Jules Massenet
Jules Massenet | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jules Massenet | |||||
Naskonomo | Jules Émile Frédéric Massenet | ||||
Naskiĝo | 12-an de majo 1842 en Montaud | ||||
Morto | 13-an de aŭgusto 1912 (70-jaraĝa) en Parizo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Kancero vd | ||||
Tombo | cemetery in Égreville (en) vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Konservatorio de Parizo Lycée Saint-Louis (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Massenet family vd | ||||
Patro | Alexis Massenet vd | ||||
Gefratoj | Auguste Massenet vd | ||||
Edz(in)o | Ninon de Gressy (en) (1866–nekonata valoro) vd | ||||
Infanoj | Juliette Massenet (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | komponisto pianisto libretisto universitata instruisto muzikologo muzikinstruisto orgenisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Werther ❦ Manon ❦ Don Quichotte ❦ Cendrillon ❦ Tais ❦ Hérodiade vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jules Émile Frédéric Massenet (naskiĝis la 12-an de majo 1842 en Montaud ĉe Saint-Étienne, mortis la 13-an de aŭgusto 1912 en Parizo) validas kiel plej grava franca operokomponisto de la finiĝanta 19-a jarcento.
Li estis la plej juna el dek unu gefiloj de oficirfamilio. Lia patrino donis al li la unuan muzikinstruon. Jam dekunujara (1853) li ricevis unuan edukadon ĉe la Konservatorio de Parizo de Ambroise Thomas kaj Charles Gounod kaj finis tie sian studon en 1863, kiam li tie gajnis la Premion de Romo (france Prix de Rome). Tiutempe li renkontis ankaŭ Franz Liszt.
En 1871 li estis kunfondinto de la Société Nationale de Musique kaj en 1878 li membriĝis en la Akademio de Belartoj de Francio (france Académie des beaux-arts). Ekde 1878 ĝis 1893 li estis profesoro por kompozicio ĉe la Konservatorio kaj i.a. instruis George Enescu kaj Gustave Charpentier.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- La grand'tante, komika opero unuakta, 1867, Parizo
- Don Cézar de Bazan, komika opero 4-akta, 1872, Parizo
- Marie-Magdeleine, 1873 Parizo/scena 1903, Nico
- Le roi de Lahore, opero 5-akta, 1877, Parizo
- Hérodiade, opero 4-akta, 1881, Bruselo
- Manon, opero 5-akta, 1884, Parizo
- Le Cid, opero 4-akta, 1888, Parizo
- Esclarmonde, romantika opero 4-akta, 1889, Parizo
- Le mage, opero 5-akta, 1891, Parizo
- Werther, lirika dramo 4-akta, 1892, Vieno
- Thaïs, lirika komedio 3-akta, 1894, Parizo, en ĝi "Meditation"
- Le portrait de Manon, opero 1-akta, 1894, Parizo
- La Navarraise, lirika epizodo 2-akta, 1894, Londono
- Sapho, Pièce lyrique, 1897, Parizo
- Cendrillon, fabelpoemo 4-akta, 1899, Parizo
- Grisélidis, lirika fabelo de unuprologo kaj 3 aktoj, 1901, Parizo
- Le jongleur de Notre-Dame, opero 3-akta, 1902, Monte-Carlo
- Chérubin, lirika opero 3-akta, 1905, Monte-Carlo
- Ariane, opero 5-akta, 1906, Paris
- Thérèse, muzika dramo 2-akta, 1907, Monte-Carlo
- Bacchus, opero 4-akta, 1909, Parizo
- Don Quichotte, heroa komedio 5-akta, 1910, Monte-Carlo
- Roma, tragika opero 5-akta, 1912, Monte-Carlo
- Panurge, muzika farso 3-akta, 1913, Parizo
- Cléopâtre, opero 4-akta, 1914, Monte-Carlo
- Amadis, opero 4-akta, 1922, Monte-Carlo