Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Luc Besson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luc Besson
Persona informo
Luc Besson
Naskonomo Luc Paul Maurice Besson
Naskiĝo 18-an de marto 1959 (1959-03-18) (65-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Virginie Silla (2004–)
Milla Jovovich (1997–1999)
Maïwenn Le Besco (1992–1997)
Anne Parillaud (1986–1991) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Juliette Besson (mul) Traduki
 ( Anne Parillaud)
Satine Besson (en) Traduki
 ( Virginie Silla)
Talia Besson (en) Traduki
 ( Virginie Silla)
Shanna Besson (en) Traduki
 ( Maïwenn Le Besco)
Mao Besson
 ( Virginie Silla) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmproduktoro
verkisto de porinfana literaturo
filmmuntisto
plenuma produktoro
aktoro
filmreĝisoro
scenaristo
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1981– vd
Verkado
Verkoj Léon ❦
Arthur et les Minimoys vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Luc Paul Maurice Besson (naskiĝis la 18-an de marto 1959, en Parizo) estas franca reĝisoro, scenaristo, verkisto kaj produktoro.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Luc Besson pasas infanecon ĉe siaj gepatroj, ambaŭ instruistoj de plonĝado en Club Méditerranée, inter Grekio kaj eks-Jugoslavio. Akcidento malebligos al li daŭrigi altnivelan plonĝadon.

Li fariĝas konata en kina medio laborante kiel help-reĝisoro antaŭ ol mem reĝisori sian unuan longdaŭran sciencfikcian filmon: "Le Dernier Combat" en 1983, kio ebligas al li subskribi kontrakton kun Gaumont por reĝisori Subway en 1985. Dank'al tiu sukceso, li entreprenas reĝisoradon de filmo, kiun li nepre volas fari: Le Grand Bleu, malbone akceptata en Festivalo de Cannes en 1988, kiu tamen fariĝas kulta filmo kaj estas objekto de multnombraj analizoj por provi klarigi ties sukceson en la junularo. Ĝia stilo proksima al tiu de publico pliprofundigas fosaĵon inter li kaj la recenzistoj.

Publiko plu venas multnombre por spekti liajn sekvajn filmojn: Nikita en 1991, Léon en 1995. En 1997, li entreprenas kun Gaumont ambician sciencfikcian projekton, kiun li zorge pretigos. Li transloĝigas al Los Angeles kun juna aktorino Maîwenn—kiu ĉefrolis en La Gamine kun Johnny Hallyday—kaj ilia filino Shanna. Celante usonan merkaton, li ĉefroligos Bruce Willis, Maîwenn Le Besco (La Diva) kaj Milla Jovovich. Le Cinquième Élément fariĝas unu el la plej grandaj komercaj sukcesoj de franca filmo en Usono (nun superata de La Marche de l'empereur de Luc Jacquet).

En 2000, li fondas propran societon de produktado kaj distribuo EuropaCorp, kiu anoncas kiel objektivon disvolvi novan ondon de tut-publika kino, apogante sin sur sukcesintaj filmoj kiel Taxi, Taxi 2, Taxi 3Yamakasi. Li ofte estas scenaristo de la de li produktataj filmoj, preferante distron kaj agadon. Tia sinteno provokas malamon de recenzistoj kaj de parto de gazetaro, kaj eĉ malestimon.

Provante entrudi sin en la internacia merkato, do unue usona, li tamen volas konservi kontrolon kaj francan naciecon super siaj filmoj el jura kaj fiska vidpunktoj. Komence de la jaroj 2000, li estas la iniciatinto kaj motoro de kreado de Cité du Cinéma en Saint-Denis, en norda suburbo de Parizo.

Ofte produktoro, nun ĉe la kapo de monhava studio, li tamen plu reĝisoras siajn proprajn filmojn: Jeanne d'Arc, en 1999, kun Milla Jovovich (la paro eksedziĝas tiun jaron), poste Angel-A, en 2005, nigra-blanka filmo interpretata de Jamel Debbouze kaj Rie Rasmussen, kies recenza akcepto estas mezbona, kaj ne ĝuas la kutiman sukceson ĉe la publiko.

La 11-an de septembro 2006 li anoncas ke Arthur et les Minimoys estos lia 10-a kaj lasta filmo. Gazeto Le Soir de la 20-a de septembro 2006 anoncas ke Luc Besson ĉesigas kinon. La reĝisoro volas dediĉiĝi al civitana agado. Li provas starigi fondaĵon por helpi junulojn en suburboj.

Li havas kvar filinojn kaj unu filon el malsamaj geedziĝoj:

Reĝisoro

[redakti | redakti fonton]

Muzikvideoj

[redakti | redakti fonton]

Scenaristo

[redakti | redakti fonton]

Produktoro

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]