25-a de oktobro
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 25-a de oktobro estas la 298-a tago de la jaro (la 299-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 67 tagoj restas.
Je la 25-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 732: Karolo Martelo venkis fortojn de Umajadoj el Al-Andalus en la batalo de Tours - Umajida Kaliflando venkita de Franka imperio, Duklando Akvitanio kaj Duklando Gaskonio
- 1131: Ludoviko la 7-a estis kronita kiel reĝo de Francio
- 1154: Henriko la 2-a iĝis reĝo de Anglio
- 1187: Gregorio la 8-a iĝis papo
- 1415: Centjara milito: Batalo de Azincourt - granda neatendita venko de angloj kontraŭ plinombra franca kavalerio, venkita de kimraj arkpafistoj batalantaj flanke de la reĝo Henriko la 5-a
- 1495: Post morto de Johano la 2-a, nova reĝo de Portugalio iĝis Emanuelo la 1-a
- 1501: Aleksandro Jogajlido eldonis en Mielno (proksime al Siemiatycze) privilegion limigantan reĝan regopovon favore al Senato kaj enkondukantan oligarkian-aristokratian respublikon
- 1521: Milito de la Komunumoj de Kastilio: kapitulaco de la lasta defendejo de ribelintoj en Toledo
- 1555: Imperiestro Karlo la 5-a abdikis
- 1655: Kadre de la 4-a pola-rusa milito komenciĝis rusa sieĝo de Lvovo
- 1662: Karlo la 2-a vendis Dunkirkon al Francio
- 1671: Kosmoesploro: Giovanni Domenico Cassini malkovris Japeton, lunon de Saturno
- 1722: Reims: Ludoviko la 15-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1760: Georgo la 3-a iĝis reĝo de Britio kaj reĝo de Irlando (antaŭ la Kontrakto de Unuiĝo)
- 1795: Oni fondis francan sciencan societon - Instituto de Francio
- 1822: Greka milito de sendependiĝo: unua sieĝo de Misolongi komencita
- 1836: Sur la Placo de la Konkordo en Parizo oni inaŭguris antikvan egiptan obeliskon de malnova templo en Tebo, donacitan al Francio de kedivo Muhammad Ali
- 1853: Reĝo de Bavario Ludoviko la 1-a fondis en Munkeno Novan Pinakotekon
- 1854: Krimea milito: Balaklava batalo inter aliancaj fortoj de Britio, Francio kaj Turkio kontraŭ la Rusia Imperio
- 1861: Unua kanada Toronta Borso fondiĝis
- 1888: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Tuleo
- 1888: En Tarnów oni malfermis unuan en Pollando Diocezan Muzeon
- 1900: Dua Bura milito: Unuiĝinta Reĝlando aneksis la Respublikon de Suda Afriko
- 1902: Belorusio: moskeo en Minsko estis konsekrita
- 1906: Georges Clemenceau iĝis ĉefministro de Francio
- 1912: Premiero de la opero Ariadno sur Naksos kun muziko de Richard Strauss al libreto de Hugo von Hofmannsthal
- Unua Mondmilito
- 1917: en Petrogrado bolŝevikoj komencis ribelon atakante Vintran Palacon - t.n. Oktobra Revolucio komenciĝis
- 1918: Pola nacia gvidanto de Supra Silezio Wojciech Korfanty postulis en Reichstag alligon al la pola ŝtato de ĉiuj polaj teritorioj aneksitaj de Prusio; Regenta Konsilio de Pola Reĝlando establis postenon de Stabestro de Pola Soldataro
- 1918: Apud marbordo de suda Alasko sinkis kanada pasaĝera ŝipo "Princess Sophia" - 356 personoj pereis
- Soveta-Pola Milito
- 1922: Rusia enlanda milito: bolŝevikoj konkeris Vladivostokon
- 1924: Zinovjev-letero, kiun Grigorij Zinovjev mem neis, estis publikigita en la brita gazeto "Daily Mail" — la Laborista Partio poste diris ke tio kontribuis al balota venko de la Konservativa partio
- 1924: Dua Pola Respubliko: al Varsovio oni venigis de Svislando postrestaĵojn de Henryk Sienkiewicz — la evento iĝis granda patriota manifestacio
- 1936: Subskribo de la pakto Germanio-Italio, t.e. la Akson Berlino-Romo fare de Adolf Hitler kaj Benito Mussolini
- 1938: Faŝisma Italio: registaro de Benito Mussolini anoncis Libion integra parto de Italio
- Dua Mondmilito
- 1939: germana polico pafmortigis 40 loĝantojn de vilaĝo Jaroszewy, apud Kościerzyna, 20 polojn en Masłowice (distrikto Radomszczański) kaj dekkelkajn en Budzyn, apud Kraśnik); en Fortikaĵo Poznań germanoj pafmortigis interalie presejestron Leonard Bokowski; Deportoj: laŭ ordono de la germana administracio pri deportado ĝis tiu ĉi tago forlasis Gdynia kaj apudmarajn distriktojn ĉirkaŭ 38 mil poloj; germanaj regopovoj ordonis al ĉefdiocezo en Krakovo forlasi Vavelon, fermon de la katedralo kaj forigon de apudaj loĝantoj; Soveta okupado de Pollando: el soveta militprizono en Kozelsk estis forsendita al germanoj grupo de poloj, kune kun Konstanty Ildefons Gałczyński
- 1940: Batalo de Anglio: unuafoje partoprenis itala aerarmeo atakante urbojn Harwich kaj Felixstowe; NKVD en interna korespondado anoncis bruligon de personaj dokumentoj de polaj oficiroj en militprizono Starobilsk
- 1941: de Hamburgo germanoj sendis 1 034 judojn al Lodza geto, kaj de Berlino 1 002 judojn; Holokaŭsto: germanoj pafmortigis 2578 judojn de Vilno
- 1942: Operaco Reinhardt: 1800 judoj de Lublin estis forveturigitaj de germanoj al koncentrejo Majdanek; germanaj ĝendarmoj pendumis en Przypisówka (proksime al Lubartów) 5 personojn suspektitaj pri partizana agado; Norda Kaŭkazio: germana 1-a Kirasita Armeo atakis Nalĉik
- 1943: taĉmentoj de germana polico pafmortigis en 6 lokoj pli ol 20 malkaŝitajn judojn kaj 70 polojn; Ruĝa Armeo liberigis Dnipropetrovskon kaj Dniprodzerĵinskon
- 1944: Militkrimo: germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Żebry-Stara Wieś (proksime al Ostrołęka) 9 personojn; Bomba Korpuso de RAF atakis Essen kaj Homberg; usona 8-a Aviada Armeo bombis en Hamburg produktejon de likva brulaĵo; trupoj de Karelia Fronto liberigis norvegan urbon Kirkenes; en Transilvanio trupoj de 2-a Ukraina Fronto de la Ruĝa Armeo ekregis Satu Mare - fino de la bataloj pri purigo de norda Transilvanio el germanaj kaj hungaraj trupoj; en Karpata Rutenio unuoj de 4-a Ukraina Fronto konkeris Mukaĉeve; Balkana Fronto: en Serbio jugoslava 36-a Sturma Divizio eniris al urbo Ŝabac, en Dalmatio jugoslavaj 20-a kaj 26-a Divizioj liberigis Split; Okcidenta Fronto: en Nederlando britaj 12-a Armea Korpuso ekregis 's-Hertogenbosch, kaj la 2-a komencis aeralterigon al Zelando; Itala Fronto: pola 2-a Infanteria Korpuso ekregis kreston Monte Mirabello - Monte Colombo komencante skoltadon direkte al Predappio
- 1945: Japana armeo sur Tajvano subiĝis al taĉmentoj de Ĉiang Kai-ŝek
- 1945: De Stokholmo al Gdynia revenis internigitaj dummilite tri polaj submarŝipoj kun velŝipo
- 1946: Belorusa grek-katolika misio, gvidata de la rektoro pastro Lev Goroŝko, estis formita en Parizo
- 1948: En Ĉeĥoslovakio oni aprobis leĝon, surbaze de kiu estis establitaj trudlaborejoj
- 1948: Instrukcio de Centra Komitato de la Komunista partio de Bulgario por purigo de partiaj organizaĵoj de "eksterlandaj kaj karierismaj elementoj"
- 1950: Korea milito: Ĉina Popola Respubliko sendis kelkcent mil de t.n. popolaj volontuloj
- 1952: Pollando: unua spektaĵo de pola televido danke al eksperimenta radiosendilo de Telekomunikada Instituto, fondita antaŭmilite de Janusz Groszkowski
- 1955: Pro leŭkemio mortis 12-jara japanino Sasaki Sadako kiu kiel 2-aĝa travivis faligon de atombombo sur Hiroŝimon - por resaniĝi ŝi provis faldi mil gruojn
- 1956: Donacita al la pola nacio de ĉeĥoslovakaj regopovoj manuskripto de la verko De revolutionibus de Koperniko estis transdonita al Jagelona Biblioteko en Krakovo
- 1956: Hungara revolucio: En Budapeŝto antaŭ Parlamentejo politika polico pripafis kaj masakris ĉirkaŭ 100 pacajn kaj senarmitajn manifestaciantojn sur la Placo Kossuth Lajos; Ernő Gerő estis anstataŭigita de János Kádár en la posteno de ĝenerala sekretario de la Partio de Hungaraj Laboristoj
- 1958: Ningŝjao iĝis aŭtonoma regiono de Ĉinio
- 1962: Ugando aniĝis al la Unuiĝintaj Nacioj
- 1970: Papo Paŭlo la 6-a kanonizis 40 martirojn de Anglio kaj Kimrio
- 1971: Ĉinio okupis la lokon de Tajvano en UN
- 1973: Araba-israela milito de Jom Kippur finiĝis per armistico, kio komencigis pacajn interparolojn inter Egiptio kaj Israelo
- 1979: Eŭska Aŭtonoma Komunumo akiris aŭtonomecon
- 1980: Malkovro de la satelitoj de Saturno: Pandoro kaj Prometeo
- 1983: Grenado invadita de Usonaj trupoj
- 1985: Flugkompanio Emirates Airlines fondiĝis
- 1990: Albana verkisto kaj poeto Ismail Kadare ricevis politikan azilon en Francio
- 1992: Civitanoj de Litovio referendume aprobis novan konstitucion
- 1993: Liberala Partio de Kanado gajnis parlamentan baloton
- 1997: Generalo Denis Sassou Nguesso la trian fojon, post puĉo, iĝis prezidento de Respubliko Kongo
- 2001: Operaciumo Windows XP lanĉita
- 2001: Flago de Ruanda respubliko oficialiĝis
- 2003: Rusio: en flughaveno apud Novosibirsko oni arestis rusian entrepreniston Miĥail Ĥodorkovskij, akuzitan pri fraŭdoj kaj aliaj krimoj
- 2008: En Pollando ekfunkciis tuta linio de la Metroo de Varsovio
- 2009: Tunizio: Zine El Abidine Ben Ali la kvinan fojon laŭvice gajnis prezidentan balotadon
- 2010: Sur Javo komenciĝis erupcio de vulkano Merapio
- 2015: Opozicia konservativa partio Rajto kaj Justeco gajnis parlamentan voĉdonon en Pollando
- 2018: Sahle-Work Zewde kiel unua virino iĝis prezidentino de Etiopio
- Internacia literaturo
- 2019: Bulgario: Muzeo pri la Literaturo de Stara Zagora estis malfermita en la urbo
- 2019: Italio: en Napolo komenciĝis Literatura Festivalo dediĉita al la pola verkisto Gustaw Herling-Grudziński, kiu antaŭ Aleksandr Solĵenicin priskribis Gulagon — inaŭgurita de Anna Maria Anders
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 244-a tago de la rusa agreso: Dum 8 monatoj de la milito la armeo de Putin perdis jam 68 420 soldatojn — de la plenskala invado Rusio atakis 85 objektojn de infrastrukturo; Frank-Walter Steinmeier vizitanta sen anonco Kievon deklaris, ke Germanio plu apogos Ukrainion — en Ĉernihiva provinco pasigis horon kaj duono en kontraŭbomba bunkro; rusaj okupantoj establas kvazaŭarmean gardistaron en Zaporiĵa provinco kaj Ĥersona provinco, kie ukrainaj defendantoj detruis 13 malamikajn celojn, inkluzive de 2 magazenoj kun municio, tankon MT-LB kaj 6 armeajn veturilojn; ukraina armeo detruis bazon de ĉeĉenaj solduloj — ĉ. 40 kadirovanoj pereis kaj pli ol 60 estis vunditaj; al Ukrainio oni alvenigis korpojn de laŭvicaj 25 mortintaj soldatoj; rusia armeo pripafis civilan aŭton en Ĥersona provinco, 2 personoj pereis, serioze vundita 5-jara infano (kun amputita mano
- Mondreago: Volodimir Zelenskij alparolante virtuale al dum la unua parlamenta pintkunveno de Krimea Platformo en Zagrebo substrekis, ke Krimeo estas sola parto de Eŭropo, kie daŭras etna purigado kaj la religia — prezidantino de ĉeĥa Parlamenta Ĉambro sugestis kreon de Internacia Tribunalo, kiu povus respondecigi civitanojn de Rusio akuzatajn pri militkrimoj en Ukrainio; brita ĉefministro Rishi Sunak deklaris "senhezitan apogon" por Ukrainio; Monda Banko transdonis krome 500 mln da dolaroj al Ukrainio; en Berlino okazas internacia konferenco pri rekonstruo de Ukrainio
- 1973: Sovetunio: Esperanto-klubo en urbo Tjumeno fondita de Vladimir Izosimov, rusia esperantisto
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1564: Hans Leo Hassler, germana komponisto kaj orgenisto (m. 1612)
- 1709: Georg Gebel, germana muzikisto kaj komponisto (m. 1753)
- 1732: Antal Károlyi, hungara soldato, filo de Ferenc Károlyi (m. 1791)
- 1757: Heinrich Friedrich Karl vom und zum Stein, germana juristo kaj reformpolitiksto (m. 1831)
- 1767: Henri-Benjamin Constant de Rebeque, franca-svisa verkisto, filozofo, politikisto (m. 1830)
- 1781: Friedrich von Berchtold, german-parolanta bohemia kuracisto kaj botanikisto (m. 1876)
- 1784: Sámuel Deáki Filep, hungara poeto, tradukisto kaj literaturhistoriisto (m. 1855)
- 1789: Carlos María de Alvear, hispana-argentina militisto kaj politikisto (m. 1852)
- 1790: Robert Stirling, skota pastro kaj inventinto de Stirling-motoro (m. 1878)
- 1806: Max Stirner, germana filozofo (m. 1856)
- 1811: Évariste Galois, franca matematikisto unuafoje uzinta la nomon grupo, fundamentinta teorion de grupoj (m. 1832)
- 1811: Carl Ferdinand Wilhelm Walther, germana-usona teologo (m. 1887)
- 1818: Pavel Melnikov, rusa verkisto kaj etnografo (m. 1883)
- 1823: Hans Kudlich; aŭstra juristo kaj kuracisto (m. 1917)
- 1825: Johann Strauss (filo), aŭstra komponisto (m. 1899)
- 1833: Gustav Knoblauch, germana arkitekto (m. 1916)
- 1838: Georges Bizet, franca muzikisto kaj komponisto (m. 1875)
- 1848: Karl Emil Franzos, aŭstra verkisto kaj eldonisto (m. 1904)
- 1860: František Xaver Svoboda, ĉeĥa verkisto (m. 1943)
- 1864: John Francis Dodge, usona entreprenisto (n. 1920)
- 1867: Józef Dowbor-Muśnicki, pola generalo, ĉefkomandanto de la ribelo de Grandpolujo (m. 1937)
- 1877: Harald Thilander, sveda presisto de porblindulaj libroj, redaktoro de "Esperanta Ligilo", kunfondinto de la Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj, edzo de Karin Höjer kaj Helen Keller (m. 1958)
- 1881: Pablo Picasso, hispana pentristo, skulptisto, presisto, ceramikisto, poeto kaj teatristo (m. 1973)
- 1886: Karl Polányi, hungara ekonomika historiisto (m. 1964)
- 1886: Leo G. Carroll, angla aktoro (m. 1972)
- 1888: Richard E. Byrd, usona mararmea oficiro, pionira aviadisto, polusa esploristo (m. 1957)
- 1895: Levi Eŝkol, ĉefministro de Israelo (m. 1969)
- 1908: József Lázár, rumania hungara publicisto, redaktoro (m. 1972)
- 1912: Gábor Miklóssy, rumanihungara pentristo (m. 1998)
- 1913: Klaus Barbie, germana-nazia funkciulo, "ĉefsturmgvidanto" de SS, membro de sekreta polico Gestapo, militkrimulo (m. 1991)
- 1914: Ferenc József Harkó, rumania hungara geografo, etnografo (m. 1999)
- 1919: Barbara Skarga, pola profesorino pri filozofio, kurierino de Pola Enlanda Armeo, kondamnita al gulagoj (m. 2009)
- 1919: Beate Uhse, germana pilotino kaj entreprenistino (m. 2001)
- 1920: Ferenc Gazda, rumania hungara lingvisto, politika malliberulo (m. 1996)
- 1921: Mikaelo la 1-a, lasta reĝo de Rumanio (m. 2017)
- 1922: Ferenc Pál Gyergyay, rumania hungara kuracisto (m. 2014)
- 1923: István Tóth, rumania hungara poeto, tradukisto (m. 2001)
- 1926: Ferenc Deák, hungara instruisto pri geografio kaj biologio, lokhistoriisto, turisma gvidlibroverkisto (m. 2006)
- 1928: Armin Müller, germana verkisto kaj pentristo (m. 2005)
- 1929: Peter Rühmkorf, germana verkisto (m. 2008)
- 1931: Annie Girardot, franca aktorino (m. 2011)
- 1932: Jerzy Pawłowski, pola skermisto (m. 2005)
- 1935: Péter Komlós, hungara violonisto, koncertmajstro kaj altlerneja instruisto (m. 2017)
- 1938: Katalin Metz, hungara ĵurnalistino, teatra kritikistino (m. 2010)
- 1941: Helen Reddy, aŭstralia aktorino kaj kantistino (m. 2020)
- 1943: Zbigniew Lew-Starowicz, pola psikiatro, psikoterapeŭto kaj seksologo, gvidanto de seksumadeduka programo de Unuiĝintaj Nacioj
- 1945: Romuald Szeremietiew, pola politikisto kaj oficiro, kontraŭkomunisto, kunkreinto de la Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj kaj la Konfederacio de Sendependa Pollando
- 1953: Serge Girard, franca maratonisto kaj ultradistanca kuristo
- 1956: Ferenc Szász, rumania hungara poeto, eklezia verkisto
- 1962: Martin Haase, germana lingvisto pri latinidaj lingvoj kaj spertulo pri eŭska lingvo, prezidanto de Germana Esperanto-Junularo, aktoro de la amatora teatra grupo Kia koincido, direktoro de Germana Esperanto-Instituto, profesoro de AIS
- 1964: Nicole Hohloch, germana kantistino
- 1969: Nona Jotova, bulgara kantistino kaj aktorino
- 1969: Ilham Tohti, ujgura ekonomikisto, laŭreato de Saĥarov-Premio, malaperinto
- 1984: Katy Perry, usona pop-kantistino kaj aktorino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 304: Marceleno, papo
- 625: Bonifaco la 5-a, papo
- 1047: Magnus la 1-a, reĝo de Norvegio kaj Danio (n. 1024)
- 1154: Stefano, reĝo de Anglio (n. ĉirkaŭ 1096)
- 1200: Konrado de Wittelsbach, ĉefepiskopo en Majenco kaj Salcburgo
- 1400: Geoffrey Chaucer, angla poeto, filozofo kaj diplomato (n. ĉirkaŭ 1340)
- 1495: Johano la 2-a, reĝo de Portugalio (n. 1455)
- 1510: Giorgione, itala pentristo (n. ĉirkaŭ 1478)
- 1647: Evangelista Torricelli, itala fizikisto, matematikisto (n. 1608)
- 1693: Hans von Werthern, germana politikisto kaj inspektisto (n. 1626)
- 1730: Johann Michael Rottmayr, aŭstra pentristo (n. 1654)
- 1733: Antonio Veracini, itala violonisto kaj komponisto (n. 1659)
- 1760: Georgo la 2-a, reĝo de Britio kaj Irlando (n. 1683)
- 1806: Henry Knox, usona generalo kaj politikisto (n. 1750)
- 1822: Antal Csermák, hungara komponisto kaj violonisto (n. 1774)
- 1826: Philippe Pinel, franca kuracisto, kreinto de la moderna psikiatrio (n. 1745)
- 1842: Johann Joachim Bellermann, germana filologo, orientalisto kaj pedagogo (n. 1754)
- 1843: Karl August Büttner, germana juristo (n. 1792)
- 1844: Heinrich Cotta, germana forstoscienculo (n. 1763)
- 1847: Piotr Dahlman, pola poeto, publicisto (n. 1810)
- 1848: György Arnold, hungara komponisto, dirigento, korusestro kaj muzikinstruisto (n. 1781)
- 1849: Lajos Kazinczy, hungara honvedgeneralo (n. 1820)
- 1861: Friedrich Carl von Savigny, germana juristo kaj historiisto (n. 1779)
- 1872: Farkas Hóry, hungara reformita pastro, viziopoeto (n. 1813)
- 1875: Jacques Paul Migne, franca pastro kaj eldonisto (n. 1800)
- 1889: Émile Augier, franca poeto kaj dramisto (n. 1820)
- 1890: Kálmán Benkő, hungara aktoro (n. 1824)
- 1919: Elek Hints, hungara kuracisto (n. 1861)
- 1920: Aleksandro, reĝo de Grekio (n. 1893)
- 1926: Károly Bakonyi, hungara oficisto kaj verkisto (n. 1873)
- 1928: Hans Widmann, aŭstra historiisto (n. 1847)
- 1928: Hermann Kraußer, germana sindikatano kaj politikisto (n. 1881)
- 1935: Henri Pirenne, belga historiisto (n. 1862)
- 1941: Robert Delaunay, franca pentristo (n. 1885)
- 1945: Robert Ley, germana-nazia politikisto, respondeca pri organizado de trudlaboro, sinmortiginto (n. 1890)
- 1947: Alexander von Gleichen-Rußwurm, germana verkisto kaj kulturfilozofo (n. 1865)
- 1948: Janina Karasiówna, pola teozofino, majoro de Pola Enlanda Armeo, kunfondintino de la Servo al Venko de Pollando (n. 1903)
- 1949: František Kavan, ĉeĥa komercisto kaj esperantisto, kunfondinto kaj administranto de la gazeto "La Progreso", ĉefdelegito de UEA (n. 1875)
- 1955: Sasaki Sadako, infana viktimo de la usona atombombo sur Hiroŝimo (n. 1943)
- 1956: Risto Ryti, prezidento de Finnlando (n. 1889)
- 1965: Oszkár Ascher, hungara aktoro, reĝisoro, verkisto, teatrestro, profesoro (n. 1897)
- 1965: József Jávor, rumania hungara, hungara ĵurnalisto, dramisto (n. nekonata)
- 1973: Abebe Bikila, etiopa maratonisto (n. 1932)
- 1976: Raymond Queneau, franca verkisto (n. 1903)
- 1984: Josef Fink, germana arĥeologo kaj klasika filologo (n. 1921)
- 1985: Elsa Morante, itala verkistino, poetino, tradukistino (n. 1912)
- 1991: Arkadij Strugackij, soveta, rusia sciencfikcia verkisto, enestanta en "Beletra Almanako" (n. 1925)
- 2008: Muslim Magomajev, sovetia-azerbajĝana-rusia kantisto (n. 1942)
- 2009: Makŝarip Auŝev, inguŝa entreprenisto kaj politika aktivulo, murdita (n. 1966)
- 2010: Vesna Parun, kroata poetino (n. 1922)
- 2010: Andrzej Konic, pola reĝisoro kaj aktoro (n. 1926)
- 2018: Thomas Keating, usona trapisto kaj pastro (n. 1923)
- 2023: Wanda Półtawska, pola psikkuracistino (n. 1921)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Krispino kaj Krispiniano, fratoj martiroj - festo ankaŭ en ortodoksismo
- Kazaĥujo: Tago de Respubliko
- Litovio: Tago de Konstitucio, ekde 1992
- Monda Tago de Nudeloj
- Pollando: Festo de Ĝenerala Stabo de Pola Soldataro
- Ukrainio: Tago de Armea Kapelano
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 25-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.