Surfaco
[redakti | redakti fonton]Titano ne estas vulkane aktiva. Sur la surfaco troviĝas multaj dunoj en kelkaj dezertoj sub densaj nuboj.
Relative fama regiono de la titana surfaco estas "Xanadu", multe lumreflektanta areo ĉe la antaŭa hemisfero. Ĝi nomiĝas pro la legenda somera palaco en la poemo Kubla Khan de la angla verkisto Samuel Taylor Coleridge.
La unuaj bildoj ŝajne montris mallongajn, stumpajn drenadajn kanalojn direktiĝantajn al "marbordo", kaj glaciajn blokojn disŝutitajn ĉirkaŭ la alteriĝo-punkto.
La astrosciencistoj esperas, ke la misio de Huygens povos plibonigi niajn sciojn pri la primitiva Tero, kie la vivo ekis.
Ebleco de vivo
[redakti | redakti fonton]Malgraŭ la malvarmo de Titano, kelkaj sciencistoj pensas, ke ia vivo povas loĝi tie. En 2010, Darrel Strobel, analizinte informojn el Cassini-Huygens, konkludis, ke molekuloj da hidrogeno fluadas malsupren trans la atmosfero al la surfaco, tie ili malaperas. Ebla kialo por la malapero estas, laŭ Strobel, ke la hidrogeno estas konsumata de vivaĵoj, kiuj produktas metanon el pli kompleksaj hidrokarbidoj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Kolora bildo de la titana surfaco, fotita de sondilo "Huygens". Ĝi montras glaciajn blokojn ĉirkaŭ la alteriĝejo.
-
Metanaj lagoj sur Titano, radare fotitaj de la sondilo "Cassini" de la jaro 2006. La koloroj ne estas veraj.
-
Verkolora bildo de nebulaĵo en la titana atmosfero.
-
Malvera koloraĵo de la surfaco kaj atmosfero. "Xanadu" estas la brila regiono centradekstre.
-
Mozaiko da 16 traktitaj bildoj prenitaj dum la rendevuo de la sondilo "Cassini" de februaro de la jaro 2005.
Proponata misio
[redakti | redakti fonton]La Titana Saturnsistema Misio (TSSM) estas kuna propono de la NASA kaj la ESA. Ĝi startus en la jaro 2020 kaj alvenus al la saturna sistemo en la jaro 2029. La 4-jara ĉefa misio inkluzivus de 2-jara saturna turismo, 2-monata titana aerospecimenkolekta fazo, kaj 20-monata titana orbita fazo. La propono havus varmaeran balonon por ĉirkaŭnavigi Titanon ĉe la latitudo de 20°N kaj la alteco de 10 kilometroj super la surfaco. Ebla alia aparataro estus laga esplorilo.
-
Aera esplorilo.
-
Laga esplorilo.
Literatura mencio
[redakti | redakti fonton]Titano estas menciita kiel kolonio en la sciencfikcia romano Imperia Tero de la brita verkisto Arthur C. Clarke (1917–2008). Li ricevis la kavalirecon de la brita monarĥio en la jaro 1998.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ Retejo de la Observatorio ARVAL (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube
- Oficiala paĝaro de la misio Cassini-Huygens ĉe la retejo de la ESA (angle)
- Oficiala paĝaro de la misio Cassini-Huygens ĉe la retejo de la NASA (angle)
- Bonaj bildoj de la misio Arkivigite je 2005-01-17 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
|