Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Roque del Oeste

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roque del Oeste
insulo [+]

Lando Hispanio

Supermara alteco41 msnm [+]
Koordinatoj29° 19′ N, 13° 32′ U (mapo)29.310833333333-13.527222222222Koordinatoj: 29° 19′ N, 13° 32′ U (mapo)
Akvokolektejo0,02 km² (2 ha) [+]
Areo0,02 km² (2 ha) [+]

Loĝantaro(neloĝata) [+]
Denseco0 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC±00:00 [+]

Roque del Oeste (Hispanio)
Roque del Oeste (Hispanio)
DEC

Roque del Oeste (Kanariaj insuloj)
Roque del Oeste (Kanariaj insuloj)
DEC
Map
Roque del Oeste
Vikimedia Komunejo:  Roque del Oeste [+]
vdr
la insuleto vidata el birda perspektivo - dekstre la pli granda insuleto Montaña Clara

Roque del Oeste - prononco [ROke del oESte], signifo "roko de okcidento" aŭ "okcidenta roko" - estas neloĝata insuleto apartenanta al la Regiono de Kanarioj (Hispanio) kaj al la Provinco de Las Palmas. Geografie ĝi formas parton de la Ĉiniĥa Insularo (vidu la apudajn mapojn) - kun la insuloj Montaña Clara, Roque del Este, Alegranza kaj La Graciosa, kaj evidente la nomo indikas ke ĝi estas la plej okcidenta el la insuloj de la insularo.

Same kiel la unuaj tri aliaj insuloj el la listo ĝi estas nomata "islote" (insuleto), laŭ la Real Academia Española difinita kiel insulo malgranda kaj sen loĝantoj.[1] Nur La Graciosa ekde novembro 2018 estas la oficiale oka administre sendependa insulo de la Kanarioj - kvankam jam antaŭe ĝi estis loĝita. Roque del Oeste situas nordokcidente de la insulo Lanzarote. Daŭre ĝi apartenas al la administra lanzarota municipo Teguise.

La insuleto kovras areon de 0,015 kvadrataj kilometroj.

  1. Vidu: "Islote" en Diccionario de la Real Academia Española.