Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Rusa-japana milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rus-Japana milito)
1904-1905

La rusa-japana milito estis milita konflikto inter la Rusa imperio kaj Japanio, en 1904 – 1905. La konflikto rezultis, ke la Rusa imperio devis rezigni pri siaj orient-azia aneksa politiko. Tio estis la unua kazo dum la historia novepoko, kiam azia lando superis eŭropan potencon.

La rusa-japana milito eksplodis pri la posedrajto de Manĉurio kaj Koreio. Ĉinio en 1898 cedis je diplomatia premo kaj ludonis je 25 jaroj la havenon de Port Arthur al Rusio. Tiu haveno havas strategian gravecon, ĝi situas sur pinto de Liaotung-duoninsulo, en Sud-Manĉurio. Rusio tiel okupis la duon-insulon, sed faris ke Rusio devigis Japanion rezigni pri tiu haveno – post la ĉina-japana milito (1894 – 1895). Rusio aliancis en 1896 kun Ĉinio kontraŭ Japanio kaj ricevis permeson plilongigi la transsiberian fervojon ĝis Vladivostoko tra ĉina fervojo en Manĉurio. Rusio tiel ekkontrolis gravan strion en Manĉurio.

Kvankam la rusoj elkonstruis la transsiberian fervojon (1891 – 1904), ili ne povis postsendi sufiĉan municion al la rusaj manĉuriaj taĉmentoj pro manko de transportaj veturiloj. Dume Japanio daŭre kreskigis la soldatan ĉeeston post 1894 kaj en 1904 jam superis la rusajn taĉmentojn. Post kiam Rusio rifuzis eltiron de la taĉmentoj en 1903 el Manĉurio, la japanoj decidis eki militon.

La rusa-japana milito komenciĝis la 8-an de februaro 1904, kiam la japana marfloto surprize atakis la rusajn ŝipojn ĉe Port Arthur. En marto surbordiĝis japana armeo en Koreio kaj atakis la landon. En majo alia japana armeo surbordiĝis ĉe la Liaotung-duoninsulo kaj detranĉis la 26-an de majo la defendantojn de Port Arthur disde la manĉuriaj rusaj ĉefaj fortoj. Post tio la japanoj militiris norden, dum la rusoj retiriĝis ĝis Mukden (hodiaŭ Senjang), post kiam ili estis malvenkitaj ĉe Fu-shun (14-a de junio) kaj Liao-yang (25-a de aŭg.). Kvankam la rusoj ricevis la municion per la transsiberia fervojo, ili ne povis ŝanĝi la sorton de la milito.

La komenca japanana atako kontraŭ Port Arthur estis sensukcesa kaj postulis multajn mortojn. La japanoj preparis sin por longtempa atako. La rusa komandanto de la havenurbo decidis transdoni la urbon la 2-an de januaro – sen interkonsento kun la oficiroj – dum la rusoj havis municion ankoraŭ por tri monatoj.

La batalo de Mukden okazis fine de februaro kaj komence de marto, en ĝi partoprenis 330 000 rusaj kaj 270 000 japanaj soldatoj. La batalo estis sanga, fine la rusa komandanto generalo Aleksej Kuropatkin retiris la rusajn fortojn norden. En la batalo mortis 89 000 rusaj kaj 71 000 japanaj soldatoj.

La rusan-japanan militon decidis la batalo de Tsushima, kiam la japana floto neniigis la rusan, finde de majo 1905.

Pro la militaj elspezoj, Japanio tute elĉerpiĝis, sed la malvenko ĉe Tsushima (Cuŝima) kaj la internpolitikaj streĉoj devigis la rusan registaron al pactraktatoj, kiuj okazis en Portsmouthban (federacia ŝtato New Hampshire, Usono). La traktadoj okazis de la 9-a aŭgusto ĝis la 5-a de septembro 1905) kaj komunikis inter la militintaj lando Theodore Roosevelt.

La pactraktato donis al Japanio la Liaotung-duoninsulon, la sud-manĉurian fervojon al Port Arthur kaj sudan parto de la Saĥalin-duoninsulo. Rusio devis forlasi Sud-manĉurion favore al Ĉinio kaj devis rekoni superecon de Japanio en Koreio.

Du monatojn post la subskribo de la traktato, eksplodis revolucio en Rusio kaj la caro Nikolao la 2-a devis eldoni manifeston, en kiu li promesis burĝajn liberecajn rajtojn kaj elektitan parlamenton kun leĝfara rajto.

La familio Zamenhof kaj la milito

[redakti | redakti fonton]

Diras leteron de Zamenhof al Lingvo Internacia (gazeto):

Citaĵo
 En la komenco de januaro, mi ricevis de mia milita estraro la ordonon forveturi al la milito Mandĵurujon kiel kuracisto; poste, pro la malforta stato de mia sano, oni min liberigis de tiu ĉi devo, kaj mi povas nuu trankvile daŭrigi mian laboradon por nia afero.

Pro la alvoko kaj poste pro la liberiĝo mi ricevis de ĉiuj flankoj tre multe da varmege amikaj kaj bondeziraj leteroj. Ne povante respondi al ĉiuj aparte, mi permesas al mi nun esprimi publike mian plej koran dankon al ĉiuj miaj amikaj korespondantoj.

Ĉar multaj personoj intermiksas mian nomon kun la nomoj de miaj fratoj, kiuj ankaŭ estas kuracistoj kaj esperantistoj, tial — por averto de ĉia malkomprenigo — mi devas sciigi, ke la nomoj de miaj du fratoj, kiuj troviĝas nun en la milito estas Leono kaj Aleksandro
— Ludoviko Lazaro ZAMENHOF.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]