Las Rozas estas unu el la plej grandaj municipoj de la Madrida Regiono (Hispanio), kun areo inter 5.883 kaj 5.914 hektaroj. Ĝi havas 4 trajnstaciojn: Las Rozas, Las Matas, Pinar kaj El Tejar (fermita).
Las Rozas estas unu el la municipoj kun la porpersona enspezo plej alta de la Madrida Regiono. Ĝi spertis fortan kreskadon en la loĝantaro: en 1991 ĝi havis 35 137 loĝantojn kaj 83 428 en 2008. En Hispanio ĝi estas konata kiel sidejo de la Reĝa Federacio Hispania de Futbalo.