Distrikto Rottweil
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Baden-Virtembergo |
distriktaro: | Frajburgo |
regiona ligo: | Nigra Arbaro-Baar-Heuberg |
administra sidejo: | Rottweil |
areo: | 769 km² |
Loĝantoj: | 142 593 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 176 po km² |
Aŭtokodo: | RW (Rottweil) |
Oficiala kodo: | 08325 |
La distrikto Rottweil situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Rottweil. La distrikto estas parto de la distriktaro Frajburgo kaj de la regiona ligo Nigra Arbaro-Baar-Heuberg.
La distrikto havas areon de 769 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 142 593 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Freudenstadt norde, Zollernalb oriente, Tuttlingen kaj Schwarzwald-Baar sude kaj Ortenau okcidente. La distrikto limas al la baden-virtembergaj distriktaroj Karlsruhe kaj Tübingen, kaj distancas nur 10 kilometrojn de la distriktaro Stutgarto.
Administra divido
[redakti | redakti fonton]La distrikto konsistas el 21 komunumoj, el kiuj 6 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.
Urboj:
- Dornhan (6.212)
- Oberndorf (Neckar) (14.658)
- Rottweil (25.691)
- Schiltach (4.026)
- Schramberg (22.106)
- Sulz (Neckar) (12.565)
Neurbaj komunumoj:
- Aichhalden (4.169)
- Bösingen (3.517)
- Deißlingen (6.081)
- Dietingen (3.939)
- Dunningen (6.035)
- Epfendorf (3.522)
- Eschbronn (2.110)
- Fluorn-Winzeln (3.228)
- Hardt (2.656)
- Lauterbach (3.126)
- Schenkenzell (1.824)
- Villingendorf (3.313)
- Vöhringen (4.181)
- Wellendingen (3.087)
- Zimmern ĉe Rottweil (5.969)
Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
|