Charles Glover Barkla
Charles Glover Barkla | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Charles Glover Barkla | |||||
Naskiĝo | 7-an de junio 1877 en Widnes | ||||
Morto | 23-an de oktobro 1944 (67-jaraĝa) en Edinburgo | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Trinity College Universitato de Kembriĝo Universitato de Liverpolo King's College vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Mary Esther Cowell (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Atoma fiziko kaj nuklea fiziko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Oliver Lodge vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | kristalografio de ikso-radioj vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Charles Glover BARKLA (7-an de junio 1877, Widnes, Lancashire, Britio – 23-an de oktobro 1944, Edinburgh, Skotlando) estis brita fizikisto, kiu ricevis en 1917 Nobel-premion pri fiziko[1] pro laboro pri rentgendisiĝo. Tiu disiĝo okazas, kiam la rentgena radiado trapenetras materialon kaj la atomaj elektronoj dekliniĝis la radiadon.
Barkla studis en Kembriĝo, en la Trinity College kaj Kings College. Li iĝis en 1902 instruisto de la Liverpool-a Universitato, ekde 1909 laboris en la Londona Universitato kaj en 1913 iĝis naturfilozofia profesoro en la Edinburgh-a Universitato.
Barkla kaj C. A. Sadler difinis en 1906 per rentgenaj radioj la nombron de la elektronoj de la karbonatomo. Li ankaŭ pruvis, ke la rentgenaj radioj estas transversaj ondoj, kiel la lumo kaj aliaj elektromagnetaj radiadoj.