Lanzarote
Lanzarote | ||
---|---|---|
Flago | ||
insulo [+] | ||
Lando | Hispanio | |
Koordinatoj | 29° 2′ N, 13° 38′ U (mapo)29.035-13.635Koordinatoj: 29° 2′ N, 13° 38′ U (mapo) [+] | |
Ĉefurbo | Arrecife | |
Akvokolektejo | 791 km² (79 100 ha) [+] | |
Areo | 791 km² (79 100 ha) [+] | |
Loĝantaro | 152 289 [+] (2019) | |
Denseco | 192,53 loĝ./km² [+] [+] | |
Ĉefulo | María Dolores Corujo Berriel (PSOE) | |
Horzono | UTC±00:00 [+] | |
Lanzarote | ||
Vikimedia Komunejo: Lanzarote [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Lanzarote estas la plej orienta insulo de la Kanariaj Insuloj. Sian nomon ĝi ricevis de la maristo Lancelotto Malocello, kiu en 14-a jarcento atingis la insulon kaj konatigis ĝin inter francaj, britaj kaj hispanaj maristoj kaj komercistoj.
La ĉefurbo estas Arrecife. La insulo estas je 29°13' - 28°50' NO (N), 13°55' - 13°24' OK (U) (mapo Mapo)
Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), la insulon kovras la mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio. Tiu estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearkta ekozono. La ekoregiono ankaŭ apartenas al la biomo de la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj.
Administracio
[redakti | redakti fonton]La insulo Lanzarote estas dividita en sep municipoj:
Kulturo
[redakti | redakti fonton]La plej grava artisto/arkitekto en Lanzarote estis César Manrique. Li multe faris por konservi la originan karakteron de la insulo. Ekzemple, li certigis, ke nur la tradiciaj koloroj de verda, blua kaj bruna estas permesitaj por pordoj kaj kadroj. La domoj eble ne estas pli altaj ol kvar etaĝoj kaj ankaŭ devas esti farbitaj blankaj. Krome, grandaj reklamŝildoj estas malpermesitaj, ĉio ĉi por konservi la insulon en sia origina stato kiel eble plej multe (male al insuloj kiel Gran Canaria kaj Tenerifo kie multe da "betono kaj neono" troviĝas pro amasturismo). Tuj okulfrapaj estas sep artaĵoj de Manrique nomitaj "Juguetes del Viento" (Ludiloj de la Vento). Ili troveblas ĉe la flughaveno kaj sur la trafikcirklo proksime de lia iama hejmo. La Fundación César Manrique troviĝas en lia iama hejmo en Tahiche.
La portugala verkisto José Saramago instaliĝis en Tías en 1993 kaj tie verkis kelkajn verkojn kiel Eseo pri blindeco (1995) kaj ĉiujn sekvajn. Li mortis en Tías la 18an de junio 2010. José Saramago estas omaĝita surloke per skulptaĵo preskaŭ kvinmetra el ŝtalo sur placeto alireja al A Casa José Saramago, sidejo de la Fondaĵo José Saramago en Lanzarote.[1]
Unesko
[redakti | redakti fonton]La insulo estas Biosfera rezervejo proklamita de Unesko.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]En Esperanto
[redakti | redakti fonton]Pri la insulo aperis en 2018 la DVD Lanzaroto - Insulo fortuna de Roman Dobrzyński.
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Kaktoĝardeno de Guatiza
-
Kavo Cueva de los Verdes
-
Nacia parko Timanfaya
-
Nacia parko Timanfaya
-
Salejo Salinas del Janubio
-
Insulo La Graciosa / Mirador Del Rio
-
Playa Blanca
-
Satelita foto de Lanzarote kaj Chinijo.
-
Charco Verde, Yaiza.
-
Norda parto de Lanzarote kaj Chinijo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Lanzarote
- Oficiala retejo de Cabildo de Lanzarote.
- Aeraj fotoj de la insulo Arkivigite je 2006-06-30 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo pri turismo Informo pri Lanzarote