Cecil Frank Powell
Cecil Frank Powell | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
C. F. Powell | |||||
Naskonomo | Cecil Frank Powell | ||||
Naskiĝo | 5-an de decembro 1903 en Tonbridge | ||||
Morto | 9-an de aŭgusto 1969 (65-jaraĝa) en Lago de Como | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kembriĝo Kolegio Sidney Sussex Universitato de Bristol The Judd School (en) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Isobel Artner (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto universitata instruisto nuklea fizikisto vd | ||||
Laborkampo | Fiziko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Ernest Rutherford • Ralph H. Fowler • Charles Thomson Rees Wilson vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Cecil Frank POWELL (5-an de decembro 1903, Tonbridge, Kent, Anglio – 9-an de aŭgusto 1969, apud Milano, Italio) estis brita fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko[1] en 1950 pro ellaboro de la fotada metodo por analizo de la kernofizikaj procezoj kaj pro malkovro de la piono (pi-mezono). Pruviĝis, ke la piono samas kun tiu korpusklo, kies ekziston antaŭvidis japana fizikisto Yukawa Hideki, en sia teorio pri nuklea fiziko, en 1935.
Powell laboris ekde 1928 kiel esplora helpisto en la Fizika Laboratorio de la Bristola Universitato. Li iĝis en tiu universitato fizika profesoro (1948), ekde 1964 gvidis la Laboratorion Will.
Li ellaboris inter 1939 kaj 1945 senteman fotoemulzian metodon pri fiksado de la vojo de la kosmaj radioj. Oni fiksis sur fotolamenoj la efikojn de la kosmaj radioj per balonoj - lanĉitaj en la alton - aŭ sur altaj montopintoj. El la datenoj malkovriĝis en 1947 pri ekzisto de la piono kaj ties disiĝa metodo. Tiam la piono disiĝas je du aliaj korpuskloj, antimuonoj (mu-mezonoj) kaj neutrinoj. Powell malkovris la antipionon kaj en 1949 eĉ disiĝan metodon de la kaonoj (K-mezonoj).