Campo Real
Campo Real | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 28510 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 781 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 110 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 20′ N, 3° 23′ U (mapo)40.3381881-3.3813911Koordinatoj: 40° 20′ N, 3° 23′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 777 m [+] | ||
Areo | 61,8 km² (6 180 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Campo Real (Madrid) [+] | |||
Campo Real (Reĝa Kampo) estas hispana municipo de la Madrida Regiono.
Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 6 781 loĝantoj sur areo de 61,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 110 loĝantoj/km².
Ĝi situas ĉirkaŭ 35 km de la ĉefurbo, Madrido. La komunumo estas fama pro sia ŝafa fromaĝo, ĝia olivoleo kaj olivoj. Oni ankaŭ povas viziti la ceramikan muzeon, kie oni montras antikvaĵon. La urbo ĉirkaŭas malgrandan monteton, sur kies pinto estas la preĝejo Sankta Maria de la Kastelo, renesanca-herera stilo, kun gotika parto pro incendio en la 15-a jarcento. Ĝi ankaŭ havas tri malgrandajn kapelojn, inter kiuj elstaras la Sankta Kristo de la Roko, kiu estas la patrono de la urbo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Estas samnoma Campo Real (aragone Campo Reyal) kiel koloniiga urbeto en la komarko Cinco Villas, en la provinco Zaragozo.