Sean Paul
Sean Paul | |
---|---|
Sean Paul dum International Reggae & World Music Awards en majo de 2007.
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Sean Paul Ryan Francis Henriques |
Naskiĝo | 9-an de januaro 1973 (51-jaraĝa) en Kingstono |
Ĝenroj | Regeo Dancehalo |
Profesio | DJ, |
Instrumentoj | voĉa muziko |
Aktivaj jaroj | 1996 – nuntempo |
Eldoninto | VP, Atlantic |
Parencaj temoj |
Rihanna, Beyoncé Knowles, Jully Black, ĉinaj jamajkanoj |
Retejo | Sean-Paul.net |
Persona informo | |
Naskonomo | Sean Paul Ryan Francis Henriques |
Aliaj nomoj | Sean Paul |
Ŝtataneco | Jamajko |
Alma mater | Wolmer's Schools (en) University of Technology (en) |
Familio | |
Patro | Garth Henriques (en) |
Patrino | Frances Henriques (en) |
Frat(in)o | Jason "Jigzagula" Henriques (en) |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | deejay (en) repisto kantisto kantoverkisto |
TTT | |
Retejo | https://www.allseanpaul.com/ |
Sean Paul Ryan Francis Henriques (naskiĝis la 9-an de januaro 1973 en Kingstono, Jamajko) estas jamajka kantisto. Plej konata nur kiel Sean Paul, li estas kantisto de regeo kaj dancehalo; jamajkano kun devenoj judkastiliaj, portugalaj, ĉinaj kaj afrikaj.
Artista Kariero
[redakti | redakti fonton]La stilo de Paul estas tre simila al la stilo establita de DĴ Spragga Benz, kvankam li estis komparita kun Junior Cat. Sciante pri la komparoj, Sean Paul fortikigis sian propran stilon. Serio de temoj estis inkluditaj en "Deport Them" kaj la pensiga kanzono "Strategy". En 1998 multnombraj kanzonoj liaj aperis, inter ili plej famaj estis "Work With It", "Hot Gal Today", "Woman Yuh Hot", "Report To Me" kaj "Faded", ĉiuj sekvas la DĴ-profilon. En 1999 la artista kariero de Paul konsolidiĝis kiam li koncertis en Eŭropo, Japanio kaj Usono, kunlaboris kun Mr.Vegas kaj la usona rapisto DMX en kontribuaĵo al sonbando de Belly, Hype Williams. Li populariĝis en Usono pere de la remikso "Hot Gal Today" kaj la lanĉado de la albumo "Stage One".
Nuntempo
[redakti | redakti fonton]Nova versio de la kanzono "Punkie" de Sean Paul, de la albumo Dutty Rock karakterizis la aperon de Tago Calderón (februaro 2005) en la albumo "Promo Only". En aprilo 2005 Promo Only, albumon de Caribean-serioj inkludis novan kanzonon de Sean Paul We Be Burning. Ĵuse Paul ankaŭ kunlaboris kun Nina Sky por la kanzono Touch My Body. La sekvan albumon de Sean Paul estis lanĉita en 2005 (septembro) nomita "The Trinity". En 2008 estis lanĉita la novan albumon de Paul titolita A New Age.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]- Stage One: lanĉita la 28an de marto 2000
- Dutty Rock: lanĉita la 24an de septembro 2002
- The Trinity: lanĉita la 27an de septembro 2005
- A New Age: lanĉita en 2008.
Premioj
[redakti | redakti fonton]- 2004: Premio Grammy: Plej Bona Regea Albumo
- 2005: Premio Billboard: Vendoj/ Regea Artisto de la Jaro.
- 2005: Premio Billboard: Vendoj/ Regea Albumo de la Jaro.
- 2006: American Music Award: Preferata Vira Pop-Roka Artisto.
- 2006: Premio Billboard Music - Hot 100 - Jarsolo "Temperature"