Katolika Ligo (1609)
Katolika Ligo (germane: Katholische Liga, france: Ligue catholique) fondiĝis en la 10.7.1609 kontraŭ Protestantisma Unio (de 1608), en Munkeno kaj fare de la episkopoj de Würzburg, Konstanz, Augsburg, Passau kaj Regensburgo. Estro kaj ĉefa inicianto estis duko Maksimiliano la 1-a (Bavario) kaj celo estis la savo de katolikismo en la Sankta Romia Imperio.
Pli malfrue aliĝis ankaŭ la aliaj katolikaj klasoj de la disktriktoj bavaraj kaj ŝvabaj, la tri malsekularaj princ-elektistoj (de Kolonjo, Majenco kaj Trevero) kaj en 1613 eĉ imperiestro Matiaso mem. Kiam eksplodis la Tridekjara Milito apogis ĝin imperiestro Ferdinando la 2-a. Ĝia armeo sub Maksimiliano kaj Tilly glore venkis la protestantojn ĉe la batalo sur Blanka monto en 1620. Oni forpelis la princ-elektiston de Palatinato el liaj hereditaj landoj kaj plietendigis la batalteritorion en la germanan nordon pro kontraŭreformaciaj kaj restaŭraj planoj.
Depost la apero de Albrecht von Wallenstein en 1626 la renomo ĝia iel velkis kaj fine la svedo Gustaf Adolf ege rompis ĝian forton. La ligo neniiĝis ankoraŭ antaŭ la Vestfalia Paco.
Fonto
[redakti | redakti fonton]"Liga" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 12. Leipzig 1908, p. 543-544