Milla Jovovich
Milla Jovovich | ||
---|---|---|
Jovovich en 2013
| ||
Persona informo | ||
Мілла Йовович Мила Јововић Mila Jovović | ||
Naskonomo | Милиця Богданівна Йовович | |
Naskiĝo | 17-an de decembro 1975 (48-jaraĝa) en Kievo, Ukrainio, Sovetunio | |
Etno | Montenegrins • rusoj vd | |
Lingvoj | angla • rusa • ukraina vd | |
Ŝtataneco | Ukrainio (1991–) Usono (1981–) vd | |
Familio | ||
Patro | Bogdan Jovovich (en) vd | |
Patrino | Galina Jovovich (en) vd | |
Gefratoj | Marco Jovovich (en) vd | |
Edz(in)o | Shawn Andrews (1992 - 1993) Luc Besson (1997 - 1999) Paul W.S. Anderson (gefianĉiĝo) | |
Amkunulo | John Frusciante (1999–2000) Anno Birkin (en) (2000–2001) vd | |
Infanoj | Ever Gabo Anderson ( Paul W. S. Anderson) Dashiel Edan Anderson (en) ( Paul W. S. Anderson) Osian Lark Elliot Jovovich-Anderson (en) ( Paul W. S. Anderson) vd | |
Profesio | ||
Okupo | filmaktoro plenuma produktoro gitaristo kantoverkisto modelo de la erotika fotografio voĉaktoro televida aktoro modmanekeno modelo kantisto filmreĝisoro vd | |
Aktiva dum | 1985 - nuntempo | |
En TTT | www.millaj.com www.millanews.com | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Militza JOVOVICH (naskiĝis la 17-an de decembro 1975 en Kievo, Ukraina SSR, Sovetunio; ruse Милла Йовович, Milla Jovović[1]) estas usona fotomodelino, aktorino, muzikistino kaj dezajnistino.
Ŝi estas unu el la internacie plej konataj fotomodeloj kaj ankaŭ sukcesa kiel aktorino. Ekde 1994 ŝi havas usonan ŝtatanecon. Ŝi parolas serbe, ruse, france, angle.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ŝiaj gepatroj estas la serba kuracisto Bogić Jovović kaj la rusa aktorino Galina Loginova Jovović. Ŝia familio translokiĝis en ŝia 5-a aĝo al Sakramento, Kalifornio. Ŝia patrino kuraĝigas ŝin jam fruaĝe por iĝi aktorino. Kiam ŝi aĝas 9, ekvizitas instruon pri aktorludo. La fotomodelulan karieron ŝi komencas en aĝo 11. Unu jaron poste ŝi aperas sur kovrilpaĝo de usona gazeto Mademoiselle, kio ekas akran debaton pro temo junuloj kiel fotomodeluloj (legu: pedofilio). Samjare nomis ŝin Richard Avedon kiel unu el la „plej neforgeseblaj virinoj de Revlon” (Revlon's most unforgettable women).
Inter la modeladoj, ŝi laboras plej ofte pri sia aktorina kariero. En aĝo de 13 ŝi ricevas flankrolon en la filmo Two Moon Junction, tri jarojn poste ĉefrolon en La reveno al la blua laguno. En 1992 ŝi ludas kun Christian Slater en Kuffs kaj akiris roleton en la biografia filmo de Charlie Chaplin, Chaplin. Jovoviĉ geedziĝis en aĝo de 16 kun filma partnero Shawn Andrews, kun kiu ŝi konatiĝis dum surbendigo de sia sekva filmo Dazed and Confused (Reĝisoro: Richard Linklater). La geedziĝon nuligis post du monatoj ŝia patrino. (kasacio)
En 1994, ŝi ricevas kontrakton ĉe EMI Records kaj publikigas sub tiu etikedo sian unuan albumon The Divine Comedy, kiun ŝi skribis jam en aĝo de 15 kaj surbendigis en aĝo de 16. Ĝi ricevas kelkajn bonajn kritikojn, sed restas malantaŭ la atendoj. En 2002 aperas ŝia dua albumo The Peopletree Sessions.
En 1997 ŝi geedziĝas kun Luc Besson, reĝisoro de scienc-fikcia filmo La kvina elemento, en kiu Jovoviĉ ludis la virinan ĉefrolon kaj iĝas stelulino. Ŝi ankaŭ ludis sub lia reĝisorado – post du jaroj – la francan nacian heroon kaj sanktulon Johana de Orleans. En 1999 ŝi denove divorcas.
En 2003 ŝi fondas kun Carmen HAWK la modan firmaon Jovovich-Hawk. La vendado okazas tra usona vendejo Fred Siegel en Los Anĝeleso. En 2005 ŝi malfermas sian propran butikon en Novjorko.
Filmaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Filmo | Rolo |
---|---|---|
1988 | Two Moon Junction | Samantha Delongpre |
1991 | Return to the Blue Lagoon | Lilli Hargrave |
1992 | Kuffs | Maya Carlton |
1992 | Chaplin | Mildred Harris |
1993 | Dazed and Confused | Michelle Burroughs |
1997 | The Fifth Element | Leeloo |
1998 | He Got Game | Dakota Burns |
1999 | The Messenger: The Story of Joan of Arc | Johana de Arko |
2000 | Claim | Lucia |
2001 | Million Dollar Hotel | Eloise |
2001 | Zoolander | Katinka Ingabogovinanana |
2002 | Resident Evil | Alice |
2002 | You Stupid Man | Nadine |
2003 | Dummy | Fangora "Fanny" Gurkel |
2003 | No Good Deed | Erin |
2004 | Resident Evil: Apocalypse | Alice |
2005 | Gore Vidal's Caligula | Drusilla |
2006 | Ultraviolet | Violet Song jat Shariff |
2007 | .45 | Kat |
2007 | Resident Evil: Extinction | Alice |
2008 | Palermo Shooting | Milla Jovovich |
2009 | Perfect Getaway | Cydney Anderson |
2009 | The Fourth Kind | Dr. Abigail "Abbey" Tyler |
2010 | Stone | Lucetta |
2010 | Resident Evil: Afterlife | Alice |
2010 | Dirty Girl | Sue-Ann |
2011 | Lucky Trouble | Nadya |
2011 | Bringing Up Bobby | Olive |
2011 | The Three Musketeers | Milady de Winter |
2011 | Faces in the Crowd | Anna Marchant |
2012 | Resident Evil: Retribution | Alice |
2014 | Cymbeline | The Queen |
2015 | Survivor | Kate Abbott |
2015 | A Warrior's Tail | Savva (angla voĉo) |
2016 | Zoolander 2 | Katinka Ingaborgovinanana |
2016 | Resident Evil: The Final Chapter | Alice / Alicia Marcus |
2017 | Shock and Awe | Vlatka |
2018 | Future World | The Drug lord |
2018 | The Rookies | Senior Agent Bruce |
2019 | Paradise Hills | The Duchess |
2019 | Hellboy | Vivienne Nimue, the Blood Queen |
2020 | Monster Hunter | Captain Natalie Artemis |
Jaro | Titolo | Rolo |
---|---|---|
1988 | The Night Train to Kathmandu | Lily McLeod |
1988 | Paradise | Katie |
1989 | Married... with Children | Yvette |
1990 | Parker Lewis Can't Lose | Robin Fecknowitz |
2002 | King Of The Hill | Serena |