Loligo
Loligo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Loligo plei
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Loligoj (aŭ Kalmaroj) estas genro de kapopieduloj kaj eble la plej reprezentiva kaj vaste distribuita grupo de miopsinoj. Ili distingatas pro havantaj kapon klaran, simetrion duflankan, mantelon kaj brakojn. Kalmaroj, simile sepioj, havas ok brakojn kaj du tentaklojn aranĝatajn en paroj.
La genron unue priskribis Jean Baptiste Lamarck en 1798, sed la nomon jam uzis aliaj pli frue (Schneider, 1784; Linnaeus, 1758) kaj eble uziĝis jam de Plinio la pli maljuna.
Oni komerce ekspluatas plurajn speciojn, kiel Loligo vulgaris kaj Loligo plei. Oni scias ke plurajn speciojn allogas noktaj lumoj; sekve oni kaptas ilin per kelkaj metodoj de luma allogado.
Specioj
[redakti | redakti fonton]La genro konsistas el du subgenroj, kvankam oni ne decidis al kiu subgenro devus aparteni multaj specioj:
- Subgenro Loligo (Alloteuthis) Wülker, 1920:
- Afrika kalmaro, Loligo africana
- Mezgranda kalmaro, Loligo media
- Eŭropa komuna kalmaro, Loligo subulata
- Subgenro Loligo (Loligo) Lamarck, 1798:
- Loligo vulgaris (kalmaro: torpedoforma korpo kaj triangulaj flankaj naĝiloj (PIV))
- Loligo vulgaris reynaudi
- Loligo vulgaris vulgaris
- Loligo vulgaris (kalmaro: torpedoforma korpo kaj triangulaj flankaj naĝiloj (PIV))
- Subgenro nekonata:
- Loligo bleekeri
- Loligo gahi
- Loligo ocula
- Loligo opalescens
- Loligo pealeii
- Loligo plei
- Loligo roperi
- Loligo sanpaulensis
- Loligo surinamensis
- Loligo forbesii
- Loligo pickfordi
- Loligo vietnamensis