Mokrý Háj
Mokrý Háj | |
hungare: Horvátberek | |
municipo | |
Preĝejo en Mokrý Háj
| |
|
|
Oficiala nomo: Mokrý Háj | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trnava |
Distrikto | Distrikto Skalica |
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Supra Hungarujo |
Parto de | Záhorie |
Montaro | Myjavská pahorkatina |
Situo | Mokrý Háj |
- alteco | 263 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 48′ 43″ N 17° 14′ 43″ O / 48.81194 °N, 17.24528 °O (mapo) |
Areo | 6,870521 km² (687,05 ha) |
Loĝantaro | 684 (31.12.2010) |
Denseco | 99,56 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1569 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 908 65 |
Telefona antaŭkodo | +421-34 |
Aŭtokodoj | SI |
NUTS | 504564 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trnava
| |
Vikimedia Komunejo: Mokrý Háj | |
Retpaĝo: www.mokryhaj.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Mokrý Háj (hungare Horvátberek) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Skalica.
Situo
[redakti | redakti fonton]Mokrý Háj situas laŭ traira flankovojo. Skalica troviĝas je 3 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio okazis pri la vilaĝo en 1569. Tiutempe rifuĝintaj kroatoj loĝis tie. En 1602 vivis tie 179 vilaĝanoj en 79 domoj. En 1663 la turka armeo suferigis la loĝantojn. Incendio okazis en 1730. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis "Mokriháj", poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungaran nomon. En 1910 laŭ la popolnombrado loĝis en Horvátberek 783 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Skalica, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1931 incendio okazis. En 2001 vivis en Mokrý Háj 569 homoj, (551 slovakoj).