Azia nigra urso
Azia nigra urso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ursus thibetanus (G. Cuvier, 1823) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Vivareo de Azia nigra urso
| ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
Selenarctos thibetanus | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Azia nigra urso (Ursus thibetanus aŭ Ursus tibetanus) estas alinome la Tibeta nigra urso, la Himalaja nigra urso, aŭ la luna urso.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas mezgranda nigra urso kiu normale montras distingan blankan aŭ kremkoloran "V" markon sur la brusto. Ĝi estas proksima parenco de la Amerika nigra urso. Oni kredas ke ambaŭ havas komunan eŭropan praulon. Ĝi kreskas al proksimume 130–190 cm laŭlonge. Maskloj pezas 110–150 kg kaj inoj pezas 65–90 kg. Ĝi vivas proksimume 25 jarojn.
Vivloko kaj disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Tiu palearktisa kaj orientalisa specio loĝadas en arbaroj, kaj oni povas trovi ĝin en vasta areo trans Azio. Oni trovas ĝin i.a. en jenaj ekoregionoj : la alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo, la amura herbeja stepo, la honŝuaj alpaj koniferaroj, la kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo, la nordorient-barataj kaj birmaj pinaroj, la orient-himalajaj subalpaj koniferaroj kaj la zagros-montara arbarstepo.
Ĝi havas avantaĝon super sia konkuranto en iuj partoj de ĝia atingopovo, la pli granda kaj pli forta Bruna urso (Ursus arctos), ĉar la pli malgranda nigra urso povas grimpi por atingi nuksojn kaj fruktojn en arbojn.
Vivmaniero
[redakti | redakti fonton]La Azia nigra urso manĝas diversan dieton de fruktojn, berojn, gresojn, nuksojn, semojn, mielon, senvertebrulojn, fiŝojn, birdojn, ronĝulojn, kaj aliajn malgrandajn mamulojn. Viando estas nur malgranda parto de ĝia dieto.
La urso povas esti ege agresema kontraŭ homoj, kaj estas multaj raportoj da ursaj atakoj kaj mortigoj.
Minacoj
[redakti | redakti fonton]La urso mem estas minacata de detruado de arbaroj, en kiuj ĝi vivas. Farmistoj ankaŭ mortigas la ursojn pro la minaco al siaj brutaroj, kaj multaj ankaŭ malŝatas la ursojn ĉar ili malŝelas ligno-arbojn, malaltigante iliajn valorojn. Alia problemo estas ke ĉasistoj mortigas ursojn por ricevi iliajn gal-vezikojn, kiuj estas uzataj en tradicia ĉina medicino. Ĉinio kontraŭleĝigis la ĉasadon de la ursoj en la 1980j, kaj pro tio, nun estas farmoj por rikolti ursan galon. La ursojn estas konstante kaĝataj kaj bridataj dum tuboj ĉerpas galon de iliaj galvezikoj al ujoj. Subtenantoj de ĉi tiu praktiko diras ke, sen ĉi tiuj farmoj, la bezono por ursa galo instigus multe da neleĝa ĉasado kaj plu minacus la specion. Aliuloj asertas ke la farmoj estas kruelaj kaj malhumanaj, kaj ke artefarita ursa galo estas same efektiva kaj malpli multekosta.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]- Ursus thibetanus formosanus - en Tajvano
- Ursus thibetanus gedrosianus - en Irano kaj Pakistano
- Urus thibetanus japonica - en Japanio
- Ursus thibetanus laniger - en Afganio kaj suda Ĉinio
- Ursus thibetanus mupinensis - en sudŭesta Ĉinio
- Ursus thibetanus thibetanus - en Himalajo kaj Hindo-ĉinio
- Ursus thibetanus ussuricu - en nordorienta Ĉinio kaj la Koreia duoninsulo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://animaldiversity.ummz.umich.edu/site/accounts/information/Ursus_thibetanus.html
- http://www.animalsasia.org
- http://www.sfgate.com/cgi-bin/article.cgi?file=/c/a/2005/04/25/MNGFECEIVO1.DTL
- http://www.greatbear.org/bears/asiaticbb.html Arkivigite je 2005-04-04 per la retarkivo Wayback Machine