Antoni Ramallets
Antoni Ramallets | |||
---|---|---|---|
futbala golulo | |||
Personaj informoj | |||
Plena nomo | Antoni Ramallets i Simón | ||
Naskiĝo | la 1-an de julio 1924 en Barcelono | ||
Morto | la 30-an de julio 2013 en Vilafranca del Penedès | ||
Alteco | 1,82 m | ||
Kromnomo | La kato de Maracaná | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | |||
Pozicio | Golulo | ||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
1941 1942 1944 1946-1947 1947-1962 |
CE Europa CD San Fernando RCD Mallorca Real Valladolid FC Barcelona |
||
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
Antoni Ramallets i Simón (naskiĝis la 1-an de julio 1924 en Barcelono, Katalunio, mortis la 30-an de julio 2013 en Vilafranca del Penedès) estis profesia futbalisto. Li estis unu el la plej bonaj goluloj en la 1950-aj jaroj.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Li ludis preskaŭ sian tutan karieron, en Futbala Klubo de Barcelono ekde 1947. Kun Barcelono, li gajnis ses Ligojn de Hispanio (1948, 1949, 1952, 1953, 1959 kaj 1960), kvin pokalojn (1951, 1952, 1953, 1957 kaj 1959), kaj la du unuajn eldonojn de Pokalo de Foiraj urboj (1958 kaj 1960, ekde 1971 konata kiel UEFA-pokalo). Krome, li ludis en finalo de la Eŭropa Pokalo en 1961 kontraŭ Benfica. Aliflanke, li gajnis la Zamoran trofeon dufoje (1959 kaj 1960), kiu rekompencas en la hispana Ligo la golulon kiu allasis plej malmulte da goloj. En 1962, li forlasis la ludkampon. Li ludis 36 fojojn en la Hispana nacia teamo, inter aliaj la brazilan mondan ĉampionecon, en 1950.
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Antoni Ramallets en la eŭska Vikipedio.